Forpasis Marjorie Boulton

La 30-an de aŭgusto, en la aĝo de 93 jaroj, forpasis Marjorie Boulton, unu el la plej ŝatataj Esperantaj verkistoj, honora membro de UEA.

Marjorie Boulton en 1999. Foto: Philip Brewer (CC BY 2.0)

La verkista kariero de Marjorie Boulton komenciĝis en 1949, kiam ŝi havis 25 jarojn, per poemaro en la angla lingvo. Post tio ŝi publikigis tridekon da libroj en plej diversaj ĝenroj. Poemoj, prozo, teatraĵoj, literaturaj studoj en la angla kaj en Esperanto aperis el ŝia plumo, sed ankaŭ amuzaj artikoletoj en Monato. La anglalingva publiko tutmonde konas ŝin kiel seriozan literatur-scienciston, la esperantlingva – same tutmonde – ankaŭ kiel poeton kaj grandan amikon de katoj.

En artikolo aperinta en Libera Folio en 2005 Baldur Ragnarsson skribas: “Marjorie Boulton estas unu el la plej produktivaj kaj ŝatataj verkistoj en la internacia lingvo. Ŝiajn literaturajn verkojn ecigas subtila arto, sincero kaj humanismo. Kaj per siaj edukaj verkoj ŝi scias instrui per idea riĉo kaj amuzi per ĉiam ĉeesta sprito.”

En omaĝa parolado okaze de transdono de la Esperanto-Kulturpremio de Aalen al d-ro Marjorie Boulton en 1998 Baldur Ragnarsson diris:

En sia unua poemo en Esperanto, Marborda ŝtono, verkita en 1951, Marjorie, la poetino, tiam 27-jara junulino, priskribas sian iradon sur marbordo en mizera anima stato, kiel okazas ja ne malofte en junaj vivoj. Ŝi hazarde rimarkas ovoforman ŝtonon inter la rokoj kaj ĝin prenas, la ŝtono viviĝas en ŝia mano, kaj pro ia mistera procezo ŝi sentas strangan bruon de “estonta fido”, de “espero nova”. La juna poetino sentas transformiĝon en sia animo, transformiĝon el mizero al fido, precize tian transformiĝon sur tiu stadio en sia vivo, kiam ŝi decidis fordoni sin al arta kreado en la internacia lingvo, Esperanto.

Tiu transformiĝo portis en si kreskigan forton kiu rapide produktis abundajn kaj variajn fruktojn: kvar jarojn poste aperis ŝia unua poemaro en Esperanto, Kontralte, ampleksanta malpli ol 273 paĝojn da poemoj, poemoj eksterordinaraj en la Esperanta literaturo, poemoj de virineco en la plej profunda senco, poemoj, kiuj vekus furoran reagon eĉ nun, se tiaj aperus en vaste konata nacia lingvo. Pasis ankoraŭ kvar jaroj, tiam sekvis nova poemaro, simple titolita Eroj, ĉi tiu ampleksanta 349 paĝojn da poemoj, poemoj de plua evoluo de la poezia kreopovo de la poetino, poemoj esplorantaj novajn, pli vastajn temojn sur granda skalo. La fido, kiun simbole vekis la magia marborda ŝtono de juneco, ne estis ia efemera iluzio, ĝi pruviĝis la fakta vero mem.

En la lastaj jaroj Marjorie Boulton pro sia alta aĝo kaj pro malsano ne ofte povis viziti Esperanto-aranĝojn. En 2015 ŝi tamen ĉeestis la Universalan Kongreson en Lille, mallonge rakontis pri siaj memoroj al la granda publiko, kiu kolektiĝis en la libroservo, kaj subskribis kelkajn librojn.

Pli da informoj kaj ligiloj al pluraj ŝiaj verkoj troviĝas en la retejo Originala Literaturo Esperanta.

Ordigi laŭ:   plej nova | plej malnova | plej populara
Jorge Camacho
Gasto

Mi bedauras kaj kondolencas!

dennis keefe
Gasto

Mi esperas, ke iam estiĝos bele aranĝita reta biblioteko de Esperanto. Espereble en tiu biblioteko estos ĉambroj de ĉiaj niaj aŭtoroj, kaj en unu el tiuj ĉambroj estos la verkaro de Marjorie Boulton: poemoj, noveloj, teatraĵoj, kaj Faktoj kaj Fantazioj. Ni funebras, sed pro ŝi kaj ŝia verkaro, ni ne forgesos.

Peter Baláž
Gasto

Ege granda perdo! Ŝi estis ege elstara personeco – talentita, humila, afabla, bonkora…homa. Ŝi fakte estis mia unua E-korespondamiko (kiam mi tute ne sciis, ke ŝi estas tiom fama persono en la E-movado :)). E-movado kaj mondo ĝenerale perdis unikan homon… honoro al ŝia memoro!

Ranganayakulu
Gasto

Mi ne povas forgesi shin. Mi gastighis che shi kvar tagojn en februaro 1984 kaj shi montris al mi la tutan Oksfordon. Mi tre shatis la universitatan bibliotekon. Shi arigis lokajn esperantistojn kaj mi prelegis pri Esperanto en Hindio. Kiel fartas shiaj katoj?

Ziko van Dijk
Gasto

Mi elkore kondolencas.

simonet.noel
Gasto

Kondolencas, dankon Sinjorino pro via Kontribuo al la Lingvo Internacia.

Leandro Trujillo Casañas
Gasto

Kondolencojn el La Laguna, bedaŭrindan perdon.

johano
Gasto

Min gxojas ke dum mia multjardeka E-libroservado tuteurope mi havis la honoron disvastigi librojn de sxi. Estis agrable vidi personojn legintajn poezion de sxi. Bedauxrinde ke ne plu venos novaj verkoj. Sed ni (r)estu gxoja pro kion sxi donacis al ni. Honoro al sxi!

ekzistas
Gasto

Ne forgeseblas shia charma angla akchento !

wpDiskuz