Prozo, teatraĵo kaj eseo sen unua premio

La rezultoj de la Belartaj Konkursoj de UEA estis anoncitaj en Seulo en vendredo. La unuan premion en la branĉo poezio ricevis Nicolau Dols el Hispanio pro “Pasio. Poemo en ses stacioj”.

Rezultoj de la Belartaj konkursoj de UEA en 2017:

 

BRANĈO POEZIO

Unua premio al Nicolau Dols, Hispanio, pro “Pasio. Poemo en ses stacioj”.

Dua premio al Jesper Lykke Jacobsen, Francio, pro “Kosmogonio”.

Tria premio al Lode Van de Velde, Belgio, pro “Nebulo”.

Juĝkomisiono: István Ertl, Krys Williams, Giulio Cappa.
Partoprenis 31 verkoj de 15 aŭtoroj el 10 landoj.

 

BRANĈO PROZO

Unua premio ne aljuĝita.

Dua premio al Ewa Grochowska, Francio, pro “La neĝero”.

Tria premio al Laure Patas d’Illiers, Francio, pro “En tiu ĉi bela tago”.

Honora mencio al Carys Goldy, Britio, pro “Tri vortoj”.

Juĝkomisiono: Trevor Steele, Ĵak Le Puil, Tim Westover.
Partoprenis 20 verkoj de 13 aŭtoroj el 9 landoj.

 

BRANĈO TEATRAĴO

Unua premio ne aljuĝita.

Dua premio ne aljuĝita.

Tria premio al Amir Naor, Israelo, pro “Amo ne serĉas, amo trovas”.

Honora mencio al Ewa Grochowska, Francio, pro “Stranga renkontiĝo”.

Juĝkomisiono: Wera Blanke, Serĝo Sir’, Giuliano Turone.
Patroprenis 2 verkoj de 2 aŭtoroj el 2 landoj.

 

BRANĈO ESEO

Unua premio – premio Luigi Minnaja – ne aljuĝita.

Dua premio al Roberto Lloancy, Francio, pro “Kverelo sur Olimpo”.

Tria premio al Javier Alcalde, Hispanio, pro “Pli bona ol la homa estaĵo? Esperanto kaj transhomismo”.

Honora mencio al Javier Alcalde, Hispanio, pro “La Esperantisto de la jaro (1887-1997)”.

Juĝkomisiono: Gotoo Hitoshi, Antonio Valén, Giridhar Rao.
Partoprenis 5 verkoj de 4 aŭtoroj el 4 landoj.

 

INFANLIBRO DE LA JARO

Eldonejo Graine de Moutard, Francio, pro “La sekreto de la strigo de Diĵono”.

Juĝkomisiono: Edmund Grimley Evans, Ricardo Albert Reyna, James Rezende Piton.
Partoprenis 2 verkoj de 2 eldonejoj el 2 landoj.

(Gazetara komuniko de UEA)

4 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Emanuelo
2017-07-29 14:40

Ĉu ie estas klarigita kial ne estas unuaj premioj?

Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón
2017-07-29 15:27
Respondo al  Emanuelo

Ĉar la juĝantoj juĝis neniun verkon inda je unua premio en la koncernaj branĉoj.

István Ertl
2017-07-29 15:44

Ja en poezio!

Emanuelo
2017-07-29 16:44

Ĉu estas kriterioj por diri ke, ekzemple, Le Neĝero meritas ja la duan, sed ne la unuan premion?