Dmitrij Bogatov liberigita el hejma aresto

La esperantisto Dmitrij Bogatov, kiu estis arestita en Moskvo en aprilo 2017,  nun estas liberigita el hejma aresto. Tamen plu daŭras la krimesplorado pro liaj suspektataj “alvokoj al terorismo”.

Dmitrij Bogatov en la juĝejo. Foto: Polina Nemirovskaja

Dmitrij Bogatov estis arestita en Moskvo komence de aprilo pro suspekto pri alvokoj al publika malordo lige kun manifestacio, kiu okazis en la centro de Moskvo la 2-an de aprilo. Dmitrij Bogatov estas membro de la Moskva Esperanto-Asocio MASI.

Laŭ akuzo li sub la kaŝnomo “Ajrat Baŝirov” en la reto instigis manifestaciantojn porti al la Ruĝa Placo ”ĉifonojn, botelojn, benzinon, terebinton kaj ŝaŭmplaston”.

Laŭ lia advokato la alvokoj estis publikigitaj el pli ol cent malsamaj IP-adresoj, el kiuj nur unu estas tiu de la loĝejo de la akuzato. Aldone la publikigoj sub tiu nomo daŭris ankaŭ post la aresto de Dmitrij Bogatov.

Bogatov havis en sia hejma servilo elirnodon de la sistemo Tor, kiu permesas anoniman aliron al la reto, kaj tra tiu nodo pasis la mesaĝoj de ”Ajrat Baŝirov”. Dum la krimesplorado, kiu komenciĝis en aprilo 2017, la krimteknikistoj provis trovi en la konfiskitaj komputiloj, aliaj aparatoj aŭ memoriloj de Bogatov pruvon pri tio, ke li mem sendis la malpermesitajn mesaĝojn.

La 24-an de januaro tamen iĝis konate, ke la teknikistoj ne trovis ajnan indikon pri tio, ke li persone kulpus pri la mesaĝoj, nek entute ajnajn kontraŭleĝajn materialojn. La informon ricevis la novaĵagentejo TASS de anonima fonto proksima al la krimesplorado, kaj ĝin konfirmis al Medizona la advokato de Dmitrij Bogatov.

En aprilo la prokuroro argumentis, ke Bogatov devas resti en la arestejo ĝis la fino de la jura proceso, ĉar li havas bonajn komputadajn kapablojn kaj tial povas detrui pruvojn pri krimo, se li ne estos malliberigita. Aldone oni atentigis, ke Bogatov havas validan pasporton kaj vizon kaj planis veturi al Esperanto-aranĝo en Italio.

Dmitrij Bogatov efektive restis en la esplorarestejo ĝis julio. Tiam li pro sanproblemoj estis kondiĉe liberigita el la arestejo kaj anstataŭe restis arestita en sia hejmo. La hejma aresto estis poste longigita ĝis la fino de januaro 2018. Dum la hejma aresto li ne rajtis forlasi sian loĝejon sen la permeso de la krimesploristo, nek uzi komunikilojn, inkluzive interreton.

La krimesploristoj nun ne petis novan longigon de la hejma aresto, laŭ la fontoj de TASS ”ĉar mankis kialo por tio”, kaj sekve ekde la 31-a de januaro Dmitrij Bogatov jam estas libera eliri kaj uzi la reton kiel li volas. La krimesplorado tamen plu daŭras, kaj Bogatov restas suspektata pri ”alvokoj al terorismo”.

Membroj de la Moskva Esperanto-asocio MASI ĉeestis preskaŭ ĉiujn malfermitajn juĝ-procesojn pri la afero por persone subteni la arestiton, kaj regule vizitadis Dmitrij en lia hejmo, rakontas Irina Gonĉarova, kunordiganto de MASI,

– Tie eĉ dufoje estis organizita tradicia MASI-aranĝo ”Rondo de Legado” kaj kelkfoje tablaj ludoj. Ankaŭ kelkaj MASIanoj aktive partoprenis la internacian kampanjon, fotadon kun la ŝildo ”Liberon al Dmitrij Bogatov”.

Tia fotado estis organizita de Irina Gonĉarova ankaŭ dum la SAT-kunveno en UK-102 en Seulo.

– Gravas ke estu demetitaj ĉiuj akuzoj ‒ ne simpla liberigo, komentas Irina Gonĉarova al Libera Folio.

3 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Igorj
Igorj
2018-01-31 10:55

Ial ne ajn komenteto…

Gecxjo
Gecxjo
2018-02-01 8:35

Mi dekomence diris, ke tiu ‘historio’ tre malbone “odoras” — t.n. ‘alvokoj’ aperadis en specialigita retejo por komputiladministrantoj kie ‘vagadas’ ne multe da homoj.
Aŭ policistoj trovis facilan predon por montri sian laboron. Aŭ fortimigi ontajn uzantoj de TOR
Nu por Dmitrij estu bona viva leciono

ekzistas
2018-02-09 9:36

Chu Dimitrij renkonteblos dum UK en Lisbono?