Ronaldo ludos en la Esperanto-teamo

La fama portugala futbalisto Cristiano Ronaldo konsentis ludi en la Esperanto-teamo dum la kongresa futbalado en Lisbono. Ronaldo iom lernis Esperanton en sia knabaĝo en kurso de sia instruisto.

Cristiano Ronaldo. Foto: Ludovic Péron. (CC BY-SA 2.5)

Pasintjare dum la Universala Kongreso en Seulo la esperantista futbalteamo unuafoje gajnis kontraŭ teamo de lokanoj, tamen ĉefe pro la malalta nivelo de la loka teamo. La ŝanco de la Esperanto-teamo ripeti la sukceson en Lisbono estas tre granda, ĉar en la teamo ludos la fama portugala futbalisto Cristiano Ronaldo.

En la jaro 2008 li estis nomita la plej bona futbalisto de Eŭropo kaj la mondo, kaj ricevis la premiojn Ballon d’Or kaj FIFA World Player of the Year Award. Jam en la antaŭa jaro li ricevis la Oran Ŝuon, farinte 42 golojn en 49 maĉoj en sia tiama klubo Manchester United.

Cristiano Ronaldo fakte iom lernetis Esperanton en kurso de sia lerneja instruisto, kiu krom esti komunisto estis ankaŭ porpalestina aktivulo, el kio rezultas la konata subteno de Ronaldo al la palestina afero. Li promesis ludi en la Esperanto-teamo pro solidareco kun UEA, kiu per sia elekto de kongreslando certigis la mondan ĉampionecon de Portugalio.  Li krome eniris la honoran komitaton de la kongreso.

Antaŭ ol ludi en la Esperanto-teamo Cristiano Ronaldo ludos en la landa teamo de Portugalio en la futbala ĉampionado en Rusio. La fina ludo okazos la 15-an de julio, sed la sukceso de Portugalio jam certas, ĉar laŭ multjara sekreta tradicio la gajnanton elektas la estraro de UEA.

Tiel, en 1998 la Universala Kongreso de Esperanto okazis en Montpeliero en Francio, kaj la samjaran mondpokalon de futbalo gajnis Francio. La sekvan mondpokalan konkurson en 2002 gajnis Brazilo, kie okazis la samjara Universala Kongreso. Tiun tradicion oni daŭrigis en 2006 Italio.

Post la prezidantiĝo de Mark Fettes la estraro de UEA decidis portempe ne okupiĝi pri futbalo. Por ĝi ne troviĝis loko en la striktaj prioritatoj de la Strategia Plano. En 2010 la kongreslando, Kubo, krome tute ne partoprenis en la mondĉampionado.

La antaŭa regulo estis, ke la kongreslando gajnos, se ĝi partoprenas, sed Kubo estas malforta futballando. Tio tamen eble ŝanĝiĝos, ĉar poste ĉefa futbalteamo de Roterdamo, Feyenoord, aŭspiciate de UEA aranĝis regulan ĉiujaran trejnsemajnon por talentaj kubaj junuloj en Havano. La rilato inter Feyenoord kaj UEA estas proksima, ĉar ambaŭ estis fonditaj samjare, en 1908.

En 2014 la kongreso okazis en Argentino, kaj la kongreslando kompreneble partoprenis en la finludo. Tamen la estraro de UEA ne volis enmiksiĝi, kaj gajnis Germanio.

Sed en februaro 2018 kiel nova ĝenerala sekretario de UEA estis elektita Aleks Kadar, kiu estas proksime ligita al la Esperanto-teamo, kaj la prioritatoj de la estraro estis ŝanĝitaj.

Jam post la pasintjara gajno oni diskutis, ĉu la anoj de la Esperanto-teamo ricevu honoran membrecon de UEA. Nun al Cristiano Ronaldo estis promesita ne nur honora membreco, sed ankaŭ subteno de UEA al la nacia teamo de Portugalio en la monda pokalo, se li konsentos ludi en la Esperanto-teamo dum la kongreso.

Cristiano Ronaldo anoncis pri sia konsento per mesaĝo en la esperantlingva fluo de Amikumu la 1-an de aprilo.

ATENTIGO: Ĉi tiu artikolo aperis la 1-an de aprilo kaj estas ŝerco.

13 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Johan Derks
Johan Derks
2018-04-01 8:33

Kia hororo, tiuj “Portugalio”, “Rusio”, “Francio”, “Italio”, ktp.
Esperanto perdis sian senkulpecon. Ghi montras sin kaj natur(al)isma lingvo (kio iom proksimighas al naciisma lingvo) kaj fanda lingvo (anstatau alglua lingvo). La AdE spitis en 1974 la Fundamenton, deklarante -io permesita, tie kie -ujo estas permesita (kondiche, ke la formo je -io jam antaue estis uzata au ke ghi estas internacia). Tiun monstron de “kompromiso” la redaktistoj de revuoj plue subfosis altrudante en siaj eldonajhoj la formojn je -io. La “sekreta” celo de Zamenhof, ke la Europanoj ne rimarku, ke Esperanto estas aglutina lingvo farighis sensenca kaj ankau Libera Folio hurletas kun la kontraufundamentaj lupoj.

Osmo Buller
Osmo Buller
2018-04-01 11:06
Respondo al  Johan Derks

Hm, evidente Johano falis ekster la ludon.

Tuomo Grundström
Tuomo Grundström
2018-04-01 11:24
Respondo al  Osmo Buller

Karaj sportesperantistoj, mi sciigu, ke en la UK 2019 en Lahti, Finnlando en nia teamo membros la legendeca ELMO!

Johan Derks
Johan Derks
2018-04-01 11:52
Respondo al  Osmo Buller

Mi NE rimarkis bedaurinde, hahaha! Obsedigho blindigas?

ekzistas
2018-04-01 8:33

hodiau estas la unua de aprilo! tamen bonega sherco

katalin2593
katalin2593
2018-04-01 10:43

Mi preferus se unu el la subaj komentoj mal-ekzistus. Oni povas esprimi sian “vekecon” lasante la aliajn dormi.

Igorj
Igorj
2018-04-01 11:02

Elkorajn gratulojn okaze de la 1-a de Aprilo!

Igorj
Igorj
2018-04-01 12:04

Elkirajn gratulojn okaze de la 1-a de Aprilo!

Tonjo
Tonjo
2018-04-01 11:47

Ne tute veras ke en la lastaj jaroj UEA ĉesis okupiĝi pri la futbalaj mondĉampionecoj: 

En 2010 la UK okazis en Kubo; ĉar tie la nacia sporto estas alia ol futbalo, la venko alvenis al la ‘patrina patrujo’, Hispanio.

En 2014, oni faris ĉion eblan por ke Argentino venku kaj fakte ili atingis la finalon; ke ili ne venkis ne estas kulpo de UEA, nur okazas ke argentinanoj ne estas fidindaj homoj.

😉 😉 😉

Antauen Esperanto
Antauen Esperanto
2018-04-02 0:26
Respondo al  Tonjo

“argentinanoj ne estas fidindaj homoj”? Demandu al BARSA pri MESSI kaj al aliaj kluboj kie argentinaj ludantoj

Tuvalkin
Tuvalkin
2018-04-01 16:03

Tio estas tute vere: Mi bone memoras kiam konata lisbona esperantisto
Werther Sacramento (1919-2005) krominstruis Presarton en 1997-1998 kiel
volontula emerito al la geknabaro de Escola Secundária de Telheiras, en
Lisbono, kie Ronaldo lernejanis. La tiean-tiaman Esperanto-Klubon W.S.
kreis post propono de la lernejestrino mem, influita de lia potenca, eĉ
se diskreta, propagando. Mi bone memoras ĉeesti kelkajn klubsesiojn kaj
piknikojn; pri Ronaldo oni multe ŝercis ĉar lian nomon oni sole povis
senperi elparoli kiel esperantan vorton (ja kutimaj portugallingvaj
vortoj sonas kiel ŝ-ŝ-ŝ-aŭm-ŝ-ŝ, kiel la ankaŭ tiutempa gastlisbonano
Miquel Gómez i Besós malkaŝis — Miquel mem ankaŭ anos la esperantan
teamon okaze de la ĉijara kongresa futbalmattĉĉo).

Pradip Ghimire
Pradip Ghimire
2018-04-02 2:15

Saluton! Ĉu tio estas vera novaĵo oŭ novaĵo okaze de la tago de stultuloj? Ĉar mi reziginas partopreni ĉi jaran UKon, sed se li ludos por nia teamo, mi partoprenos la kongreson kaj ludos por nia teamo.