Demisiis la prezidanto de TEJO

Dum la komitata kunsido de TEJO en Szczecin surprize anoncis sian demision la prezidanto de TEJO, Enric Baltasar. Li estis elektita por unujara mandatperiodo en aŭgusto 2017.

Enric Baltasar.

Laŭ informoj ricevitaj de Libera Folio, Enric Baltasar demisiis pro personaj kialoj kaj rekomendis kiel sian posteulon la duan vicprezidanton de la asocio, Francesco Maurelli.

– Bedaŭrinde la amplekseco de la agado en la posteno de TEJO-prezidanto ne plu kongruas kun la persona situacio de Enric. Mi ankoraŭ elkore esperas ke eblos trovi iun solvon kiu ebligu al li plu plenumi sian postenon anstataŭ iri en la direkton de novaj balotoj, klarigis Michael Boris Mandirola, la eksa prezidanto de TEJO, responde al demando de Libera Folio.

Enric  Baltasar mem konfirmis al Libera Folio sian demision, kaj promesis baldaŭ publikigi sian demisian leteron.

La demisio estis anoncita dum la komitata kunsido de TEJO en Junulara Esperanto-Semajno, kiu ĉi-jare okazas en Szczecin, Pollando. La aranĝo daŭros ĝis la 2-a de januaro 2018, kaj en ĝi okazos ankoraŭ unu kunsido de la komitato de TEJO, kie povos esti elektita nova prezidanto de la asocio.

Laŭ ĉeestintoj la komitato la 31-an de decembro unue ricevis proponon, laŭ kiu Enric Baltasar ekloĝu en Roterdamo por kunordigi la laboron de la volontuloj, kaj TEJO pagu liajn vivelspezojn tie. La proponon subtenis interalie Francesco Maurelli kaj Michael Boris Mandirola. Ĝi tamen estis malakceptita de la komitato per 10 voĉoj kontraŭ 9.

– Nun ni devas cerbumi pri alia solvo, mi esperas ke venos proponoj el ĉiuj, kaj aparte el tiuj kiuj voĉdonis kontraŭ la solvo proponita (pozicio kiun mi respektas, sed kiu en si mem ne alportas solvon, se ne estas ankaŭ konstrua fazo), skribis Francesco Maurelli poste en la Telegram-kanalo de TEJO.

Al la komitato finfine dum la Junulara Esperanto-Semajno supozeble estos prezentita ankaŭ la spezokonto (financa raporto) de la jaro 2016, kiu laŭ la regularo devus esti prezentita jam en januaro 2017. La unua versio de la raporto estis sendita al la komitata listo antaŭ nur kelkaj tagoj, sed ĝi daŭre estis ne preta. Interalie mankis en ĝi la tre grava informo pri la sumo de la membrokotizoj ricevitaj dum 2016.

La kasisto de TEJO asertis, ke la informo mankas ĉar la Centra Oficejo de UEA ne informis pri ĝi, sed efektive ĝi jam aperis eĉ tute publike en la junia numero de la revuo Esperanto, kie legeblas, ke la membrokotizoj ricevitaj de TEJO estis sume 1773,89 eŭroj.

Alklaku por vidi la spezokonton kiel pdf-dokumenton.

Laŭ la unua versio de la financa raporto, TEJO dum la jaro 2016 havis profiton de 4203,98 eŭroj. Tamen en la sekva tago aperis nova informo, laŭ kiu la asocio tute ne atingis profiton, sed male havis deficiton de 41.255,70 eŭroj.

Kompare kun la planata deficito de UEA dum 2018, 140.000 eŭroj, la financa malsukceso de TEJO dum 2016 povas ŝajni negranda. Konsiderante la membrokvanton de TEJO – tiujare entute 353 – la deficito tamen estas enorma, pli ol 115 eŭroj por ĉiu membro.

La deficito de TEJO en 2016, kompare kun la membrokvantoj, efektive egalus al deficito de ĉirkaŭ 450.000 eŭroj ĉe UEA, do proporcie ĝi estas trioble pli granda ol la planata rekorda deficito de la plenkreskula asocio. Feliĉe la deficito de TEJO jam ne povos ĝeni UEA, ĉar TEJO nun estas jure sendependa asocio.

La 2-an de januaro la demisia letero de Enric Baltasar aperis en la retejo de TEJO.

16 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Jovana
Jovana
2018-01-01 13:55

Ĉu la persono kiu kompilis la afiŝitan “Enspezo raporto” (tiel!) scias Esperanton, aŭ ŝi/li simple uzis Google Translate por esperantigis sian tekston? Kaj kial neniu en la saĝa estrato de TEJO korektis ĝin?

Yves Bellefeuille
Yves Bellefeuille
2018-01-02 11:26
Respondo al  Jovana

Kun intereso mi legis en la “Enspezo raporto” ke “TEJO” fakte signifas “Tutmonda Esperantista Junulara Organizo in Esperanto”.

Ĉu ankaŭ tio estas sekvo de la fakto ke ne-esperantistaj volontuloj nun faras taskojn antaŭe faritajn de homoj kiuj parolas esperanton?

Marek
Marek
2018-01-02 18:26
Respondo al  Yves Bellefeuille

Normale mi ne estus tiom suspektema kaj pensus anstatauxe, ke temas simple pri rezulto de malbona lingvoscio, bedauxrinde ofta hodiaux ecx inter la pintaj TEJO-anoj.

Tamen, la frazo “por la jaro finigxis la 31an de decembro 2016” sonas al mi tiom strange, ke mi dubas, cxu iu homo pro nesuficxa scio entute povus gxin tiel konstrui (eble tamen jes?), aux cxu gxi efektive estas rezulto de iu masxintraduko.

Mi ne deziras iam vidi la mondon, en kiu Esperanto estas nur ia supra fasono, uzata nur por komplezi la klientaron fare de de ili pagataj administrantoj kiuj produktas gxin masxine aux apenaux gxin regas kaj la ideo de komuna movado kun interna ideo kaj unika lingvosistemo estas al ili tute fremda. Ankoraux ni estas for de tiu situacio, sed tio ne signifas, ke gxi ne povus baldaux veni. Esperanto estas pli ol nur (fusx)masxintradukita angla! (aux ajna alia lingvo)

edvige
edvige
2018-01-01 15:36

denove problemoj kun la bugxeto….. cxifoje ecx de 2016. Ankoraux ne aprobita….. STRANGE!
kiuj estas la respondeculoj en tiu cxi kazo? faru la nomojn!

Membro
Membro
2018-01-02 20:46
Respondo al  edvige

Temas pri deficito de 2016, do kaŭzita de la facilanima kontraŭregula dungado de oficistoj fare de la estraro de Michael Boris Mandirola. Lian laŭplaĉan traktadon de reguloj en Esperantujo oni bedaŭrinde daŭre akceptas, sed la eŭropunia instanco donanta subvenciojn ne estis tiom bonkora kiel nia naiva samideanaro.

Sebastiano
Sebastiano
2018-01-02 19:22

Mi rekomendas legadon de la demisia paroladeto de s-ano Baltasar. Tiom da pompaj vortoj!

Lee Miller
Lee Miller
2018-01-02 22:39
Respondo al  Sebastiano

“mia laboro atingis centojn da miloj da homoj” . . .

Nekredeble. Kia miraklo.

Etuleto
Etuleto
2018-01-02 23:49
Respondo al  Lee Miller

Li jam atingis la finan venkon. Ekde nun li zorgos pri balenoj.

Jovana
Jovana
2018-01-03 9:04
Respondo al  Sebastiano

“Tiom da pompaj vortoj!” Ju pli pompaj la vortoj, des malpli valoraj. Enric, lasu la aliajn prijuĝi vin.

Sebastiano
Sebastiano
2018-01-04 14:08
Respondo al  Jovana

Ĉu vi ankoraŭ memoras, ke pasintan Aprilon TEJO-komitato duonigis la oficperiodo de du jaroj al unu jaro por “raciigi la estraranecan periodon al la vivo de junuloj”? Ŝajne TEJO ne sufiĉe mallongigis la oficperiodon. Kaj ĉu tio vere servis al pli da racio ene de TEJO, mi pridubas.

S-ro Baltasar (aŭ Pau aŭ kiel ajn li nomiĝas en vero) eĉ ne klarigas, kial li meze de la oficperiodo kaj de unu tago al la alia forfuĝas el sia respondeco kaj eliras el sia ofico. Post du alineoj plenaj je trompopompo li nur diras: “hodiaŭ mi devas … entrepreni doloran decidon demisiante kiel prezidanto ĉar, pro personaj kialoj, mi ne povas doni la maksimumon de mi.” – Neniu klarigo. Baf. Eĉ nenio pardonpeto. Nur plia kiĉoĵargonaĵo. Kia konduto!

Jorge Camacho
2018-01-03 11:05

Kiel oni kredu la vortojn de demisianto kiu subskribas tian oficialan leteron per pseudonomo? La vera nomo de “Enric Baltasar” estas Pau Codina Alemany.

jixiang
2018-01-05 7:23
Respondo al  Jorge Camacho

Kial lia nomo gravas tiom multe? Mi ne kredas ke estas duboj pri kiu temas.

Jorge Camacho
2018-01-05 8:56
Respondo al  jixiang

Ne tiom multe, tamen gravas. Estus interese scii kial Pau Codina prezentas sin per pseudonomo ankau (kvazau) oficiale, por posteno de internacia organizo. Cetere mi trovas kritikinda ankau liajn blogojn au retpaghojn kun misinstruoj pri Esperanto por hispanlingvanoj kaj kun fushtradukoj el la hispana poezio (ekzemple, de poemoj de Pedro Salinas). Kaj lian absolutan mankon de memkritiko (kaj de auskultado de kritikoj aliulaj).

Przemysław Wierzbowski
Przemysław Wierzbowski
2018-01-10 23:27
Respondo al  jixiang

jixiang, tio nomiĝas obsedo.

Jorge Camacho
2018-01-12 10:54

Vi pravas: obsedo (mal)defendi fushulon. Sed kies obsedo?

Membro
Membro
2018-01-04 4:50

Enric estis la dua prezidanto kiu demisiis de TEJO dum la lastaj jaroj, la alia demisiis ĉar li pensis ke li ne estus sufiĉe taŭga por la posteno (https://www.liberafolio.org/arkivo/www.liberafolio.org/2006/tejodemisio.html) kaj Enric ĉar kiel alia samideano skribis, li tutcerte kredas ke li jam atingis la finan venkon kaj nun ekzorgos pri balenoj.