Martin Schäffer volas stabiligi la asocion

Stabiligo de la asocio kaj malpliigo de la deficito estas la plej urĝaj taskoj, kiujn volas entrepreni la nova ĝenerala direktoro de UEA. Tion rakontas Martin Schäffer en intervjuo al Libera Folio. Li transprenos la taskon jarŝanĝe, kaj samtempe demisios kiel estrarano kaj ĝenerala sekretario de UEA.

Martin Schäffer.

Libera Folio: Kiam vi pasintfoje estis en la Centra Oficejo, kaj kiel longe? Kiaj estis viaj impresoj pri la laboretoso kaj ĝenerala situacio? Kiajn konkludojn vi faris el tio?

Martin Schäffer: – Miaj lastaj vizitoj al CO estis komence de septembro kaj fine de oktobro. En septembro mi parolis kun ĉiuj oficistoj grupe, parte individue. Kelkaj oficistoj akceptis plenigi enketilon. En oktobro temis pri partopreno ĉe TEJO-estrarkunsido. Klare estis kelkaj aspektoj de la laborsituacio, kiujn ni devus strebi plibonigi. Al la Estraro de UEA mi transdonis raporton pri mia vizito.

Kiel ofte kaj kiel longe vi planas restadi en la Centra Oficejo, kiam vi estos la ĝenerala direktoro?

– Grandan parton de la jaro mi loĝas en urbeto tre proksime al la landlimo de Nederlando. La distanco al Roterdamo estas malpli ol 200 kilometroj. Dum la tempo kiam mi estas en Germanio mi planas viziti Roterdamon minimume dum 1-2 labortagoj semajne. Laŭbezone pli. Kiam mi vizitas aliajn mondopartojn, ĝenerale dum kvar monatoj, mi kompreneble malpli ofte povas esti en la oficejo. Supozeble temus pri unu vizito kun daŭro de 7-10 tagoj. En la nuna mondo tamen eblas havi bonan kontakton kaj kunlaboron ankaŭ distance.

Kiajn ŝanĝojn vi planas fari en la funkciado de la Centra Oficejo? Ĉu la nuna kvanto de oficistoj sufiĉas, troas aŭ maltroas?

– La CO laŭ mia impreso jam dum multaj jaroj laboras kun maltro da oficistoj, se oni vidas la taskojn, kiujn oni devas kaj devus fari. Tio tamen ne signifas, ke ni povas permesi al ni pli da oficistoj, ĉar ni ne rajtas foruzi ĉiujn havaĵojn de la asocio ene de malmultaj jaroj. Nepra por ni do estas la trovo de novaj enspezo-fontoj, teknika modernigo, rapidigo kaj pliefikigo de laborprocezoj kaj taskokritiko. Troan laborstreĉon ni provu mildigi pere de helpo de volontulaj laborfortoj kaj laborfortoj en ne tro kostaj landoj.

Ĉu estas utile por la funkciado de la Centra Oficejo, ke tie nun daŭre troviĝas multaj provizoraj volontuloj, kiuj en la komenco de sia volontulado ofte tute ne scias Esperanton?

– Ne temas pri “provizoraj” volontuloj. Temas pri volontuloj, kiujn ne ni mem pagas, sed Eŭropa Volontula Servo. Tiaj volontuloj por nia movado kaj por nia CO havas multe pli da pozitivaj aspektoj ol negativaj. Ni taŭge devas zorgi pri ili kaj pri la homaj rilatoj en la Oficejo, por ke ĉiuj havu bonan sperton.

La kvanto de konstantaj oficistoj lastatempe malpliiĝis pro la lastatempa demisio de Tobiasz Kaźmierski, la 1,5-jara foresto de Pasquale Zapelli pro sanproblemoj kaj krome la pensiiĝo de Roy McCoy. Ĉu ne pro la jama malekvilibro inter malmultaj spertaj oficistoj kaj multaj nespertaj volontuloj la fizika ĉeesto de la direktoro estus aparte dezirinda?

– TEJO gvidas siajn volontulojn ĉefe pere de la reto. Nur fojfoje ili devas demandi al oficistoj. Ankaŭ la UEA-volontuloj laboras relative memstare. Konstanta fizika ĉeesto de la direktoro ne estas nepra. Kompreneble estas bone havi surlokan prizorganton, sed ne nepre devas temi pri “la direktoro”. Tute sufiĉus havi surlokan kunordiganton por specifaj demandoj (ekzemple teknikaj).

Kiel vi imagas la kunlaboron kun Ralph Schmeits? Ĉu li efektive iĝos la direktoro de la Centra Oficejo kaj respondecos pri la ĉiutagaj aferoj, dum vi kiel ĝenerala direktoro pli zorgos pri strategiaj aferoj?

– Temas pri teameca afero. Ĉiuj oficistoj kune povas aranĝi CO-ĉiutagaĵojn. Gravas organizado kaj interkonsento. La taskaro de Ĝenerala Direktoro estas pli vasta ol zorgo pri strategiaj aferoj. Mi nur citas kelkajn taskojn: kunlaboro kun volontuloj, oficistoj en- kaj eksterroterdamaj, financaj aferoj, kunlaboro kun la Estraro kaj Komitato, kreo de buĝeto konsulte kun financa fako kaj oficistoj, kontakto kun donacantoj, subvencipetoj, administrado de UEA-fondaĵoj, aranĝo de donac-, membrovarbaj kampanjoj, kontaktoj kun Landaj Asocioj, pago por Aligitaj Membroj, Facebook- kaj retpaĝo de UEA. Ĉio kompreneble kunlabore kun aliaj. Ne nur kun Ralph, sed ankaŭ kun la aliaj oficistoj mi antaŭvidas bonan kunlaboron. Pri la dua parto de via demando mi ankoraŭ ne povas respondi.

Vi estas jam la dua estrarano, kiu transprenas taskojn normale faratajn de oficisto. Ĉu tio ne estas signo de krizo en la normala funkciado de la asocio?

– Mi ne restos estrarano. Kun la enposteniĝo mi fariĝos oficisto de UEA. La sola revolucio estas, ke mi grandparte laboros distance. UEA daŭre estas forta asocio, sed granda problemo estas, ke la spezokonto jam delonge vivas per subvencioj de la kapitalo. Plej granda malbonaĵo por UEA tamen estas la nuntempa ekonomia situacio kaj la politiko de la Eŭropa Centra Banko. En 2012 estis enspezoj de pli ol 100.000 eŭroj el rento por la spezokonto. Por 2018 ni antaŭvidas, ke la rento kontribuos nur per ĉirkaŭ 30.000 eŭroj. Ĉefaj taskoj de mi estas stabiligi la asocion, malplialtigi la deficiton kaj almenaŭ haltigi la falon ĉe la membrokvantoj. Mi estas optimisma atingi la celon kaj mi certas, ke tre multaj homoj akompanas min en tiuj malfacilaj tempoj. Al ili mi jam anticipe dankas.

18 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Gecxjo
Gecxjo
2017-11-14 10:28

Laŭ mi – devas esti, vivi, agadi kunordiga organizaĵo de esperantistoj!
En pli kaj pli freneziĝanta mondo elvivi estas tre malfacile ;-(

Renato Corsetti
Renato Corsetti
2017-11-14 11:32

Laŭdon al Martin pro liaj intencoj! Li sukcesos, se ni ĉiuj helpos. Tion mi rekomendas.

Jens Stengaard Larsen
2017-11-14 15:26

Mi deziras sukceson al Martin Schäffer, sed dum neniu deziras paroli pri la estonteco de la Delegita reto, mi dubas ĉu ekzistas pli ol provizoraj solvoj por la krizo en UEA. Iu iam devas demandi por kio ni bezonas la Delegitan regon, kaj sekve UEA-n, dum ni havas la interreton.

Jozefo
Jozefo
2017-11-14 19:46

Ĉu vi vere kredas ke la Interreto estas solvo por ĉiuj niaj problemoj? Laŭ mi, la Interreto estas same provizora kiel multaj aliaj aferoj. Jam nun ĉiutage aperas novaj retpaĝoj, sed miloj da ili malaperas senspure, kune kun la valora materialo iam tie alŝutita, kio estas terura perdo de tempo kaj laboro. Krome, en la Interreto ekzistas tiom da nekritike alŝutita materialo kaj rubaĵo, ke mi simple miras se oni opinias ĝin la sola valora afero en la mondo, kiu nepre tuj kaj senrevene anstataŭu la tradiciajn. Kompreneble, la Interreto estas utila, sed nur en sferoj de demokrata esprimado de opinioj (ĉiu povas esprimi sin sen cenzurado!), kontaktado de individuoj kaj rapideco de la agado, sed por multaj aliaj sferoj mi preferas la tradiciajn manierojn. Ekzistas granda diferenco inter UEA-delegitoj, kiuj mem proponis sin por plenumi iun servon en la movado, kompare kun hazardaj kontaktoj perretaj. Se la afero estus tiel simpla, ekzistus neniaj organizaĵoj, nek tiuj de esperantistoj, nek neesperantistaj. Organizaĵoj devas ekzisti pro la multobleco de interesoj, kunigo de fortoj kaj reprezentebleco de iu ideo. Ĉiu aŭtoritato preferas aŭskulti reprezentanton de iu organizaĵo ol individuon! Kiu ajn volas fari ion por Esperanto en publika sfero, tiu devas kontakti kun lokaj, regionaj aŭ landaj aŭtoritatoj. Vi verŝajne ne agas tiel, do vi ne vidas tiun flankon de la problemo, sed mi parolas pri mia multjara sperto.

Jens Stengaard Larsen
2017-11-15 12:56
Respondo al  Jozefo

Mi ne asertas ke la interreto solvas ĉiujn niajn problemojn. Mi asertas ke ĝi solvas tiujn taskojn por kiuj ni antaŭe bezonis la Delegitojn. Kio, finfine, estas la diferenco inter “mem proponi sin” kaj “esti hazarda kontakto”?

Mi estas Esperantisto depost 1973, do ankaŭ mia sperto estas longeta. Mi neniam estis Delegito, sed post la alveno de la interreto mi plurfoje estis kontaktita por fari Danigon de Esperantaj tekstoj. Por juĝi mian kapablon fari tion, mi supozas ke la kontaktintoj legis ion kion mi skribis surrete. Por la servotoj, tio estas pli fidinda ol serĉi en kiom ajn garantiita listo.

La interreto kompreneble ne solvas ĉion, sed se oni ne komprenas ĝin, ĝi solvas ankoraŭ malpli. La internacia mondo hodiaŭ ekzistas unuavice rete. Necesegas do ke la internaciaj Esperanto-organizaĵoj profunde komprenu la eblecojn de la interreto — kaj ne malpli ĝiajn maleblecojn kaj malfacilaĵojn — se ili intencas pluvivi.

Jozefo
Jozefo
2017-11-15 14:55

Malfacile la virtuala Interreto anstataŭus la Delegitan reton. “Mem proponi sin” signifas, ke la delegitoj jam anticipe promesas agadi en iu difinta kampo kaj estas troveblaj en iu sistema listo, dum “esti hazarda kontakto” signifas, ke tiu kontakto povas aŭ ne devas okazi, ke la koncerna persono povas aŭ ne devas respondi, ktp.
La Interreto estas ĝuste tio, kion vi asertas: afero unuavice por hodiaŭ, kun enormaj “konstruado” kaj “malkonstruado”. Pri estonteco ĝi nenion garantias. Ĝi estas esprimilo de la nuntempa konsumismo: fari ĉion rapide, malmultekoste kaj amase. Laŭ via lingvoscio mi ne dubas, ke dum longa tempo vi okupiĝas pri Esperanto. Tamen, ankaŭ vi aludas pri tio, kion mi mem skribis: viaj kontaktoj estas kontaktoj inter individuoj. Tiun kvaliton de la Interreto mi ne kontestas, sed oftege uzas ĝin en miaj privataj kontaktoj, kaj ankaŭ la Esperantaj organizaĵoj ne postrestas en tio. Sed, ĉu vi ne vidas kiom da nedezirataj mesaĝoj ĉiutage oni sendas? Kiu ne konscias pri la risko de identec-ŝtelado, trompoj, virusoj kaj elektronika piratado, antaŭ kiuj neniu komputilo aŭ sistemo estas plene sekura? Komparu kiajn konsekvencojn havis la enretigo de Pasporta Servo! Kaj tamen, post perdo de jaroj, oni devis reveni ankaŭ al la papera eldono. Ĉu la Interreto estas malpli kosta? Ne! Konstante aperas novaj programoj por kiuj oni pagas lincencojn, oni pagas ankaŭ la uzadon de serviloj kaj profesian aspektigon de la paĝoj. Kiom kostis edukado.net kaj kiom planis investi UEA?
Vi menciis, ke ni ne bezonas UEA. Mi absolute ne konsentas! Nuntempe multaj aferoj funkcias pere de eŭropaj (sed ankaŭ lokaj, regionaj, enlandaj) subvencioj. Ili entute ne estus uzeblaj sen ekzisto de reprezentaj organizaĵoj kaj sen partnera kunlaboro. Ĉu vi opnias, ke oni povus ricevi subvencion por privata ideo aŭ projekto en kiu ajn el tiuj niveloj? Malfacile, preskaŭ neeble! Tial organizaĵoj kaj realigo de programoj, estas samtempe ekzistendaj aferoj. Samkiel Interreto kaj Delegita reto.

Licxjo
Licxjo
2017-11-15 18:40
Respondo al  Jozefo

Ĉu vi serioze opinias ke iu ajn vere uzas la delegitan reton nuntempe? Estus interese vidi ian statistikon pri tio.

Jozefo
Jozefo
2017-11-15 23:01
Respondo al  Licxjo

Mi ne opinias, sed mi scias kaj mem uzas ĝin. La statistikoj, bedaŭrinde, verŝajne ne ekzistas. Via demando similas tiun de virtualuloj, kiuj obstine insistis, ke neniu plu uzas paperan libreton de Pasporta Servo, ke neniu legas paperajn librojn kaj ĉiuj malŝatas realajn renkontiĝojn. Pri la definitiva “venko” de la virtuala mondo super la tradicia (reala), vi tamen devos iomete atendi. Laŭ mia opinio, ili ambaŭ kunvivos ankoraŭ longan tempon.

Jens Stengaard Larsen
2017-11-16 18:37
Respondo al  Jozefo

Laŭ paĝo 349 de Esperanto en Perspektivo, UEA notis sur slipoj ĉiun unuopan servon ĝis 1939. Oni ĉesis pro “la ĉiam pli granda amplekso de la servoj kaj la fakto, ke la tuta maŝinaro jam rutine glate funkciadis”. La nombro de servoj tiam estis inter 12 ĝis 15 miloj, kaj “nuntempe” (1974) laŭtakse 25-30 miloj.

Mi tamen supozas ke la eksplodo de la dua mondmilito ankaŭ ludis rolon — kaj ke la registrado de servo ofte estis same (eĉ se ne tre) peniga kiel la servo mem.

Licxjo
Licxjo
2017-11-17 1:30
Respondo al  Jozefo

Ĉu vi opinias ke peto de statistiko estas malbona ideo? Se vi mem uzas la delegitan reton, bone. Jen unu homo kiu uzas ĝin. Kaj jen nenio pli.

Mi estas Esperantisto ekde 1968, kaj dumviva membro de UEA, kaj mi neniam uzis la delegitan reton, kaj neniam renkontis homon kiu vere uzis ĝin . . . jen alia homo. Nenio pli.

Statistiko gravas kiam temas pri malmultaj rimedoj en la nuntempa mondo.

Jens Stengaard Larsen
2017-11-15 23:28
Respondo al  Jozefo

Homoj estas helpemaj. Anstataŭ dependi de grupeto da homoj kiu deklaris sin helpopretaj (kaj kiom entute estas kontrolate ke ili efektive estas tiaj?), oni povas ĵeti sian demandon al tuta Esperantujo kaj en minutoj ricevi respondon de tiuj kiuj hazarde tiun momenton havas tempon. Se la demando estas pri specifa fremda lando, ekzistas amaso la landaj dissendolistoj.

Mi fakte opinias ke UEA estas bezonata. Sed se oni volas konservi UEA, oni ne povas konservi la institucion de Delegitoj, almenaŭ ne en ĝia nuna formo. Aliflanke, la Delegitoj historie estis la tuta ekzistopravigo de UEA. La reformbezonoj estas tiel profundaj ke oni povus pripensi doni al la organizaĵo eĉ novan nomon, ekzemple Internacia Esperanto-Ligo. Fortan rezistadon al neeviteblaj ŝanĝoj ni jam vidis antaŭe en nia historio.

En procezo de tiel profundaj ŝanĝoj kompreneble okazos multaj misoj, precipe se oni kredas ke ili estas enkondukeblaj kiel nura aldono al la jam ekzistanta organizo. Ankaŭ ne helpas se oni komisias la laboron al homoj psike ne stabilaj (kio estis la problemo ĉe PS, se mi ĝuste memoras). Privatuloj lanĉadas projektojn; estas bonŝance ke ili okazas ekster UEA, ĉar la plimulto el ili fiaskas! Tamen jam estas tiom da sukcesaj projektoj, ke estas tute klare al ĉiu kiu volas vidi tion, ke estonta UEA devas esti unuavice virtuala ento kun etendiĝoj en la realon — ne inverse.

Mi kredas ke la nuna estraro jam komprenas tiom, sed neniu ĝis nun kuraĝis pripensi la konsekvencojn al la Delegita sistemo.

José Antonio Vergara
José Antonio Vergara
2017-11-14 17:16

Martin estas lerta, praktika, honesta kaj persiste laborema homo, do oni povas esti certa ke en tiu ĉi grava posteno li plu kontribuos al UEA kaj tiel al Esperanto. Mi deziras sukceson al li kaj liaj kunlaborantoj

Etuleto
Etuleto
2017-11-19 9:46

Mi jam aŭdis vin paroli simile pri iuj aliaj homoj. Espereble ĉi-foje vi finfine pravos.

Yves Bellefeuille
Yves Bellefeuille
2017-11-15 6:00

Fakte UEA riĉiĝis je 60 000 eŭroj dum 2016, sed pro artikolo 52 de la statuto, la financa raporto devas mensogi kaj kaŝi iujn enspezojn.

Mi supozas ke UEA devas sekvi la statuton kaj daŭre prepari malĝustajn raportojn, sed eble ĝi ankaŭ povus samtempe prepari raportojn kiuj montras la veran situacion.

Lu Wunsch-Rolshoven
2017-11-22 22:11
Respondo al  Yves Bellefeuille

En la artikolo 52 de la statuto mi _ne_ trovas regulon, ke en la financa raporto _manku_ aparta raporto pri la evoluo de la Asocia Kapitalo.

En art. 29 mi trovas: “La Komitato (…) (e) decidas pri la buĝeto kaj ekzamenas la financojn de la Asocio”. Al la financoj evidente apartenas ankaŭ la Asocia Kapitalo el art. 52 kaj ties evoluo (ŝajne “Ĝenerala Kapitalo” en la Pasivoj de la Bilanco en la junia n-ro de la revuo Esperanto). Por ke la Komitato povu ekzameni la financojn necesas esti informita pri la financoj _inkluzive_ de la Asocia Kapitalo kaj de ties evoluo dum la jaro. Cetere la Bilanco montras, ke la Ĝenerala Kapitalo iris de 1.724.924 (2015) al 1.825.739,16 (2016), do plus 100.000 EUR; sed pro la saldo de la spezoj (-48.723,55) restas el tiu kresko nur 51.000 eŭroj. Ĉu?

Laŭ art. 50 la “Centra Oficejo administras ĉiujn financajn aferojn de la Asocio, escepte de la Asocia Kapitalo, difinita en art. 52, kaj publikigas la jarajn kontojn kaj bilancon.” Al la bilanco apartenas la Asocia Kapitalo. Se la CO ne volas publikigi informon pri la Asocia Kapitalo kaj ĉefe pri ties evoluo dum la jaro (eble pro la unua parto de tiu ĉi art. 50) , tiam la raporton pri la evoluo de la Asocia Kapitalo publikigu la Estraro, kiu laŭ art. 52 “decidas pri uzo aŭ investo de la kapitalo”.

Ĉu?

Martin Schäffer
Martin Schäffer
2017-11-23 20:18
Respondo al  Lu Wunsch-Rolshoven

Ĉu ĉi tiu dokumento ne estas la serĉata?
http://www.uea.org/l/teko/komitataj/Notoj_bilanco_2016.pdf
Kapitalo ĉ: + 101.000 EUR
Kapitalo DM ĉ: – 31.000 EUR
Deficito ĉ: – 50000 EUR
Rezervo UK – 16.000 EUR
Rezervo 20% Regulo – 22000 EUR
——————————————-
Prenoj el kapitalo = -18.000 EUR

En la postaj jaroj la situacio fariĝas pli komplika, ĉar la antaŭvidita deficito estas pli alta kaj jam ne estas rezervoj, kiuj povus plibeligi la aspekton de la spezokonto.

Lu Wunsch-Rolshoven
2017-11-23 23:16
Respondo al  Martin Schäffer

Tre bela, dankon!
Se mi estus komitatano, mi eble demandus:
– Kiel la kapitalo kreskis? (Donacoj, heredaĵoj…)
– Kion signifas la malkresko de la Kapitalo DM? Ĉu la nombro de DM malkreskis? Kia estas la kalkulo por la estonteco?
(Kio estas la 20%-a regulo – sed tion la komitatanoj verŝajne jam scias…)
Sed: Mi ne estas komitatano kaj mi ne volas rabi vian tempon per la respondado de miaj demandoj.

Iel mia memoro pri bilancoj diras al mi, ke la kapitalo kutime estas la fina diferenco inter ĉio de aktivo kaj pasivo. Sed ĉe UEA la afero estas alia, oni simple elkalkulas la “kapitalon” el la antaŭa kapitalo kaj la donacoj ks. Kiel en la UEA-bilanco nun nomiĝas tio, kio de unu jaro al la posta malkreskas je 18.000 EUR por esprimi la perdon ĉe la (suma) kapitalo?

Jovana
Jovana
2017-11-22 11:49

Se enkalkuli la rapidecon kaj sekretecon per kiuj Varonika estis anstataŭigita de Martin, oni povas flari ian fermitecon en la procedoj de la Estraro. Tio kreas precedencon kaj oni ne surpriziĝu se en la sekvaj monatoj/jaroj, la Estraro kaj la nova ĝenerala direktoro silente malmuntos iom post iom la Centran Oficejon, eĉ se nur por anstataŭigi la nunajn dediĉitajn deĵorantojn per propraj lakeoj.