La redaktoro de Libera Folio premiita pro kontribuo al la Esperanta fakliteraturo

La Finnlanda Fondumo Esperanto decidis doni al Kalle Kniivilä, la redaktoro de Libera Folio, premion pro lia kontribuo al la Esperanta fakliteraturo. Lige kun tio Nicola Ruggiero faris kun li intervjuon por Beletra Almanako, kiun ni republikigas.

Fondumo Esperanto estas fondaĵo establita en 1955, kies bazan kapitalon donacis Vilho Setälä (1892–1985), unu el la plej gravaj finnaj esperantistoj de la pasinta jarcento. En februaro 2018 la estraro de la fondaĵo decidis doni al Kalle Kniivilä monpremion de mil eŭroj “kiel rekonon de lia valora kontribuo al la Esperanta fakliteraturo” pro liaj kvar raportaj libroj aperintaj en la finna, sveda kaj en Esperanto: Homoj de Putin, Krimeo estas nia, Idoj de la imperio kaj La strato de Tanja.

Nicola Ruggiero: La fadeno kiu ligas viajn kvar librojn estas Rusio. Je kio ŝuldiĝas via ĵurnalisma scivolemo pri tiu lando?

La 87-jara Natalija Soboleva estas unu el la ĉefpersonoj de “La strato de Tanja”, libro pri la ĉiutaga vivo en Peterburgo dum la lastaj cent jaroj.

Kalle Kniivilä: – Mi elektis studi la rusan lingvon jam en la oka klaso de la baza lernejo en orienta Finnlando, eble pro scivolemo pri la apuda landego tiom proksima geografie kaj tamen tre fora en multaj aliaj manieroj. Verŝajne pro similaj kialoj mi daŭre restas fascinita de Rusio, ĝia kulturo kaj ĝiaj loĝantoj, multaj el kiuj dum la jaroj iĝis miaj bonaj amikoj.

– Ĵurnalisme Rusio kompreneble estas aparte interesa al loĝantoj de Svedio kaj Finnlando ankaŭ pro tio, ke politikaj kaj ekonomiaj ŝanĝoj okazantaj tie havas gravan signifon por niaj landoj. Tamen precipe en Svedio ne multaj ĵurnalistoj havas la kapablon kompetente raporti pri rusiaj aferoj. Jen mi do kaptis la ŝancon fari tion kion mi mem volas, verki pri Rusio kaj espereble iom profundigi kaj nuancigi la komprenon pri rusiaj aferoj ĉe la legantoj. Cetere miaj libroj temas ne nur pri Rusio, sed ankaŭ pri Ukrainio kaj la tri Baltiaj landoj.

Ĉu Esperanto iel rolis helpe aŭ enhave en viaj libroj?

– Por verki la librojn mi bezonis trovi lokajn kontaktojn kaj intervjuotojn. Multaj el miaj amikoj kaj konatoj en Rusio, Ukrainio kaj la Baltiaj landoj estas esperantistoj, kaj parton el tiuj kontaktoj mi ĉiam trovis pere de ili. Do mi persone havis tre grandan utilon de Esperanto en la laboro. En pluraj el la libroj ankaŭ preterpase aperas mencio pri la esperantisteco de tiu aŭ alia persono, sed tio kutime ne havas centran rolon. Foje estas kelkaj pliaj frazoj pri tiu temo en la Esperantlingva versio, sed ĝenerale la diverslingvaj versioj estas pli-malpli identaj enhave, kaj mi konsideras ĉiujn tri versiojn originalaj verkoj.

En kiu lingvo vi unue verkas?

– En la sveda. La finna estas mia gepatra lingvo, sed jam de multaj jaroj mi laboras en la redakcio de svedlingva gazeto. Krome la unuan eldonkontrakton mi subskribis kun svedia eldonejo, kaj sekve estis nature, ke mi verkis La homoj de Putin unue en la sveda. Poste mi sekvis la saman rutinon ankaŭ kun la ceteraj libroj.

Kiaj estis la reagoj al viaj libroj laŭ la lingvoj? Ĉu estis komunaĵoj?

– La plej laŭdajn reagojn la libroj sendube ricevis en Svedio, kie aperis multaj recenzoj, preskaŭ senescepte pozitivaj. Eble la kialo estas, ke antaŭ la apero de mia Homoj de Putin preskaŭ mankis en la sveda lingvo aktualaj ĵurnalismaj verkoj pri la ĉiutagaj vivo kaj opinioj de ordinaraj rusianoj.

– En Finnlando aperis malpli da recenzoj kaj la libroj ĝenerale ricevis iom malpli da atento – eble pro tio, ke mi ne loĝas en Finnlando kaj mia nomo ne estas aparte konata tie. Tamen ĝuste en Finnlando Homoj de Putin estis premiita kiel la plej bona faklibro de la jaro 2014, kaj Idoj de la imperio estis unu el la tri verkoj nomumitaj al la Granda ĵurnalista premio en Finnlando en 2016.

– Ankaŭ en Esperantujo la reagoj ĝenerale estis pozitivaj, kaj la unua eldono de Homoj de Putin rapide elĉerpiĝis. Tamen rusiaj recenzantoj de la Esperanta versio evidente sentis, ke la libro tro simpligas la kompleksajn realaĵojn de ilia lando. Sendube prave, sed la libro ja ne estas unuavice celita al rusia publiko. Pli-malpli mankas Esperantaj recenzoj pri la ceteraj tri libroj, kio ja bedaŭrindas, sed la situacio estas tipa por la nuna stato de la Esperanta libromerkato.

Ĉu kaj Svedio kaj Finnlando spertas imperiismajn minacojn de Rusio?

– Dependas de tio, kion oni celas per “imperiismaj minacoj”. Malfacile imageblas konkreta milita minaco, sed Rusio ja diversmaniere uzas sian potencon por provi influi la politikon de diversaj proksimaj kaj ne tiom proksimaj landoj, inkluzive de Svedio kaj Finnlando. Tamen la timo pri Rusio ne malofte alprenas histeriajn formojn – samkiel la timo pri la mava influo de la okcidento en Rusio. Ĝuste por malpliigi tiun nenecesan ambaŭflankan histerion utilus pli proksimaj kontaktoj sur la nivelo de ordinaraj homoj, kaj pli realisma kompreno pri tio, kia estas la vivo transe de la limo.

Viaj libroj alternigas priskribojn kaj parolojn de homoj kiujn vi intervjuis. Ĉu vi havis viajn proprajn opiniojn kiujn post la intervjuo vi ekkredis eraraj aŭ nur partaj?

– Sen propraj ideoj, atendoj kaj scioj pri la temo ne eblus ekverki libron, sed se oni ne pretas laŭbezone adapti siajn ideojn al realaĵoj kiuj evidentiĝas dum la verkado, apenaŭ indas ion verki. La plej interesa kaj fruktodona parto de la laboro pri la libroj por mi sendube estis la ŝanco renkonti kaj interparoli kun tiom da diversaj homoj kun malsamaj opinioj kaj spertoj. Mi ne kredas, ke miaj bazaj elirpunktoj ŝanĝiĝis, sed mia kompreno pri multaj aferoj certe profundiĝis dum la laboro.

Ĉu la homoj komforte respondis? Ĉu vi iam ajn ricevis minacojn post la aperigo de viaj libroj?

– Ne ĉiuj konsentis intervjuiĝi, sed la homoj, kun kiuj mi pli longe parolis, ĝenerale rapide komprenis, ke mi vere volas aŭdi kion ili mem pensas, kaj laŭeble ĝuste raporti tion, eĉ se mi mem havas alian opinion. Iuj el la ordinaraj homoj kiujn mi intervjuis, precipe kelkaj maljunuloj, ŝajnis vere tuŝitaj de tio, ke jen iu eksterlandano volas aŭdi la rakonton pri ilia tute ordinara vivo. Por mi ĉiu rakonto kompreneble estis unika kaj grava.

– Minacojn mi feliĉe neniam ricevis, maksimume iujn malafablajn komentojn en sociaj retoj.

Nostalgio pri grava pasinteco kaj tamen deziro ĉe kelkaj je vera ŝanĝiĝo. Kion la homoj en Strato de Tanja plej deziris, ĉu nostalgion aŭ ŝanĝiĝon?

– Mi ne kredas ke sento de nostalgio kaj deziro je ŝanĝoj kontraŭdiras unu la alian. Se oni malkontentas pri la nuntempo, oni povas sopiri al ŝanĝoj kaj trovi modelon de la dezirata celo en ia ideala iamo longe for. Tamen tiu libro ĉefe temas pri tio kio estis, ne tiom pri la nuntempo kaj estonteco, do verŝajne la nostalgio pli videblas.

En viaj libroj protagonistas homoj kaj lokoj, ĉiuj kun siaj propraj historio kaj rigardo al la mondo. Ĉu estas tamen io kion vi ne povis aŭ volis enlibrigi?

– Certe, sed tiu demando estas iom tro vasta por ke mi povu sencohave respondi al ĝi. La verkado de ajna teksto ja komenciĝas per elekto de temo, kaj ĉion ceteran oni per tio jam forelektis. Se mi havus pli da tempo, mi tamen ja ŝatus pli profundiĝi en diversajn konkretajn aspektojn de la ĉiutaga vivo en diversaj epokoj, sed ie oni devas meti la limon.

Nicola Ruggiero

La intervjuo estis farita por Beletra Almanako 31, kaj aperas ĉi tie kun permeso de la eldonejo. Republikigo aliloke sen konsento de la eldonejo ne estas permesita.

8 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
ekzistas
2018-03-30 9:23

Indus verki multajn librojn kun la sekvaj temoj : la homoj de sveda regho , la homoj de prezidento “trompo”, la homoj en postdomo de Roterdamo, en SAT, EC, ktp. ktp.
La autoro K. Kniivilae verkis sian libron pri Putin el sia propra “sveda ” perspektivo.

S-anino M. Dunlop verkis libron el ” franca ” perspektivo : “Sovetunio dudek jarojn poste “

Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón
2018-03-30 11:23
Respondo al  ekzistas

> La autoro K. Kniivilae verkis sian libron pri Putin el sia propra “sveda ” perspektivo

Hm… kaj?

Ĉu ne ĉiu aŭtoro verkas (rekte aŭ nerekte, intence aŭ senintence) ĉiam el sia perspektivo? Kaj ĉu ne ĝuste tial legantoj legas verkojn de pluraj aŭtoroj pri la sama temo por ĝui diversajn vidpunktojn kaj ne esti kaptitaj de la (ree, intenca aŭ senintenca) perspektivo de konkreta aŭtoro?

Mary Nowak
Mary Nowak
2018-04-01 15:47
Respondo al  ekzistas

Eble ŝokus Moskvon lerni, al kiom da usonanoj plaĉas ricevi la honestajn, senkaŝajn, bonintencajn opiniojn de eksterlandanoj.

ekzistas
2018-03-31 9:09

Karaj legantoj ,
Kun intereso mi legis la blogojn de stanobelov , k. reagon de S-ano Moleon. “Svisgermana ” perspektivo ne ekzistas , char ch. 95% de svisgermanoj estas enmigrintoj – la chefa tribo estis la alemana- nuntempe ili timegas aliajn enmigrontojn – aparte el afriko.
La diversaj perspektivoj ne estas ghueblaj – sed malghueblaj.
En jaro 1992 mi renkontis mizere vivantan Esperantiston en urbo Jaroslavl – li laboris sen salajro .

ekzistas
2018-04-02 9:12

Kara ” S-ano” Novak ,

Eble shokas Varsovion, al kiom da europanoj plachas auskulti la sincerajn kaj senkashajn opiniojn de alilandanoj.
Ne kunvenas poloj kun rusoj – nek angloj kun francoj – sed homoj kun homoj.

Mary Nowak
Mary Nowak
2018-04-02 9:55
Respondo al  ekzistas

> Ne kunvenas poloj kun rusoj – nek angloj kun francoj – sed homoj kun homoj.

Sed kulturaj malsamaĵoj ja ankoraŭ ekzistas. Ekzemple, kie vi loĝas oni evidente povas facile konkludi el pola familinomo, ke iu estas pola. Kie mi loĝas familinomoj apenaŭ gravas, ĉar diversaj etnoj jam antaŭlonge miksiĝas.

Ne estas utile ignori malsamaĵojn kulturajn; tio eĉ povas konduki al mis-interkompreniĝo. Ja estas utile iom post iom forigi la murojn per aktiva klopodo.

ekzistas
2018-04-03 12:41

Kara S-ano Novak,
El nomo ne eblas scii kulturon , nek scii naciecon. La libro de Kalle ne priskribas rusan kulturon- sed opinion de individuaj loghantoj .
En chiu lando ekzistas multaj kulturoj.