Ĉu esperantistoj bezonas propran valuton?

Lastatempe furoras ciferecaj valutoj kiel Bitcoin. Unu el ili eĉ havas Esperantan nomon: Monero. Pli frue esperantistoj kreis kaj eĉ iom uzis proprajn valutojn kiel Spesmilon kaj Stelon. Robert Nielsen demandas sin, ĉu eble indus, ke esperantistoj nun ekuzu propran ciferecan valuton.

Stelo-monero de 1965.

Esperanto estas internacia lingvo, sed ĉu ni bezonas internacian valuton? Ĉe ĉiu kongreso, homoj venas el malsamaj landoj por uzi komunan lingvon, sed ĉu ili ankaŭ povus uzi komunan valuton? Nuntempe estas granda kresko de ciferecaj monoj (interretaj valutoj) kiel bitmono, kaj tiu pensigis min. Imagu se nia komunumo havus valuton.

Fakte la internacieco de Esperantujo malfaciligas la uzon de nacia valuto. Ekzemple, ĉe la Universala Kongreso, venas homoj el 60-70 landoj kun multegaj malsamaj valutoj. Estas vere malfacile por la organizantoj regi tiom da valutoj, kaj se estus nur unu, tio multege plifaciligus la aferon. Ĉiuj perdas monon pro la monŝanĝaj kotizoj, do se estus internacia valuto, ĉiuj ŝparus monon. La revuo Esperanto fanfaronas ke ĝi havas abonantojn en 120 landoj, sed tio signifas multajn valutojn. Kontakto listigas sian prezon en 15 valutoj ĉe la unua paĝo de ĉiu numero. Kompreneble la kreado de la eŭro certe helpis malgrandigi la liston, sed ankoraŭ estas multaj.

Ĉi tio ankaŭ povus subteni kreemajn esperantistojn. Verkistoj, muzikistoj, filmetistoj povas krei materialon kaj fortigi nian kulturon nur se la komunumo subtenas ilin. Sed, bedaŭrinde, tre malfacilas gajni sufiĉe da mono por vivi per Esperanto, kaj la plejparto de la kreintoj estas volontuloj. Malfacilas donaci pro teknikaj problemoj, bankadministrado ktp, do la afero estas komplika eĉ por malgrandaj sumoj.

Imagu se anstataŭe ĉiuj blogistoj kaj vlogistoj simple donus sian kont-numeron ĉe la fino de la artikolo aŭ filmeto. Se oni ŝatis kaj volas subteni, oni povas facile alklaki la butonojn kaj tuj sendi monon por danki. Se ni havus nian propan valuton, oni ne bezonus kontroladon de bankoj aŭ la longegan atendon de la UEA-konto. La plej bona parto estas ke oni povus sendi eĉ etajn sumojn. Se multaj homoj farus tion, entute estus granda sumo. Ĉi tiuj “pagetoj” povus subteni kaj interligi nian komunumon.

Honeste, alia bona kialo por krei valuton simple estas ke tio estus mojosa. Ĉu ne estus mojose, se ni havus nian propran monon? Kio estas Esperanto – lingvo kun flago, himno kaj valuto. Estus amuze havi nian sekretan monon kiun nur ni konas. Eĉ se homoj uzus ĝin nur por ŝajna ludo, tio estus amuza, miaopinie. Ĝi povus veki intereson el la ekstera mondo kaj allogi novajn homojn. Ĝi estus ekzemplo de la tutmondeco de Esperanto kaj la kunlaboremeco de la komunumo.

Ekzistas longa historio de multaj provoj krei valuton por Esperantujo. En 1907, oni kreis “Spesmilon”, kiu strebis esti internacia banksistemo, sed ĝi malaperis post la unua mondmilito. Inter 1947 kaj 1993 ekzistis la “Stelo”, kiu strebis esti internacia valuto kaj solvi la problemojn kiujn mi jam menciis. Oni volis havi komunan monon por pagi por revuoj kaj kongresoj. Do mia ideo simple estas nova versio, sed ĉi-foje interrete. Oni povus nomi ĝin la “Nova Stelo”.

Stelo-moneroj de 2012.

Fakte dum junularaj kongresoj jam ekzistas “valuteto”. Kutime troviĝas drinkejo, sed ĉiam estas valutaj problemoj, ĉu oni uzu la lokan valuton aŭ la pli grandan eŭron, sed estas multaj homoj kiuj havas nek nek. Pli facilas por ĉiuj, se estas nur unu menuo, ne multaj laŭ valutoj. Do, dum la pasinta JES, la drinkejo akceptis nur Stelojn, plastajn ĵetonojn kun fiksita interŝanĝa valoro (pola zloto valoris unu kaj eŭro valoris kvar). Imagu se ni konvertus tion al vera valuto.

UEA preskaŭ jam havas sian propran bank-sistemon, la UEA-kontojn, sed ĝi estas pra-sistemo. Mi povas sendi monon al iu alia membro de UEA kaj pagi por kongresoj per la kontoj. Sed la sistemo estas tre antikva kaj malrapida. Por sendi monon, mi devas sendi retmesaĝon al la financisto de UEA, kiu eble post kelkaj tagoj sendos la monon. Eĉ por kontroli kiom da mono estas en la konto oni devas sendi retmesaĝon kaj atendi kelkajn tagojn. Imagu se oni plibonigus la UEA-kontojn, tiel ke oni povu rapide sendi kaj ricevi monon per sia poŝtelefono?

Jam ekzistas ĉirkaŭ 1.500 ciferecaj valutoj (kaj tiu ĉi nombro rapide kreskas). Unu jam havas esperantan nomon. Monero uzas esperantan vorton por sia nomo kaj por aliaj partoj, ekzemple monujo. Sed 99% el ĝiaj uzantoj ne scias aŭ eĉ ne konas Esperanton, do la nomo estas la sola konekto. Ĉu indas aliĝi al jam ekzistanta valuto kaj konverti ĝin al Esperanta mono? Mi ne konsentas, ĉar la plejparto el la homoj kiuj aĉetas ciferecan monon nur revas pri riĉeco, ili prifajfas la valuton. Fakte ĉifromono enhavas multajn problemojn, kiuj maltaŭgigas ĝin por uzo en Esperantujo.

En pli frua artikolo mi pritraktis la problemojn kaj difektojn de bitmono, kaj mi opinias ke estas tre grave ke ni evitu tiujn problemojn, se ni kreu Esperantujan valuton. La unua kaj plej grava problemo estas ke bitmono ne funkcias kiel valuto. Preskaŭ neniu elspezas ĝin, kaj neelspezinda valuto senutilas. Homoj aĉetas bitmonon nur ĉar ili volas riĉiĝi, do ili aĉetas kaj atendas ĝis la prezo plialtiĝas kaj tiam ili vendas ĝin. Ili nur spekuladas kvazaŭ ĉe kazino.

Mi ne volas krei valuton nur por riĉiĝi, mi volas krei ion, kio vere utilas al la komunumo. Estas kelkaj kernaj problemoj kun bitmono kaj aliaj ciferecaj monoj kiuj malebligas ilin kiel veran valuton. Unue, ili estas ege malstabilaj, kaj la prezo multe fluktuadas. Ĉi tio estas katastrofo por valuto. Imagu se mi volas pagi por kongreso, sed en unu tago ĝi kostas €200, en la venonta €250 kaj poste €150. Mi povus mendi libron, sed kiam ĝi alvenos, la prezo jam estos alia. La valutoj estas malstabilaj ĉar ili estas malcentraj, neniu regas la sistemon. Ne estas iu centra banko por protekti aŭ gvidi ilin, anstataŭe ili svingiĝas kun la vento.

Ĉar la kvanto de mono estas fiksita, la valuto estas deflacia, kaj ju pli multe da homoj aliĝas, des pli alta iĝas la prezo. Sed se la prezo daŭre plialtiĝas, ne estas instigo elspezi la valuton, fakte estas puno kontraŭ elspezo. Se mi elspezas la monon kiam la prezo estas 5, sed poste ĝi altiĝos al 10, mi sentas min stultulo, ĉar mi maltrafis la ŝancon duobligi mian monon. Sed se homoj ĉiam atendas plialtiĝon de la valuto, ili neniam elspezas ĝin. Se ĉiuj nur tenas la valuton, atendante altiĝon, tio malstabiligas la valuton.

Esperanta mono kiel artprojekto.

Por eviti tiujn problemojn, mi proponas ke nia valuto havu centran bankon, preferinde UEA kaj/aŭ TEJO. Por eviti spekuladon, preferindas ke la prezo estu nemovebla aŭ almenaŭ tre rigida, verŝajne ligita al iu granda valuto kiel la eŭro aŭ dolaro. La centra banko povus facile krei pli da moneroj por pligrandigi la kvanton de mono laŭ la bezonoj de la valuto. Se la prezo estas tro alta, ili vendus pli por malaltigi la prezon kaj certigi ke la valuto estu stabila.

Mi proponas UEA aŭ TEJO, ĉar ili estas fidindaj organizoj kiuj prioritatigas la movadon anstataŭ gajni monon. Male ol ĉe multaj aliaj ciferecaj valutoj, oni ne timus ke ili prirabos nin kaj forŝtelos la monon. Ili jam havas grandan reton de esperantistoj kaj lokoj kie esperantistoj elspezas monon, kiel la libroservo kaj kongresoj. UEA estas pli granda, sed TEJO estas pli juna kaj malferma al novaj ideoj, do eble ili pli emus regi la valuton.

Mi volus ke la valuto estu tute neprispekuladebla. Se iu profitus per aĉetado kaj vendado de la valuto, tio estus eraro. La celo de la valuto estas uzo kaj utileco, ne spekulado kaj alta prezo. Estu nur unu oficiala vendejo de la valuto (eble la retejo de UEA aŭ TEJO), kaj ni povus eĉ malebligi la vendadon de ĝi.

Se oni aĉetu, oni devu elspezi en Esperantujo aŭ sendi al aliaj esperantistoj. Tio povus esti enspezo por UEA kaj TEJO, kiuj certe bezonas financan helpon. Ĉi tio ankaŭ evitigus la alian grandan problemon de ĉifromonoj, ŝteladon kaj trompon. Multege da vendejoj trompis klientojn kaj prirabis ilin, tial mi proponas unu fidindan vendejon.

Aliaj ĉifromonoj havas “blokĉenon”, kio estas publika librotenado. Sed ni ne bezonas tion, ĉar kiu volas publikigi siajn elspezojn? Mi ŝatas mian privatecon kaj ne volas ke ĉiuj povu vidi kiom mi elspezis en la drinkejo, kaj neniu firmao volas ke ĉiuj sciu kiom estas la enspezoj kaj elspezoj. La blokĉeno krome estas tre malefika, ĉar ĝi bezonas multege da komputila energio por konfirmi pagojn kaj krei novajn monerojn.

Se la centra banko farus tion, tio multe simpligus la aferon. Aliaj ĉifromonoj devas pagi homojn por ke ili konfirmu pagojn, per novaj moneroj aŭ per transpagaj kotizoj. Pro tio, la pagoj de bitmono estas malrapidaj kaj multekostaj, sed ni havus centran bankon, ĝi estus pli rapida kaj senpaga.

Multaj ciferecaj valutoj ne havas komunumon aŭ kialon por uzi ilin. Ili estas kvazaŭ solvoj serĉantaj problemojn. Esperantujo estas speciala, ĉar ni jam havas komunumon kaj jam havas kialon kaj bezonon por internacia mono. Oni povus facile informi milojn da homoj per blogoj, jutubaj filmetoj kaj gazetoj.

Do mia ideo estas ke homoj povu ŝanĝi nacian valuton al la “Nova Stelo” ĉe la retejo de UEA aŭ TEJO. Per ĉi tiu mono, oni povus pagi kotizon al iu kongreso, abonon al revuo, aĉeti libron aŭ muzikon kaj tiel plu. En la kongreso oni povus aĉeti bieron aŭ ion alian en la vendejoj.

Tial preferindas ke estu iu poŝtelefona apo por facile sendi la monon. Aŭ eble se mi simple dirus mian kodon (kiel la UEA-konto), la vendisto povus aŭtomate elpreni la monon el mia konto (kompreneble estus kontroloj por konfirmi tiujn elprenojn). Poste mi povus danki kaj subteni per donaco esperantistojn kiuj verkas interesajn artikolojn. La valuto estus tute stabila kaj ĉiuj povus facile kaj senpage sendi monon.

Bedaŭrinde mi scias tute nenion pri programado aŭ la teknikaĵoj de ciferecaj valutoj. Mi petas ke programistoj kontaktu min por diskuti la eblecon de mia ideo. Kiuj estas eblaj problemoj, kostoj, teknikaĵoj? Mi volis nur doni kelkajn proponojn el financa kaj ekonomia vidpunktoj. Ĉu ĉi tiu estas bona ideo? Ĉu indas krei nian propran valuton? Ĉu mi proponis bonan sistemon por la valuto? Eble ĉi tiuj estas frenezaj neatingeblaj ideoj, sed ĉiuj novaj inventoj unue nur estis frenezaj ideoj, ĉu ne?

Robert Nielsen

La artikolo unue aperis ĉe Teo kaj libroj

11 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Lee Miller
Lee Miller
2018-03-03 18:54

Ne.

Cvi
Cvi
2018-03-05 8:50

La unua problemo – por sendi vian nacian valuton al UEA vi devos pagi al ia banko, same se vi pagas rekte por ia mendo, aŭ se vi aĉetos la novan esperantan valuton kaj mendas poste per ĝi. La dua – kiu pagos la kostojn de la aldonaj komputiloj, programado kaj homoj laborontaj en UEA. La tria: neniu uzos ĝin, mi preferus havi monon uzeblan ĉie ol valuton uzeblan nur en Esperantujo, almenaŭ ĝis la “Fina Venko”.

ekzistas
2018-03-05 9:29

en la esperanto civito ekzistas aparta mono

ekzizstegas
ekzizstegas
2018-03-05 17:23
Respondo al  ekzistas

Ne nur! Ekzistas aparta mono, sed ankaŭ ankaŭ aparta borso, aparta banko, eĉ parlamento, kortumo kaj multo pli! Tuta paralela universo!

Robert Nielsen
2018-03-06 23:28
Respondo al  ekzistas

Ĉu vere? Mi ne sciis tion. Kiel ĝi funkcias?

Tjeri
2018-03-07 7:33
Respondo al  Robert Nielsen

Ĝi funkcias sub la sublimega klerega brilega regado de iu granda moŝta guruo, humile beate aprobata de klaŭnaro.

Lee Miller
Lee Miller
2018-03-07 15:29
Respondo al  Tjeri

Brila komento!

ekzistas
2018-03-08 8:30
Respondo al  Lee Miller

La tutmonda banko ankau estas regata de klaunoj ,la plej sukcesa klauno ech estas esperantisto Soros. ( spekteblas filmo en jutubo kun eksa prezidanto de UEA H. Tonkin )

Grigorij Arosev
Grigorij Arosev
2018-03-08 9:45
Respondo al  ekzistas

Mi nur ne komprenas, kial oni ofendas klauxnojn, menciante ilin en fia kunteksto… Esti bona klauxno estas granda kaj lerta laboro!

ekzistas
2018-03-12 9:58
Respondo al  Grigorij Arosev

Klaunoj prefere laboradu en cirko- sed ekster cirko ili fie manipuladas la valutojn. G. Soros ech sukcesis spekulacii kontrau la brita pundo.

johano
johano
2018-03-24 18:10

Kial ne uzi la Steem-on (blogĉena valuto) kaj ties ido SMT kiel bazo de propra valuto? Ĉu ne ekzistas esperantist- programistoj, kiuj interesiĝas pri tiu afero? Bonvolu rigardu la socimedian platformon Steemit pro tio.