Laborplano donis nur hirtajn harojn

Preskaŭ nenio el la Strategia Laborplano de UEA estas realigita. La asocio ne sukcesis eĉ ellabori novan planon. Paweł Fischer-Kotowski demandas sin, ĉu Mark Fettes ankoraŭ havos tempon pruvi sian taŭgecon por la prezidant-posteno.

Fabrício Valle, la unua el la viceto da redaktoroj elektitaj de la Fettes-estraro(j), sur la kovrilo de sia unua numero de Esperanto demandis: “UEA… UEA… UEA… Kien vi iros?”. La demando restas aktuala ankaŭ nun, kiam la revuo aperas ĝustatempe kaj malhavas tian filozofiuman karakteron. La respondo tamen daŭre mankas.

Ankoraŭ kelkajn semajnojn antaŭ la kongreso en Seulo, kiam la prezidanto sendis al la komitatanoj estraran kaj financan raportojn, li deklaris: “(…) ni poste sendos plurajn aldonajn labordokumentojn, i.a. pri modernigo de la kotizsistemo, pli travideblaj manieroj trakti la buĝeton, kaj proponojn pri nova Strategia Plano kaj Laborplano.”

El tio venis nur la skizo por diskuto pri la nova kotizosistemo kaj la malklara rearanĝo de la buĝeta propono. Nenio pri la strategiaj dokumentoj. Same nenio pri la pliaj ŝanĝoj en la Statuto, promesitaj ankoraŭ en Nitro.

Sed plej okulfrapa estas la manko de la “Strategia Plano kaj Laborplano”. La periodo de la ĝisnuna, kiu antaŭ kvar jaroj rolis kiel elektoprogramo de la Fettes-teamo, ĵus finiĝis kaj mankas novaj direktoj por la asocio.

Ĉu mi riproĉas la estraron pri la manko? Neniel. Sufiĉas foliumi la Strategian Laborplanon 2013–2017 por kompreni, ke tiu dokumento ne estas multe pli ol nura peco da papero kun presitaj literoj. Eventuale tuta fasko da papero.

Finfine, la amplekso de la plano devus nun roli iel avantaĝe al la estraro: el tiom longa listo da farendaĵoj estas pli facile elskrapi tion aŭ jenon por diri: nu, io tamen estas realigita. Sed ne. Apud la lastjara akuta financa deficito (reale 86.700 eŭroj – ni memoru kaj daŭre memorigu!) regas la “agada deficito” kiun tiom volis eviti la estraranoj.

Unu el la grandaj planoj estis starigo de la nova retejo por kiu la komitato disponigis en 2013 harhirtigan sumon de 100 mil eŭroj. La estraro disponis pri ĉio: la povo, la financaj rimedoj, en la lasta jaro eĉ plene subigita ĝenerala direktoro. Nenio helpis.

La retejo uea.org ŝanĝis nur la fasadon – laŭ la skemo ellaborita ankoraŭ antaŭ la Fettes-erao. Kaj krom tio ni ricevis abundeton da mortnaskitaj retejetoj: aktivulo.net, esperanto.center, esperanto.netrevuoesperanto.org. Neniu plu povas orientiĝi inter tiuj paĝoj, sed ne indas eĉ provi – laŭ aspekto, sed precipe laŭ enhavo, ili ne estas interesaj kaj kreas nur falsan impreson de abundo.

Sed kio pri aliaj planoj? Kio pri Tutmonda Inform-Reto, Nitobe-raporto, tutmonda inform-kampanjo pri lingva-kultura diverseco? Kio pri la reta kurso e125? (Intertempe nia lingvo jam 130-jariĝis!) Kio pri la reta kurso pri terminologio? Kio pri la modernigo de la Delegita Reto, la libroserva vendokampanjo? Kaj fine, kio pri la ĉiujara 10%-a kresko de la membronombroj? Mi demandas nur pri kelkaj elektitaj eroj, la tuta strategio konsistas en 36 paĝoj!

Antaŭ ol akcepti novan strategion, la komitato devus postuli de la estraro detalan raporton pri la plenumo de ĉiu unuopa celo el la Strategia Laborplano 2013–2017.

Se iu plano ne povis esti realigita, ni devas koni la kialojn – ĉu bremsis la financoj, ĉu manko de laborfortoj en la CO, ĉu kulpas la estraro kiu okupiĝis pri marĝenaj, neplanitaj aferoj (ŝanĝo de la Statuto, sendependigo de TEJO – ve, kiom da tempo kaj atento tio rabis!)?

Aŭ eble la Strategia Laborplano estis tro fantazia, kiel iuj atentigis jam en 2013? Ĉiel ajn, sen detala analizo pri la ĝisnuna strategio, mankas bazo por decido pri la nova dokumento.

Por ŝpari la tempon, estus pli facile ĝisdatigi la jarnumerojn kaj fine ekzorgi pri la realigo de la planoj jam faritaj.

Same kiel Barack Obama, la prezidanto de Usono, kiu ricevis la Nobel-premion pri paco antaŭ ol atingi ion ajn, en 2013 Mark Fettes estis elektita la Esperantisto de la Jaro. Tio estis kvazaŭ fido-kredito por la revolucio kiun li tiom entuziasme aŭguris almenaŭ ekde 2012.

Li havas ankoraŭ du jarojn, en kiuj li povas pruvi sian taŭgecon por la posteno. En 2019 la komitato kunvenos en Lahti por elekti novan prezidanton – laŭ art. 34 de la Statuto post la dua oficperiodo Fettes devos retiriĝi el la posteno.

La tempo komencas elĉerpiĝi, Mark!

Paweł Fischer-Kotowski

La teksto aperis samtempe en parenteze.net.

24 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Dieter Rooke
2017-08-11 9:41

Chu vi konas novan miraklan kanditaton por la posteno de UEA prezidanto ?

simonet.noel
simonet.noel
2017-08-11 12:50
Respondo al  Dieter Rooke

– Tio estas intensa demando, Dieter, ĉefe el la reala volo de Kandidato.

Danko al vi pro la transponinto.

Mi vidas la POPOLOJ kiel Preziduloj, la lingvo estanta ‘de fakto’ en la posteno por agigi. La vera ulo por komunikigi estas konsekvence la RADIKO elektita de la internaciaj tradicioj, de la tempoj. Ĉiuj radikoj devas esti simplaj, aŭdeblaj, prononceblaj. Ĉiuj frazoj devas esti infanaj sub la blua ĉielo des Eleganta Patrino Tero.

Vorto estas viva persono (diris la poeto).

Lee Miller
Lee Miller
2017-08-11 14:13
Respondo al  simonet.noel

Kaj jen kial oni malesperu pri la estonteco de UEA.

ekzistas
2017-08-14 19:03
Respondo al  Lee Miller

Jochjo la fushulo, edzighis al la plej bela princino ( el fabelo de Anderson ) Tial la nova prezidanto de UEA nepre estu tia fushulo !

Nia espero estu la fushuloj kaj flushuloj! Ili sendube reale ekzistas en E-ujo.

Roland Schnell
2017-08-14 20:30
Respondo al  ekzistas

Estas interese, ke la ligilo sub la nomo de la kontribuanto “ekzistas” direktas al IKEK (http://ikek.org/). Do la komunistoj estas la lastaj, kiuj kredas je fabeloj kaj revas pri belaj princinoj?

Lee Miller
Lee Miller
2017-08-11 14:21

Ni certe ne bezonas novajn strategian planon aŭ laborplanon.

Ni bezonas “kriz-komitaton” kiu starigos mallongan liston de prioritatoj. En organizo kun malgranda membraro kaj malgranda budĝeto, oni rapide decidu kion konservi, kion forigi.

Biblioteko Hodler, la revuo “Esperanto”, kaj la Libroservo de UEA estas kvazaŭ kulturaj heredaĵoj en Esperantujo. Sed krom ili, ĉio estu sur la listo de forigeblaj eroj.

La aŭtoro de la artikolo ne menciis la aĉeton de la domo por volontuloj . . . eble oni povus tuj vendi ĝin kaj rehavi sufiĉe da mono por vivigi UEA-on dum sufiĉe da tempo por remeti ĝin sur realisman padon.

Roland Schnell
2017-08-11 16:31
Respondo al  Lee Miller

Delonge estas la demando, cxu la “kulturaj heredajxoj” devas esti en la multekostas Roterdamo. Bone, la revuo intertempe estas en Moskvo. Biblioteko kaj libroservo povas esti ie en la mondo.
Sed, tio estas la plej tikla problemo, kiu konas, kiu legas la revuon? Mi foje atentigis, ke krom la membroj de UEA neniu Esperantisto havis la eblecon vidi la revuon – kaj la UEA-membroj kaj ecx la delegitoj dum la lastaj 20 jaroj ne provis montri la revuon al eksteruloj.
Mi ne scias, kiom da membroj forjxetas la revuon sen legi gxin.
La strategio de ” Ondo de Esperanto” estas multe pli moderna: Oni povas vidi partojn senpage kaj decidi, cxu indas la investo de abono.
Por aliaj UEA estas UK: multekosta afero, sed oni pensas, ke oni estas en la koro de la Esperanto-Socio. Partoprenas la maljuna generacio pro tradicio kaj la ideo de “Movada konferenco” estas iluzio. Oni gxuas turisman kaj kulturan programon. Malmultaj partoprenantoj vere kapablas kontribui al la estonteco de la Movado.
Tamen UEA nenion gajnas, se oni kopias la formaton de aliaj renkontigxoj, konferencoj, seminarioj, kiuj intertempe abundas. UK nur kapablas travivi, se gxi donas plian valoron. Sed aktuale multaj havas la impreson, ke estas forjxto da mono.
La proponoj ekzistas de jaroj kaj multaj komitatanoj rezignis kontraux la inerteco de la sistemo.

michel
michel
2017-08-11 18:11
Respondo al  Roland Schnell

Mi tute konsentas kun vi Roland, vi bone analizis la aferon. Pri la Prezidanto kaj estraro, eble ”Peters” kun sia principo ne foras!!!

Andreas J. PENK
2017-08-12 6:11

Viaj vortoj amare trafas! Mi timas, ke la nuna gvidantaro pli kaj pli malutilas al UEA. Iliaj kapoj troviĝas super la nuboj, sed kie estas iliaj piedoj? Estas ne la unua krizo de UEA, estas ne la unua fojo, ke estraro gvidas la organizaĵon al abismo. El tio ni povus ĉerpi optimismon. Almenaŭ tio!

Sebastiano
Sebastiano
2017-08-12 19:17

S-ro Fischer-Kotowski skribis pri d-ro Fettes: “Li havas ankoraŭ du jarojn, en kiuj li povas pruvi sian taŭgecon por la posteno.”

Tiu frazo (se mi ĝin ĝuste komprenis) supozigas, ke d-ro Fettes ĝis nun ne jam pruvis sian taŭgecon por la posteno – almenaŭ ne al s-ro Fischer-Kotowski. Sed d-ro Fettes estis reelektita al sia posteno post la unua oficperiodo de la komitato en 2016a j. (kaj, cetere, sen ŝtormo de indigno el inter la membraro). Do mi supozas, ke d-ro Fettes ja sukcesis “pruvi sian taŭgecon por la posteno” almenaŭ al iuj – eĉ se eble ne al s-ro Fischer-Kotowski.

Ĉar nek la ĝisnuna agado de d-ro Fetters nek lia reelekto al la posteno sukcesis konvinki s-ron Fischer-Kotowski, mi ŝatus ekscii, kian konkretan pruvon li pretus akcepti por – same kiel la plimulto de la komitato – agnoski la taŭgecon de d-ro Fettes por la posteno.

Andreas J. PENK
2017-08-12 20:00
Respondo al  Sebastiano

Mark FETTES responsas ŝanĝon de la statuto de UEA sen antaŭe vasta diskutado. Ĉu vi vere ne ekkonas lian mankantan kapablon gvidi demokratece UEA? Li responsas ĥaoson inter UEA kaj TEJO pro mankanta sufiĉe klara kontrakto pri la interrilatoj post la sendependiĝo. Li informas sufiĉe bone nek la komitatanojn nek la membraron de UEA.

Sebastiano, membraro ofte emas enoficigi iun ajn, ĉar la alternativoj estas eĉ pli malbonaj aŭ mankas alternativo.

Sebastiano
Sebastiano
2017-08-13 23:12
Respondo al  Andreas J. PENK

Nu, Penki, esence temas pri tio: S-ro Fischer-Kotowski implicite postulas de d-ro Fettes, ke tiu ĉi pruvu sian taŭgecon por la posteno de prezidanto. Mi volas ekscii, kian konkretan pruvon s-ro Fischer-Kotowski pretus akcepti por agnoski la taŭgecon de d-ro Fettes por la posteno.

Se li postulas, ke iu pruvu sian taŭgecon, li nomu almenaŭ la konkretajn taŭgeckriteriojn. Tiel oni povus mem formi al si ideon pri la afero.

Andreas J. PENK
Andreas J. PENK
2017-08-15 17:30
Respondo al  Sebastiano

Ĉarma provo manipuli la diskuton. Jes, la fakton, ke vi ofte akompanas Germanajn politikistojn, kara mia Sebastiano, oni povas bone ekkoni el viaj vortoj.

Nu, rigardu nur la raportojn, artikolojn kaj ankaŭ la multajn kritikemajn komentariojn pri la laboro (kaj la magraj rezultoj) de Fettes kaj sia kompanio.

Ne s-ano Fischer-Kotowski devas prezenti ion, la Fettes-estraro devas prezenti laboron validan al la Eo-movado.

Jes, ankaŭ Lapenna estis iel aroganta, sed li estas male ankaŭ kompetenta.

Sebastiano, bonvole ne misuzu vian fakte bonegan kapablon retorikan por mortigi necesan diskuton! Mi tre petas vin.

Sebastiano
Sebastiano
2017-08-15 20:44
Respondo al  Andreas J. PENK

Ne. S-ro Fischer-Kotowski kvazaŭ postulis de d-ro Fettes, ke tiu pruvu sian taŭgecon. Sed per kio? Kion konkrete d-ro Fettes devus fari, por ke ankaŭ s-ro Fischer-Kotowski pretus agnoski: “Jes, vi taŭgas”? Tion mi ne trovis en la artikolo. D-ro Fettes povus fari kion ajn, kaj s-ro Fischer-Kotowski povus poste ĉiam plu plendi, ke d-ro Fettes ankoraŭ ne pruvis sian taŭgecon por la ofico. Tio estas malbona retoriko.

Evgenij
Evgenij
2017-08-14 10:18

Baza (unueca?) lernolibro. Postuloj
0. Enkonduko: konvinkoj, reklamoj, informoj; la interna ideo.
1. La baza lernolibro devos havi altan statuson/rangon (per la helpo de UK
aŭ UEA/AdE), ALTKVALITAN dezajnon k enhavon.
2. La lernolibro devos havi la optimuman parton de la akademia vortaro.
Ĉirkaŭ 900 morfemojn por elementa klero, kutima komunikiĝo, turismo (Ofteco de morfemoj;
Relativa sendependeco (kompromiso kun la ofteco); scienca argumentado; 500 morfemojn ne estas sufiĉaj
por tio (ankoraŭ kaj el tio sekvas, ke la lernintoj forir(as/os))).
3. Scienca argumentado pri partoj de la gramatiko; pri metodaro, ekzemploj, ekzercaro.

zlatko tisljar
zlatko tisljar
2017-08-14 20:52
Respondo al  Evgenij

Dhu vu eraris la artikolon al kiu vi volis referenci?

Evgenij
Evgenij
2017-08-15 8:15
Respondo al  zlatko tisljar

Ne. Mi skribis pri la chefajhpunkto (creado la sciencbazita baza lernolibro) en la sekva laborplano. La strategia eraro estis 500-600 morfemoj en Via lernolibro (sed ghi havas la historian valoron).

Evgenij
Evgenij
2017-08-15 9:13
Respondo al  Evgenij

kreado*

Ian Fantom
Ian Fantom
2017-08-15 0:47

Tute antaŭvidebla kaj antaŭvidita. Mi provis sensukcese levi la demandon de la elekto de nova Estraro en uea-membroj antaŭ la enoficiĝo de Mark Fettes, sed ĉia strebado estis sabotita. Estis evidentege, ke libera diskutado obstaklita. La ses jaroj sub Probal Dasgupta estis egale senrezultaj, kaj en tiu periodo libera diskutado ene de UEA estis sabotata. Mi provis averti dum jardeko, ke tio kio okazis en Esperanto-Asocio de Britio okazas ankaŭ en UEA. Estas sabotado.

Krizipo
Krizipo
2017-08-16 5:28
Respondo al  Ian Fantom

Jen denova pruvo de grandega konspiro kontraŭ Esperanto! Kulpas certege la Brita Sekreta Servo!

dennis keefe
dennis keefe
2017-08-15 11:16

Tre lerte verkita arikolo pri la 36-paĝa Strategia Laborplano de UEA. Al tiu artikolo povas aldoniĝi la demando: Ĉu longdaŭra strategia plano ankoraŭ tiom valoras en mondo de informadikaj kaj interretaj ŝanĝegoj kaj tertremoj?

Strategio estas antaŭplanado, sed eble la plej valora “strategio” por Esperantujo nun estas REAGO-kapablo. Chuck Smith kaj Evildea estas du Esperantistoj kiuj posedas tian reago-kapablon. Mi, persone, ne estas tiel tia.

Dependi de strategio kiu baziĝas sur nova retpaĝo estas bone, sed kiel dirus Peter F. Drucker (la “patro” de monderna estrado-scienco): Eble tio estus solvi la problemon de hieraŭ, dum ni devas prepari nin por lukti kontraŭ la problemoj de morgaŭ. Retpaĝo estis ege valora strategio antaŭ 15 jaroj; sed nun la agokampo estas en la sociaj medioj, kaj por agi tie oni devas “loĝi” tie. Moderna retejo necesas, sed ne plu sufiĉas por efika strategio.

Fulmo-reagoj kutime ne okazas en la estraroj de firmaoj aŭ asocioj; fulma kaj efika reagado okazas en centraj oficejoj kun bone edukitaj kaj trejnitaj homoj kapablaj sukcesigi ĉiam ŝanĝantajn situaciojn. La estraro donas la ĝeneralan, sekvendan vojon, kaj la CO interpretas kaj realigas ĝin. Sur tiu vojo devas akompani nin reago-kapablo, ekzemple, tiu de publikrilatistoj kiuj kapablas publikigi centojn da artikoloj pri Esperanto ĉiumonate tra la mondo.

Roland Schnell
2017-08-15 14:59
Respondo al  dennis keefe

Estas ege bedauxrinde ke Dennis Keefe kutimas per elektitaj vortoj paroli pri neglektindaj aferoj. UEA ne bezons “reago”-kapablon, sed la estraranoj kaj komitanoj (kaj membroj) devus kompreni, ke oni entute devus “RIMARKI” la ekziston de la organizo. Gravas utilaj servoj por membroj kaj ne-membroj.
Oni povas bele revi pri retejoj, sed retejoj nur havas signifon, se oni scias, kion prezenti. La rezulto estas ridindaj alvokoj malmultekoste ie “sxraubi” en la ekzistanta retejo, aldoni novon (modernigitan) fasadon ktp.
La vegetado de “Pasporta Servo”, kiu estas konstante prezentata kiel modela aktiveco, estas malbona signo. Kaj estas kurioze, ke estrarano flegas retpagxon en kiu oni provas starigi alternativon al Pasporta Servo kaj aliaj servoj de UEA (ekz. jarlibro). Neniu rimarkis kaj kritikis tion. Bone, eble estas parto de la “Strategia Plano”……….

dennis keefe
dennis keefe
2017-08-19 4:13
Respondo al  Roland Schnell

Dankon, Roland, pro viaj pensigaj vortoj. Speciale plaĉis al mi via komento pri RIMARKI la ekziston de la asocio UEA. Tiurilate mi havos demandon por vi, kaj poste komenton pri la Gazetaraj Komunikoj de UEA kaj publikaj rilatoj.

Kiamaniere UEA povas rimarkigi sin ekster Esperantujo? Ekzistas Gazetaraj Komunikoj en la retejo http://www.uea.org, sed laŭ mi, tiu bela kaj longdaŭra servo kaj ĝiaj “novaĵoj” restas plejparate ene de la muroj de UEA-ujo.

Rigardu la lastan komunikaĵon kiel ekzemplon. Mi citas, “Tut-Amerika Kongreso de Esperanto okazos en 2018 en Havano”. Nu, estas bone, ke ni Esperantistoj sciu tion, sed ankaŭ estus bone, ke la ekstera mondo informiĝu pri ĝi.

Mi ne diras per tio, ke ĉiuj devas trovi tion es siaj lokaj ĵurnaloj, revuoj, radioj kaj televidoj, sed ekzistas miloj kaj eble dekmilo da amaskomunikiloj, kaj inter ili certe estas spaco por artikoleto pri Kubo kaj Esperantistoj. Eble en 25 gazetoj el 10,000, por preni fantaziajn statistikojn.

Multaj gazetoj en Usono kiuj volas speciale montri reziston al Trumpismo, ekzemple, trovos en artikolo pri Kubo kaj Esperantistoj kialon por publikigi ion pri tiu kunveno de TAKE (Tut-Amerika Kongreso de Esperanto).

Tradukado estas maniero, sed ne estas la plej efika vojo por diskonigi niajn ideojn. Ĉiu lando, ĉiu regiono, ĉiu popolo, ĉiu etnogrupo, ĉiu kulturo – en Merkatiko, ĉiu celgrupo, havas siajn proprajn kutimojn kaj pensojn. Ni serĉu homojn kiuj bone konas Publikajn Rilatojn ĉar ili pli bone scias kiel komuniki efike kun tre diversaj celgrupoj. Ke tia homo estu, se iam eblos, en la Centra Oficejo de UEA. Tio helpos rimarkigi nin.

Mi ne talentas en tia fako, mi nur scias, ke se ni trovos homon kiu kapablos publikigi abundajn diversajn artikolojn laŭ diversaj vidpunktoj en amaskomunikiloj, ni estos rimarkitaj ekster la Movadoj mem. Pri la rimarkigo ene de UEA por ĝiaj membroj, tio estas alia temo, ĉu ne?

Roland Schnell
2017-08-19 10:55
Respondo al  dennis keefe

Kara Dennis
Dankon pri via respondo, kiu montris, ke almenaux vi legis.
Estas du aferoj: La videbleco de UEA ekster la UEA-strukturoj kaj la videbleco ekster Esperanto-komunumo.
Al mi foje menciis, ke ekzemple la delegitoj ne varbe aperas, ne prezentas la revuon kaj la servojn ktp. en sia logxloko aux en aliaj renkontigxoj. Mi ne vidis ekzemple en landa kongreso, ke estas prelego kun diskuto pri la aktivcoj de UEA. La koncernaj delegitoj ne estas konataj al la vasta publiko kaj mi ne havas la impreson, ke ili vere deziras sxangxi tion.

La dua afero estas la videbleco ekster Esperanto kaj tuj vi havas la lingvan problemon. Oni devas fari tion en nacia lingvo (aux en la angla, fi). La kelkjara fusxa agado de komitatano Cid organizi la sendadon “personigitajn” informojn al loka gazetaro klare montras la amatorecon sur cxi tiu kampo. Cxijare mi ankoraux nenion auxdis pri rezultoj, sed supozeble estas same neglektinda kiel en la antauaxj jaroj.

TAKE (Tut-Amerika Kongreso de Esperanto) kaj Trump estas tikla afero, cxar Esperanto devus cxiam aspekti politike neuxtrala. Sed la pura informo pri la evento, la partoprenantoj, la temoj, la diskutoj (prezento de faktoj) estas cxiam permesata.

Pri fakuloj. Sur la papero ecx ekzistas Jxurnalista Organizo

http://www.tejha.org/

Suficxas rigardi la retpagxon por tuj ekscii, ke oni povas atendi nenion. Kaj fakte oni nenion rimarkas de la organizo.

Sed ecx se tie estus vera kompetenco pri “PR” (Public relations), la kara samideanoj ignorus la spertojn. Tio almenaux estas mia sperto dum jardekoj.