Evildea ĉesas fari filmetojn

La plej populara videoblogisto en Esperantujo, Richard Delamore (Evildea), ĉesas fari filmetojn pro tempomanko. Tion li klarigas en mesaĝo al siaj subtenantoj en la monkolekta retejo Patreon.

Richard Delamore en unu el siaj popularaj filmetoj en Youtube.

Richard Delamore loĝas en Aŭstralio kaj komencis regule publikigi esperantlingvajn filmetojn en Youtube antaŭ du jaroj. Entute li produktis pli ol 500 filmojn en aŭ pri Esperanto, kaj rapide iĝis la plej populara videoblogisto en Esperantujo.

En sia artikolo Kion faru kaj ne faru por esti populara jutubisto Robert Nielsen jene klarigis la sukceson de Evildea:

Estas multaj kialoj, unue li parolas klare kaj bone, pro lia sperto de aktorado, li estas komforta antaŭ la filmilo. Li ofte faras interesajn aferojn kaj iras al interesaj lokoj (ekzemple la muzeo). Li estas amuza kaj ŝercas multe. Oni povas vidi ke li forte laboras por ĉiu filmeto, li ne montras ĉion, kio okazas dum la tago, nur la plej interesan kaj amuzan.

La Youtube-kanalo de Evildea nun havas preskaŭ 7.000 abonantojn, kaj iuj el la filmoj estas spektitaj dekmilojn da fojoj. Sume la filmoj estas spektitaj proksimume 740.000-foje, kio estas furorega cifero en Esperantujo.

Richard Delamore tamen krom la videoblogado okupiĝas ankaŭ pri multaj aliaj aferoj en kaj ekster Esperantujo. El la Esperanto-rilataj aferoj plej multe da tempo nun postulas la laboro pri la firmao Amikumu, kies direktoro kaj akciulo li estas.

Por povi dediĉi sufiĉe da tempo kaj energio al Amikumu kaj al sia profesia laboro kiel administranto de komputilaj kaj financaj projektoj, li nun retiras sin de ĉiuj aliaj Esperantaj aferoj, inkluzive la videoblogadon, li anoncas en la retejo Patreon:

Mi devas elekti inter Evildea (maniero ridigi homojn) kaj Amikumu (io, kio povas malkaŝi Esperanton al la mondo kaj krei laborŝanĝojn por esperantistoj ĉie). Amikumu nuntempe ne enspezas monon do mi ankoraŭ ne ricevas unu cendon de la projekto.

Aldone li devas nun okupiĝi pri trovado de nova laboro ekster Esperantujo, ĉar lia kontrakto finiĝis, li klarigas. Responde al demando de Libera Folio li rakontas, ke li laboras kiel manaĝero.

– Kutime, mi administras kaj funkciigas la enuzigon de novaj sistemoj kaj la reorganizadon de tradiciaj procezoj. Ne estas malfacile trovi novan laboron, tamen mi ja devas urĝe koncentriĝi je tio kaj aliaj aferoj.

 

12 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Debilov
2018-03-09 9:16

Mi tute komprenas la kialoj de Evildea, tamen malĝojas. Li estas giganto en Esperantujo. Sed mi kredas, ke li revenos

ekzistas
2018-03-09 9:17

almenau li produktu po unu filmon monate- au plej bone li instruu sian amikon!

Luiz Alberto de Oliveira cOelho
Luiz Alberto de Oliveira cOelho
2018-03-09 19:53

kia domagho! tamen antauen, sukcesen 🙂

Teddy Nee
2018-03-10 4:54

Kia korrompita anonco, mi tre ŝatas lian talenton kaj ankaŭ liajn filmetojn. Mi esperas ke li revenos baldaŭ ĉar li ne nur ridigas homojn sed ankaŭ helpas homojn por lerni esperanton. Lian decidon mi respektas, do mi deziras al li bonan ŝancon kaj grandan sukceson je iu ajn projektoj.

Licxjo
Licxjo
2018-03-10 15:19

Mi supozas ke tamen Esperanto plu vivos.

Malsamideano
Malsamideano
2018-03-12 1:56

Oni acxetu por li cxi tiun libron

http://impeto.trovu.com/fratoj_strugackij/malfacilas_esti_dio

kaj danku lin!

Solis
2018-03-12 16:06

Mi admiras lian laboron por esperantaj filmetoj, kaj mi komprenas lian provizoran ĉesadon de fimeta laboro. Sed mi bedaŭras lian turniĝon al Amikumu. Ĉar laŭ mi, Amikumu estas plano kun bona intenco, sed sekvita de ne luma perspektivo.

Sebastiano
Sebastiano
2018-03-22 9:55
Respondo al  Solis

Saluton, ĉu vi, Solis, povus iom klarigi, kial Amikumu laŭ vi havas ne luman perspektivon kaj kion vi celas per la vortoj “ne luma perspektivo”?

Solis
2018-03-25 7:39
Respondo al  Sebastiano

Fakte mi verkis artikolon pri Esperantaj programoj antaŭ 15 jaroj (http://reto.cn/php/hanyu/esperanto_softvaro). La fakto pruvis mian vidpunkton. Bedaŭrinde la artikolo estas en la ĉina lingvo. Mi verkos artikolon en Esperanto pri tiu temo.

Andreas
Andreas
2018-03-24 14:56
Respondo al  Solis

Solis: “Ĉar laŭ mi, Amikumu estas plano kun bona intenco, sed sekvita de ne luma perspektivo.”
Miakomprene la celo de Amikumu estas konekti homojn for de la telefono:
https://goo.gl/xCfHuk .

Surbaze de Tvitera enketo kun nur 10 partoprenantoj (mi enplektis konfidnivelon de 95%) mi taksas, ke la probabloj
a) renkontighi pere de Amikumu kun alia lingvolernanto estas 22% kaj
b) sperti nek firmighon nek pligrandighon de lingvoposedo per Amikumu-renkontigho(j) estas 61%;
pli:
https://goo.gl/tN9FBg . Mi koncedas, ke pro la malgranda nombro de partoprenantoj tiu enketo ne estas asert-forta kaj eble ankau ne reprezenta, sed certe evidentighas tendencoj.

De kelkaj tagoj estas nova funkcio en ghis nun nur la Androida versio de Amikumu: la “Fluo”. Tio estas kronologia listo de afishoj de Amikumu-uzantoj, kvazau la “timeline” de Tvitero; pli:
https://goo.gl/M7qdFP .
Shajnas al mi, ke oni provas tviterecigi Amikumu, kaj min interesas, por kio oni bezonas ion tian. Chiuokaze ghi jam estas iom vigliginta la aktivadon en Amikumu.

Jen
Jen
2018-03-20 20:55

Dank’ al Dio!

ekzistas
2018-04-19 15:48

Chu eble Evildea legis mian peton?— Char jhus li produktis novan filmeton en Jutubo !