Nur mil parolantoj de Esperanto en Ĉinio

Same kiel pri la nombro de esperantistoj en la tuta mondo, ankaŭ pri la kvanto de parolantoj en Ĉinio cirkulas plej fantaziaj ciferoj. Post iom da sondado Liu Xiaozhe tamen konkludas, ke verŝajne nur kelkcent homoj en Ĉinio, kaj preskaŭ certe ne pli ol mil, efektive scipovas paroli Esperanton.

Liu Xiaozhe

En la artikolo Esperanto en Ĉinio, mi skribis, ke nun en Ĉinio laŭ mia takso estas malpli ol mil homoj, kiuj povas paroli Esperanton en diversaj niveloj. Oni demandis min, de kie venis tiu nombro.

Mankas en Esperantujo firmaj organizoj, kiuj povus ekzakte enketi datenojn pri Esperanto. Oni ankaŭ malfacile difinas, kio estas “scipovi paroli” iun lingvon. Sed taksi la nombron de Esperanto-parolantoj en Ĉinio ne estas tiel malfacile kiel oni imagas.

Antaŭ ĉio bonvole rimarku, ke mi ne uzas la vorton esperantisto, pri kiu oni ofte disputas. Mi uzas la esprimon parolanto de esperanto, kiu pli klare karakterizas homojn, kiuj parolas Esperanton. Do tio simpligas la aferon.

En Ĉinio estas malmultaj parolantoj de Esperanto, kion mi povas konstati per miaj renkontiĝoj kun lernantoj kaj subtenantoj de Esperanto, dum mia vojaĝo en diversaj provincoj. En iuj urboj, kvankam la mezuro de la Esperanta movado estas granda, tamen plejparto de la partoprenantoj estas nur subtenantoj de la ideo de Esperanto, sed ne parolantoj de tiu lingvo.

En fotoj raportantaj pri la Esperanta movado en Ĉinio, oni povas vidi multajn partoprenantojn, kiuj plejparte fakte ne scipovas paroli Esperante. Iuj prezidantoj de Esperantaj asocioj scipovas diri nur “Saluton” en Esperanto. Nia asocia estro, kiu fervore laboras por Esperantaj laboroj, skribis “jis laivedo” (“ĝis revido”) por adiaŭi nin en la reto.

Pro la malmulteco de parolantoj de Esperanto, en la sama urbo kaj eĉ en la sama provinco, preskaŭ ĉiuj parolantoj konas unu la alian. Nome, se iu kapablas paroli Esperante, certe li scias, kiuj aliaj en la loko povas paroli tiun lingvon, kaj certe li estas konata de aliaj parolantoj.

Por ricevi relative precizan nombron, mi afiŝis en la Ĉina Esperanta Forumo, petante helpon de parolantoj de Esperanto el aliaj provincoj de Ĉinio. Mi petis, ke oni prezentu al mi jenajn ciferojn: Kiom da loĝantoj estas en viaj urbo kaj provinco? Kiom da parolantoj de Esperanto estas en viaj urbo kaj provinco?

Unue mi mem respondas pri la nombroj de niaj urbo kaj provinco: En nia urbo Urumqi (la ĉefurbo de la provinco) estas 3,5 milionoj da loĝantoj, el kiuj estas 3 parolantoj de Esperanto. En nia regiono (provinco) Xinjiang estas 23 milionoj da loĝantoj, inter kiuj estas ĉirkaŭ 5 parolantoj de Esperanto.

Sinjoro Venki (Zhao Wenqi) informis min, ke en la urbo Guangzhou (la ĉefurbo de la provinco) estas 14 milionoj da homoj, el kiuj li konas 10 parolantojn. En la provinco Guangdong loĝas ĉirkaŭ 100 milionoj da loĝantoj, el kiuj estas 20 parolantoj.

Sinjoro Chielismo (Wang Tianyi) diris, ke en la urbo Xi’an (la ĉefurbo de la provinco) estas 8,2 milionoj da loĝantoj, el kiuj estas 5 parolantoj. En la provinco Shaanxi estas 37 milionoj da loĝantoj, el kiuj estas 10 parolantoj.

Sinjoro Zhou Qi diris, ke en la urbo Chengdu (la ĉefurbo de la provinco) estas ĉirkaŭ 14,3 milionoj da loĝantoj, en la provinco Sichuan estas 82 milionoj da loĝantoj. La 20 parolantoj en la provinco ĉiuj estas en la urbo Chengdu.

Sinjoro Kolono (Cao Baozhu) informis min, ke en la urbo Tianjin (administrata rekte de la ŝtato, kun la sama administra rango kiel provinco) estas 13 milionoj da loĝantoj, el kiuj ĉirkaŭ 25 povas paroli esperanton. Tamen mi iom dubas pri tiu nombro. Komence li fanfaronis, ke en Tianjin estas 100 parolantoj, kaj poste li konfesis sian troigon. Sed mi suspektas, ke lia lasta nombro ankoraŭ estas troigita.

En urbego, kies loĝantaro superas 6 milionojn, la demandito rifuzis respondi la demandon, eble pro honto pri la nombro, murmurante, ke tia enketo estas sensignifa. Kaj dum mia enketo, ankaŭ aliaj kelkaj subtenantoj de Esperanto esprimis similan opinion.

Ĝenerale la ĉefurboj ekonomie kaj kulture estas pli progresintaj ol aliaj partoj de la provinco. Analizante la superajn nombrojn, kunligante mian sperton, mi taksis, ke en la provinca ĉefurbo estas ĉirkaŭ 1 parolanto el miliono da homoj, kaj en tuta provinco estas ĉirkaŭ 1 parolanto el 3 ĝis 5 milionoj da homoj.

Ĉar la nombroj de la provinco jam inkluzivas tiun de la provinca ĉefurbo, tial mi kalkulas nur laŭ la nombroj de la provincoj. Nun en Ĉinio estas 34 provincoj aŭ samrangaj administraj regionoj kun 1406 milionoj da loĝantoj. Do laŭ la proporcio de Esperantaj parolantoj en provinco, la nombro en la tuta Ĉinio estas ĉirkaŭ 300 homoj.

Eble iuj opinias, ke la statistikantoj forgesis kelkajn parolantojn. Do ni duobligu la numerojn, kaj la rezulto estas 600 homoj. Se fidelaj samideanoj opinias, ke tiu numero damaĝas ilian senton, ni triobligu la nombron, sed la rezulto daŭre malsuperas la nombron 1000!

Mi diskutis tiun temon kun Esperanta veterano. Lia respondo estas pli malesperiga: Estas malpli ol 100 ĉinoj, kiuj bone parolas Esperanton! Mi pensas, ke eble li juĝas ĉinajn parolantojn laŭ sia lingva perfekteco.

Estas imageble, ke multaj subtenantoj de Esperanto abomenas min pro tiu malesperiga nombro. Do kial mi faras tion? Mi ne estas malamiko de Esperanto. Mi eklernis Esperanton antaŭ 35 jaroj, kiam mi estis 16-jara. Mi ne povas diri, kiam mi esperantistiĝis, ĉar ĝis nun mi ne kuraĝas diri, ke mi jam vere posedas tiun lingvon.

Mi enketas la nombron de ĉinaj Esperantaj parolantoj kun antaŭvidebla mizera rezulto, ne por sonorigi la funebran sonorilon por Esperanto. Mi volas sonorile veki samideanojn!

Troaj mem-dignigo kaj fanfaronado estas la komunaj karakterizoj de malfortaj sociaj grupoj. Milionoj da parolantoj de Esperanto en la mondo estas malvera nombro. Sed ni mem devas sobre koni nian veran situacion. Ni ne estu trompitaj de la fumbombo pafita de ni mem.

Agnoski problemon estas bazo por solvi problemon. Solvi problemon eble estas nefacile. Sed problemo estas nesolvebla, se oni ne agnoskas aŭ eĉ kaŝas la problemon.

Ĉinoj konsistigas ĉirkaŭ 19% el la monda loĝantaro. La Esperanta movado en Ĉinio certe estas grava parto de tiu en la mondo. Internacia Esperanta movado sen Ĉinio estas nekompleta kaj kripla.

Kvankam la kvanto ne decidos ĉion, ĝi estas grava bazo de disvolviĝado de la movado.

En Ĉinio ne estas tiom da parolantoj, kiom oni propagandas. La veran nombron la subtenantoj ne volas agnoski, kaj ĝi estas ignorebla kompare kun la nombro de la loĝantoj en Ĉinio.

Kiu estas la kaŭzo de tia situacio? Kie estas la eliro? Ĉu restas espero je la Esperanta movado en ĉi tiu grandega lando?

Solis (Liu Xiaozhe)

La teksto unue aperis en la blogo de Liu Xiaozhe

Pli pri la temo:

34 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Mike JONES
2017-09-22 8:52

Estimata Samideano Solis!
Multan dankon pro via zorge-esplorata raporto.
Ĉiam fortigas havi la veron.
-mj

Loïc Rossi
2017-09-22 10:39

Tiu takso estas tre dubinda laŭ mi. Ne pro politikaj aŭ emociaj kialoj, sed pro la metodo uzata.

Unue, por la aserto ke
“Pro la malmulteco de parolantoj de Esperanto, en la sama urbo kaj eĉ en la sama provinco, preskaŭ ĉiuj parolantoj konas unu la alian.”
vi ne donis pruvon. Fakte, mi memoras okazojn kie, uzante la aplikaĵon Amikumu, homoj malkovris esperantistojn en sia urbo pri kiu ili neniam aŭdis. Same kiel ne ĉiuj esperanto-parolantoj estas anoj de UEA, ne ĉiuj esperanto-parolantoj iam renkontis aliajn esperantistojn, eĉ en sia ĉirkaŭo. Tial supozi ke ia homo povas precize raporti pri la kvanto da esperantistoj en la ĉirkaŭo estas almenaŭ dubinda, se ne simple tute erara. (Kaj tiu aserto estas sendube ju pli malvera des pli granda estas la urbo/regiono)

Due, vi faris vian demandon sur la Ĉina Esperanta Forumo. Ĉu tiu forumo bone reprezentas la ĉinan esperantistaron? Kiom da respondojn vi havis? Ŝajnas ke vi ne donis ĉiujn respondojn kaj vi ne detalis viajn kalkulojn.

Tiujn metodajn erarojn oni ne korektu simple duobligante la rezulton. La antaŭan takson (60 000) oni povas malŝati, sed almenaŭ ĝi baziĝas sur oficialaj nombroj, kun racia matematika metodo, ne nur sur unuopaj spertoj.

Andreas
Andreas
2017-09-22 16:58
Respondo al  Loïc Rossi

Loïc Rossi: “La antaŭan takson (60 000) oni povas malŝati, sed almenaŭ ĝi baziĝas sur oficialaj nombroj, kun racia matematika metodo, ne nur sur unuopaj spertoj.”
Mi supozas, ke vi celas la takson de Svend Vendelbo Nielsen ( https://goo.gl/BvT5Z4 ; kaj la nombro 60000 rilatas al la tuta mondo). Menciindas jeno: El la takso de Svend rezultas por Chinujo inter 1236 kaj 2365 Esperanto-parolantoj (konfid-intervalo chirkau 1626,6). La sperto de unuopulo (chi-okaze Solis) do kondukis al rezulto, kiu – lau la grandordo – koheras kun la rezulto surbaze de oficialaj nombroj kaj racia matematika metodo.

Jorge Camacho
2017-09-22 10:43

Gratulon kaj dankon pro la senmitiga esploro. Esperantistoj tre shatas disvastigi (kaj unue mem kredi) siajn proprajn fabelojn. Baza motoro de esperantismo estas rev-rezonado (wishful thinking). Ekzemple nun per la miliono da homoj kiuj ekfaris E-kurseton en Duolingo…

Vanege
Vanege
2017-09-22 12:17
Respondo al  Jorge Camacho

… estas almenaŭ 50 000 novaj homoj kiuj finis la tre bonan kurson, do povas legi diskutojn kaj tekstojn en normala Esperanto sen tro da problemoj. Mi finis la frazon por vi.

Jorge Camacho
2017-09-22 12:54
Respondo al  Vanege

Chu ili ankau parolas la lingvon?

LaPingvino
LaPingvino
2017-09-22 21:09
Respondo al  Jorge Camacho

Sufiĉu la konstato ke neniu klubo aŭ evento kie Duolingo-lernanto alvenis, povis facile kredi ke oni estas komencanto. La nivelo multe pli bonas ol la kutima nivelo A.D. (antaŭ Duolingo)

amuzulo
amuzulo
2017-09-22 23:44
Respondo al  LaPingvino

Ĉu pli bone ol B. C. (Before Chuck)? ??

Tiun ŝercon mi aŭdis lastatempe, sed mi ne plu memoras de kiu, ha.

amuzulo
amuzulo
2017-09-22 19:28
Respondo al  Jorge Camacho

… ho, fakte mi volis diri kursegon, ĉar ĝi estas multe pli ampleksa ol ekzemple la Zagreba Metodo.

Zlatko Tišljar
Zlatko Tišljar
2017-09-23 16:18
Respondo al  amuzulo

La celo de la Zagreba Metodo estas lerni minimuman kvanton da Esperanto kiu sufiĉas por baza komunikado, sekve por lerni malamplekse: Lerni 500 morfemojn kaj uzadon de tiu materialo. Amplekseco estas afero de hazarda decido de aŭtoro: ĉu lerni 2000 mofemojn aŭ 10.000

Evgenij
Evgenij
2017-09-24 10:30
Respondo al  amuzulo

Baza (unueca?) lernolibro. Postuloj
0. Enkonduko: konvinkoj, reklamoj, informoj; la interna ideo.
1. La baza lernolibro devos havi altan statuson/rangon (per la helpo de UK
aŭ UEA/AdE), ALTKVALITAN dezajnon k enhavon.
2. La lernolibro devos havi la optimuman parton de la akademia vortaro.
Ĉirkaŭ 900 morfemojn por elementa klero, kutima komunikiĝo, turismo (Ofteco de morfemoj;
Relativa sendependeco (kompromiso kun la ofteco); scienca argumentado; 500 morfemojn ne estas sufiĉaj
por tio (ankoraŭ kaj el tio sekvas, ke la lernintoj forir(as/os))).
3. Scienca argumentado pri partoj de la gramatiko; pri metodaro, ekzemploj, ekzercaro.

Licxjo
Licxjo
2017-09-24 12:41
Respondo al  Evgenij

Baza lernolibro, postuloj:

Manko de misinformoj, fanfaronoj, kaj mitoj.
Bona, klara prezento de la lingvo en moderna, aktuala formo.
Utila vortostoko por ĉiutaga uzado en normalaj viv-situacioj.
Alloga, moderna prezento, tipografie kaj grafike.
Realvivaj dialogoj

Tarrask
Tarrask
2017-10-03 18:06
Respondo al  Evgenij

Vi estas tiu rusa klauno kiu spamas vian “unu bazan lernolibron” cxie. BV cxesi.

dennis keefe
dennis keefe
2017-10-04 10:28
Respondo al  Tarrask

Tarrask, mi supozas, ke vi ne vere pensas, ke Evgenij estas “klaŭno”, ĉu ne? Skribi tion pri homo certe ne estas afable, kaj speciale ĉar inter la plej bonaj kaj gravaj homoj en Esperantujo troviĝas niaj verkistoj – de literaturo, de revuoj, de lernolibroj.

Evgenij, tamen, probable farus pli bone se li sekvus la vojon de multaj aliaj verkistoj kiuj volas promocii siajn verkojn: skribi ion kio REKTE RILATAS LA TEMON (ekzemple pri artikolo en Liberafolio aŭ la Ondo de Esperanto). Do rekte tuŝu la temon, kaj poste paroletu pri kial via verko helpas tiuteme, kaj nur tiuteme.

Mi invitas al Evgenij verki artikolon por IPR, la Internacia Pedagogia Revuo de ILEI. Samtempe, kiam iu temo ekaperas en Liberafolio aŭ aliloke, Evgenij povas montri kiuj partoj de lia libro rilatas al la temo. Ekzemple, kiam la Esperanto-kurso de DUOLINGO atingas 2,000,000 da gelernantoj kaj grandlitere ekaperas artikolon pri tio (eble en aŭ antaŭ Zamenhofa Tago de 2018), li povas montri kiel lia kurso helpos tiurilate.

Tarrask, daŭrigu vian pikadon kiam bezonate, sed eble ne lasu vian glavon elglitiĝu el via mano (En Esperantujo ni bezonas iom da pikado, spronado, ĉu ne?). Kaj Evgenij, mi volonte aĉetos bileton por eniri en vian cirkon, ĉar mi ankaŭ de tempo al tempo loĝas en tiu pedagogia, andragogia cirko nomata ‘verkado de esperantaj lerno-libroj”. Ni estas edukaj fratoj.

Evgenij
Evgenij
2017-10-04 15:02
Respondo al  dennis keefe

dennis, tian lernolibron ne ekzisas. Spertaj esperantistoj devos krei ghin.

Evgenij
Evgenij
2017-10-04 15:05
Respondo al  Evgenij

ne ekzistas*

Vanege
Vanege
2017-09-22 11:51

Laŭ tiu metodo, estas nur 15 Esperanto-parolantoj en Parizo ĉar mi konas nur 15 Esperanto-parolantojn en Parizo.

Andreas
Andreas
2017-09-23 9:10
Respondo al  Vanege

Solis: “… la nombro en la tuta Ĉinio estas ĉirkaŭ 300 homoj […] Se fidelaj samideanoj opinias, ke tiu numero damaĝas ilian senton, ni triobligu la nombron, sed la rezulto daŭre malsuperas la nombron 1000!”
Vanege: “Laŭ tiu metodo, estas nur 15 Esperanto-parolantoj en Parizo ĉar mi konas nur 15 Esperanto-parolantojn en Parizo.”
Nu, lau la Solis-metodo oni triobligu 15. Rezultas do, ke estas 45 Esperanto-parolantoj en Parizo.

jixiang
2017-09-24 7:49
Respondo al  Vanege

Jes, sed mi kredas ke en Cxinio la ebleco ke la Esperantistoj en unu urbo cxiuj konu unu la alian estas pli altaj.

Thierry Saladin
Thierry Saladin
2017-09-22 13:51

Saluton,
Gratulon al la aŭtoro de tiu ĉi artikolo pri lia enketo.
Preter ĉi-enketo, kies rezulto tute ne mirigas min — tute male* — la ĉefa frazo en lia artikolo estas “Agnoski problemon estas bazo por solvi problemon. Solvi problemon eble estas nefacile. Sed problemo estas nesolvebla, se oni ne agnoskas aŭ eĉ kaŝas la problemon.”
Liu Xiaozhe, vi perfekte resumis la problemon de la Esperanto-movado. Unufraze.

* se oni enketus same en diversaj eŭropaj landoj, eĉ en mia lando (Francio), la rezulto estus nebona, rilate al la loĝantaro. La Esperanto-movado estas ja mikroskopa mondo, dum la lingvo aperis antaŭ 130 jaroj.

Elkore.

Thierry Saladin

Jens Stengaard Larsen
2017-09-23 13:19

La fundamenta problemo de ĉi tia esploro estas ke dividi la homan lingvon en nete apartajn lingvoformojn (“lingvojn”) ne estas science serioza entrepreno. Diri ke iu parolas ekzemple Dane aŭ Svede, Portugale aŭ Koree, Ĉine aŭ Esperante, lastinstance estas simple nom-magio. Ne ekzistas apartaj lingvoj pli ol ekzistas apartaj homrasoj.

dennis keefe
dennis keefe
2017-09-23 13:58

Leginda artikolo de Sinjoro Solis. Kaj estus tre interese estigi novan kurson de Duolingo pri Esperanto en la ĉina lingvo. Nuntempe en la ĉinlingva retejo de Duolingo estas 13.39 milionoj da lingvolernantoj de la angla, kaj 45.5 miloj de la hispana. Ĝis nun ne estas alia lingvo tie.

Certe krei tian esperantan kurson, kiel la trian duolingan kurson en la ĉina lingvo, bezonus multege da laboro, eble tro, de la ĉinaj Esperantistoj. Tiu kurso eble ne rapide ŝanĝus la nombron de bonaj parolantoj de Esperanto en Ĉinio, sed ĝi kontribuos al venonta kresko.

Ĉiaokaze kiel diris unu el la gelernantoj de Esperanto-Insulo 2013: “Mi parolas Esperanton pli bone post dumonata lernado ol la anglan post 12-jara studado”: https://www.youtube.com/watch?v=xJhGQ6JyjaM.

Zlatko Tišljar
Zlatko Tišljar
2017-09-23 18:39
Respondo al  dennis keefe

Ĉu iel oni povas informi en Ĉinio ke ekzistas reta kurso en la ĉina lingvo ĉe learn.esperanto.coom?

Gunnar Gallmo
Gunnar Gallmo
2017-09-23 15:17

Mil parolantoj – kaj kiom da skribantoj?

Amri Wandel
Amri Wandel
2017-09-23 18:04

La kerna punkto en tiu kaj chiuj aliaj esploroj estas kiel oni difinas, kio estas “scipovi paroli” iun lingvon”. La nombro draste dependas de la difino. En mia esploro de 2015 http://indecs.eu/2015/indecs2015-pp318-321.pdf la kriterio estas propra aserto en Facebook, ke oni scipovas E-on (kun statistikaj korektoj de diversaj faktoroj). En la esploro de Vendelbo de 2017, https://www.liberafolio.org/2017/02/13/nova-takso-60-000-parolas-esperanton/, la baza kriterio estas membreco en E-organizajhoj kaj Lernu!. Kredeblee mia takso (2 milionoj) estas realisma por la nombro de personoj en la reto kiuj havas ian nocion pri E-o, sufichan por mem listigi E-on inter siaj lingvoj (kiu neniel garantias ke ili bone parolas E-on) dum la kalkulo de Vendelbo (60,000) taksas la nombron de membroj de E-organizajhoj kaj lernitoj en Lernu! (kiu simiele neniel garantias ke ili bone parolas E-on). Se oni difinus “parolanto de E-o” kiel “persono kiu kapablas iom komuniki| per E-o”, la nombro vershajne trovighus ie inter la du nombroj.

Andreas
Andreas
2017-09-24 10:14
Respondo al  Amri Wandel

Amri Wandel:”… la kalkulo de Vendelbo (60,000) taksas la nombron de membroj de E-organizajhoj kaj lernitoj en Lernu! (kiu simiele neniel garantias ke ili bone parolas E-on).”
Efektive li uzas jenajn enir-datumojn rilate al chiu el 175 landoj:La
a)membronombrojn de 6 Eo-rilataj organizajhoj:UEA, Pasporta Servo,esperantujo.directory,lernu.net,edukado.net k la respektiva landa Eo-asocio
b)nombron de loghantoj de chiu el la 175 landoj
c)nombrojn de Eo-parolantoj lau censoj faritaj en 4 landoj
Ne estas premiso,ke la membroj havu difinitan nivelon de Eo-posedo!
Baza ideo de la modelo:
Por chiu lando la membronombro estas esprimebla per ekvacio laustile de jena ekzemplo,chi tie de mi fasonita por Chinujo:
x_UEA_CHN = N_CHN * p_CHN * a_UEA * w
kun
x_UEA_CHN:nombro de UEA-membroj en Chinujo;konata:135
N_CHN:nombro de loghantoj de Chinujo;konata:1357 milionoj
p_CHN:nombro difinita tiel:Estas meznombre po p_CHN da Eo-parolantoj en unu loghanto de Chinujo,se la skalfaktoro b (klarigita malsupre) estus 1,alivorte: Se b estus 1,tiam estus p_CHN * N_CHN da Eo-parolantoj en Chinujo;p_CHN estas determinenda
a_UEA:nombro de la UEA-membroj tutmonde (5386) dividite per la nombro de la membroj de chiuj 6 konsiderataj organizajhoj tutmonde (206886);konata:0,026
w:nombro proksima al 1,se difinitaj statisikaj kondichoj estas plenumitaj;detaloj: https://goo.gl/jy87I8
El statistika adapta kalkulado rezultas p_CHN en 1a shtupo;p_CHN*N_CHN estas la nombro de Eo-parolantoj en Chinujo,se b estus 1.
2a shtupo:Por determini b,Svend konsideras la censojn de 4 landoj;sekvas la nombroj de indikintoj je Eo kiel posedata lingvo:
m_EST=209,m_LTH=604,m_NZL=123,m_RUS=992
Pri la skalfaktoroj de tiuj landoj validas
m_EST=b_EST*p_EST*N_EST
kaj analoge pri la ceteraj 3 landoj
Sekve
b_EST=m_EST/(p_EST*N_EST)
kaj analoge por la ceteraj 3 landoj
La meznombro de tiuj 4 skalfaktoroj estas
b=(b_EST+b_LTH+b_NZL+b_RUS)/4=0,3
Estas do
m_CHN=b*p_CHN*N_CHN=1626,6
Eo-parolantoj en Chinujo.

Andreas
Andreas
2017-09-24 10:23
Respondo al  Andreas

En mia antaua komento ( https://www.liberafolio.org/2017/09/21/nur-mil-parolantoj-de-esperanto-en-cinio/#comment-1212 ) mi devis rezigni pri spacetoj, por ke la teksto trovu spacon en unu komento. Mi pardonpetas pri la pro tio rezulta legado pli malkomforta.

Andreas
Andreas
2017-09-24 14:32
Respondo al  Amri Wandel

Amri Wandel: “Kredeblee mia takso (2 milionoj) estas realisma por la nombro de personoj en la reto kiuj havas ian nocion pri E-o, sufichan por mem listigi E-on inter siaj lingvoj (kiu neniel garantias ke ili bone parolas E-on) …”

Tutmonde estas 7470 milionoj da homoj. Se tutmonde estus 2 milionoj da Eo-parolantoj, tiam estus meznombre po 268 Eo-parolantoj el unu miliono da homoj. En la regiono chirkau mia loghloko*) mi perceptis ch. 30 Eo-parolantojn**) el ch. 1,3 milionoj da homoj; tamen devus esti 268 * 1,3 = 348.
Kie do kashas sin la 318? Chu en Duolingo-kursoj kaj Fejsbuko?
*) En la nordokcidenta Germanujo.
**) Mi kunnombris ech tiujn de tre malalta nivelo.

Amri Wandel
Amri Wandel
2017-09-24 22:10
Respondo al  Andreas

Bv. relegi mian mesaghon, kiun vi mem citis: “personoj en la reto kiuj havas ian nocion pri E-o, sufichan por mem listigi E-on inter siaj lingvoj (kiu neniel garantias ke ili bone parolas E-on) …”. Malmultaj el tiaj personoj portas verdan stelon kaj iras al e-klubo, tial ne miru ke vi konas nur 30. 10% estus tute kredebla proporcio. Cetere vi persone eble ne konas multajn, kaj via regiono ne nepre estas tipa ekzemplo de la monda averagho.
Pli seriozan laboron faris Vendelbo, kiu ne kalulras nur lau sia regiono kaj sia persona konatigho. Mi atente legis lian artikolon en LF kaj kredas ke mi komprenas lian metodon, do vi ne devas ghin klarigi al mi. Lia metodo kaj la mia taksas malsimilajn aferojn, do ne eblas kompari la nombrojn. Cetere, lau lia tabelo, en Israelo estas pli ol 400 E-parolantoj. Hazarde, kiel prezidanto de ELI kaj redaktoro kaj dissendanto de ghia bulteno, mi preskau parkeras la adresaron kaj estas tie nur ch. 100 adresoj. Simila nombro estas en la ELI-retlisto, kiun mi mastrumas, plejmulte la samaj.
Chu tio pruvas ke la metodo de Vendelbo subtaksas je 1:4? Certe ne, char la nombro de chiuj personoj en Israelo kiuj iam lernis E-on estas kelkcentoj. Se ni aldonus tiujn kiuj lernetis en E-on la reto (la plimulton ni tute ne konas) oni facile atingus pli ol mil, proksimume la procentajho (3/10,000) taksita de mia metodo. Mi cetere testis mian metodon kun aliaj lingvoj kaj trovis ke ghi pli malpli akurate taksas la nombron de parolantoj (vidu en la artikolo).

Andreas
Andreas
2017-09-25 7:42
Respondo al  Amri Wandel

Amri Wandel: “… Vendelbo […] Lia metodo kaj la mia taksas malsimilajn aferojn, do ne eblas kompari la nombrojn.”

Chu? Vian studajhon*) mi komprenas tiel, ke lau ghi rezultas ch. 2 milionoj da parolantoj (“speakers”) de Esperanto tutmonde, dum lau Vendelbo rezultas ch. 60000, kaj ke ambau nombroj rilatas al nepre similaj aferoj:

“With these numbers it is straightforward to calculate1 that the number of people who speak Esperanto among those who use the Internet is approximately 2 million [11], and in the whole world’s population it is probably significantly larger […]
Hence 300 000 Esperanto speakers in Facebook out of 2-3 million Esperanto speakers worldwide is consistent with the percentage appropriate for other languages.”

*) http://indecs.eu/2015/indecs2015-pp318-321.pdf

Andreas
Andreas
2017-09-25 11:12
Respondo al  Amri Wandel

Amri Wandel: “Cetere vi persone eble ne konas multajn, kaj via regiono ne nepre estas tipa ekzemplo de la monda averagho.”

Por “mia” regiono*) (1,3 milionoj da loghantoj; 30 Eo-parolantoj konataj al mi) rezultas da Eo-parolantoj lau la
1) Solis-modelo: 3*30=90
2) Vendelbo-modelo: p_DEU*1300000 = 0,0000475067*1300000 = 62
3) 2-milionoj-Fejsbuko-modelo: 268/1000000*1300000=348.

Do la nombroj lau la Solis- kaj Vendelbo-modeloj estas en la sama grandordo – kontraste al la nombro lau la 2-milionoj-Fejsbuko-modelo.

Simileco inter la nombroj lau la Solis- kaj Vendelbo-modeloj estas konstatita, kiel okaze de Chinujo ( https://www.liberafolio.org/2017/09/21/nur-mil-parolantoj-de-esperanto-en-cinio/#comment-1196 ).

*) Ghi ampleksas la urbojn Bremen kaj Oldenburg kaj krome la distriktojn Ammerland, Wesermarsch kaj Cuxhaven. En tiu chi regiono aktivas ekde 1995 Esperanto-Gruppe Unterweser ( http://www.esperanto.de/unterweser ).

jixiang
2017-09-24 7:48

Mi kunsentas kun la verkisto: en mia sperto, la kvanto da Cxinoj kiuj efektive parolas Esperanton flue (aux je konversacia nivelo) estas suficxe malalta.

Tamen, la nombro da Cxinoj kiuj simpatias kun la Esperanto movado kaj kelk-foje partoprenas arangxoj estas multe pli alta. En la konteksto de Euxropa lando, aux lando kie iu Euxropa lingvo estas vaste parolata, tiuj homoj versxajne cxiuj parolus Esperanto suficxe bone. La problemo estas ke por Cxinoj, kaj aliaj Azianoj, Esperanto estas multe pli malfacila ol gxi estas por parolantoj de Euxropaj lingvoj, pro la ne familiaraj radikoj.

ekzistas
2017-09-27 10:45

Kara Jens . Ekzistas apartaj lingvoj en la mondo- kaj ankau ekzistas diversaj tipoj de homoj . Dum UK en Bonaero oni ankorau prolis pri ” rasoj “en argentinio
Pri ambau fakoj okupighas vaste sciencistoj.

La artikolo de s-ano Liu el chinio estas sufiche realisma.

Andreas
Andreas
2017-10-08 20:07

Lau la konkludo de la studajho “Klarigi la densecon de esperantistoj per lingvo kaj politiko”*), farita de Svend Vendelbo Nielsen, la denso de Esperanto-parolantoj de lando signife korelacias kun jenaj chefaj influ-faktoroj: richeco, disponeblo je la interreto kaj krome grado de kontribuado al scienco kaj kulturo.
*) https://goo.gl/3VAWDG