Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / Александр Викторович Корженков / Abdu'l-Bahá kaj Esperanto

Abdu'l-Bahá kaj Esperanto

de Aleksander Korĵenkov Laste modifita: 2014-01-15 11:31

Ankaŭ en 2014 la kleriga rubriko “Nia trezoro” de la sendependa ĉiumonata gazeto “La Ondo de Esperanto” estas dediĉita al eminentuloj, kiuj grave progresigis Esperanton. En la januara kajero de “La Ondo de Esperanto” ĉi-rubrike aperis artikolo de Paul Desailly pri la Majstro de la Bahaa kredo `Abdu'l-Bahá (1844–1921) kaj ties rilato al Esperanto.

Ĉi tiu artikolo estas legebla ankaŭ en la novaĵretejo La Balta Ondo:
http://sezonoj.ru/2014/01/abdul-baha/

“La Ondo de Esperanto” estas abonebla kontraŭ 42 eŭroj (rabatoj por la orienteŭropaj, ekssovetuniaj kaj triamondaj landoj). La elektronika versio de “La Ondo” estas abonebla kontraŭ nur 12 eŭroj.
http://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm