Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / Александр Викторович Корженков / Esperantisto en la nova Eŭropa Komisiono

Esperantisto en la nova Eŭropa Komisiono

de Aleksander Korĵenkov Laste modifita: 2015-02-09 22:20

En novembro 2014 ekfunkciis la nova Eŭropa Komisiono (EK), kiu plenumas la rolon de la registaro de la Europa Unio. Unu el ĝiaj 28 membroj, Vytenis Povilas Andriukaitis (Litovio), estas esperantisto.

Legu pli en la artikolo de Povilas Jegorovas, aperonta en la nun redaktata marta kajero de “La Ondo de Esperanto” kaj jam nun legebla en la novaĵretejo La Balta Ondo:
http://sezonoj.ru/2015/02/litovio-7/

“La Ondo de Esperanto” estas abonebla kontraŭ 42 eŭroj por la 2015a jaro. La elektronika versio (pdf) kostas nur 15 eŭrojn:
http://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm

Lu Wunsch-Rolshoven
Lu Wunsch-Rolshoven diras:
2015-02-10 10:45
Imprese :)
Sed, konsiderante, ke eble unu el cent homoj, kiuj parolas du fremdlingvojn aŭ pli, parolas ankaŭ Esperanton, ne estas vera miraklo, ke nun estis tempo por Esperanto-parolanto en la Eŭropa Komisiono.

Pli da interesaj kaj detalaj informoj pri Andriukaitis troviĝas en la angla vikipedio.
Dieter Rooke
Dieter Rooke diras:
2015-02-11 16:12
Chu eble la s-ro ests nur bonantagulo? Li, lau informo el Vikipadio membris en kontrausoveta movado " Sajudis" ghi fondighis en ekzilo de USONO . Nuntempe S-ro Vitenis Povilas Andriukaitis estas membro de socialdemokrata partio de Litovio
Markos Kramer
Markos Kramer diras:
2015-02-16 11:25
Lu, sur kio baziĝas via aserto, ke unu el cent homoj, kiuj parolas du fremdlingvojn aŭ pli, parolas ankaŭ Esperanton? Ĉu tiu aserto celas la tutmondan situacion aŭ nur la Eŭropan? Se oni uzas la kredindan takson de 100.000 Esperantistoj en la mondo, tio signifus ke estas nur 10.000.000 da tiaj plurlingvuloj en la mondo, kio ŝajnas al mi tre malalta takso. Ne forgesu, ke en kelkaj regionoj de la mondo (ekzemple grandaj partoj de Afriko kaj Barato), pli-ol-du-lingva plurlingveco estas pli kutima ol en Eŭropo. Pro tio mi taksus, ke estas minimume 100.000.000 da tiaj plurlingvuloj en la mondo, kaj la Esperantistoj estas maksimume milono de ili. Se vi limigas vian aserton al Eŭropo, ĝi verŝajne estas iom pli proksima al la vero ol je tutmonda skalo, sed tamen certe ankaŭ estas troigo. Se ni uzas la kredindan takson de 50.000 Esperantistoj en Eŭropo, la kvanto de pli-ol-du-lingvaj plurlingvuloj en Eŭropo devus esti proksimume 5.000.000 por igi vian aserton vera. Laŭ Eurobarometer, 25% de la EU-anoj scipovas du aŭ pli da fremdlingvoj; se oni taksas ke la nombro estas simila por la tuta Eŭropo, oni alvenas al 185.000.000 da pli-ol-du-lingvaj plurlingvuloj en Eŭropo. Eurobarometer tamen neniel testas la lingvouzon de la demenditoj; jam ofte estis kritikate, ke ĝi verŝajne tro alte taksas la nombron de fremdlingvo-scipovuloj. Se oni alprenas iom rigoran difinon de fremdlingvo-scipovo, povus esti ke nur 10.000.000 da Eŭropanoj estas pli-ol-dulingvaj fremdlingvuloj. Sed se ni aplikas similan rigorecon al nia difino de Esperanto-parolanto, povus esti ke estas nur 10.000 veraj Esperanto-parolantoj en Eŭropo.