Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / Malfermo de kinuo-jaro 2013 en Berlin

Malfermo de kinuo-jaro 2013 en Berlin

de Roland Schnell Laste modifita: 2013-01-30 07:38
Per prezento en la Kulturverein Prenlauer Berg la Berlina Esperantistaro komencis la internacian jaron de kinuo lunde la 28-an de januaro 2013. La partoprenantoj povis vidi filmeton, de 4 minutoj, kio enkondukas en la regionon de la Andoj, informas pri la pseŭdogreno kinuo, ĝia rikolto per kooperativanoj kaj ĝia utiligo kiel altvalora nutraĵo. En la unua rondo de gustumado estis ofertita kinuo en la spica versio, kiu estis volonte kaj laŭde akceptata. Per prezento kun grafikaĵoj kaj fotoj Roland Schnell informis pli detale pri la historio kaj la estonteco de kinuo. Finfine la partoprenantoj frandis la dolĉan version, kovrita per malhela kaj blanka ĉokolado. Oni diskutis la problemon, ke en PIV kaj en Vikepedio estis elektita la formo "Kvinoo", kiu laŭ konsilo de la sudamerikaj samideanoj ne estas la plej bona. Poste estis multaj demandoj pri kuirteknikoj kaj pladoj. Kuirlibroj ekzistas en diversaj naciaj lingvoj, sed ankoraŭ ne Esperanto. La ĉeestantoj bonvenigis la proponon en printempo ornami la Zamenhof-parkon en Berlin-Lichtenberg, kiu troviĝas apud Esperanto-Domo ornami per simbola plantado de kinuo. La prezento estas videbla en SWF-formato en la reto: http://www.stiftung-europaverstaendigung.de/Prelego.swf La nova versio de la filmeto troviĝas ĉe YouTube: http://youtu.be/ICAx9wtTmEs Pri la rilatoj inter Esperanto kaj kinuo estas komento: http://www.ipernity.com/blog/porkido/436580 Respondoj kaj proponoj pri kunlaboro estas bonvenaj: Roland Schnell esperanto@berlin.de
arkivita en: , ,