Fina venko de la Esperanto-teamo

Unuafoje dum la mallonga historio de la Esperanta kongresa futbalado, la esperantista teamo en Seulo gajnis super teamo de lokanoj.

Post la gajno.

Dum la kongreso en Bonaero 2014, la esperantistoj malgajnis 3-8. En Lillo la rezulto estis 0-4, kaj krome la esperantistoj perdis plurajn posedaĵojn pro ŝteloj en la vestŝanĝejo. Tial la maĉo estis interrompita post la unua duontempo. En Nitro la esperantistoj sukcesis fari rekordan nombron da goloj, sed tamen malgajnis kun la ciferoj 4-5.

En Seulo multaj atendis denovan fiaskon de la Esperanto-teamo, al kio ni ja jam kutimiĝis. Tamen ĉi-jare, tiuj kiuj vetus je venko, gajnus sufiĉe por akiri aŭkcie la kongresan numeron 1, kiu vendrede estis aŭkciita por 360 eŭroj.

Bonan ideon havis la organizantoj aranĝi manifestacion, laŭ inspiro de tiuj okazintaj en Nitro (2016) kaj en Bulonjo-ĉe-maro (2015), tuj antaŭ la maĉo, de la kongresejo al la stadiono. Bedaŭrinde, pro la situo de la stadiono, la manifestaciantoj paŝis ĉefe laŭ malgrandaj dezertaj stratoj, sub la surprizita ekvido de manpleno da lokanoj.

La etoso ne estis tiom entuziasma kiom ĝi estis dum la pasintjaraj ludoj. Kelkaj inaj apogantoj baraktis vigligi la ĉeestantojn, iniciatante ondojn kaj kantojn. Feliĉe por la publiko, la vetero estis sufiĉe eltenebla, ne tro varma.

La T-ĉemizoj speciale faritaj de TEFA (Tutmonda Esperanta Futbala Asocio) por la ĉeestantoj, kun numero 102 dorse, elvendiĝis dum la maĉo dank’ al la vendistaj talentoj de juna brazila helpantino. Amuze estis, ke dum la ludo okazis diskutoj pri tio, kiel Esperante sonas la diversaj fakaj vortoj pri futbalo, ekzemple ofsajdo.

Oni anoncis, ke la maĉo daŭros 60 minutojn, anstataŭ la kutimaj 90. Neatendite, post 5 minutoj, la unuan golon faris… la Esperanto-teamo, per belega pafo je 20 metroj for de la golejo.

Poste la korea teamo Dongdaemun-gu provis egaligi, pli ofte konservante la pilkon ol la TEFA-selektitaro kaj sukcesante multajn pasigojn de la pilko. Sed klare la dioj estis niaflanke. Ĉiuj koreaj atakoj aŭ fiaskis, aŭ estis brile forbaritaj de la defendantoj, aparte de la lasta remparo, la golulo.

Post la fina fajfo fare de la arbitracianto, la ludantoj povis ektriumfi. Mi mem ne plene konsciiĝis pri la eksterordinareco de la momento.

La kongresanoj ĝenerale ne ekstazis. Ne estis koncertoj de aŭtaj hupoj tra la urbo. Venis la tempo de la livero de donacoj, de komunaj fotoj kaj de individuaj fotoj kun niaj novaj herooj.

Kiel la Esperanto-teamo do sukcesis gajni? Rolis pluraj faktoroj, kelkaj pli seriozaj ol aliaj.

Interalie partoprenis la teamon tri krokodilaj ludantoj el Laoso, varbitaj en Seulo. Bonegan maĉon faris la gol-gardisto Adrián Alejandro. La defendantoj same bone faris sian laboron, diligente forbarante la atakojn.

Krome post tri malvenkoj estis ŝanĝita la trejnisto, ĉiuj ludantoj aktive ludis, ne faris gravajn fuŝojn, kaj la alia teamo videble estis la plej malforta el tiuj, kiujn la Esperanta teamo ĝis nun renkontis. Kelkaj kritikemuloj eĉ asertas, ke dankindas la LKK, kiu elektis taŭgan kontraŭan teamon.

Menciindas kelkaj fervoraj apogantoj, kiuj ĉeestis ĉiujn maĉojn de TEFA, inter kiuj Joaquin Rosillo Vega Acosta kaj mi mem, kiuj liveris trafajn konsilojn. La filo de Joaquin Rosillo brile ludis en la TEFA-teamo kun bonsorta numero 13.

Eble la teamo krome sciis, ke ĉi-jare estos la plej bona ŝanco, ke ne eblos esperi ion ajn venontjare en la lando de la eŭropaj ĉampionoj 2016, Portugalio.

Estas nun propono, ke krom la Pokalon Zamenhof, ĉiuj ludantoj kaj trejnantoj premie ricevu Honoran Membrecon en UEA, same kiel okazus en ĉiu malgranda futbala lando.

Aleks Kadar

 

7 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Emanuelo
2017-07-29 14:56

Estas eta eraro en la komenco de la artikolo: en Bonaero Esperantujo malgajnis 3-8.

Szilvási László
2017-07-30 0:26

Mi supozas, ke en la artikolo anstataŭ la vorto “maĉo” ĉie oni devas kompreni “matĉo”. — Estas diferenco… 🙂

Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón
2017-07-30 0:47
Respondo al  Szilvási László

Kiel dirus Schwartz: “Kaj malgraŭ diverssenco / ne estas diferenco”.

Laŭ PIV, unu el la signifoj de “maĉo” estas “matĉo” (http://vortaro.net/#ma%C4%89o), do senriproĉe uzebla.

Tio ne signifas, ke mi proparolas la matĉan sencon de “maĉo” (ankaŭ mi preferas “matĉo” por distingi ambaŭ signifojn, eĉ se, verdire, la danĝero de konfuzo kutime estas liliputa aŭ nenioma), sed kondamni tiun uzon mi ne povas. Nek volas.

Kaj jen denove plia brila ekzemplo de la Leĝo de Tonjo.

Dieter Rooke
2017-08-13 17:16

futbolado = futbalo , piedpilko .