Sekvaj kongreslandoj: Finnlando kaj Kanado

En la fermo de la Universala Kongreso en Seulo sabate matene estis anoncitaj la kongresurboj de la jaroj 2019 kaj 2020: Lahti en Finnlando kaj Montrealo en Kanado. Jam pli frue estis konate, ke la kongreso en 2018 okazos en Lisbono, Portugalio.

La solena fermo.

Tra densa mallumo briletis la celo, kiam la Universala Kongreso sabate matene estis solene fermata. Dum vicprezidanto Stefan MacGill estis leganta la nomojn de la premiataj “elstaraj agantoj”, paneis la elektro en la tuta kongresejo, kaj la lampoj malŝaltiĝis.

La interrompo de la elektro daŭris preskaŭ dek minutojn, kaj kompreneble paneis ankaŭ la retligo en la kongresejo. Tamen almenaŭ parto de la laŭtparoliloj ŝajne daŭre funkciis, ĉar la voĉo de Stefan MacGill, kvankam konsiderinde pli mallaŭta ol ĵus, atingis eĉ la malantaŭajn vicojn en la salono.

Oni ne interrompis la ceremonion pro la paneo de la elektro, kaj fine krom la celo en la salono denove ekbrilis ankaŭ la lampoj. Entute estis disdonitaj ses diplomoj pri elstara agado kaj unu pri elstara arta agado.

La premion Deguchi ricevis la Komuna Seminario, origine japana-korea junulara renkontiĝo, kiu la unuan fojon okazis jam en 1982, kaj daŭre regule okazadas. En postaj jaroj ekpartoprenis ankaŭ Ĉinio, kaj unu fojon la Komuna Seminario okazis en Koreio.

Male ol en la inaŭguro, en la ĉeesto de koreaj gravuloj, prezidanto Mark Fettes ne faris formalan solenan paroladon, sed malpli formale promenis kun la mikrofono sur la podio, ĉar “ni estas inter ni”. Li parolis interalie pri la graveco konservi la inspiron ankaŭ post la reveno hejmen.

Mark Fettes ankaŭ oficiale diskonigis la decidon de la estraro pri la sekvaj kongresurboj. Lahti en Finnlando gastigos la kongreson en 2019, kaj Montrealo en Kanado 2020. Ambaŭ urboj jam pli frue kandidatiĝis, sed la unuaj provoj ne sukcesis.

Montrealo eĉ jam havas Facebook-paĝon por la kongreso, dum en Finnlando oni ankoraŭ ne elektis Lokan Kongresan Komitaton. Tio aliflanke estas nenio eksterordinara – ofte la LKK estas formita nur unu jaron antaŭ la kongreso, kaj ĝis la kongreso en Lahti restas ankoraŭ du jaroj.

En Finnlando almenaŭ la ĉefa ĵurnalo de Lahti tuj raportis pri la decido, kaj la urbestro afiŝis la ligilon al la artikolo en Twitter, kaj eĉ bonvenigis la kongreson en Esperanto.

Spite la problemojn de la koncerna komitata laborgrupo, estis preparita ankaŭ kongresa rezolucio, kiun Mark Fettes legis de la podio.

Menciindas la apero de la partoprenantoj de la infana kongreseto sur la podio, entute 66 inkluzive de la gvidantoj, el 8 landoj. La plejmulto el la infanoj estis el Azio, kaj ŝajne temas pri rekorde granda kvanto.

La suma kvanto de aliĝintoj en la Universala Kongreso fine iĝis 1.173 el 61 landoj. La venontjara kongreso en Lisbono certe estos pli granda, kaj povus teorie atingi 2.000 partoprenantojn.

La sekvaj kongresoj en Lahti kaj Montrealo kredeble denove estos iom malpli grandaj – en Lahti mankas gravaj turismaj vidindaĵoj, kaj veturo al Kanado estas sufiĉe kosta por multaj eŭropaj esperantistoj.

 

Partoprenintoj de la Internacia Infana Kongreseto en la Solena fermo. Filmis Francisco Veuthey.

5 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Synnove Mynttinen
Synnove Mynttinen
2017-07-30 19:55

En Lahti estas multaj vidindajxojn, spuroj de glaciaepoko,la lago VesijärvI vi povas sur la shipo mangxi ,auskulti pri naturon, kiel oni prizorgas la akvon kaj fisxojn,vi povas vojagxi gxis lago Päijänne ,kies akvon helsinkianoj trinkas el siaj akvokranoj. Ekzistas skisaltejo,kie vi povas rigardi somere praktikan taj skisaltantoj kaj mem nagxi en subliberaera nagxejo.Vi povas bicikli kilometrojn apud la lago cxe kiu la kongresejo kusxas.Vi povas lerni Asahi,se vi faros gxin matene viaj rigidaj muskloj kaj ostoj tute bone funkcias. Vi povas sauni apud la lago,ecx sur la lago.Cxar nokto estas hela, tagoj estas longaj,vi povas meznokte kolekti mirtelojn en arbaro.La kongresejo estas musikahalo de Sibelius,do por ludistoj kaj kantistoj tre konvena loko.Orgenoj trovigas. Trajne aux autobuso al Helsinko estas nur unu horo!

Dieter Rooke
2017-08-14 10:46

Kiam finfine okazos UK-oj en Afriko kaj la plej granda lando de la mondo : Rusio?

Roland Schnell
2017-08-14 10:56
Respondo al  Dieter Rooke

Okazos, kiam estos sinpropono de iu lando, kie estas Esperantistoj, kiuj kredas, ke ili kapablas organizi. Evidente la rusoj preferas okupi duoninsulojn anstataŭ organizi pacajn kongresojn.

ekzistas
2017-08-24 10:42
Respondo al  Roland Schnell

Kara Roland, chu eble vi ne legis informojn en libfol? esperantistoj ech organizis renkontighon en Slavjansk. /Ukrainio Valentin Melnikov invitas al evento en Sochi – la germanoj nun okupas kun NATO la baltajn landojn.