La estraro de UEA esploras la krizon en la CO

De pluraj monatoj venadas signaloj pri grave malboniĝinta etoso en la Centra Oficejo de UEA. La estraro de la asocio laboras por solvi la problemon.

En aŭgusto 2015 Veronika Poór estis elektita la nova ĝenerala direktoro de Universala Esperanto-Asocio. Ŝi transprenis la postenon en februaro 2016, kiam ŝia antaŭulo Osmo Buller ĉesis labori pro malsaniĝo. Formale Osmo Buller emeritiĝis en majo 2016.

Komence la aferoj ŝajnis marŝi bone, sed post kelkaj monatoj ekaperadis indikoj pri problemoj, unue malgrandaj. Laŭ la informoj kiujn Libera Folio ricevis, temis ĉefe pri misa komunikado inter la ĝenerala direktoro kaj la oficistoj.

Anstataŭ paroli al la tuta oficistaro kune kaj doni la samajn informojn al ĉiuj, Veronika Poór elektis havi ĉiusemajnajn unuopajn interparolojn kun la oficistoj. Kiam la oficistoj poste rimarkis, ke ili ricevis diversajn informojn, aŭ tute ne ricevis informojn pri tio, kio okazas en la asocio kaj la oficejo, ili estis mem kulpigitaj pri “miskomprenoj”.

En la malboniĝanta etoso eĉ ŝajne bagatelaj aferoj kaŭzis plian degeneron de la situacio ĉirkaŭ la nova ĝenerala direktoro. Kiam Veronika Poór sen interkonsiliĝo kun la ceteraj oficistoj mendis novan stokon da oficiala leterpapero, ŝi proprainiciate forstrekis el la informoj sur la papero la eron pri la oficialaj rilatoj de UEA kun UN kaj Unesko.

En januaro 2017 Libera Folio demandis al la prezidanto de UEA, Mark Fettes, ĉu la nova leterpapero signifas ke la rilatoj kun UN kaj Unesko nun estas malpli prioritataj. Li tiam respondis, ke tiuj rilatoj “daŭre restas gravaj”. Lia klarigo de la ŝanĝo estis ke UEA uzas “malsamajn versiojn de la leterpapero depende de la celatoj”.

Ne tre klaras, por kia publiko necesus aparta leterpapero sen indiko pri la rilatoj kun UN kaj Unesko. Sed krom tiu indiko malaperis de sur la nova leterpapero ankaŭ la streketo, kiu montris la ĝustan lokon por faldi la paperon por ke ĝi bone eniru koverton.

Tio laŭ Tobiasz Kaźmierski, la demisiinta kongresa asistanto de UEA, aspektis kiel signo de pli ĝenerala tendenco:

– La indikilo por ĝusta faldado estis necesa por tiuj, kiuj efektive uzis la paperon. Tiajn decidojn oni devas fari kun la koncernuloj. Tiu papero estas simbola afero.

Simbola aspektis al multaj oficistoj ankaŭ la fakto, ke la nova ĝenerala direktoro ne volis sidi en la direktora ĉambro, kiu taŭgis al ĉiuj antaŭaj direktoroj ekde Marianne Vermaas en la 1960-aj jaroj, sed okupis la ĉambron de la kontisto, kun pli da suno kaj vidaĵo al la korto. La kontisto estis movita al la ĉambro kiun la direktoro ne volis havi.

Pli fundamentaj tamen estis la problemoj pri komunikado.

– Laŭ mia impreso la oficistoj estis principe entute ekskluditaj de la informfluo kaj gravaj decidoj, diras Tobiasz Kaźmierski.

La komunikaj malfacilaĵoj ĉirkaŭ la Centra Oficejo rolis ankaŭ en la akriĝinta konflikto inter TEJO kaj UEA en julio 2017. Tiam en la komitato de TEJO oni akuzis la Centran Oficejon pri “sabotado”. La tiama prezidanto de TEJO, Michael Boris Mandirola, rakontis ke la volontuloj de TEJO en la Centra Oficejo ne plu rajtas paroli kun laborantoj de UEA pri oficaj aferoj.

– Konkreta problemo estis ekzemple grandaj malrapidigoj por plenumi la taskojn pro la malpermeso de la ĝenerala direktoro trakti aferojn rekte kun la homoj, kiuj praktike povas realigi ilin. Alia problemo estas ke volontuloj kaj ilia labortempo estis kvazaŭ uzataj kiel ŝanĝvaro por intertrakti kun TEJO, rakontas Alessandro Bonfanti, kiu estis volontulo de TEJO de septembro 2016 ĝis septembro 2017.

Laŭ li, la funkciadon de la Centra Oficejo dum lia laborperiodo karakterizis manko de travidebleco kaj sennecesaj burokrataĵoj.

La kafĉambro en la Centra Oficejo en pli fruaj epokoj estis grava diskutejo.

Kiel ekzemplon de la burokrataĵoj aliaj fontoj de Libera Folio menciis, ke ĉiuj oficistoj, inkluzive de la purigisto, estis ordonitaj regule skribe raporti al la direktoro pri ĉiuj faritaj taskoj, anstataŭ simple plenumi ilin kaj pluiri al novaj taskoj.

Aliflanke la skriba komunikado inter la direktoro kaj oficistoj pliiĝis ankaŭ pro tio, ke multaj oficistoj post ripetaj akuzoj pri miskompreno de la taskoj mem ekpreferis ricevi siajn instrukciojn skribe.

Michal Matúšov, kiu estis volontulo de TEJO de januaro 2016 ĝis januaro 2017, komence tre ĝojis, ke Veronika Poór iĝis la nova ĝenerala direktoro de UEA.

– Ŝi estis mia persona amiko jam de jaroj kaj mi konis ŝin kiel kapablan, amikan kaj agrablan personon. Mi ekvolontulis sufiĉe frue post ŝia ekoficistiĝo. Mi aprezis, ke ŝi unue strebis kompreni la oficejan kulturon kaj komence ne faradis grandajn ŝanĝojn.

Tamen ekde la dua duono de 2016 multiĝis la problemoj pri komunikado inter la direktoro kaj la ceteraj oficistoj, diras Michal Matúšov.

– Veronika prisilentadis informojn, kiujn homoj petis de ŝi, parolis duonan veron kaj uzadis pretekstojn kial io “ne eblas” aŭ “devas”. Ŝi plurfoje klarigis, ke ŝi ne komprenis la demandon, tamen mi kredas ke ambaŭ ni estas sufiĉe inteligentaj por klare demandi kaj kompreni aferojn tiom bazajn kiel ekzemple “Kiu estas la adreso de la volontula domo?”. Rezulte de tiaj diskutoj mi ekzemple dum monatoj havis misan ideon pri mia salajro – Veronika prisilentis gravajn informojn.

Ĝuste prisilentado de gravaj aferoj, kiuj rekte tuŝas la oficistojn, laŭ Tobiasz Kaźmierski grave kontribuis al la malboniĝo de la atmosfero en la Centra Oficejo.

– Imagu, ke vi laboras en relative malgranda oficejo kaj pri la planataj reduktoj de dungitaro, vi ekscias de ekstera fonto. Aŭ ke vi estas libroservisto kaj vi aŭdas, ke oni planas movi vian butikon eksterlanden, ne konsultante vin antaŭe.

La problema etoso en la oficejo kontribuis al tio, ke Tobiasz Kaźmierski mem demisiis de sia posteno, kiel li rakontis en artikolo en La Ondo de Esperanto. Samloke Przemysław Wierzbowski rakontis, ke li forlasis la retejan teamon de UEA pro “infanecaj kapricoj” kaj “ĉantaĝo” fare de la ĝenerala direktoro.

Kvankam Veronika Poór strikte malpermesis al la oficistoj komuniki kun la ekstera mondo pri la situacio en la oficejo, precipe dum 2017 komencis amasiĝi diversaj indikoj pri tio, ke ne ĉio bone funkcias.

La signaloj kompreneble atingis ankaŭ la estraron de UEA kaj ĝian prezidanton Mark Fettes. Responde al demando de Libera Folio li konfirmas, ke oficistoj informis lin pri la problemoj en la laborejo.

– Nia ĝenerala sekretario mem iris al Roterdamo komence de septembro por surloke esplori pri la situacio, Mark Fettes diras.

Li trovas la nunan situacion en la Centra Oficejo “pliboniginda”, kaj konfirmas ke li intencas entrepreni paŝojn tiudirekte. Li tamen nun ne diras kiajn aŭ kiam. “Baldaŭ” estas lia unuvorta respondo al preciziga demando.

La ĝenerala direktoro Veronika Poór ĝis nun ne respondis al demandoj de Libera Folio.

22 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
La Ondo de Esperanto
2017-10-31 10:44

Legu ampleksan intervjuon kun Veronika Poór en la novembra eldono de “La Ondo de Esperanto”, kiu aperos morgaŭ vespere, la 1an de novembro.

Jovana
Jovana
2017-10-31 11:32

Laŭ la klarigo de la prezidanto, UEA uzas “malsamajn versiojn de la leterpapero depende de la celatoj”. Ĉu oni povas vidi ie la “malsamajn” versiojn?

Lee Miller
Lee Miller
2017-10-31 13:21

“Kvankam Veronika Poór strikte malpermesis al la oficistoj komuniki kun la ekstera mondo pri la situacio en la oficejo . . .”

Post konscio pri nur tiu ĉi punkto, ŝi devis esti maldungita.

Rita de Moraes
Rita de Moraes
2017-10-31 14:35
Respondo al  Lee Miller

Vi pravas, ŝi devis esti maldungita. Ŝajnas al mi, ke la nuna prezidanto de UEA ne bone regas la aferojn.
Mi estas vere maltrankvila pri UEA.

eva
eva
2017-10-31 17:09
Respondo al  Lee Miller

Ĉiu monero havas du flankojn. Kio ŝajnas esti klara de vidpunkto de unu, ne nepre estas tia de vidpunkto de iu alia. Tiaj aferoj bezonas pli da komunikado. Ne kun ekstera publiko sed interne. Kaj ni ne juĝu ĝis kiam ni ne aŭdis alian flankon.

Yves Bellefeuille
Yves Bellefeuille
2017-10-31 18:17
Respondo al  eva

La ekstera publiko povas juĝi nur laŭ la videblaj rezultoj; efektive, nur tio gravas al ĝi. Pro la fuŝoj ĉe revuo Esperanto kaj la Jarlibro (ankaŭ ĉe la “reta Jarlibro”), la ekstera publiko povas nur konkludi, ke estas gravaj problemoj.

Ne estas klare al la publiko ĉu la problemoj estas ĉe la estraro, ĉe la oficejo, aŭ ĉe ambaŭ; ĉiuokaze, la estraro respondecas pri la problemoj kaj pri ilia solvado.

Molnár László
Molnár László
2017-11-01 7:52
Respondo al  Yves Bellefeuille

Por solvi la problemon, bv. tralegi mian komenton skribitan al la artikolo ” La Centra Oficejo ekparolis angle ”

Unu frazo el la komento mia : “La u mi la plej urgxa kaj racia tasko estas kiel eble plej rapide ke cxiuj flankoj, oartoprenantoj, dungitoj kunvenu kaj detale pridiskutinte, konsentinte kaj akceptinte cxiujn detalojn, prilaboru kontrakton pri kunlaboro havantan konkretajxojn.”

Jovana
Jovana
2017-10-31 18:22
Respondo al  eva

Kaj se la alia flanko obstinas silentadi?

Jens Stengaard Larsen
2017-10-31 14:08

“… ĉiuj oficistoj, inkluzive de la purigisto, estis ordonitaj regule skribe raporti al la direktoro pri ĉiuj faritaj taskoj, anstataŭ simple plenumi ilin …”

Tio sonas kiel “new public management”.

Sebastiano
Sebastiano
2017-10-31 16:40

Kio estas “new public management”?

Sebastiano
Sebastiano
2017-10-31 19:39
Respondo al  Andreas

Danke dankon!

Jonike
Jonike
2017-10-31 17:22

Damne! Ĉu la nuna Esperanto-movado ne havas spiritan gvidanton, kiu ekstaros kaj ekkrios: SUFIĈAS! Kio okazas nun kun Esperanto, ne nur ĉe UEA, estas “draŝi fojnon”! Kia malrespekto al Zamenhof kaj ĉiuj, kiuj penas doni al Esperanto seriozan signifon, kiun ĝi meritas.

Kirill Ŝvedov
2017-11-01 17:34
Respondo al  Jonike

Mi plene konsentas kun vi. Honeste, por mi movadaj novaĵoj ĉe Libera Folio komencas ĉiam pli simili teatron de absurdo. Vere mireginde estas, ke homoj, kiuj tenas en la manoj ilon por unu el la plej gravaj ŝanĝoj en la homa historio, ludas kun ĝi kvazaŭ malgrandaj infanoj, ne komprenantaj ĝian veran signifon…

Marek
Marek
2017-11-01 3:14

“La ĝenerala direktoro Veronika Poór ĝis nun ne respondis al demandoj de Libera Folio.”
Ŝajnas al mi, ke mi legas ĉi tie tiun ĉi frazon post ĉiu artikolo, kiu koncernas la novan ĝeneralan direktorinon. Kial tiu silentado? Ĉu ŝi intence ignoras la ŝancon sin pravigi kaj klarigi la situacion? Mi bedaŭras tion…

Yves Bellefeuille
Yves Bellefeuille
2017-11-01 5:50
Respondo al  Marek

Estas tre eble, ke Veronika ne publike komentas pro instrukcio de la estraro.

La Ondo de Esperanto
2017-11-01 13:33
Respondo al  Marek

Kiel mi komentis, ŝi ja respondis (kun unumonata malfruoj) ĉiujn demandojn de La Ondo de Esperanto. La intervjuon legu en la novembra Ondo, nun lastafoje provlegada antaŭ la vespera publikigo.

Lerni
Lerni
2017-11-01 8:55

Veronika Poór estis elektita la nova ĝenerala direktoro ……
Ĉu “elektita” aŭ “elektita kiel”?

Sebastiano
Sebastiano
2017-11-01 15:14
Respondo al  Lerni

Ambau eblas. En la aktiva formo ghi estas pli klara: “Oni elektis shin ghenerala direktoro” egalas al “Oni elektis shin kiel gheneralan direktoron”.

Andreas
Andreas
2017-11-01 19:09

Jen aktuala disvolvigho:
“UEA shanghas sian Gheneralan Direktoron, celas financan resanigon”
https://twitter.com/UEAViva/status/925769770825285632

Yves Bellefeuille
Yves Bellefeuille
2017-11-01 19:17
Respondo al  Andreas

Ŝajnas malsaĝe, ke oni ne denove anoncis la postenon kaj invitis kandidatiĝojn. Mi komprenas, ke la situacio urĝas, sed oni povis nomumi provizoran direktoron.

Łukasz Żebrowski
Łukasz Żebrowski
2017-11-01 19:13

GK N-ro 713 (2017-11-01):
“UEA ŝanĝas sian Ĝeneralan Direktoron, celas financan resanigon

En kunsido la 31-an de oktobro, la Estraro de UEA decidis pri grava ŝanĝo en la administrado de UEA, kun la konsento kaj subteno de la Ĝenerala Direktoro. D-ino Veronika Poór, kiu laboras en la Centra Oficejo ekde la komenco de 2016, kaj kiel Ĝenerala Direktoro ekde majo 2016, transdonos sian postenon la 1-an de januaro 2018 al s-ro Martin Schäffer, la nuna Ĝenerala Sekretario. Kiel volontula estrarano, Schäffer gvidis la financajn analizojn kaj oficejan konsultiĝon, kiuj motivis la decidon. Transprenante sian novan rolon, li demetos siajn postenojn kiel estrarano kaj komitatano.”

Pli: http://uea.org/aktuale/komunikoj/2017/UEA-sxangxas-sian-Gxeneralan-Direktoron-celas-financan-resanigon