Biciklado de Berlino al Lisbono

La distanco estas iom malpli ol 3.000 kilometroj, kaj la vojaĝo daŭros 48 tagojn. Tiel aspektas la plano de bicikla karavano de Berlino al la Universala Kongreso en Lisbono. Almenaŭ tri homoj kaj unu hundo biciklos la tutan vojon.

Christine Brücker biciklas kun sia hundo Nayeli.

La geedzoj Christine Brücker kaj Lars Sözüer jam multfoje faris longajn bicikladojn, ĉu familie, ĉu kunlabore kun BEMI, Biciklista Esperanto-Movado Internacia. Tamen neniam tiel longan kiel la nun planatan karavanon de Berlino al Lisbono.

La tutan vojon krom Christine Brücker kaj Lars Sözüer laŭplane veturos ilia filino Melanie Leyla Brücker kaj la hundo Nayeli. La hundo tamen ne pedalos, sed alterne kunkuros kaj sidos en korbo.

Ne klaras ĉu aliaj biciklos la tutan vojon, sed jam anoncis sin pliaj homoj kiuj ekbiciklos el Berlino en mardo, la 12-a de junio, rakontas Christine Brücker.

– Kaj en la fino ni denove atendas partoprenantojn de Madrido al Lisbono. La ideo estas ke ĉiu kiu volas kaj ŝatas, povu aŭ kunbicikli kun ni aŭ inviti nin al sia grupo de esperantistoj aŭ biciklantoj. Estus bele se tiel ni povus iom pli varbi por Esperanto.

Samtempe la ideo estas ankaŭ popularigi bicikladon, ŝi aldonas.

– Kion mi ŝatus atingi estas ke homoj uzu nian agadon por krei kaj fortigi sian agadon en sia hejmloko. Ĉu estas plifortigo de Esperanto aŭ plifortigo de biciklado aŭ biciklaj rajtoj, tio por mi ne gravas. Por mi ambaŭ aferoj estas same gravaj. Ni havas nur unu mondon, do estas tre grave ke ni povu bone komuniki kaj zorgeme traktu la naturon.

Laŭ la plano la biciklantoj veturos proksimume 80 kilometrojn en unu tago kaj alvenos en Lisbono sabate la 28-an de julio, ĝustatempe por la solena malfermo de la Universala Kongreso.

– Ĉar estas somero, tio estas normale bone atingebla. La meza rapideco estos malalta. Se la hundo kunkuras, tiam ni ne biciklos pli rapide ol 10 kilometrojn en horo, ĉar la hundo ne rajtas pli rapide en varma vetero. Post ses tagoj ni enkalkulis unu tagon por paŭzi.

La vojaĝo tamen ne finiĝos en Lisbono, rakontas Lars Sözüer.

La planata vojo. (Alklakebla mapo.)

– Tiuj kiuj aliĝis al la UK, restos tie, sed ni tri tiam rebiciklos al Badaĥozo por partopreni en la Internacia Junulara Kongreso.

Laŭ li ankoraŭ ne eblas antaŭvidi kiom da homoj efektive biciklos almenaŭ parton de la vojo, ĉar ĉiuj estas bonvenaj akompani la karavanon laŭplaĉe – ĝis la urborando, duonan tagon aŭ tutan semajnon. Kaj multaj homoj jam montras interesiĝon, Lars Sözüer diras.

– Ni deziras per la vojaĝo ne nur plezurigi nin mem, sed ankaŭ subteni lokajn Esperanto-grupojn en ilia agado. Ni imagas, ke pli facilas interesi la publikon, se oni anoncas viziton de nia biciklema grupo. Ni pretas fari prelegojn, partopreni diskutrondojn, ĉeesti informbudojn, doni intervjuojn al ĵurnalistoj kaj tiel plu. Kaj la temo eĉ ne bezonas esti la lingvo, ni povas paroli ekzemple nur pri la biciklado, sed ni faros tion en Esperanto, kun tradukado, kaj la homoj povos rekte sperti ke la lingvo funkcias kaj estas utila jam nun.

Pliaj informoj pri la karavano troviĝas en la retejo de BEMI.

1 Komento
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Mary Nowak
Mary Nowak
2018-04-02 11:40

> Almenaŭ tri homoj kaj unu hundo biciklos la tutan vojon.

Mirinde, kion hundoj povas fari hodiaŭ…