Esperantistoj vivtenas aktivulojn en Afriko

La proksimume sesdek mecenatoj de la asocio Esperanto Plus kolektas kaj sendas monon por vivteni kvar Esperanto-aktivulojn en Afriko. ”Ĉiu subtenato agas laŭ siaj kapabloj kaj povoj”, rakontas Niko Gaufillet, unu el la plusuloj.

Multaj revas pri tio, ke Esperanto disvastiĝu iom pli rapide. Sed kiel fari tion, se oni ne loĝas tie, kie oni dezirus plej multe, ke Esperanto disvastiĝu? Kaj eble krome la tempo estas limigita, ĉar oni havas laboron …

La asocio Esperanto Plus estis starigita antaŭ kvin jaroj por subteni la disvastigon de Esperanto per la pagado de la vivkostoj de Esperanto-aktivuloj. La iniciatintoj estas Jean-Pierre Marcq kaj Evelyne Rotelini, kiuj havas farmbienon en Arieĝo (sudfranca departemento, apud Pireneoj).

Kiel la unuan regionon por sia agado ili elektis Afrikon, ĉar tie akras la ekonomiaj problemoj. Agado en Afriko ebligas, ke per monata pagado de 150 eŭroj oni povas vivteni unu Esperanto-aktivulon, kiu kutime antaŭe estis senlabora. La vivkostoj de unu aktivulo estas komune pagataj de grupo de po 15 bonvoluloj, kiuj do monate kontribuas per po 10 eŭroj, eltenebla sumo en Eŭropo.

Nun Esperanto Plus jam vivtenas kvar Esperanto-aktivulojn en Afriko, kunigante la subtenon de sesdeko da mondonantoj. Imprese – ĉu ne? – ke tiel malgranda asocio sukcesas laborigi kvar aktivulojn por la disvastigo de Esperanto …

La ĉefa tasko de la aktivuloj estas disvastigi Esperanton, konigante kaj instruante ĝin en la propra lando, rakontas Niko Gaufillet de la asocio Esperanto Plus.

– Ĉiu subtenato agas laŭ siaj kapabloj kaj povoj. Ekzemple kelkaj ŝatas kaj povas uzi komputilon, kiel Henriel en Madagaskaro, kiu verkas gazeton kaj kreis radistacion. Adjévi el Togolando multe helpis por la organizado de afrika kongreso. Sed ĉiuj zorgas pri lernantoj kaj reklamas por Esperanto.

La du aliaj subtenatoj agas en Tanzanio kaj Sud-Kivuo (orienta Kongolando). Kompreneble necesas iom gvidi la laboron de la aktivuloj, Niko Gaufillet diras:

Hejma lingvolernado.

– Ĉiumonate la subtenato sendas raporton por informi pri siaj agadoj kaj efektivigoj. Membroj de nia asocio jam vojaĝis, kaj pliaj intencas vojaĝi por viziti la laborantojn de Esperanto Plus. Ni propraokule konstatis kiel ili laboras kaj kiel ili sindediĉas al Esperanto. Ni vidis iliajn klasanojn kaj klubanojn, kaj ni povas sincere diri: Estas mirinde.

Libera Folio: Kiel vi elektas la subvenciatojn?

– Esperanto Plus (aŭ mallonge Eo+) ricevas petojn de Esperantistoj, ĉar iom post iom la asocio iĝas konata, kaj laŭ la vojaĝoj aŭ la kontaktoj de niaj asocianoj, ni interrilatiĝas kun homoj kiuj deziras agadi kiel laborantoj. Ekzemple la iniciatintoj de Eo+ antaŭnelonge revenis de Tanzanio, kie ili renkontis plurajn esperantistojn kiuj meritus iĝi aktivuloj. Poste, dum kunveno, kiam sufiĉe da novaj membroj pretas subteni aktivulon, ni do elektas kiun ni subtenas. Terura afero, ĉar tiom da petoj, deziroj kaj bezonoj ekzistas, sed la subtenantoj mankas.

Ĉu la aktivuloj havas apartajn celgrupojn por sia agado?

– Ĉiuj aktivuloj laŭ sia kapablo kaj siaj emoj agadas por kaj per Esperanto en sia medio. Adjévi ekzemple verkadas la bultenon “Esperanto en Afriko”. Vere dependas de la ebloj. Ĉiuj kompreneble unue instruas, organizas renkontiĝon, babilrondon kaj reklamas – tio estas la bazo. Poste, la aktivuloj elektas siajn laborkampojn kaj agas adaptiĝante al la cirkonstancoj kaj al la bezonoj aŭ la eventoj.

Kiuj estas viaj perspektivoj, kiajn planojn vi havas por la estonteco?

– Ni ĉiam deziras havi pliajn aniĝojn por pliampleksigi nian agadon. Ni jam pensis pri sekvontaj paŝoj: Surloka aktivulo povos esti kunordiganto, responsulo de la lokaj grupoj; li mem kreos novajn grupojn, trovos subtenantojn, ktp. Alia projekto estas iĝi faka asocio de UEA kaj reklami pli pri Eo+ en gazetoj kaj retejoj. Ni konstante zorgu pri la firmeco de nia asocio.

Lu Wunsch-Rolshoven

6 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
James
2018-06-21 0:03

Estas bonege scii ke Esperanto helpas al aliaj Esperantistoj kaj la movado.

Rooke
2018-06-21 7:58
Respondo al  James

Karitataj projektoj tradicias en E-ujo

Ivano
Ivano
2018-06-24 17:43

Bela kaj nobla iniciato, mi gratulas kaj deziras pliajn sukcesojn al organizintoj.
Tamen estas pripensinda, kial la esperantistoj ne luktas por instruado de Eo en lernejoj por ŝtata mono. Do kial ekde jardekoj eblas instrui Eon en lernejoj kiel “normalan” fremdlingvon nur en Hungario? Tiun celon ne deklaras UEA, ILEI, TEJO kaj aliaj prominentaj organizaĵoj.

Lu_
Lu_
2018-07-01 16:21
Respondo al  Ivano

La Esperanto-parolantoj ja engaĝiĝas por la instruado de Esperanto en ŝtataj lernejoj – sed ili preskaŭ ne sukcesas per tio. Laŭ mia impreso parta kaŭzo de tio estas, ke diversaj lingvistoj asertas multajn falsaĵojn pri Esperanto kaj nia lingvokomunumo (ke ĝi ne havus literaturon, ne aŭtorojn, ne vortludojn, ne denaskulojn ktp.). Ĉar oni kredas je tiuj profesoroj, la edukaj instancoj sekve konsideras en multaj landoj, ke Esperanto ne estas inda objekto de studado en lernejoj. Do necesas unue informi lingvistojn pri la reala Esperantujo kaj poste la instruistojn kaj la edukajn instancojn…

Mi cetere opinias, ke estas malfacile atingi, ke oni instruu Esperanton en lernejoj (kio kostas multajn instruhorojn, sub 50 lecionoj oni certe ne atingas kontentigajn rezultojn). Anstataŭe mi proponas instigi instruistojn instrui _pri Esperanto_, laŭ la kampanjo “Unu leciono pri Esperanto”, vidu ekz. http://www.esperantoland.de/eo/plu.php?msgid=1216 kun ligiloj. Mi dirus, ke en ĉiuj landoj ekzistas bona ŝanco konvinki du procentojn de la instruistoj, ke ili instruu al siaj lernantoj iom pri Esperanto.

Ivano
Ivano
2018-07-02 8:29
Respondo al  Lu_

Kara Sinjor(in)o Lu_!

Ni neniam konvinkos la plejparton de lingvistoj pri favoroj de Esperanto. Do ni devas agi ĉe kontraŭago de lingvistoj, kiuj estas lobistoj de la angla, franca ktp. Ne temas pri tio, ĉu estas malfacile atingi la instruadon de Esperanto en lernejoj. Temas pri tio, ke esperantistoj tute ne luktas por tio kaj tuj deklaras malfacilaĵojn. En la mondo ekzistas ĉirkaŭ 200 landoj. Ĉu en ĉiuj senescepte ne eblas enkonduki instruadon en lernejojn? Kial ne eblas samtiel, kiel en Hungario?
Vi diras, ke instruado kostas multajn instruhorojn. Oni devas instrui esperanton kiel plenrajtan fremdlingvon, do ne aldone, sed ANSTATAŬ ui alia fremdlingvo. Eble kiel dua aŭ tria fremdlingvo. Tiam la instruado de Esperanto estus “senkosta”.
Kiel atingi tion? Jen kelkaj sugestoj.
1. En Hungario tion faris D-ro Szerdahelyi kaj S-ro Oskar Princz. Ambaŭ estis mezgradaj funkciuloj de la Ministerio de Klerigado kaj sciis bonege, kiel funkcias la Ministerio.
2. UEA povus anonci, ke proksimaj UK okazos en lando(j), kiu(j) enkondukos Esperanton en lernejojn. UK portas konsiderindan monon en landon, precipe se la lando estas malgranda.Tiam la registaroj povas konsideri serjoze la enkondukon de Esperanto en lernejojn.
3. Ni povas serĉi subtenon de verduloj, kiuj havas konsiderindan influon sur la politika paletro de kelkaj landoj. La celoj de esperantistoj kaj verdulioj konkordas.
4. Multaj aliaj, tiujn povus konsideri iu laborgrupo kreota por tiu ĉi celo.
Korajn salutojn
Ivano

Lu_
Lu_
2018-07-04 17:10
Respondo al  Ivano

Nu, mi ne volas konvinki lingvistojn pri favoroj de Esperanto. Mi volas ĉefe informi ilin, ke ekzistas denaskuloj kaj denaskularo kaj aliaj homoj, kiuj uzas Esperanton dum la plejparto de la tago (Esperanto-paroj, dungitoj kaj volontuloj de Esperanto-asocioj). Krome ke ekzistas vortludoj en Esperanto kaj literaturo kaj kantoj kaj teatraĵoj kaj vikipedio ktp.

Nur post kiam la lingvistoj scias, ke Esperanto envere jam havas sian ĉiutage funkciantan Esperanto-lingvokomunumon (ne nur dum renkontiĝoj), la lingvistoj povos ankaŭ juĝi pri la temo.

En Hungario verŝajne la lingvistoj estis bone informitaj, en Germanio, Francio, Anglio kaj Usono ŝajne multaj ankoraŭ ne…
Tiujn lingvistoj en tiuj landoj informi, tio por mi estas la venonta paŝo – sed kompreneble aliaj laŭiru aliajn vojojn, kiujn ili konsideras prioritataj.