Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / Malfermo de kinuo-jaro 2013 en Berlin / Kvin filmaj minutoj pri Esperanto

Kvin filmaj minutoj pri Esperanto

de Redakcio Laste modifita: 2013-02-12 10:59
Germana Esperanto-Asocio anoncis en 2012, okaze de la 125-jara jubileo, konkurson pri filmetoj maksimume kvinminutaj. Ili montru, kion signifas Esperanto, aŭ kiel oni povas montri la fascinon de Esperanto al la ekstera mondo. Partoprenis 56 filmetoj el 17 landoj. La premiado okazis en Berlino dum la filmofestivalo Berlinale, la 9-an de februaro 2013.
Kvin filmaj minutoj pri Esperanto

El filmo, kiu gajnis duan premion

Kongruis la opinio de la publiko kun la decido de la ĵurio. Ĉirkaŭ 50 spektantoj sekvis la alvokon de Germana Esperanto-Asocio al la "KulturZentrum D50" en Berlin-Prenzlauer Berg por rigardi la mallongajn filmojn, kiuj alvenis el la tuta mondo por gajni konsiderinde altajn premiojn.

La organizantoj decidis montri la 16 plej bonajn filmojn el la 56 kontribuoj. Montriĝis, ke tiuj filmetoj estas tute malsamaj laŭ sia ideo kaj la teknika realigo. Moke oni komentis "Se tiuj estis la plej bonaj, mi ne deziras vidi la aliajn".

Intertempe multaj filmoj iĝis videblaj en speciala kanalo de YouTube. Kelkaj estas amatorecaj prezentoj de movadaj-temoj (Marie Hankel en Schwerin, DE, vojaĝo al kongreso en Skotlando, DE, Kurso en Afriko, ZA, Brazila geedziĝo, BR, gajne per Esperanto, CH) sen la postulita allogo por ekstera publiko.

Aliaj traktas interesan ideon kaj eĉ foje estas teknike brilaj, sed sen videbla rilato al Esperanto (La fina venk', PL, Esperanto 125, BR). La ĵurio decidis atribui la unuan premion al Oleg Zabolotniy el Ukrajno, kiu traktas la temon "Pasporta Servo" kun certa humoro kaj interesaj ideoj. Tamen el la filmo la rilato al Esperanto ne estas facile rekonebla por ekstera publiko.

La duan premion ricevis du filmetoj kun tiu komuna trajto, ke ili estas produktoj de internaciaj paroj, sed ili estas absolute malsamaj. La desegnoj de Eva Fitzelová (SK) en la filmo "Ĉu vi imagas?" estas emocia bildigo de kanto de Johannes Mueller.

Ambaŭ povis persone akcepti la premion, kaj Eva Fitzelová klarigis, ke temis pri ŝia unua filmo. Ŝi investis la laboron de multaj tagoj kaj Johannes Mueller registris specialan version de sia kanto por la filmo. La filmo eble ne rekte varbas por Esperanto, sed estas valida kontribuo al la Esperanto-kulturo. Ĝi indas esti rigardata en ĉiu loka klubo!

Ankaŭ la alia filmo, kiu ricevis la duan premion, rezignis pri bildigo de la realeco. La ideo de Åsa (sved-devena) kaj Daniel Voss el Germanio estis priskribi la problemojn, se oni volas produkti filmon laŭ la kondiĉoj de la konkurso. Ili pripensas, kion oni tutcerte ne volas montri (flagojn, verdajn stelojn, terglobojn, kafoklaĉadon).

La solvo estis la filmo Ideevolution surbaze de desegnoj. Estas la plej bela rezulto de la konkurso, ke ĝi pruvis, ke Esperanto ebligas la kreivan kunlaboron de personoj el diversaj landoj kun malsamaj lingvoj.

La ĵurio devis koncedi, ke la celo de la konkurso ne estis plene atingita kaj retenis 60% de la promesita sumo. Estas la revo, ke per la tuta sumo kaj surbaze de ideoj el la kontribuoj eblus produkti konvinkan varbfilmon por Esperanto. La filmo de Åsa kaj Daniel klare montris, ke tio estas iluzio. La sprita ideo, kiu prezentas la kernon de Esperanto en konvinka maniero, ĝis nun ne ekzistas.

Roland Schneller

arkivita en:
Paulo Cesar Pires
Paulo Cesar Pires diras:
2013-02-12 09:33
Eble la ĝusta ligilo al "Ĉu vi manĝas?" estas http://www.youtube.com/watch?v=6rfywP8lnnI , ĉu ne?
Eva Fitzelová
Eva Fitzelová diras:
2013-02-12 14:24
Se vi volas spekti kanton "Cxu vi imagas" ankaux kun subtekstoj en angla, esperanta, germana aux slovaka lingvo, cxu troveblas cxi tie: http://www.youtube.com/watch?v=oiIF3597Iyw
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-02-12 16:53
Sen komenti la rezulton de la jhurio kaj sen komenti la ceterajn filmojn, mi persone opinias, ke la plej bona filmo estas, el diversaj vidpunktoj, tiu de Christian Mono. Ghin oni povus enkonduki ech kiel oficialan filman emblemon de Eo. Precipe plachas al mi, ke tiu filmo rezignis pri la diverstipa ridinda balasto, kiun karakterizas aliaj filmoj, faritaj evidente kun la celo montri la esencon de Eo.
Rogener Pavinski
Rogener Pavinski diras:
2013-02-12 23:16
Mirigas min ke eĉ por esperantistoj, mia filmo (Esperanto 125) ne prezentis klaran rilaton al Esperanto!
Rogener Pavinski
Rogener Pavinski diras:
2013-02-12 23:17
"Estas la revo, ke per la tuta sumo kaj surbaze de ideoj el la kontribuoj eblus produkti konvinkan varbfilmon por Esperanto." Mi diras: Nenie en la regularo estas dirite ke varbfilmon oni deziris. Do kial oni nun tion deziras?!
Roland Schnell
Roland Schnell diras:
2013-02-13 00:20
Temas pri la filmeto
http://www.youtube.com/watch?v=xit0Ee6cUL0
Mi ne povas vidi rilaton al Esperanto. Vi prezentas urbon, kiu estas la okulfrapa fiasko de la ideo pretigi urbon por aŭtomobiloj. Vi montras konstruaĵojn, kiuj eble estas simbolaj por homoj el la koncerna lando. En minuto 3:00 subite aperas ŝildo "Esperanto 125". Fino.
Kiu estus la mesaĝo? Se vi devas klarigi, vi ne konas la metion.
Felicx
Felicx diras:
2013-02-13 09:59
@Rogener La konkurspriskribo petas, ke oni montru, kion Esperanto signifas au kiel oni povas entuziasmigi homojn por Esperanto. Al mi plaĉas via filmo kaj mi vidas rilaton al Esperanto (ĉu la ĝustan, tion mi ne scias). Ĉion konsiderante, mi opinias ĝin tamen iom tro "longa" kaj eble tro malfacile komprenebla por averaĝa spektanto.
Lu Wunsch-Rolshoven
Lu Wunsch-Rolshoven diras:
2013-02-13 15:44
Neniu mencio pri dezirata varbfilmo en la regularo

Post la konstato de Rogener, ke nenie en la regularo oni menciis, ke temu pri varbfilmo, mi rigardis tie, http://www.esperanto.de/gea/125/125_eo.pdf . Fakte tie oni povas legi: "La sola kriterio estas via kreiveco."
Poste estas priskribo: "Kio gravas?
Montru al ni, kion la lingvo Esperanto signifas al vi, aŭ montru, kiel oni povas entuziasmigi la homojn pri Esperanto. Ne gravas, kiun lingvon vi uzas aŭ kiujn teknikaĵojn. Ne ekzistas limoj ĉe la interpretado."
Mi ne trovis priskribon, por kiu publiko la filmo estu kreita; la vortero "varb" ne enestas. Do ŝajne nun, post la konkurso, oni povas komenci demandi sin, por kio la filmoj servu.

En la membrokunveno de GEA, la 27-an de majo 2012, laŭ la protokolo http://www.esperanto.de/ea/2012/ea2012_4_4.pdf Rainer Kurz raportis, ke oni kontaktis filmaltlernejojn (ne estas detaligo, ĉu germanaj, ĉu eksterlandaj). Mi miris, ĉar mi ne aŭdis, ke iu el la prezentitaj filmoj venis de studentoj ĉe (germana) filmaltlernejo. Ĉu oni kontaktis la filmaltlernejojn kaj la tieajn studentojn kaj neniu interesiĝis pri la konkurso? Aŭ kiel oni komprenu la informon de Rainer kaj la rezulton?
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-02-13 15:55
Se mi estus juriano mi estus vochdoninta jene:
1. premio: Christian Mono
2. Veretocha/Verhovych
3. Oleg Zabolotniy (eble iu alia filmo, sed mi devus rerigardi atente chiujn)
Rogener Pavinski
Rogener Pavinski diras:
2013-02-14 21:04
Roland, evidente vi miskomprenis mian filmon, sed vi pravas, mi ne devas klarigi. Eble mi maltaksis, kiel asertis Felix, la komprenemon de averaĝa spektanto.
Krizipo
Krizipo diras:
2013-02-14 22:44
Ne cerbumu pro Roland! Grumblado estas lia vojo al morto. Por plaĉi al li, vi povus produkti filmon "Esperantigo de la homaro per kvinoaj kuketoj". Tamen, vi ne kontentigus lin, ĉar li laŭdas nur, kion faris li mem.
Roland Schnell
Roland Schnell diras:
2013-02-15 08:01
Mi ne scias, de kie Krizipo tiel bone konas min. Cetere la kinuo/kvioo-filmo delonge ekzistas
http://youtu.be/ICAx9wtTmEs
Mi ne kredis, ke gxi povus partopreni en la konkurso. Sed per aldono de kelkaj verdaj steloj gxi versxajne ecx povis gajni premion.
http://www.ipernity.com/doc/porkido/14187426
Suozeble Krizipo ne pretis legi mian tekston pri la konkurso. Mi ege lauxdis la du filmojn, kiuj gajnis la duan premion kaj trovis konsolajn vortojn por la unua prezo. Ne estas mia kulpo se la resto estas pli aux malpli por la rubujo.
Pascal Dubourg Glatigny
Pascal Dubourg Glatigny diras:
2013-02-15 09:51
Pri la filmetoj montritaj pasintan sabaton en Berlino, multaj cheestintoj opiniis ke apenaù la duono estas montreblaj, ne nur al ekstera sed ankaù al interna publiko! Iom bedaùrinda la fakto ke premio "pri plej bona ideo" iris al iu filmo (krome amuza kaj bone farita) kiu temas pri du homoj kiuj ne sukcesas trovi ideon kiel prezenti 125 jarojn de esperanto...
 Kelkaj filmetoj enhave havis interesajn ghermojn kaj aliaj pli evoluintan teknikon, sed neniu posedis ambaù kvalitojn. La kompetentecoj en la movado estas disaj, kaj ne nur geografie.
Anstataù premio, kiu dividas la homojn inter la venkintoj kaj la nevenkintojn, chu ne estus pli pozitive interrilatigi la konkursintojn por ke ili kune kreu interesajn kaj taùgajn aferojn?
Ekzemple elekti teamon kies enhaveco estas originala kaj alian kies tekniko pli bonas kaj pagi al ili vojaghon al iu esperanto-renkontigho (aù esperanto restadejo) por ke dum unu semajno ili havu la eblecon renkontighi kaj esplori eblajn kunlaborojn.
Sebastian Hartwig
Sebastian Hartwig diras:
2013-02-15 11:44
Mi nun spektis la filmon Esperanto 125 kaj konstatis, ke ĝi estas kaj teĥnike kaj enhave tre agrabla kaj bonkvalita. Gratulon! Estas bela filmo, eĉ se ĝi eble ne kongruas kun la intencoj de la organizantoj de la kunkurso, por kiu ĝi estas farita.
Lu Wunsch-Rolshoven
Lu Wunsch-Rolshoven diras:
2013-02-15 12:31
@Sebastian Hartwig: Ĉu estas klare, kio estis la intencoj de la organizantoj de la konkurso?
Sebastian Hartwig
Sebastian Hartwig diras:
2013-02-17 20:34
@Lu: Jes, por mi estis klaraj la intencoj de la organizantoj. Felix ja kelkfoje parolis pri la temo.
Andreas Kueck
Andreas Kueck diras:
2013-02-15 18:42
El la chapitro "Kurzfilmwettbewerb mit geringer Ausbeute" ("filmet-konkurso kun malgranda produktajho"; fonto:
http://www.esperanto.de/ea/2012/ea2012_6_2.pdf ) mi redonas la duan frazon en Esperanto: "Chi tie Germana Esperanto-Asocio kredeble trotaksis sian kapablon okazigi tian agadon." La dirita chapitro aperas en raporto pri kunsido de la estraro de Germana Esperanto-Asocio, estraro de Germana Esperanto-Junularo kaj krome la acocia konsilantaro de Germana Esperanto-Asocio. Tiu kunsido okazis en Berlino de la 9a ghia 11a de Novembro 2013. (Mi ne cheestis.)
Andreas Kueck
Andreas Kueck diras:
2013-02-15 18:43
... kompreneble 2012