UEA riĉiĝas kaj malriĉiĝas samtempe

La buĝetaj deficitoj de UEA atingas novajn rekordojn kaj oni jam ekparolas pri minaco de bankroto. Samtempe ŝajnas, ke la asocio dum la lastaj jaroj nur pliriĉiĝis. Kiel tio eblas, kaj kion tio signifas? Libera Folio provis profundiĝi en la ciferan ĝangalon.

UEA ne plu dungu oficistojn en Roterdamo sed movu laborojn al malpli kostaj landoj. La revuoj kaj Jarlibro de UEA ne plu aperu sur papero. La asocio eble liberiĝu de la neprofita libroservo. Tion proponas la financa laborgrupo de UEA por savi la asocion de bankroto.

Se ĉio iros laŭ la plano, Universala Esperanto-Aocio dum la nuna jaro elspezos 30 procentojn pli ol ĝi enspezas. Tio signifos rekordan minuson de 140.000 eŭroj. Kaj tute povas esti, ke ĉio ne iros laŭ la plano.

Pasintjare la deficito laŭ la buĝeto devis esti nur 9.450 eŭroj, sed ĝi ŝajnas iĝi minimume 100.000, kiu estas ĝisnuna rekordo. Eĉ tiu prognozo estas optimisma – tute eblas, ke la deficito de 2017 estos same alta kiel tiu planita por 2018.

Tamen, eĉ la perdo de 140.000 eŭroj dum unu jaro ne signifos, ke la mono de la asocio baldaŭ elĉerpiĝos. Pli optimismaj voĉoj eĉ asertas, ke la buĝeta deficito de UEA grandparte estas librotena ĥimero, ĉar efektive la kapitalo de la asocio ne ŝrumpas sed kreskas.

Inter la optimistoj estas Yves Bellefeuille, kiu pli frue estis interalie ĝenerala sekretario de TEJO kaj komitatano de UEA.

– La spezoj de UEA estas tre misgvidaj, pro la regulo ke iuj grandaj enspezoj ne iras tra la spezoj sed rekte en la bilancon, li skribis en komento en Libera Folio.

Kion do diras la bilanco de UEA pri la ekonomia evoluo de la asocio dum la lastaj jaroj? Ne estas tute simple interpreti la ciferojn, sed ni provu.

Se ni simple sumigas la monrimedojn listigitajn en la ĉiujaraj bilancoj de UEA ekde 2005 ĝis 2016 (bilanco por 2017 ankoraŭ ne aperis), ni ricevas la jenan bildon:

La ĝenerala bildo aspektas esperiga: la suma valoro de la valorpaperoj posedataj de UEA ja iom falis dum la jaroj, sed tion grandparte kompensas la kresko de la longdaŭraj bankodeponoj kaj la monsumoj en kurantaj kontoj.

La valoro de la nemoveblaĵoj same kreskis, sed ĝi restas relative negranda frakcio de la tuta posedaĵo de UEA. Do ŝajnas ke apenaŭ indas zorgi, ke UEA baldaŭ devus vendi sian domon por eviti bankroton, kiel timas iuj pesimistoj.

Tamen la bildo estas falsa, UEA ne vere havas ses milionojn da eŭroj kiujn ĝi povas libere uzi. Krom la posedaĵoj la asocio nome havas ankaŭ ŝuldojn, atentigas la prezidanto de UEA, Mark Fettes:

– La kapitalo fine de 2016 estas taksita kiel 5.947.214 eŭroj. Signifa parto de tiu mono tamen estas nur “provizore” en la posedo de UEA. Temas pri mono jam destinita por difinitaj elspezoj (iom pli ol 100.000 eŭroj), mono kiun UEA tenas en la kontoj de siaj membroj kaj aliaj kreditoroj (ĉirkaŭ 1.300.000 eŭroj), kaj ŝpardeponoj de membroj (ĉirkaŭ 1.000.000 eŭroj). Tiu mono aperas en la bilanco, ĉar ĝi efektive troviĝas en kontoj posedataj de UEA, sed ĝi ne vere apartenas al la Asocio. Ĝia ĉefa valoro por ni estas ke ĝi generas renton, kvankam nuntempe tre malmulte.

Se forkalkuli la ŝuldojn de la asocio, la bildo anstataŭe aspektas ĉi tia:

Do, UEA ne havas 6 milionojn de eŭroj, sed ja tamen pli ol 3,5 milionojn, kaj spite la deficitojn en la buĝetoj kiuj montras la kurantajn en- kaj elspezojn de ĉiu jaro, la suma bonhavo de la asocio dum la pasinta jardeko ŝajne prefere kreskis ol malkreskis.

Eĉ tio tamen ne estas la tuta vero, Mark Fettes atentigas.

– Se oni subtrahas ĉirkaŭ 2.400.000 eŭrojn pro tiuj diversaj “ŝuldoj” de UEA, la efektiva kapitalo apartenanta al UEA estas ĉirkaŭ 3.550.000 eŭroj. Parto de tio tamen estas la kapitalo de TEJO, kiun ni ankoraŭ ne formale disigis de la kapitalo de UEA, pro manko de tempo en la financa fako. Tiuj rimedoj de TEJO sumiĝas je ĉirkaŭ 540.000 eŭroj. Restas do nur ĉ. 3.000.000 eŭroj ĉe UEA mem.

Ankaŭ tiun tutan sumon UEA ne povas uzi laŭ sia deziro, li klarigas:

– El tio, ĉirkaŭ 20 procentoj estas la valoro de la du domoj (la Centra Oficejo kaj la Volontula Domo), 10 procentoj estas la valoro de la stokoj de la libroservo, 15 procentoj estas rezervoj por pagi la kostojn de dumvivaj membroj, kaj 5 procentoj estas mono ŝuldata al UEA de diversaj personoj, firmaoj ktp. Tiuj rimedoj, sume 50 procentoj de la reala kapitalo, jes havas valoron, sed estas ligitaj al specifaj funkcioj aŭ bezonas agon de aliaj por reale enkasigi ilin. Do, vi vidas ke la efektive disponebla kapitalo por kovri deficitojn estas multe pli malgranda ol 5,9 milionoj da eŭroj.

Por pli bone kompreni la efektivan ekonomian situacion de UEA, oni laŭ Yves Bellefeuille rigardu la kreskon aŭ malkreskon de la kapitalo kaj de la fondaĵoj de UEA. Tio donas tute alian rezulton ol se oni konsideras nur la eventualan deficiton en la koncerna jaro:

– Kiel oni vidas, la kapitalo bele kreskis, de 1,5 milionoj al 2,3 milionoj, do kresko de ĉirkaŭ 800.000 eŭroj. La fondaĵoj estas ne tute klaraj al mi. Ili estas kvazaŭ inter kapitalo kaj rezervo. Oni kolektis la monon por specifa celo, do el tiu vidpunkto ili estas rezervoj kaj ne kapitalo, sed ŝajne ili estas malpli “rezervitaj“ ol veraj rezervoj, kaj tiel ili aperas ne kiel rezervoj sed kiel fondaĵoj.

– Ĉar mi hezitas pri la fondaĵoj, mi ankaŭ kalkulis la sumon de la kapitalo plus la fondaĵoj. Laŭ tiu kalkulo, la neta valoro de UEA kreskis de 1,9 milionoj al 2,8 milionoj de 2005 ĝis 2016, do denove estas bela kresko de ĉirkaŭ 900.000 eŭroj. Mi fine notu ke la rezervoj iris de 353.518 eŭroj al 371.318 eŭroj, do ne estas tiel, ke UEA formanĝis siajn rezervojn.

Kiel ajn oni kalkulas la bonhavon de UEA, ŝajnas ke la asocio dum la lasta jardeko prefere riĉiĝis ol malriĉiĝis, spite la ripetajn deficitojn en la buĝeto. Tio eblas, ĉar laŭ la statuto de UEA donacoj kaj heredaĵoj ne rajtas esti uzataj por kurantaj elspezoj. Anstataŭe ili devas eniri la kapitalon.

– La kaŭzo kial UEA havas perdojn sed tamen riĉiĝas estas, ke iuj donacoj ne enkalkuliĝas kiam oni kalkulas la gajnon aŭ perdon. Dum la lastaj 12 jaroj, ŝajne estis perdoj de 0,2 miliono, sed mi kalkulis ke la kapitalo kreskis je 0,8 miliono. La diferenco estas 1,0 miliono, kaj sekve, la “kaŝitaj” donacoj dum tiu periodo estis ĉirkaŭ 1 miliono, diras Yves Bellefeuille.

Ankaŭ tio tamen estas simpligo.

La raporto de la financa laborgrupo de UEA mencias du aparte grandajn heredaĵojn dum la lastaj jaroj: 900.000 eŭroj en 1999 kaj 450.000 eŭroj en 2010 – sume 1,35 milionoj da eŭroj. Efektive UEA dum la lastaj jaroj tamen ricevis eĉ pli da mono donace aŭ herede, sed la mono estis parte elspezita.

Laŭ la publike alireblaj financaj dokumentoj de UEA ne facile eblas vidi, precize kiom da donacoj kaj heredaĵoj la asocio efektive ricevis dum la lastaj jaroj, kaj sekve ankaŭ ne eblas kompreni, kiel la donacoj fakte estis uzitaj. Tiuj informoj laŭ Yves Bellefeuille nepre estas bezonataj, se oni volas serioze diskuti la financojn de la asocio.

– La demando ne estas ĉu UEA riĉiĝis aŭ ne: ĝi evidente riĉiĝis. La vera demando estas, kion oni planu por la estonteco. Ĉu UEA daŭre ricevos donacojn? Kiom da donacoj oni povas esperi ĉiujare: ĉu same kiel antaŭe? Por respondi al tiuj demandoj, oni devas havi informojn pri la pasintaj donacoj, kaj tiuj informoj nun tute mankas.

Informoj pri ricevitaj donacoj ja devas aperi en la rubriko “Oficiala informilo” en la revuo Esperanto, do diligenta esploristo kun aliro al deko da jarkolektoj povus kalkuli ilian sumon. Cetere dum la tuta 2017 aperis tie nenia informo pri ricevitaj heredaĵoj, do la tendenco ŝajnas negativa.

Mankas ankaŭ aliaj esencaj informoj. Ekzemple, laŭ Mark Fettes 540.000 eŭroj el la kapitalo de UEA efektive apartenas al TEJO, kaj do devos esti fordonitaj al la sendependiĝinta junulara asocio. Tamen tute ne klaras, kiel TEJO povus posedi tian kapitalon.

La financaj dokumentoj de TEJO ŝajnas esti en plena malordo. La junulara asocio jam delonge ne publikigis sian bilancon, kvankam tio estas la devo de jure memstara organizaĵo. Tial eblas nur diveni pri la bonhavo de la asocio, sed estus mirinde, se ĝi efektive havus pli ol duonan milionon da eŭroj en la poŝo.

La plej freŝa bilanco de TEJO estas tiu pri 2015. En ĝi aperas diversnomaj kapitaloj de TEJO, kiuj sumiĝas je 171.500 eŭroj. Post tio la kapitalo apenaŭ povis kreski, ĉar ekzemple en 2016 TEJO havis deficiton de 41.255 eŭroj.

Aldone, jam en 2015 la ĉefa parto de la kapitalo de TEJO kuŝis en la propraj bankokontoj de TEJO, do malfacilas kompreni, kiel la junulara asocio subite povus havi duonmilionon en la kontoj de UEA. Sed tio ne estas la sola nekompreneblaĵo en la financoj de UEA.

Kiel ajn, laŭ Mark Fettes UEA ja ne frontas bankroton, sed tamen devas trairi “iom fundajn ŝanĝojn” por protekti sian kapitalon kaj daŭrigi sian agadon. Tio tamen ne signifas, ke ĉiuj drastaj proponoj menciitaj en la raporto de la financa laborgrupo estas realigotaj, li diras.

– Jes estas konsento pri la ĝenerala direkto, nome limigi elspezojn kiom eble, konservante niajn esencajn servojn kaj administradon; pligrandigi enspezojn diversmaniere; kaj plani iom-post-ioman redukton de la ŝarĝo de la salajroj al nia buĝeto. La laborgrupo daŭrigos sian laboron por helpi konkretigi tiun agaddirekton en diversaj manieroj. La buĝeto por 2019 jam enhavos plurajn ŝanĝojn laŭ tiu linio. Kiel Renato skribis al la Komitato, ni tamen povas esperi pri atingo de financa ekvilbro nur post kelkaj jaroj.

Lasi respondon

13 Komentoj pri "UEA riĉiĝas kaj malriĉiĝas samtempe"

Avizi pri
avatar
2000
Ordigi laŭ:   plej nova | plej malnova | plej populara
Nel Dib
Gasto

Laŭ mi, sudamerika esperantisto kiu malfacile povas partopreni UK-jn pro manko de mono kaj tempo, la revuoj kaj libroservo estas preskaŭ la nuraj kialoj por aliĝi al UEA..

Jovana
Gasto

La membraro rajtas (devas?) demandi la estraranojn, kial ili aliĝis al UEA kaj kiom utilaj – se entute – estas por ili la libroservo kaj la revuoj eldonataj de UEA. Laŭ kiuj kriterioj la estraro de UEA decidas pri la prioritatoj de la organizaĵo? Ĉu en la nuna epoko, ekzemple, fizika ĉeesto de la estraranoj por kunsido en Rotardamo, kun, probable, ĉiuj elspezoj pagataj de UEA, estas pli necesa ol la libroservo? Kaj, laŭ kiuj kriterioj, escepte de malkompetento, la estraro nomumas la ĝeneralan direktoron?

Sebastiano
Membro

Tio estas tre interesa kaj enhavoriĉa artikolo. Dankon por tiu laboro!

Mi iom bedaŭras, ke asocio, kiu propagandas la transparentan lingvon Esperanto, ne sukcesis same transparente prezenti siajn monfluojn. Mi ankaŭ iom bedaŭras, ke la oficialuloj de UEA ne pli vaste uzas la eblecon, prezenti kaj klarigi sin en la »plej populara primovada retejo«.

Yves Bellefeuille
Membro

Mi nun atendas reagojn kiuj diros ke Mark, Kalle kaj mi ĉiuj eraras kaj ne bone komprenas la financojn de UEA. 😉

Mi ne plendos pri tio. Gravas scii la veran situacion, kaj ĉiu klarigo utilos.

Licxjo
Membro

Ordinara mortemulo ne povas kompreni tian analizon.

Sed mi ja scias, pro Interreto, ke Amikumu savos la asocion, pro la investo de 10 000 eŭroj en la programo/aplikaĵo.

Malgraŭ tio ke neniu en la Centra Oficejo pretas klarigi pri la kontrakto kun Amikumu kontraŭ tiu investo.

Do mi simple fajfu, kaj atendu.

Filarete
Gasto

Chu vere la valoro de la nemoblevajhoj (la Centra Oficejo kaj la Volontula Domo) estas nur ca. 600.000 €?

Yves Bellefeuille
Membro
Ŝajne la reguloj en Nederlando pri nemoveblaĵoj estas tiuj ĉi. La tereno mem aperas en la aktivoj je la aĉeto-kosto. La konstruaĵo aperas je la aĉeto-kosto, minus amortizado. Jen ekzemplo. Vi aĉetas terenon kun domo. La tereno mem valoras 100 000 eŭrojn, kaj la domo valoras 150 000 eŭrojn. La tereno aperos en la bilanco je la aĉeto-kosto, do 100 000 eŭroj. La valoro de la domo estos 150 000 eŭroj la unuan jaron, poste iom malpli (ekzemple 145 000 eŭroj) la duan jaron, poste ankoraŭ iom malpli (ekzemple 140 000 eŭroj) la trian jaron, kaj tiel plu. La kaŭzo… Legi pli »
Roland Schnell
Gasto

La valoro de la grundo kaj de la domo estas nur interesaj, se oni vere povas vendi gxin. Supozeble UEA gajnas grandan sumon. Sed tio ne solvas la aktualajn problemojn, cxar oni ja ne intencas vendi ion.

Filarete
Gasto

Do fakte la komerca valoro de la CO estas nekonata. En sama kvartalo domoj de ca. 500 m2 estas vendataj 1100 k. ĝis 1600k. € verŝajne depende de la konstruostato. Do ne malbona kapitalo por starti novan vivon aliloke!

Johan Derks
Gasto
Kiel Sebastiano mi multe dankas al Kalle, ke li ŝvite tralaboris la donitaĵojn dissemitajn pri la financa stato de UEA kaj kungluis ilin al travidebla superrigardaĵo. Miaopinie la krizo de UEA ne tiom estas financa, sed ideologie. Kaj la radiko de tiu krizo estas ke mankas vizio pri niaj servoj. UEA servis al kelkaj unuopuloj dum ilia vivo tiom, ke ili decidis, postmorte, donaci grandan legacon al la Asocio. Se malmultaj riĉiĝis spirite tiom de Esperantaj servoj, ke ili donacegis, ĉu ne multaj spirite iom riĉiĝis, ke ili pretos donaceti financi? Ni ne lasu nin resti psiĥe dependaj de kelkaj… Legi pli »
ekzistas
Gasto

Chu libera folio havas la rolon de kaskontrolisto ?
Almenau en svisa Esperanto- societo (SES ) oni plej multe demandas pri la spezokontoj .

Licxjo
Membro

Mi demandis rekte al UEA pri la investo en Amikumu, kaj la respondo al mi (dumviva membro) estis ke "mi ne havas tempon respondi". Do, jes. Libera Folio provu kontroli la kason.

wpDiskuz