Enric Baltasar nova prezidanto de TEJO

Malfrue merkrede vespere la komitato de TEJO elektis novan estraron de la asocio por la venonta jaro. Kiel prezidanto estis elektita Enric Baltasar, kies oficiala nomo estas Pau Codina.

Kvar el la novaj estraranoj de TEJO ĉeestis en la IJK en Aneho. Foto: TEJO.

La elekta komisiono de TEJO rekomendis, ke la komitato elektu naŭmembran estraron, por eviti ke malmultaj estraranoj havu tro da taskoj. Laŭ la elekta komisiono en la lasta estraro la estraranoj estis “superŝarĝitaj”.

La komitato de TEJO ja grandigis la estraron iom, sed ne tiom – la nova estraro havas sep anojn, du pli ol la antaŭa.

Kiel prezidanton la elekta komisiono rekomendis Enric Baltasar el Hispanio, la antaŭan estraranon pri merkatiko, kunlaborado pri informado kun UEA kaj landa agado. Tiun rekomendon la komitato sekvis.

Por la posteno de kasisto la komitato, same laŭ la rekomendo de la elekta komisiono, elektis Bui Mung el Vjetnamio.

Al la posteno de ĝenerala sekretario ne estis elektita Carlos Pesquera, kiel rekomendis la elekta komisiono, sed Hoan Tran (Ĝojo) el Vjetnamio. Pesquera kaj la antaŭa ĝenerala sekretario Arina Osipova, kiun la elekta komisiono rekomendis por la posteno de estrarano pri kongresoj, tute ne estis elektitaj.

Kiel unua vicprezidanto estis elektita Konstanze Schönfeld (Tuŝka) el Germanio. Ŝin la elekta komisiono rekomendis kiel estraranon pri subvencioj.

Kiel dua vicprezidanto estis elektita Francesco Maurelli. Li laŭ la dokumentoj de la elekta komisiono loĝas en Germanio kaj estis rekomendita por la posteno de estrarano kun respondeco pri eksteraj rilatoj kaj rilatoj kun UEA.

Kiel ordinaraj estraranoj estis elektitaj Charlotte Scherping Larsson el Germanio kaj Doniben Jiménez Jaramillo el Kolombio.

Kvar el la sep novaj estraranoj de TEJO ĉeestis en la IJK en Aneho. Neniu afrikano kandidatis al la estraro, kiu estis elektita dum la unua afrika IJK.

La oficperiodo de la estraranoj de TEJO nun estas nur unu jaro. La decido pri la duonigo de la oficperiodo de la estraro estis farita en aprilo, dum la IJF, sen antaŭa diskuto. La propono estis sendita al la komitata listo unu tagon antaŭ la komitata kunsido, kaj la decido poste ne estis publike diskonigita.

9 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón
2017-08-10 12:54

Ni vidu:

1. Francesco Maurelli ĵus iĝis vicprezidanto de TEJO.
2. Francesco estas direktoro kaj posedanto de la firmao Kosmo, kiu “de jaroj provizas servojn al Tejo en la kampo de subvencipetado kaj mastrumado” (http://bit.ly/2fuH6md).
3. TEJO kaj Kosmo subskribis 30.7.2017 “kontrakton pri kunlaboro” (http://bit.ly/2vRC0qC), kiu memevidente signifas rektan aŭ nerektan pagon de TEJO al Kosmo pro faritaj servoj.

Do estrarano de TEJO decidos pri pago al propra firmao.

Ĉu tiu ĉefplado ne sufiĉas por elstarigi ŝokan intereskonflikton? Ni aldonu iom da pipro:

4. Sara Spanò estas la edzino de Francesco.
5. Sara estas estrarano de UEA.
6. Sara estas, aŭ ĝis antaŭ nelonge estis, dungito de Kosmo.

Do estrarano de TEJO decidos pri pago al propra firmao, kies dungito estas aŭ estis lia edzino – kiu, por iom pli kompliki aferojn, estas estrarano de UEA.

Interplektiĝoj profundaj kaj plurdimensiaj indaj je streĉromano.

Ŝoka intereskonflikto, evidenta eĉ por Francesco (kandidatiga letero por la TEJO-estraro): “Kvankam mi ne estas salajrita (nek rekte , nek nerekte) mi estas direktoro kaj posedanto de la firmao Kosmo Strategio […]. Tio estus klara kazo de intereskonflikto, kio manifestiĝas ne nur kaze de misagoj, sed simple el la situacio mem” (http://bit.ly/2fuH6md). Eĉ la koncernato agnoskas “klaran kazon de intereskonflikto simple el la situacio mem”! Fine iom da saĝo.

Aŭ… tamen ne? Jen la solvo de Francesco al la intereskonflikto: “Miaflanke, kaze de estraraniĝo, ne planas partopreni en ajna decido kiu tuŝas la agadon de la firmao”. Tio sufiĉas? Kie do restis la “intereskonflikto simple el la situacio mem”? Necesas iom da religieca fido (aŭ da naivo) por kredi, ke estraranoj libere kaj malferme prenos decidojn kaj pridiskutos la (mal)avantaĝojn kunlabori kun (= pagi al) difinita firmao, kies direktoro kaj posedanto estas kunkolego kunsidanta kun ili.

Jen la fino de mia pledo, via juĝista moŝto.

Zlatko Tišljar
Zlatko Tišljar
2017-08-10 16:49

Chu tia TEJO kies estrarmandato estas nur unujara (dume ghi eventuale kunsidas unu fojon, char ja parto de la estraro estas en Vjetnamio) estas entule agkapabla? La sendependeco de TEJO, kiun mi principe subtenas – ja la pli juna generacio devas esti sendependa por povi enigi novajn ideojn en la movadon), signifas nenion, se la organizo ne estas efika kaj profesinivela.

hxocxjo
hxocxjo
2017-08-10 17:52

Mi konsentas kun vi, Francisco.

Mi aldonus ke la etikaj problemoj rilate al subvencioj jam venas de longe https://www.liberafolio.org/arkivo/www.liberafolio.org/2012/eu-mono-gutas-en-verdajn-posojn/

Estas evidente ke Maurelli devus demisii .
Mi sxatus se oni ankaux rezignus pri subvenci-cxasado, sed eble mi tro petas…

Rudy
Rudy
2017-08-11 9:40

kia babilado … 3 respondoj kaj 3 malsamaj ortografioj. La x- kaj H- metodo estas malamikoj de Esperanto. Ne estas kialo por uzi ĝin eĉ nun! Ĝi igas Esperanton nur malfacila kaj konfuza por komencantoj. Universala lingvo kun tri ortografio!! … pfff!

Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón
2017-08-11 10:08
Respondo al  Rudy

Vi sukcesis verki unu el la plej absurdaj reagoj de la lastaj jaroj. Se konsideri la oftan kaj profundan absurdecon de multaj reagoj, tio estas ne malatentinda atingo.

Rudy
Rudy
2017-08-11 11:05
Respondo al  Libera Folio

La redakcio respondecas nur pri la enhavo de tekstoj afiŝitaj de la redakcio.

La redakcio ne kontrolas la enhavon de komentoj afiŝitaj de legantoj anticipe, sed havas la rajton forigi tekstojn, kiuj estas grave ofendaj aŭ kalumniaj kontraŭ unuopaj personoj. Rasismaj aŭ alimaniere kontraŭleĝaj komentoj estas malpermesitaj.

Mi fermos observado .. saluton

dennis keefe
dennis keefe
2017-08-14 9:01

La komentoj de Francisco pri intereso-konflikto bezonas la urĝan atenton de la Universala Esperanto-Asocio. Ankaŭ la komentoj de Zlakto urĝe diskutindas speciale kadre de TEJO. Intereso-konflikto povas estigi profundajn problemojn rekte por TEJO, kaj sekve por UEA. Kaj unujara mandato de TEJO-anoj ne kapabligos eĉ tre kompetentajn homojn, kiaj Enric Baltasar, kiuj devas labori kun longdaŭraj planoj (multe pli ol unu jaro) pri subvencioj kaj strategio. Tri jara plano, unujara mandato — tio ne kongruas.

En UEA estas tri kategorioj de komitatanoj: A, B kaj C, ĉu ne? Laŭ mia scio, A-komitatanoj plejparte reprezentas landojn kaj gravajn asociojn (ILEI, ISAE, UMEA, LIBE, ktp); B-komitatanoj reprezentas, en teorio, individuajn membrojn, kaj C-komitatanoj membras en la Komitato de UEA por doni konsilojn pri fakaj kaj diversaj temoj.

Mi estas nova C-komitatano (antaŭe, mi rolis kiel B-komitatano), sed mi estas nur mezkompetentulo: iom da studoj, iom da sperto, iom tro da senbrida fantazio, multe da intereso en la temoj. Tamen UEA urĝe bezonas homojn kiuj multe pli bone kompetentas ol mi — kaj miaj kolegoj — pri juro kaj leĝoj. UEA bezonas fakulojn konsilo-kapablajn pri juro kaj intereso-konfliktoj (kaj mi aldonus ankaŭ pri kopirajtoj, laboro-leĝoj kaj interretaj aferoj).

Francesco kaj Sara estas inter la plej bonaj, sinceraj, agokapablaj, kreivaj Esperantistoj, kiujn mi iam ajn renkontis dum mia Esperanto-vivo, kaj mi scias, ke ili ankaŭ ŝatus kunlabori en etika sistemo kaj bonkore akceptos la konsilojn de kompententuloj – pri juro kaj leĝoj – en la ĉiutaga laboro de UEA kaj TEJO.

Ni bezonas, en la interno de la decido-proceso de UEA, tiajn novajn jurajn kompetentulojn kiuj aktive kontribuas al la decidoj kaj agoj en la komitatoj kaj estraroj de UEA kaj TEJO. Por havi tiajn homojn, oni devas aktive anonci, aktive serĉi, aktive kaj kreive varbi, konscie elekti, kaj aktive peti iliajn konsilojn.

simonet.noel
simonet.noel
2017-08-14 9:47
Respondo al  dennis keefe

:- ) La komento de Francisco kontraŭ Amiko Rudy bezonas urĝalfabetatento.