Mandirola: “TEJO kaj UEA ne devas resti en konstanta batalo”

Resumante siajn atingojn kiel prezidanto de TEJO, Michael Boris Mandirola akcentas la gravecon de la sendependiĝo de la asocio, sed bedaŭras la daŭrantan konflikton kun UEA. Laŭ li, UEA devus ŝanĝi ĝeneralan direktoron. 

Michael Boris Mandirola. Foto: Anna Striganova.

Ĉiam eblas fari pli bone, sed mi ĝenerale kontentas je la rezultoj de nia lasta TEJO-estrara mandato.

Mi kredas ke ni portis TEJO-n al historiaj atingoj, malgraŭ malgranda estraro, interna opozicio kaj problemoj kun la Ĝeneralaj Direktoroj. Ni ankaŭ realigis profundajn ŝanĝojn kiuj ne faciligis nian ĉiutagan laboron, sed kreis pli bonajn kondiĉojn por tiuj kiuj sekvos nin.

Post jardekoj da diskutoj kaj plurfojaj streboj, ni sukcesis plenumi la juran memstariĝon de TEJO danke al la kunlaboro kaj la subteno de la Estraroj kaj Komitatoj de TEJO kaj UEA. La jura memstariĝo tamen estis la ĉefparto de pli grava ampleksa struktura reformo kiu, interalie, altigis la aĝlimon je 6 jaroj, kreis novan kategorion por senpaga membreco kaj starigis limon je du mandatoj.

Mi konsideris tion la ĉefa prioritato de nia mandato kaj mi ĝojas ke ni sukcesis reformi nian organizon. Mi komprenas ke la ŝanĝoj ne estis unuanimaj kaj kaŭzis fortan reziston de kelkaj homoj; mi pretis surpreni la respondecon je tiuj dividaj elpaŝoj por lasi heredaĵon kiu helpas sekurigi nian situacion pri eksteraj rilatoj kaj subvencioj kaj pli bone labori por atingi niajn celojn.

Alia grava atingo estas la kreo de trejnistaro en TEJO, samkiel ĝin havas aliaj junularaj organizoj kiel AEGEE kaj BEST.

Ni havis projekton pri trejnado de trejnistoj pasintjare, kiu kreis unuan generacion da TEJO-trejnistoj kiuj edukiĝis kun trejnistoj el BEST kiel transdoni konojn kaj kapablojn per neformala edukado. Dua seminario pri tio okazis ĉi-jare ekster la TEJO-rondoj, kaj tria denove fare de TEJO kadre de la Afrik-Eŭropa Junulara Kapabligo dum la IJF. Mi volas aparte danki Karinan Makosa, kiu iĝis komisiito pri aktivula trejnado komence de 2017 kaj kiu gvidis la fruan disvolviĝon de nia trejnistaro en la ĵusaj kernaj monatoj.

Danke al tio ni havas kelkdekon da junaj esperantistoj kiuj pretas transdoni siajn diversfakajn kompetentojn, kaj mi pensas ke longperspektive tio helpos al kvalita aktivula trejnado kaj ĝenerale al kresko de la nivelo de nia agado.

Trie, dum la lastaj du jaroj, TEJO ricevis rekorde multe da subvencioj, kaj tio ebligis kreskon de nia stabo ekde 1 volontulo je la komenco de nia mandato (kvankam oficisto kaj dua volontulo jam tiam estis planataj) al 5 plentempaj volontuloj kaj 5 oficistoj (el kiuj 1 plentempa). Evidente ni ne povus havi nian agadon je la nuna nivelo sen ilia altnivela diversfaka kontribuo. Aliflanke nun estas defio kiel plej efike mastrumi la kreskintan stabon kaj pluakiradi sufiĉe da subvencioj por daŭripovigi ĝin.

Krome mi tre ĝojas je du historiaj sukcesoj en tradiciaj agadoj de TEJO: la papera reapero de Pasporta Servo kaj la unua IJK en Afriko. Mi persone estis malpli engaĝita en tiuj kampoj, kaj aparte en Pasporta Servo; tiuj atingoj estus neimageblaj sen la granda laboro de niaj stabanoj (ĉefe Baptiste Darthenay kaj Eszter Besenyei pri PS, Łukasz Żebrowksi, Pierre Vittet kaj Feriel Djenidi pri la IJK), krom de la respondecaj TEJO-estraranoj (Ĵuliana Evandro kaj Arina Osipova) kaj de multaj aliaj teamanoj.

Pri la neatingitaj celoj: certe la rilato kun UEA estas por mi granda bedaŭro. La jura sendependiĝo ne celis rompon, kaj mi bedaŭras ke ni ne sukcesis taŭge enkadrigi la rolon de la Ĝenerala Direktoro: ĉiu provo tion fari rezultis en akrigo de la konflikto, almenaŭ ĝis la UK. Tiu konflikto cetere forprenis nekredeblan amason da tempo almenaŭ de la prezidantoj kaj de la Ĝenerala Direktoro, tempon kiun ni ĉiuj povus uzi pli fruktodone por la agadoj de niaj organizoj anstataŭ batali pri unuhoma superregemo.

Ankaŭ kadre de eksteraj rilatoj, fako kiu ĉiam estis prioritato por mi persone, mi bedaŭras je nia nesukceso en la KonsilKonsilio pri Junularo de la Konsilio de Eŭropo.

Tie Veronika Poór estis, neatendite sukcese, elektita en 2015, sed ne enposteniĝis pro la nomumo kiel ĜD; tio certe ne estis pozitiva afero. Ŝi estis anstataŭita de Oleksandra “Saŝa” Kovyazina, kiu plej sindediĉis sed ne havis la antaŭan sperton de Veronika. Krome pro manko de oficisto faka pri eksteraj rilatoj, ni ne sukcesis taŭge subteni Saŝan en ŝia laboro kaj poste en la kampanjo por ŝia reelektiĝo. Rezulte unuflanke ni ne sukcesis sufiĉe profitigi tiun postenon, kun la rilataj kontaktoj kaj oportunoj, al nia movado, kaj aliflanke ni ne sukcesis elektigi Saŝan por dua mandato.

Fine mi bedaŭras la malfruon kun kiu ni komencis labori pri Junaj Amikoj de Esperanto.

Malgraŭ ilia starigo pasintjare en julio, ni atendis la ritmojn de UEA por kunlabori pri la temo. Tio estis eraro, ĉar ni havis disponeblan oficistan laborforton dum la pasinta aŭtuno, sed nur ĉi-somere ni vere aktive kaj intense ekkolektis ilin, kaj ni eĉ ne havas ankoraŭ konkretajn planojn pri la komunikfluo kaj la strategio por ilin inspiri kaj engaĝi.

De jen defio por la nova Estraro: ni komencis kolekti Junajn Amikojn de Esperanto, gejunulojn kiuj deklaris sian intereson kaj subtenon al nia afero. Necesas nun varti ilin en taŭga komunikfluo kaj daŭrigi kaj intensigi ilian kolektadon.

Tio tamen ne estas la nura defio. La financoj tre traktendas, ja ni havas nek buĝeton por la kuranta jaro nek financan raporton pri la pasinta (kiu kredinde montriĝos tre deficita); laboro abundas por la nova kasisto. Aliflanke necesas ne perdi la fokuson pri subvencioj, por havi sufiĉan enspezon.

Mi esperas ankaŭ ke TEJO nun povos iom pli fokusiĝi al la kreo, kreskigo kaj disvolvigo de siaj landaj sekcioj. Ja ni bezonas pli da engaĝo ankaŭ landnivele por membrara kresko, por partneraj subvencioj kaj eĉ por eksteraj rilatoj, kaj por tio necesas ke niaj landaj sekcioj ekzistu kaj ke ili ne lamu.

Rilate al UEA, la plej esperinda afero estas ŝanĝo de Ĝenerala Direktoro, kies problemeco vaste transiras la rilatojn inter TEJO kaj UEA. Tamen mi timas ke povus necesi ankoraŭ monatoj, aŭ eĉ jaroj, ĝis la Estraro de UEA decide konsciiĝos je tiu neceso.

Dume TEJO kaj UEA ne devas resti en konstanta batalo. Necesas trovi interkonsentojn por reciproka fruktodona kunlaboro kiel dum la laborgrupo dum UK. Ja kaj en TEJO kaj en UEA estas homoj kiuj komprenas la gravecon de tiu rilato kaj celas trovi solvojn; mi esperas ke la diskutoj tiel daŭros kun la sama fokuso.

Michael Boris Mandirola

(Prezidanto de TEJO 2015–2017)

Lasi respondon

8 Komentoj pri "Mandirola: “TEJO kaj UEA ne devas resti en konstanta batalo”"

Avizi pri
avatar
2000
Ordigi laŭ:   plej nova | plej malnova | plej populara
Licxjo
Membro

Ŝajne estas multaj aludoj kaj vualitaj komentoj pri la direktoro de la CO, sed neniu rekte klarigas la situacion. Estus bone se iuj malkaŝe dirus "Jen la problemoj" . . .

La plej konsterna komento rilate al la CO estas pri la demisio de Tobiasz Kaźmierski, en kiu aŭ li kaj Osmo Buller ne diras la veron, aŭ Mark Fettes ne diras la veron.

Kiel ordinara membro fidu aŭ subtenu la asocion, kiam ne eblas havi kompletan kaj realan bildon?

Membro
Gasto

Liĉjo, vi devas scii, ke fidi la asocion estas eĉ malpli facile por tiuj, kiuj estas proksime de la aferoj, scias kio okazas, sed nek rajtas tion laŭte diri, nek povas ion ajn fari por solvi la problemojn. Estas tristige vidi kiel interne la asocio disfalas kaj tiuj, kiuj povus ŝanĝi tion faras nenion.

Claude Nourmont
Gasto

Oni ne ŝovu ĉiun respondecon al ĝenerala direktoro!
Certe estis eraroj, sed eble ripareblaj. Mi ne vidas en tiu vidpunkto de Michael Boris raciajn argumentojn. Estas tro facile forĵeti homon, kvazaŭ li/ŝi havas ĉiujn kulpojn.

kamarado Beria
Gasto

Oni ne kulpigu Stalin pri ĉiuj eraroj de Sovetio! Certe estis eraroj, sed eble ripareblaj. Estas tre facile kalumnii kaj forĵeti homon!

Sebastiano
Membro

Liĉjo, via deziro estas komprenebla. Sed kiu povus rekte klarigi la situacion? La dungitoj en CO certe ne, ĉar ili ne senkonsekvence povus publike plendi pri la ĝenerala direktoro. La TEJO-prezidanto ankaŭ dependas certagrade de funkcianta kunlaboro kun la ĝenerala direktoro, do ankaŭ li ne povas publike libere paroli. Nun, kiel eksa prezidanto, li iomete pli klare ol antaŭe vortigis sian plendojn, sed tamen verŝajne bone pripensas siajn publikajn vortojn kaj bridas sian langon.

dennis keefe
Gasto
Dankon, Michael Boris, pro la detala artikolo. Por pli profunde kompreni la sukcesojn de TEJO estus bone scii iom pli pri: 1) Kiel TREJNADO de TREJNISTO povas helpi al la movadoj de Esperanto konkrete? Kaj 2) Kiel EKSTERAJ RILATOJ povas favore antaŭenigi Esperanton? Listigo de multe pli da konkretaj ideoj kaj projektoj povas instigi al ĉiaj esperantistoj, en aŭ ekster TEJO, labori pli efike por siaj celoj. Ĉiaokaze iom pli da diskutado povas helpi al ni ĉiuj kompreni, kaj sekve uzi la novajn ideojn. Ne bezonatas respondi nun; eble alia artikolo kun Enric Baltasar aŭ vi en aŭtuno, ekzemple.
Kapitano Francesco Schettino
Membro

karaj amikoj, nova sxanco por la nia movado —
vidu nepre la bildon de amiko de esperanto:
–[ https://goo.gl/photos/kW8zxoQiajN88wrCA ]–
(kaj vocxdonas por mi, candidato prezidento de UEA!)

Gecxjo
Membro

Eh, tiuj 'bataloj' nur malfortigas Movadon ;-(
Aŭ febla financa stato provokas al internaj bataloj?

wpDiskuz