Generalo Franco trovis Esperanton framasona

Esplorante menciojn de Esperanto en verkoj pri la “jud-framasona komploto”, pri kiu iam fantaziis hispaniaj ekstremdekstruloj, José Antonio del Barrio surprize trovis, ke generalo Francisco Franco mem en artikolo verkita sub plumnomo faris ligon inter la asertata “komploto” kaj Esperanto. Tio laŭ li povis kontribui al la fakto, ke Esperanto dum la regado de Franco estis konsiderata iom suspektinda lingvo.

Francisco Franco en 1930.

En la sola libro kiun generalo Francisco Franco verkis estante ŝtatestro de Hispanio, li menciis Esperanton, ligante ĝin kun framasonismo.

Tio povas surprizi, ĉar li ne estis speciale konata kiel intelektulo, eĉ male, kaj li ne verkis multe: ian kronikon/novelon junaĝe (“Taglibro de flago”), la scenaron de filmo siatempe tre konata (“Raso”), kaj libron pri framasonaro, jam kiel “generalego”.

Povas surprizi ankaŭ, ke mi parolas pri malkovro, se konsideri ke en la tiutempaj cirkonstancoj estus apenaŭ eble ke tiamaj esperantistoj ne sciis tion. La eksplikon… mi lasos por la fino. Unue la kuntekston.

Fine de la pasinta jaro mi havis la okazon partopreni simpozion pri d-ro Zamenhof en Varsovio. Koincidante kun la tago de Esperanto kaj la centjariĝo de la morto de Zamenhof, la muzeo de la pollandaj judoj, la tre impresa POLIN, organizis tiun kunvenon, kun fakuloj, por esplori ne nur lian esperantistan flankon, sed ankaŭ aliajn el liaj interesoj, kaj specife lian hebrean karakteron.

Mi mem kontribuis pri temo kiu interesas min de antaŭ iom da tempo, kaj kiun mi konsideris ne sufiĉe pritraktata. Nome, pri la fakto ke la “Deklaracio pri Homaranismo”, en kiu Zamenhof unuafoje prezentis publike siajn filozofion kaj ideologion en malferma kaj kompleta formo, estis publikigita en la hispania ĉefurbo, Madrido.

Kial mi taksas tiun ĉi detalon interesa aŭ esplorinda? Nu, oni memoru ke la idearo de Zamenhof, precipe disvolvata unue kiel Hilelismo kaj poste pli ĝenerale konata kiel Homaranismo, estis multe pli ampleksa ol liaj pure lingvaj projektoj, kaj havis iujn etnajn kaj religiajn erojn, kiuj – oni ĉiam diras en la libroj pritraktantaj tiun temon – ne estis bone akceptitaj en la okcidentaj landoj. Konkrete la gvidantoj de la esperantista movado, tiam troviĝantaj ĉefe en Francio, taksis kun granda malfido tiujn filozofiajn ideojn de D-ro Zamenhof.

Ili estis trovintaj aliajn solvojn al la etnaj konsideroj, nome la fortigon de la nacia karaktero, kaj al la religiaj disputoj, nome la laikismon de la ŝtato. Kaj krome ili sentis sin tre malproksimaj de la kunteksto de Zamenhof, precipe liaj hebreaj radikoj, pri kiuj ili preferis silenti, interalie por ne veki la kontraŭŝemidismajn sentojn en la okcidenteŭropa socio, danĝere minacajn en tiuj tempoj post la pasioj vekitaj de la Dreyfus-afero.

Aŭ tion oni ĉiam asertas. Sed tamen, kiel dirite, la ĉefa broŝuro prezentanta formale kaj ordigite la ideojn de Zamenhof estis publikigita en okcidenteŭropa urbo. Kiel tio povis okazi?

Unue, mi suspektas ke la divido inter, unuflanke, orienteŭropaj aktivuloj, pli ideologiaj aŭ idealismaj, kaj okcidentaj pragmatuloj, pli emaj akcenti la avantaĝojn de Esperanto en la diplomatiaj, komercaj kaj sciencaj fakoj, estas tro simpliga bildo. Mi suspektas ke la interna ideo de Esperanto estas pli forta inter la okcidentaj esperantistoj (ankaŭ en tiutempa Francio) ol oni emas emfazi. Pli probable la malsukceso de Ido havis iajn radikojn tie. La ideoj de Zamenhof estis, kaj plu restas, certe altiraj ankaŭ por “okcidentuloj”, se oni povas tiel diri.

La esperantistaj framasonoj Julio Mangada Rosenörn, Fernando Redondo Ituarte kaj Emilio González Linera.

Sed, pli konkrete, la publikigo ŝuldiĝis grandparte al la karaktero de la trihoma grupo respondeca pri la eldono. Ili estis du militistoj, Julio Mangada Rosenörn kaj Fernando Redondo Ituarte, kaj la presisto Emilio González Linera. Temis pri trio da framasonoj, kiuj malmultajn jarojn antaŭe estis komencintaj aktivi en tiuj rondoj, publikigante artikolojn pri Esperanto en framasonaj gazetoj kaj eldonante revuon en la internacia lingvo kun ideoj ligitaj al framasonismo. Pri la karaktero de tiu movado en Hispanio, inklude ĝian rilaton al Esperanto, mi iam verkis artikolon en Sennaciulo.

Ĉi-foje mi esploris, kiom la filozofio de la hispania framasonismo, ligita al la liberalismo kaj radikala en sia laikismo, povis kontaktiĝi kun la ideoj de Zamenhof, eĉ se tiu ĉi devenis el tute alia tradicio. Krome, influis kelkaj aliaj specifaĵoj de Hispanio.

Unu el ili, kiu ĝis nun ne estis esplorita, kaj kiun mi trovis aparte interesa, estis la speciala konsidero de la judoj. Kiel dirite, en aliaj eŭropaj landoj la juda karaktero de Zamenhof povis esti malhelpo por Esperanto, pro la specialaj nuancoj de tiu tradicio, sed ĉefe pro la floranta kontraŭjudismo, kaj tial oni provis kaŝi tiun apartenon en la publika informado.

En Hispanio la situacio estis alia, ĉar, kiel konate… judoj simple ne ekzistis en la lando. Oni estis ilin elpelintaj pli ol kvar jarcentojn antaŭe, kaj do la judo estis mita estaĵo. Tio ne signifas ke ne ekzistis kontraŭjudismo: certe jes, sed temis pri tiu tradicia religia malŝato, nutrita de la katolika eklezio, ne multe rilata al la moderna kontraŭjudismo kun rasaj subtonoj, pli ofta en aliaj landoj.

Krome, tiuj sentoj kontraŭjudismaj estis en tiutempa Hispanio plejparte kontraŭbatalataj pro specifa fenomeno nomata filosefardismo. Nome, en la antaŭaj jardekoj oni estis malkovrinta la pluvivon de komunumoj de hebreoj elpelitaj el Hispanio, kiuj dum jarcentoj konservis arkaikan varianton (la sefardan) de la hispana lingvo.

Tiu ŝajna lojaleco de la “hispanaj” judoj kreis ondon de simpatio eĉ inter konservativaj tradiciemaj tavoloj, inter kiuj la naciismaj sentoj vekitaj de tiu retrovita ligiteco superis aŭ kompensis parton de la malŝato al la religio de la dimortigintoj. Oni povas konstati tiun relativan simpation eĉ en la verkoj de Franco, nome en la “Taglibro” kaj la filmo “Raso”, montrantaj ambiguajn sentojn pri la sefardoj.

Mia konkludo estis do, ke la eldonistoj de la Deklaracio en Hispanio ne antaŭvidis danĝeron en la publikigo de filozofio kiu por multaj aliaj eŭropanoj povus esti ligita al judaj aspiroj. Eĉ pli, en tekstoj de Mangada oni rilatigis la judan karakteron de Zamenhof al la hispana tradicio kaj al la hispana judaro… tute fantazie, kiel vi povas imagi.

Hispana karikaturo pri “judaj framasonoj”.

La rilato inter judismo kaj framasonaro iĝis tamen pli danĝera en la sekvaj jardekoj. Ĉefe en la tridekaj jaroj, post la alveno de la Dua Hispania Respubliko, la politikaj sintenoj radikaliĝis, kaj la dekstrulaj fortoj komencis esplori aŭ fantazii pri judaj komplotoj, parte aplikante la tradician katolikan kontraŭjudismon, parte pro la influo de la ideoj venintaj el Germanio. Tiu “judframasona konspiro”, al kiu oni foje aldonis la esprimon “bolŝevisma”, fariĝis mobiliza krio por tiuj sektoroj, sendepende de la nula influo de la judoj en Hispanio (kaj la tre malgranda de la komunistoj dum la Respubliko mem).

Mi iom esploris la menciojn pri Esperanto en la literaturo pri tiu komploto, kaj la konsekvencojn por nia lingvo de tiu ideologia bildo. Sufiĉas nun diri ke en multaj kapoj de la venkinta reĝimo post la milito certe restis ideo pri tiu rilato de Esperanto al judismo kaj ĉefe al framasonaro. Vi povas vidi ekzemplon en la kazo de la militisto Antonio Jiménez Mora kaj ĉe aliaj ĉikanoj kiujn veteranaj esperantistoj de tiu epoko foje rakontas.

Kaj tio kondukas nin fine al generalo Franco. Serĉante pri la ligoj inter judismo kaj Esperanto en la publika bildo dum la unuaj periodoj de la diktaturo, mi trafis la plej influan kontraŭframasonan libron de la epoko. Temas pri kolekto de artikoloj publikigitaj en la oficiala falangista ĵurnalo sub la plumnomo “Jakim Boor”, kaj poste kolektitaj en 1952 en libro nomata simple “Masonería” (“Framasonaro”).

La artikoloj estis tre influaj, ĉar ili aperis plejofte frontpaĝe, sed ĉefe ĉar la aŭtoro estis la generalo mem. Tion sciis relative malgranda rondo, kvankam multaj aliaj suspektis, kaj tio estis konfirmita nur post lia morto, kiam la fondaĵo kiu portas lian nomon (kaj kiu, nekompreneble, plu ekzistas nun kaj eĉ ricevas publikajn subvenciojn) republikigis la libron sub lia vera nomo.

Generalo Franco flegis radikalan obsedon kontraŭ la framasonismo jam en la antaŭmilitaj jaroj. Iuj diras ke tio fontis el la fakto ke li mem estis petinta aliĝi al tiu grupo, kion rifuzis liaj militistaj kolegoj (interalie, laŭ iuj versioj, Julio Mangada), kvankam mi mem ne multe kredas tiun eksplikon. Aliaj kulpigas la rilaton al framasonaro de lia paĉjo, kun kiu li havis tre malbonajn rilatojn, kaj de lia frato, la famega radikala aviadisto Ramón Franco, kun kiu li fine repaciĝis.

Probable plej gravis tamen la influo de la framasonaro inter la militistoj, kaj la politikaj kunpuŝiĝoj ene de tiu sektoro. La rezulto ĉiukaze estas ke la nova reĝimo senkompate persekutis la framasonojn, eĉ per starigo de speciala tribunalo kontraŭ ili, kaj tute elradikigis tiun organizaĵon en la lando ĝis la nuntempo.

La libro de generalo Franco, siatempe publikigita sub plumnomo.

Kiel dirite, en tiu libro la generalo mencias Esperanton. Temas vere pri tre mallonga kaj flanka aludo. En iu ĉapitro-artikolo li pritraktas la “Internacian Framasonan Asocion”, organizaĵon kiu lin obsedis kiel “tutpova, unuiganta ĉiujn framasonajn povojn kolektive organizitajn”, kvankam ŝajnas ke en la realo ĝi apenaŭ agadis.

Ĝin li kontrastigis kun la tradicia “Internacia Ligo de Framasonoj”, kiu, “kvankam pli frua, daŭrigas nefirman vivon, kaj taŭgas nur por faciligi la individuajn kontaktojn inter Fratoj de diversaj originoj, cele al ilia renkonto kaj interkonatiĝo”, aldonante ke tiu Ligo “estis dum la fruaj jaroj de la jarcento la sponsoro kaj ĉampiono en la disvastigo de Esperanto kiel lingvo de internacia kompreniĝo”.

Oni povas vidi ke la mencio pri Esperanto ne estas agresa nek speciale antipatia, kaj tio povas ekspliki kial la lingvo ne estis persekutita en si mem, sed samtempe eblas dedukti ke en la kapo de Franco, kiel en aliaj samideologiaj homoj de tiu reĝimo, Esperanto aperis ligita al idearo malvenkinta en la milito, kaj ke tio eksplikas ke ne ĉiam estis konvene tro forte ligiĝi al la idealoj prezentitaj de Zamenhof.

En la nova eldono de “La danĝera lingvo” Ulrich Lins malgrandigis la spacon dediĉitan al la persekutoj en Hispanio, taksante ke la ĉefaj agresoj al esperantistoj en tiu ĉi lando okazis ne pro la lingvo mem, sed pro iliaj ligoj al aliaj movadoj kaj idearoj. Se paroli strikte, li pravas, sed mi aldonus nuancon: en la frankisma Hispanio, Esperanto ne estis lingvo danĝera, sed certe iom suspekta.

José Antonio del Barrio

Ĉi tiu artikolo estas redaktita versio de teksto aperinta en la blogo de la aŭtoro.


Pli pri la temo:

6 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
ekzistas
2018-05-03 8:28

Esperanto estis uzataj de respublikanoj dum la intercivitana milito – tial ghi estis mortdanghera lingvo por fashistoj . Sed ankau inter la fashistoj estis kelkaj Esperantistoj- kiel en la fashisma tria regno la vicprezidento de UEA estis adepto de diktatoro Hitler

Dum UK de Madrid 1968 la alta protektanto estas fashisto generalo Franco .

Komentis tiun fakton la iama prezidanto de UEA , Probal Dashgupto en ” Heroldo ”
UEA ne kulpis- sed la LKK

Jens Stengaard Larsen
2018-05-03 9:13

Mi supozas ke se la Sefardoj povis rikolti simpation en Hispanaj reakciaj rondoj pro ilia reteno de la Hispana lingvo, tiam Esperanto povis renkonti simpatieton pro tio ke ĝiaj tri unuaj literoj estas la samaj kiel tiuj de “español”.

Suso Moinhos
2018-05-10 12:43

Laŭ mi eble la temo estas iom pli komplika. La historiisto Xavier Margais doktoriĝis per studo de la E-movado en Majorko, aperinta libroforme en 2002: El moviment esperantista a Mallorca (1898-1938). Li trovis almenaŭ unu kazo de murdo dum la milito (aŭ en la tuj sekvaj jaroj, mi ne bone memoras) pro la simpla fakto esti esperantisto. Probable en aliaj murdoj de falangistoj E-o rolis flanke sed ne tiel malgrave, kiel ni ofte emas pensi.

El mia vidpunkto, kiel galego, la kontraŭa aŭ nefavora sinteno al Esperanto dum la unuaj jardekoj de franco’ismo ne povas esti disigita de la rifuzo kaj subpremo al ĉiuj lingvoj en la ŝtato krom la hispana. Ĝis la duono de la pasinta jarcento la publika uzo kaj eldonado de libroj en la galega estis malpermesita en la praktiko. Nur en 1950-51 oni fondis la eldonejon Galaxia, por libroj en la galega, kaj en 1952 Stafeto, en Kanarioj, por esperantaj libroj, koincide kun malfermo de la reĝimo al la internacia kunteksto, kiu postulis iaspecan ŝminkon de normaleco.

Aliflanke, necentralisma enfokusiĝo ebligas senvualigi aliajn realaĵojn. Ekzemple, en Galegio rifuzo al Esperanto spureblas ĉefe en la verkaro de Castelao, maldekstra naciisto kaj esenca figuro en la galega beletro, kiu dum sia ekzilo verkis “Ĉiam en Galegio”, kun famega paragrafo kontraŭ entuziasmuloj de internaciaj lingvoj, vaste reproduktita. Ĝia ehho estas trovebla en Álvaro Cunqueiro, verkisto fidela al la diktatora reĝimo, kaj resonas ĝis nun (en la menciita verko Castelao ankaŭ favore parolas pri neŭtrala Internacia lingvo, sed tiu posta fragmento estas malpli konata).

Rooke
2018-06-08 9:38
Respondo al  Suso Moinhos

jen la paradokso- dekstrulo fashistema favoras esperanton , sed maldekstrulo ” k-do Castelao ” kondamnas ghin!
Mi mem el – esperantigis eseon : La stumblo inter socialismo kaj ideo de lingvo internacia.

La chefaj socialistoj teoriistoj esprimis sin kontrau Esperanto .

Sebastiano
Sebastiano
2018-06-08 14:26
Respondo al  Rooke

“La chefaj socialistoj-teoriistoj esprimis sin kontrau Esperanto.” — Jes, estas interesa fakto, ke tiel multaj famaj socialistoj kontrauis Esperanton. Oni ne ofte pripensas tion.

Vi celas la jenan artikolon, chu ne? https://www.nodo50.org/esperanto/stumblo.htm

Rooke
2018-06-10 8:29
Respondo al  Sebastiano

La artikolon mi pene germanigis, nun ghi estas legebla en SAT – retpagharo.
Nuntempe en svislando la E- komunistoj estas minorito en minorito