Financa laborgrupo volas ke UEA draste ŝparu

UEA ne plu dungu oficistojn en Roterdamo sed movu laborojn al malpli kostaj landoj. La revuoj kaj Jarlibro de UEA ne plu aperu sur papero. La asocio eble liberiĝu de la neprofita libroservo. Jen proponoj de la financa laborgrupo de UEA por savi la asocion de bankroto.

En decembro la komitato kun granda malfruo kaj post longaj diskutoj fine akceptis severe deficitan buĝeton por la jaro 2018. La planata deficito de la asocio dum la nuna jaro estas 140.000 eŭroj, tiel ke la kostoj superas la enspezojn je 30 procentoj.

En la jaro 2017 UEA antaŭvidis deficiton de nur 9.450 eŭroj, sed la buĝeto montriĝis tute nerealisma. La subvencioj, per kiuj oni esperis savi la financojn de la asocio, ne estis ricevitaj, kaj la efektiva deficito ŝajnas iĝi dekoble pli granda – absolute rekorda en la historio de UEA.

Konstatinte ke estas naive esperi ke hipotezaj subvencioj savos la buĝeton, la estraro do faris pli realisman buĝeton por la jaro 2018, kun eĉ pli rekorda deficito.

Por savi la asocion de estonta bankroto, la eksa prezidanto kaj nuna komitatano Renato Corsetti interkonsente kun la estraro starigis komitatan laborgrupon por esplori la financojn de la asocio. Ankaŭ la prezidanto de UEA, Mark Fettes, partoprenis la laboron de la grupo.

Supre: la mandatperiodoj de la prezidantoj. Sube: la oficperiodoj de la ĝeneralaj direktoroj. La dua oficperiodo de Osmo Buller formale finiĝis en majo 2016, sed efektive jam fine de 2015. Ruĝe estas indikitaj prognozitaj deficitoj. Grafikaĵo de Libera Folio.

La raporto nun dissendita al la komitato de UEA estas skua legaĵo. Laŭ ĝi necesos rapida struktura reformo de la asocio, alikaze antaŭvideblas ke oni rapide foruzos la kapitalon kaj jam ene de kvin jaroj devos vendi la domon en kiu situas la Centra Oficejo.

Kvankam la tuta malneta posedaĵo de UEA estas preskaŭ 6 milionoj da eŭroj, el tio nur 660.000 eŭroj estas rekte kaj libere uzeblaj, laŭ la laborgrupo. Sen du grandaj heredaĵoj (900.000 eŭroj en 1999 kaj 450.000 eŭroj en 2011) la asocio jam delonge estus bankrota, asertas la aŭtoroj de la raporto.

Krom la kronike deficitaj buĝetoj, grava problemo laŭ la laborgrupo estas la aĝostrukturo de la membraro. La raporto konstatas: “Simple oni povas diri, ke de nun ĝis 20-30 jaroj la plej granda parto de nia nuna membraro estos malaperinta pro forpaso kaj restos ĉefe nur malmultaj nun junaj membroj.”

La salajrokostoj kaj aliaj strukturaj kostoj laŭ la raporto nun estas duoble pli altaj ol la enspezoj. Por iom post iom forigi la konstantan deficiton la laborgrupo tial proponas drastajn paŝojn.

La aĝostrukturo de la membraro de UEA, laŭ la raporto de la financa laborgrupo. Grafikaĵo de UEA.

Ĉar la plej granda el la elspezoj estas la salajroj de la oficistoj (313.500 eŭroj en 2018), laŭ la laborgrupo necesas malpliigi tiun sumon “ekzemple per laŭgrada ĉesigo de kelkaj taskoj kaj funkcioj neesencaj aŭ per laŭgrada transdono de ili al personoj laborantaj en aliaj malplikostaj mondopartoj, kiam la nunaj prizorgantoj pensiiĝas”.

Novaj oficistoj en Roterdamo ne plu estu dungitaj, proponas la aŭtoroj de la raporto. Ĉar la libroservo vendas malpli da libroj kaj ne plu estas profita, UEA krome devus konsideri, ĉu fermi la libroservon en la Centra Oficejo kaj “transdoni tiun taskon al alia organizaĵo (ekzemple al jam ekzistanta alia libroservo ie en la mondo), kiu senpage aŭ eĉ profitdone povus funkcii”.

Anstataŭ oficistoj en Roterdamo UEA laŭ la laborgrupo “funkciigu la laborojn de la Centra Oficejo (almenaŭ parte) en malmultekostaj landoj, prefereble kontraktante por difinita laboro ol per dungado en aldona sidejo.” Tiel laŭ la grupo eblus “signife malgrandigi la kostojn kaj universaligi nian movadon”.

Krome UEA estonte eldonu gazetojn kaj Jarlibron nur rete, opinias la laborgrupo. La oficejo en Roterdamo laŭ la laborgrupo ja estu konservita, sed tie laboru nur malmultaj oficistoj, kiujn helpu volontuloj. “Tiel certe eblus efike ekvilibrigi la financan bilancon de UEA kaj eblus vivkapabligi la organizon por multaj jardekoj.”

Mark Fettes

La prezidanto de UEA, Mark Fettes, partoprenis la laboron de la grupo. Li grandparte konsentas pri la konkludoj prezentitaj en la raporto, li skribas en la diskutejo de la komitato, interalie rilate tion, ke anstataŭ dungi oficistojn en Roterdamo UEA kontraktu homojn en malpli kostaj landoj.

”Tamen, ĉar UEA estas jure registrita en Nederlando kaj tie havas siajn ĉefajn posedaĵojn, ne eblas simple diri ‘ne plu dungi en Roterdamo’. En la fino tio eblus nur per plena translokigo de la Centra Oficejo al alia lando. Evidente ni ne povas ekskludi tion kiel eblon, sed temus pri tre komplika kaj multekosta paŝo, pri kiu ne okazis seriozaj esploroj kaj diskutoj en la laborgrupo”, skribas Fettes.

Laŭ li la estraro serĉas manierojn plivastigi la retajn servojn de la asocio, kun la celo malfermi vojon al nurreta membreco. Tamen li atentigas, ke la en la laborgrupo mankis interkonsento pri la ideo tute rezigni pri paperaj revuoj kaj Jarlibro.

Plej gravas laŭ la laborgrupo ŝanĝi la membrosistemon kaj oferti servojn, kiujn homoj nuntempe efektive volas havi. Prio tio Mark Fettes plene konsentas:

”Tio estas la ĉefa celo de la reteja modernigo, kiu estas en la tagordo de la Estraro jam de 2013, sed kiu bezonas la plenan kunlaboron de la Centra Oficejo por realiĝi. Nur nun ni finfine havas la bezonatajn kondiĉojn por sukceso, kaj mi antaŭvidas ke tio komencos porti rezultojn ĉi-jare.”

Krom la interveno de Mark Fettes, en la komitata diskutejo aperis nemultaj komentoj pri la apokalipsa raporto de la financa laborgrupo. Komitatano Edvige Tantin Ackermann volas scii, ĉu la estraranoj laboras senpage, kaj kiuj aliaj, krom dungitoj, ricevas monon de la asocio por siaj servoj.

“Bonvolu ne diri ke tiuj ĉi estas sekretaj informoj: la membroj pagas kaj rajtas scii kiamaniere la mono estas eluzita kaj la komitato havas la devon kontroli kaj sekve scii precize, precipe kiam katastrofa financa situacio kondukas al nuligo de la asocio”, ŝi skribas.

La emerita ĝenerala direktoro Osmo Buller opinias, ke la raporto grandparte ripetas malnovajn kredojn kaj asertojn. Laŭ li tute ne veras, ke UEA pereos post kvin jaroj, se oni faros nenion, ĉar la financa bazo de UEA tute ne limiĝas al ĝia ĝenerala kapitalo.

”Oni diras, ke UEA jam estus bankrota sen grandaj heredaĵoj en 1999 kaj 2010. Tia eldiro estas sensenca, ĉar se vere oni ne ricevus tiujn heredaĵojn, oni siatempe kompreneble farus la necesajn agojn kaj adaptojn por povi vivi sen ili. En la sama periodo UEA krome ricevis multajn aliajn heredaĵojn, ankaŭ sufiĉe grandajn, same kiel ĝi ricevadis dum jardekoj antaŭe”, li skribas.

Osmo Buller.

Laŭ Buller UEA nun mem subfosas siajn ŝancojn ricevi pliajn donacojn kaj heredaĵojn, distrumpetante pri asertata risko de bankroto.

“Por ke oni memoru pri UEA en testamentoj, ĝia bildo devas iĝi pli bona ol nun. Ĝi devas aperi kiel serioza kaj fidinda organizaĵo kun serioza kaj respektoveka gvidantaro. Tio postulas ne laŭte antaŭanonci sian morton sed multon alian”, li skribas.

Ankaŭ la ripetiĝantaj diroj pri la formorto de la membraro pro ĝia alta mezuma aĝo laŭ li estas nur mito, ĉar la estonteco de UEA kaj Esperanto estas ne la junularo, sed la komencantoj.

“Ili estas nia vera junularo sendepende de tio, ĉu ili estas junaj aŭ maljunaj. Ke homoj vivas sanaj pli longe kaj havas pli da tempo kaj ofte eĉ mono, pligrandigas la potencialon por ni.”

Anstataŭ lamenti, la gvidantoj de la asocio laŭ li devus dediĉi pli da energio al varbado de novaj membroj.

“Tio estas unu el la grandaj neglektoj de la nuna estraro, kiu ekzemple en 2016 ekkonsciis nur meze de decembro, ke tiujare UEA perdis 900 membrojn. Pli frue la afero ne interesis ilin kaj tiam estis jam tro malfrue.”

La plena raporto de la laborgrupo legeblas ĉi tie.

33 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Lee Miller
Lee Miller
2018-03-05 13:05

Mi scivolas, kiaj estas la retaj servoj, kiujn UEA povus ekproponi al homoj por gajni monon. Mi cerbumas, kaj simple ne povas elpensi ion ajn por kio mi pagus.

Ekzemple, ĉiun jaron mi pagas $100 al Amazon por la membreco “Prime”. Tio ebligas al mi senpagan liveradon de varoj, aliron al diversaj aferoj, ktp. Sed kvankam mi ja mendas librojn de UEA, mi ne mendas sufiĉe ofte por valorigi tian pagon.

Kaj pri la libroservo, kiu estas “la alia” libroservo de Esperanto-libroj en la mondo al kiu oni transdonus la servon? UEA estas la ĉefa, kaj el kelkaj vidpunktoj la sola. (Efektive por mi mem, sen la Libroservo mi vere ne havus apartan rilaton al UEA. Sed mi estas dinosaŭro kiu daŭre legas librojn).

Mi havas aliajn demandojn, pri la efikeco de volontuloj, la efemeraj “malmultekostaj landoj”, ktp. Sed estas bone ke oni komencas serioze analizi la staton de la organizo kaj ties estonteco.

Tiklaj demandoj en tikla epoko.

Yves Bellefeuille
Yves Bellefeuille
2018-03-05 18:44

La spezoj de UEA estas tre misgvidaj, pro la regulo ke iuj grandaj enspezoj ne iras tra la spezoj sed rekte en la bilancon.

Laŭ la spezoj, kaj laŭ la tabelo en tiu ĉi artikolo, UEA neniam havis gajnon dum la 10 lastaj jaroj, kaj ofte havis grandajn perdojn.

Tamen, laŭ la bilancoj, la havaĵo de UEA, la kapitalo, kreskis de 1,4 milionoj fine de 2008 al 2,3 milionoj fine de 2016. Tio kompreneble ne eblus se la spezoj montrus la veran financan situacion.

Laŭ alia mezuro (kapitalo plus fondaĵoj), la havaĵo de UEA kreskis de 1,8 milionoj al 2,8 milionoj.

Financa analizo kiu ne baziĝas sur la veraj faktoj ne povas esti utila. Mi ne kulpigas la laborgrupon, sed la regulon kiu devigas, ke la spezoj ne estu ĝustaj.

Lee Miller
Lee Miller
2018-03-06 12:29
Respondo al  Yves Bellefeuille

Ĉu vi scias kial ekzistas tia regulo? Ĉu intence por mistifiki, aŭ ĉu estas iu valida librotenada kialo?

Yves Bellefeuille
Yves Bellefeuille
2018-03-06 17:22
Respondo al  Lee Miller

Sendube la celo de tiu regulo (art. 52 de la statuto) estas, ke UEA ne tuj elspezu grandajn donacojn, sed ŝparu ilin por posta uzo. Tio kompreneble estas tre laŭdinda celo, sed la metodo elektita, nome kaŝi tiujn enspezojn, kaŭzas ke la spezoj ne estas fidindaj. Ne estas valida librotena kaŭzo por tiu regulo. Mi male miras, ke UEA leĝe rajtas tiel prezenti siajn financajn raportojn.

Ekzemple, en la artikolo, oni mencias ke UEA ricevis grandajn heredaĵojn en 1999 kaj en 2011, sed oni tute ne vidas tion en la grafikaĵo.

Eble mi rajtas sugesti demandon kiun Kalle faru al UEA: dum la jaroj de 2007 al 2016, kiom estis la enspezoj kiuj, pro artikolo 52 de la statuto, ne estis enkalkulitaj kiel kurantaj enspezoj? Tio montros la kaŝitajn enspezojn pro kiuj UEA samtempe ŝajne perdis monon kaj tamen riĉiĝis.

Jorge Camacho
2018-03-06 10:50

Mi konsentas kun Licxjo pri tio ke la libroservo de UEA “estas la ĉefa, kaj el kelkaj vidpunktoj la sola” kapabla proponi chiajn (kaj chiamajn) Esperanto-librojn al la tuta mondo.

Krome oni ne forgesu la kompareble unikan Bibliotekon Hodler.

Lee Miller
Lee Miller
2018-03-06 12:32
Respondo al  Jorge Camacho

Prave. Kaj ne nur la Biblioteko, sed plej diversaj arĥivoj kaj dokumentoj.

Malmuntado de la CO estus katastrofo por Esperanto.

Edmundo
Edmundo
2018-03-06 16:37
Respondo al  Jorge Camacho

La Biblioteko Hodler estus pli utila, se ĝi havus katalogon.

Lu_
Lu_
2018-03-09 8:11
Respondo al  Edmundo

Nu, katalogo estus bela – sed por kio fakte uzi ĝin?
Unuflanke oni scias, ke pli malpli ĉiu libro, kiu iam ajn eniris la libroservon de UEA, troviĝas en Biblioteko Hodler.
Aliflanke, se mi bone komprenis, oni povas uzi la librojn nur surloke (kaj tie ili estas, ĉu ne?, ordigitaj laŭ eldonjaro; almenaŭ tiel estis en 1989 – kaj UEA ne atingis famon de troa reformemo…).
Se de iu libro oni havas nur proksimumajn bibliografiajn informojn, oni povas kompletigi ilin per la katalogo en Vieno, supozeble relative altnivela.
Do principe estus eble bele havi katalogon – sed kiom da tempo (aŭ mono) tio kostos kaj kiom da tempo (aŭ mono) tio ŝparos? Ĉu nun, dum financaj problemoj, UEA estas la ĝusta organizaĵo por survojigi tion – kaj, se ne, kiu?

I. Ertl
I. Ertl
2018-03-06 16:43

Mi estas absolute ŝokita, kaj konsiderus ke la fi-nanca borgrupo kraĉas sur la tombon de mia edzino, se ŝi havus tian. (Ŝi dispoziciis ke funebrantoj laŭvole donacu al Fondaĵo Canuto.) Asocio kiu ne kapablas garantii surpaperan (foje eĉ ne murpaperan) revuon kaj palpeblan Jarlibron, kaj kiu pretas harakiri Libroserve, perdas mian respekton – kaj se ĝi daŭrigos tiel, ĝi perdos ankaŭ mian kotizon.
(Pro restanta lojaleco, mi ĉi-pere malpermesas al la deĵoranta orakolo de la civito misuzi miajn vortojn por sia propagando.)

Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón
2018-03-06 19:07
Respondo al  I. Ertl

> kaj se ĝi daŭrigos tiel, ĝi perdos ankaŭ mian kotizon.

Vi estas en (mal)bona societo. Ĉi-jare mi demandis min mem “kial mi realiĝu al UEA?”. Mi ne trovis konvinkan kialon kaj do malsukcesis varbi min mem.

Yves Bellefeuille
Yves Bellefeuille
2018-03-06 19:25

Kaj bedaŭrinde UEA (aŭ fakte la estraro) ne konscias ke tio kion ĝi faras pro la malmembriĝoj fakte kaŭzas ilin.

Lu_
Lu_
2018-03-08 7:07

Kun intereso mi legis la artikolon kaj la komentojn. Mi mem partoprenis en la laborgrupo, sed certe mi _ne_ subtenas la grandajn konkludojn, kiujn faras la artikolo, kaj la impreson, kiun ŝajne donas la raporto. Eble mi devus iom batali por tio, ke mia opinio klare aperu en la fina raporto, sed post proks. 300 retmesaĝoj en la laborgrupo mia entuziasmo iom malkreskis.

Eble mi flanke aldonu, ke ne tro ĝisfundan analizon oni povas atendi de laborgrupo, kiu konsistas grandparte el homoj, kiuj gvidis la asocion dum la pasintaj jaroj, kiel estrarano aŭ komitatano (mi mem ne havis funkcion, mi estis nura membro kun gvidlibro, dum eble la du lastaj jaroj). Tio estas natura homa tendenco – oni ja ne tro volas diri, ke la ideoj, kiuj nun aperas, estis videblaj jam antaŭ kelkaj jaroj, sed ne okazis survojigo de realigo; neniu entuziasmas elstarigi la proprajn erarojn (kaj ankaŭ ne tion, kio dum la decido eble ne estis eraro, sed poste montriĝis sensukcesa).

Eble unue: Financa deficito – mi petas pardonon pro la banaleco – estiĝas per tio, ke la diferenco de enspezoj minus elspezoj estas negativa. Laŭ mi oni kuracas financan deficiton per tio, ke oni dividas tiun kalkulon al la unuopaj produktoj kaj servoj kaj pripensas kiel redukti la unuopajn deficitojn, do ekz. enspezoj per la revuo minus elspezoj pro la revuo (kaj kiel eble altigi la profiton el branĉoj, kie estas jam profito).

Pro tiu konsidero mi ne vidas ĉion-kuracilon en la translokigo de la CO al malpli kosta lando. Mi ankaŭ ne volas diri, ke tio nepre estas eraro. Mi simple opinias, ke translokigo estas sufiĉe malfacila afero kaj ke oni ne atendu tro da pozitiva efiko de tiaĵo. Oni konsciu ankaŭ pri la negativaj flankoj. Indas unue tre zorge studi, kiajn spertojn kun tia translokigo havis aliaj similaj organizaĵoj.

Krome mi opinias, ke oni unue okupiĝu pri la malpli drastaj rimedoj kaj vidu, ĉu tio sufiĉas. (Mi daŭrigas.)

Lu_
Lu_
2018-03-08 7:42
Respondo al  Lu_

Eble ni iom pripensu la revuon “Esperanto”, papere kaj rete. Se vi iras al la abonila paĝo, https://uea.org/alighoj/abonilo , vi kun surprizo konstatas, ke tie ne eblas elektronike aboni la revuon. Papere kostas 41 EUR (A-landoj), Kontakton oni ofertas papere kaj elektronike (25 kaj 9 EUR), sed la revuon rete oni _tie_ ne povas aboni. Oni iom miras, rerigardas sian kalendaron, ĉu vere jam estas la jaro 2018, kaj sopiras. Oni eble supozas, ke UEA ne produktas retan revuon – sed tio estas eraro 😀

Estas simple tiel, ke oni kaŝas antaŭ la retejo-vizitanto la trukon, kiel atingi retan abonon de la revuo. Mi malkaŝu al vi: Iru al https://uea.org/alighoj/alighilo kaj trovu tie la kategorion MG. Tio entenas paperan abonon de la gvidlibro, retan abonon de la revuo Esperanto kaj individuan membrecon. La tuton vi povas ricevi kontraŭ 11 EUR jare. Se vi volas rete aboni la revuon, do membriĝu kiel MG, metu la gvidlibron en la ŝrankon (eble neniam plu tuŝu ĝin, kiel konfesis pli ol unu membro de la laborgrupo), ĝuu la revuon kaj ne ĝeniĝu per via IM-eco.

Eble vi miras, ke 11 EUR estas malmultega mono por tiu oferto. Jes, kompreneble. Se papera revuo kostas 41 EUR, oni povas vendi la retan version kontraŭ eble 15 ĝis 25 EUR. Kaj estus agrable ne devi meti flanken la gvidlibron, ne krei la koncernajn kostojn de presado kaj sendado, do havi simplan retan abonon…

Eble vi miras, ke oni ne reklamas tiun ĉi eblecon. Nu, ankaŭ tion mi lernis, temas pri la jena pripenso: Se homoj transiras al reta abono, tiam verŝajne la nombro de paperaj abonoj malkreskas, do la fiksaj kostoj de la papera revuo dividiĝas al malpli da homoj, do la kosto por ĉiu papera ekzemplero kreskas. Jes, tiel estas, mi diras, kaj tiam oni devas peti de la paperaj abonantoj sume tiujn kostojn, kiuj estiĝas. Ili bonvolu akcepti, ke ili pagu tiujn kostojn, kiujn ili kreas – kaj mi estas certa, ke ili fakte pretas tion fari. (Eĉ pli, se oni detale montras la kalkulon.)

Lu_
Lu_
2018-03-08 8:10
Respondo al  Lu_

(3-a parto, revuo plu)
Ĵus mi ekskribis pri la revuo. Mi havas la impreson, ankaŭ tie, ke eblas ricevi pli da mono de la karaj membroj kaj abonantoj, se oni petas de ili la kostojn, kiujn kreas la produktoj kaj servoj, kiujn ili ricevas.

Indas ankaŭ rilate al la revuo pripensi, ĉu sekvi la teknikan evoluon. pdf-revuo en A4-formato ne vere estas la revo de saĝtelefono-uzantoj… (Kaj ŝajnas, ke ekz. ĉe Duolingo 80 % uzas la oferton per saĝtelefono!) Ŝajnas al mi, ke hodiaŭ oni ne (plu) ofertas elŝuton de tiaj grandaj revuoj. Oni povas ekzemple liveri tian revuon en unuopaj artikoloj, retpoŝte. (Sed ni konsciu, ke ekzistas jam junuloj, pli ol 15-jaraj, kiuj ne plu konas la sistemon de retpoŝto!) Aŭ/kaj oni ofertas la unuopajn artikolojn en retejo, kie oni povas legi parton de la artikoloj nur, se oni pagis abonon; tio verŝajne estas la normala vojo, kiun sekvas la gazetoj, kiujn mi kutime legas rete. (Se mi bone memoras, tia instigo troviĝas ie en la raporto.) Aŭ oni petu monon por unuopa artikolo, ankaŭ tion mi vidas ofte – supozeble sukcese, se ne, oni ne farus tion. Tio havus la avantaĝon, ke oni povus ankaŭ prijuĝi, kiom multe la homoj ŝatas unuopajn artikolojn, aŭtorojn kaj temojn… Ja eblus peti etan monsumon antaŭ la legado de la artikolo kaj poste.

Ĉiukaze ne havas sencon bedaŭri la malmultecon de junaj generacioj en la membraro, se oni la kernan komunikilon de la asocio ne ofertas en teknika formo taŭga por pli junaj homoj. “Pli junaj homoj”, tio ŝajne estas ankaŭ mi, 61-jara, ĉar la mediano de la UEA-aĝo estas ĉirkaŭ 64 jaroj… Mi cetere konfesu, ke tre ofte pasintjare mi simple elŝutis la revuon, kiam venis la atentigo, metis en dosierujon – kaj ne plu tuŝis ĝin. Post tiu sperto mi pripensas, ĉu vere mi remembriĝu ankaŭ en 2018 – eble mi faru, ne pro konvinko, sed pro alia motivo…
(Sekvas daŭrigo.)

Lu_
Lu_
2018-03-08 8:35
Respondo al  Lu_

(4)
Pro la laborgrupo mi ankaŭ vidis alian mirigan aferon, la rabaton en la Universalaj Kongresoj (UK) por individuaj membroj de UEA. Sur https://uea.org/alighoj/uk_alighilo ni legas, ke por “Individua membro de UEA” la kotizo estas nun 225 eŭroj (A-landoj); por homo, kiu ne estas individua membro de UEA, kostas 280 eŭrojn. Eble unue: Ne kredu, ke la vorto “individua membro” havus ĉe UEA nur unu solan signifon… Ĉi tie la vorto _ne_ inkluzivas la membrojn kun gvidlibro. Kontraste sur https://uea.org/alighoj/alighilo oni skribas “MG – Individua membro, kiu (…)”. Do ĉe UEA oni devas unue redemandi, kion signifu la vorto “Individua Membro… Cetere en la statuto, 11. Membro-kategorioj, oni ne trovas la individuajn membrojn, kiuj tamen iusence ne estas individuaj membroj… https://uea.org/teko/regularoj/statuto#aB . Eble ni nomu la MG-homojn IM Light 🙂

Ni rigardu la konsekvencojn por la kongresa kotizo. Ni distingu tri kazojn – nemembro, MG, MJ.
Nemembro pagas 280 EUR.
MG-membro pagas 280 EUR por la kongreso kaj 11 EUR por la membreco, sume 291 EUR.
MJ-membro pagas 225 EUR por la kongreso kaj 26 por la membreco, sume 251 EUR.
Sekve, se nenio alia interesas vin, nur la kongresa partopreno, kompreneble vi elektas MJ – tute egale, ĉu interesas vin la jarlibro kaj la reta abono de la revuo aŭ ne…
La fakto, ke ĉe UEA individua membreco ne estas la samo kiel individua membreco, laŭdire kondukas al tio, ke ĉiam denove estas homoj, kiuj aliĝas kiel MG kaj poste miras, ke ili ne ricevas kongresan rabaton… Mi ne scias, ĉu ilia amo al UEA kreskas.

Eble vi opinias, ke havi tiom altan rabaton de 55 EUR por la simpla pago de 26 EUR estas tro multe. Ankaŭ mi tiel opinias. Estus laŭ mi normale, ke kontraŭ pago de 26-eŭra membrokotizo oni ricevus eble 15-eŭran rabaton en la kongreso…

Eble vi konstatis, ke la IM-nombroj de UEA multe varias laŭ la jaroj – kompreneble! La homoj aliĝas en la kongresa jaro kaj poste ili ofte ne realiĝas en la posta jaro.

Lee Miller
Lee Miller
2018-03-08 16:23
Respondo al  Lu_

Dankon, Lu. Mi trovas viajn komentojn tre klaraj kaj trafaj.

Tamen . . . Ĝis UEA starigos konkretajn celojn, kiuj estas realismaj ene de la haveblaj rimedoj, mi ne vidas esperon de solvo por la financa krizo.

Multpaĝaj, pompaj “laborplanoj” simple ne utilas, kiel oni montris ade.

Esperanto estas malgranda afero en la mondo, UEA estas malgranda asocio. Ĝi ja kapablas fari kelkajn aferojn . . . sed malmultajn. Mi dirus ke devus esti maksimume 5 konkretaj celoj. Ekzemple:

1. Daŭra funkciado de la sola ampleksa libroservo pri Esperanto.
2. Konservado de la Biblioteko Hodler kaj la diversaj arĥivoj kaj dokumentoj de la pasinta jarcento.
3. Informado inter membroj, ĉefe pro komunikilo, eble tradicia revuo, eble ne.
4. Informado al la “ekstera” mondo, ĉefe pere de moderna, ampleksa, informriĉa retejo.
5. Konsilo kaj subteno al edukaj kaj informaj iniciatoj kaj programoj.

Tiel mi rapdie skizus mian perspektivon. Eble oni tuj rimarkus la mankon de kongresoj kaj delegitoj. Ni ne restu katenitaj al la modelo de la 19-a jarcento.

Roland Schnell
2018-03-08 20:40
Respondo al  Lee Miller

“Biblioteko Hodler” – belega ekemplo! Al kiu gxi utilas en la nuna stato (sen katalogo?). La auxstra nacia bibliotko modele montris, kiel ni povas realigi la aliron al Esperantaj dokumentoj per la reto. La ebleco studi la revuojn senpere kaj ne filtrita de aliaj auxtoroj, ebligas tute novajn perspektivojn. Tamen nur rilatas al historio – pli aux malpli prezentebla.
Sed surloke en Rotterdamo, sen sercxmasxino, mi bezonus jardekojn por ekscii, kion la sistemo ANNO liveras dum sekundoj. Krome, mi bezonus hotelon, vojagxkostojn, mangxajxojn.

Lee Miller
Lee Miller
2018-03-08 21:55
Respondo al  Roland Schnell

Mi nur diris “konservado”.

Lu_
Lu_
2018-03-09 12:19
Respondo al  Lee Miller

Ŝajnas, ke ĉiu organizaĵo havas sian specialan meriton. Eble tiu de UEA kuŝas ĝuste en la kampo, kiun vi, Liĉjo, nomis… Ŝajne kun ĉiuj konsekvencoj de tiaspeca agado (aŭ neagado).

Roland Schnell
2018-03-09 16:48
Respondo al  Lee Miller

Mi komprenis. Sed pura konservado nur kauxzas kostojn kaj ne donas enspezojn por kovri la kostojn – ne parolante pri profitoj. Mi dubas cxu la membroj eterne pretas financi monperdon kreskantan.
Neniu en UEA demandas, kiel oni povus pli bone “vendi” siajn servojn. Tiu cxi pensmaniero estas ekster la horizonto de la komitatanoj kaj estraranoj.

Lu_
Lu_
2018-03-12 9:22
Respondo al  Lu_

(5)
Alia punkto pri la revuoj: Kial oni povas aboni nur jare?

Imagu, ke vi en septembro ekdeziras havi la revuon – jen konflikto: Ĉu ricevi staplon de malnovaj revuoj aŭ ĉu atendi kvar monatojn? Hodiaŭ la lertaj eldonistoj (ekster Esperantujo) ne plu ofertas jarajn abonojn, vi abonas ekde la momento, en kiu vi mendas. Teknike tio eblis ĉe aliaj kaj devas ebli ankaŭ ĉe UEA. Mi supozas, ke tio iom povus levi la enspezojn, ĉar oni simple ĉiumomente povas varbi kaj vendi.

Lu_
Lu_
2018-03-12 9:33
Respondo al  Lu_

(6)
Malsufiĉa financa kontribuo de la Landaj Asocioj

UEA ricevas nur malgrandajn sumojn de siaj Landaj Asocioj – de granda asocio kiel GEA verŝajne malpli ol mil eŭrojn (estas io sub unu eŭro por ĉiu aligita membro). Tio signifas malekvilibron. La divido inter la ebenoj en Germanio estas proksimume: dek ĝis dudek procentoj por la lokaj asocioj (do ni diru en Germanio 15 EUR), 79 ĝis 89 procentoj por la tutgermana nivelo (do nun proks. 65 ĝis 75 EUR), 1 procento por UEA. Alilande la procentaĵoj estas aliaj, sed tamen verŝajne kutime UEA ricevas malpli ol 5 % de tio, kion ricevas la nacia nivelo.

Laŭ mi oni ne miru, se sekve UEA ne sukcesas bone plenumi sian taskon de kunordigo de landa agado. Mi kredas ankaŭ, ke tio, kion UEA faras por la ĝenerala bono de Esperantujo, por la ĝenerala progresigo, tio devas esti financata de landaj asocioj, do de la membroj en la unuopaj landoj.

La Landaj Asocioj, kiuj okupas la plejmulton de la komitatanaj lokoj (individuaj membroj rajtas je nur kvin komitatanoj), devas kontribui pli multan monon al UEA. Ne havas sencon, ke ili difinas la politikon, sed ne liveras la monon por plenumi ĝin. Tio simple estas nejusta situacio!

La enormajn sumojn, kiujn UEA elspezas (laŭ https://uea.org/l/teko/komitataj/Alternativa_bu%C4%9Deta_analizo_2018.pdf ) en la kampo “Movada Evoluigo”, do VI Kunordigo, VII Konsciigo, VIII Kapabligo, IX Komunumo, sume proks. 130.000 eŭroj, tiujn ne povas financi nur la individuaj membroj aŭ la donacantoj. Devas kontribui la landaj asocioj, se ili volas, ke tio daŭru! (En la t. n. Alternativa buĝeto Martin Schäffer provis atribui al la unuopaj kampoj de agado ankaŭ po parton de la salajro-sumo. Ja ne havas sencon, ke ekz. por Informado oni rigardu nur la materiajn elspezojn kaj neglektu, ke la labortempo investita en CO ankaŭ kostas.)

Verŝajne rapida duobligo de la kontribuo de la Landaj Asocioj estas la minimumo por ke ankaŭ tiuj helpu financi la entutan agadon de UEA.

Licxjo
Licxjo
2018-03-13 11:21
Respondo al  Lu_

Almenaŭ en Usono, la landa asocio apenaŭ havas monon por konservi sian magran centran oficejon. La libroservo ofte ne havas librojn en la stoko. Ĝi certe ne povus doni monon al UEA . . . kaj cetere, la demando devus esti “Kiucele?” Kion oni ricevus en landa asocio per tia transdono de mono?

Lu_
Lu_
2018-03-14 15:08
Respondo al  Licxjo

La unuopa landa asocio ne rekte ricevas ion de UEA – sed tia estas la kolektado de mono por komunumaj taskoj. Vi ankaŭ ne ricevas ion rekte pro viaj impostoj…

UEA organizas la reprezentadon de Esperanto ĉe Unesko kaj aliaj internaciaj organizaĵoj. Ĝi lastatempe organizis dekojn da trejnseminarioj en la tuta mondo. UEA ankaŭ disponigas stokon de pluraj mil libroj en sia libroservo – kaj oni tre supozas, ke tio vere estas servo kaj ne enspezo.

Krome laŭ mi necesus kunordigo de la landaj aktivaĵoj, komuna pripensado, kiel progresi komune. Ekzemple por eviti tiajn asertojn de (anglalingvaj) lingvistoj kiel sur http://linguistlist.org/ask-ling/message-details1.cfm?asklingid=200315921 , kie iu lingvistika profesoro asertas, ke Esperanto havus “lack of a community of speakers at all” (entutan mankon de parolantoj). Ĉu en Usono la landa asocio faras ion por eviti tiajn miseldirojn?

Licxjo
Licxjo
2018-03-15 11:19
Respondo al  Lu_

Landa asocio kiu apenaŭ povas teni la ejon kaj pagi la fakturojn ne sendu monon en la nigran truon ĉe UEA.

Se UEA havus koheran celaron kaj travideblan budĝeton, eble mi pensus malsame.

Sed eĉ konkretaj aferoj ĥaosas ĝuste nun. Mi rimarkis nur hieraŭ ke la libro “Saluton!” de Audrey Childs-Mee, eldono de UEA, ne plu estas havebla ĉe UEA. (La sama problemo okazas ĉe Esperanto-USA, kiu permesis la malaperon de siaj propraj eldonaĵoj).

Lu_
Lu_
2018-03-15 11:52
Respondo al  Licxjo

Dankon pro via komento. Ĝi montras tre bone ekzemplan opinion pri UEA nuntempe: “Nigra truo”, ne havas “koheran celaron” nek “travideblan buĝeton”. En tia situacio malfacilas trovi subtenon por la asocio.

Jen kerna problemo de la financa laborgrupo: UEA estas for de la prestiĝo esti “universala” en Esperantujo. Multaj havas la impreson, ke en la Centra Oficejo kaj la Estraro okazas io netravidebla, kio multe pli koncernas la kuiradon de propra supo ol de komuna afero de Esperantujo.

Aldoniĝas, ke multaj Esperanto-rondoj en UEA ne havas sian reprezentiĝon – tie estas ĉefe la landaj asocioj, ĉe kiuj malmultaj plendis pri troa vigleco.

Pli kaj pli mi demandas min, ĉu indus krei iun “Rondan Tablon de Esperantujo”, kiu kunigus _ĉiujn_ agantojn en Esperantujo. Sen kotizo aŭ similaĵo, simple por interkonsenti, pripensi komunan strategion kaj fari komunajn deklarojn.

Roland Schnell
2018-03-15 18:51
Respondo al  Lu_

La sola kampo, en kiu UEA estis vere sukcesa, estas fiksi la miton, ke UEA reprezentus “la Esperanto movadon” en sia tuteco. Tio neniam dum la 100 jara historio estis la vero kaj ecx aktuale ne estas la vero.
Multaj Esperantistoj kredas, ke utilas havi koheras kaj unuecan sistemon, kiel la katolika eklezio., kvankam ekzistas multaj kristanoj ekster la katolika eklezio kaj ekzistas amaso da diversaj religioj. Problemoj kutime nur ekestas, kiam unu el la religioj pretendas havi “gvidan” pozicion.
La Esperanto-Mondo estis multe pli interesa kiam SAT estis pli forta kaj ne “fakorganizo por sennaciismo de UEA”. Iam la viglaj afrikanoj rimarkos, ke ne utilas al ili marsxi ja la sxnuro de UEA.

Lu_
Lu_
2018-03-15 20:06
Respondo al  Roland Schnell

La unua problemo jam estas, kion signifas “Esperanto-movado”. La Esperanto-paorlantoj ne interkonsentas pri tio 🙂
Esperanto-komunumo estas verŝajne pli unusenca vorto.

Se oni rigardas la aĝostrukturon de UEA, oni facile konstatas, ke la propagando de UEA ne atingis la mezan kaj junan generacion… (La meza aĝo en UEA (mediano) estas ĉirkaŭ 65 jaroj, en NR ĉirkaŭ 47 jaroj.)

SAT havas similan problemon kiel UEA. Eble SAT-amikaro estas iom pli vigla. La produkta vivociklo de kotizohavaj (Esperanto-)asocioj verŝajne eniris la lastan fazon,comment image

Licxjo
Licxjo
2018-03-18 0:47
Respondo al  Lu_

Ĝenerale novalvenintoj al Esperanto havas nenian scion aŭ intereson pri “la movado”.

Mi loĝas proksime al Aŭstino, la ĉefurbo de Teksaso, kaj aktivas en la loka grupo tie. Mi estas la sola homo kiu membras en E-USA aŭ UEA, aŭ eĉ konscias ke ili ekzistas.

En la urbo estas “delegito” de UEA, profesoro ĉe la Universitato de Teksaso, kiu estas tute nekonata, kaj kiu neniam aperas en lokaj kunsidoj (malgraŭ mia persona kontakto kun li). La homoj tute ne scias kio estas “delegito”, kaj la demando ne gravas al ili.

Mi ne havas solvon, sed mi forte konscias pri diversaj flankoj de “la problemo”.

Filarete
Filarete
2018-03-20 11:36
Respondo al  Licxjo

Ĉu la problemo de la delegitoj ne kuŝas en la fakto ke ili ne sentas sin kiel ambasadoroj de UEA? Ili devus informi pri la asocio, varbi aliĝojn kaj donacojn, konigi la eldonaĵojn, reklami la kongreson!
En mondo kie ĉiu homo estas superŝutita de milionoj da etaj nedaŭraj informoj mesaĝo de grava asocio kia UEA ne atingas la homojn spontane kaj nature. Eĉ mondfamaj asocioj (Greenpeace, Amnesty International) pagas studentojn por vari aliĝojn.
Ĉu UEA ne devus havi funkciulon kiu vivigu tiun mondskalan reton de delegitoj/ambasadoroj, instigu ilin al varbado eĉ se ĝi devos repagi al ili etan makleraĵon?

Roland Schnell
2018-03-20 17:20
Respondo al  Filarete

Tio estas de jaroj mia demando. Sed nek la centra oficejo, nek la lokaj delegitoj (en Berlin) reagis. Intertempe estas tro malfrue por savi la entreprenon.

Lu_
Lu_
2018-03-10 18:53

Alia temo: Ne bone funkcias la prijuĝado de artikoloj. Unu homo povas facile plurfoje voĉdoni.

La kontrolo de la voĉdonado baziĝas ŝajne je la unuopa retliga numero (nova ĉe refoja ligiĝo al la reto) kaj ne je la numero de la komputilo. Mi dum la pasintaj tagoj testis kaj simple aldonadis miajn klakojn ĉi tie al ĉiu komento, kiu havas almenaŭ jam dek voĉojn. En la sama tago malfacilas aldoni klakon, sed post unu aŭ du tagoj facilas. Tial ni ne prenu tro serioze la prijuĝojn 😐

Igis min misfidi la sistemon la fakto, ke ĉe unu el miaj respondoj mi ricevis ses malaproban voĉojn kaj mi neniel komprenis kial. Nu, supozeble iu unuopulo ne ŝatas min kaj miajn komentojn…

Sebastiano
Sebastiano
2018-03-10 21:00
Respondo al  Lu_

Jes, la prijuĝosistemo estas ne fidinda. Tion rimarkigis jam aliaj. Mi ŝatas tamen, ke ĝi ebligas ankaŭ al neensalutintoj partopreni la komentoprijuĝadon.

Mi ofte ne komprenas la kialon por negativaj prijuĝoj, kaj bedaŭrinde malmultaj klarigas, kial ili ne ŝatas komenton. Sed ja ankaŭ mi mem nur malofte klarigas, kial komento ne plaĉis al mi.

Estas iom rimarkinde, ke la artikolojn ne eblas simile prijuĝi kiel la komentojn.