Mark Fettes: ”La kongreso estas urbo de gastoj”

En sia inaŭgura parolado en la Universala Kongreso en Seulo Mark Fettes nomis la kongreson kultura ĉefurbo de la esperantistoj, kiuj tie trovas sin samtempe hejme kaj gaste. Libera Folio publikigas la kompletan tekston de la parolado.

Estimataj honoraj gastoj, karaj kongresanoj,

En ĉi tiu horo kaj loko ni spertas denove tiun miraklon, kiu nomiĝas Universala Kongreso de Esperanto. Kiel fenikso renaskiĝante el cindroj, ĉiujare dum unu semajno reaperas, ie en la mondo, la kultura ĉefurbo de la esperantistoj. Kial nomi ĝin miraklo? Pro tio ke ĝi estas ĉiam rekoneble la sama urbo, sendepende de tio, ĉu ĝi troviĝas en Havano aŭ Helsinko, en Vieno aŭ Vankuvero, en Tokio aŭ Telavivo. Alvenas la unuaj dekoj da homoj, tiam la unuaj centoj, kaj kun ili ekŝvelas la granda ondo de renkontiĝoj kaj babiladoj, de kunmanĝado kaj kunkantado, de prelegoj kaj kunsidoj kaj konversaciaj rondoj, de teatraĵoj kaj koncertoj kaj konkursoj, de ĉiuj manieroj uzi lingvon por kunligi homojn. Tia estas nia urbo. Bonvenon en ĝin!

Mi konfesu tuj, ke ni ne havas ĉiujn zorgojn, kiujn havas ordinara urbo. Se temas pri loĝejoj kaj transportiloj kaj akvo kaj elektro, se temas pri vendejoj kaj polico kaj hospitaloj, ni povas feliĉe lasi tiujn servojn en la manoj de niaj gastigantoj — ĉi tie la koreoj, kiuj pruvas sin je ĉiu paŝo ege bonaj gastejestroj. Ni estas aparte feliĉaj, ke ĉi-foje honoris nin per sia ĉeesto niaj efektivaj gastejestroj: unuavice la urbesto de Seulo mem, kaj duavice la prezidanto de Hankuk Universitato de Fremdlingvaj Studoj, nia kongresejo. Ni kore dankas ilin ambaŭ kaj ĉiujn iliajn kolegojn en la urbaj kaj universitataj servoj, kiuj zorgas pri ni dum ĉi tiu semajno!

Ni estas, do, iusence urbo de gastoj. Ni pensu pri tio dum momento. Ja ekzistas diversaj specoj de gastoj — eĉ de esperantistaj gastoj! Estas gastoj kiuj malplenigas la fridujon kaj la vinŝrankon, tretas koton tra la domo, piedbatas la hundon kaj insultas la najbarojn. Aliflanke, estas gastoj kiuj kunportas donacojn, komplimentas pro la manĝoj, helpas pri la purigado, kaj ludas kun la infanoj. Fari tion kapable kaj bele ne estas tiel simpla afero. Oni devas lerni esti tia gasto, kaj kredeble re- kaj relernadi, ĉar en ĉiu vojaĝo oni renkontas novajn homojn, novajn kulturojn, novajn situaciojn. Lerni bone gasti similas al la lernado de lingvoj; ĉiam restas pli por malkovri.

Mi pensas ke Ludoviko Zamenhof, la aŭtoro de Esperanto, estis ankaŭ nia unua granda teoriisto pri gastado. Jam en la Unua Libro li skribis pri sia vizio pri lingvo, kiu “ne entrudiĝante en la doman vivon de la popoloj, povus, almenaŭ en landoj kun diverslingva loĝantaro, esti lingvo regna kaj societa.” Per tia priskribo ni povas bildigi al ni Esperanton ĝuste kiel bonan gaston, kiu apenaŭ ĝenas “la doman vivon” de siaj gastigantoj, dum ĝi alportas valorajn donacojn, interalie pli vastan komunikadon kaj pli profundan egalecon. Kaj dudek kvin jarojn poste, kiam Zamenhof turnis sin ĉiam pli energie al la ideo de homaranismo, ni povas vidi en tio daŭrigon de lia insistado pri la gasta etiko. Ĉar la homaranismo esence konsistas el principoj por harmonia kunvivado kun aliaj homoj, kaj la Deklaracio pri Homaranismo estas kvazaŭ konsilaro pri bona gastado en mondo de granda diverseco lingva, kultura kaj religia.

Ĉi-jare ni solenas la centan datrevenon de la morto de Zamenhof. Tra la mondo okazas ceremonioj, simpozioj, konferencoj dediĉitaj al lia vivoverko. Sed mi volas pledi por ankoraŭ pli vasta kompreno de ĝia signifo, kiel elemento en la daŭranta homara strebo vivi harmonie sur nia malgranda kaj unika planedo. Ŝajnas klare al mi, ke se Zamenhof vivus hodiaŭ, li senrezerve aliĝus al tiuj, kiuj alvokas por pli ekologi-konforma konduto de niaj nuntempaj socioj. Kiel ni ĉiuj povas atesti, nia industria civilizacio, inventaĵo de la lastaj jarcentoj, tendencas al troa, eĉ senbrida eksplutado de la naturo, kondutante ĝuste kiel la plej malbona gasto imagebla, kiu ne nur malpurigas la domon sed en la fino detruas ĝin. Tio estas precize la malo de la konduto, kiun rekomendus Zamenhof, ĉar se ni sekvas lian pensofluon, homarano ne povus esti alia ol bona samterano. Ambaŭkaze temas pri bona gastado, kun identa etika sinteno: paŝi leĝere, ami la aliulon, celi al daŭripovaj rilatoj de reciprokeco. Se la aliulo povas esti ankaŭ besto, planto, rivero, dezerto, arbaro, aŭ kiu ajn alia parto de la naturo, tio ŝanĝas nenion esencan pri la dezirinda konduto.

Tiuj pensoj venis al mi kvazaŭ enkonduke al nia ĉi-jara kongresa temo: “Turismo kaj evoluo: vojoj al daŭripovo”. Unuavide tiu temo ŝajnas malproksime de la pensaj kontribuoj de Zamenhof, ĉe kiu oni vane serĉus vortojn kiel “daŭripovo” kaj “ekologio”, ĉar en lia epoko oni ankoraŭ ne elpensis ilin. Pli profunda rigardo tamen montras la grandan kongruon inter lia rezonado kaj tiuj nuntempaj konceptoj. Daŭripovo, ni povus diri, estas nia nuntempa maniero paroli pri ne-entrudiĝemo, tiu zamenhofa koncepto kiun ni retrovas jam en la Unua Libro. Daŭripova socia evoluo estas tia evoluo, kiu reduktas la trudiĝemon de la socio al la ekologiaj kaj kulturaj sistemoj kiuj vivtenas ĝin. Kaj daŭripova turismo estas tia turismo, kiu celas disvolviĝi konforme al la bezonoj kaj kapabloj de la gastiganta lando kaj popolo, kontribuante al ĝia ekonomia, ekologia kaj kultura bonfarto. Kiel bona gasto.

Bona gasto ankaŭ strebas lerni de siaj gastigantoj. Kaj do por kelkaj minutoj mi invitas vin akompani min tra la vivoverko de korea pensulo, homo kiu vivis pli ol mil jarojn antaŭ Zamenhof, sed kiu ŝajnas al mi lia spirita parenco. Lia nomo estis Choi Chi-won; poste en sia vivo li alprenis la kromnomon Go-un, “Soleca Nubo”. Kiel Zamenhof, li naskiĝis en reĝlando ĉe la periferio de granda imperio, la ĉina Tang-dinastio. Zamenhof edukiĝis en la rusa, fine vojaĝante al Moskvo por siaj universitataj studoj; Choi edukiĝis en la ĉina, irante nur 11-jara al Xian por enskribiĝi en la klasika imperia studsistemo; li restis for el Koreio ĝis sia 27-a jaro. Kaj ambaŭ homoj revenis hejmen forte konvinkitaj pri la bezono de spirita-etika reorientiĝo en la socio ĉirkaŭ si, al kiu ili dediĉos la reston de sia vivo.

Kiel Zamenhof, Choi pensis tute neortodokse. Li malakceptis la tradiciajn dividojn inter popoloj, ŝtatoj kaj religioj, resumante sian sintenon per la vortoj:

La vero ne malproksimas de la homo,
Por homo ne ekzistas lando fremda.

Ĉerpante el profunda kono de la instruoj de Konfuceo, Laŭzio kaj Budho, li pledis por ilia kunigo en komuna harmonia tuto kiun li nomis pung-nyu, laŭvorte “vent-fluado”, sed kiu esprimas specon de serena kaj malfermkora vivĝojo. Proksimeco al la naturo estas esenca dimensio de tiu spirita orientiĝo, kaj efektive Choi pasigis siajn lastajn jardekojn kiel soleca saĝulo ĉe la montoj, verkante multajn naturpoemojn kune kun traktaĵoj pri filozofio kaj historio.

Kaj tamen ni devas konfesi, ke ambaŭ homoj iusence malsukcesis, laŭ siaj propraj kriterioj. Zamenhof, kiel ni scias, mortis meze de la Unua Mondmilito, laca kaj malgaja pro tiu eksplodo de interpopola malamikeco, kontraŭ kiu li luktis la tutan vivon. Kaj Choi vivis sufiĉe longe por vidi la definitivan disfalon de ambaŭ dinastioj, la ĉina Tang kaj la korea Silla, kiujn li provis renovigi kaj redirekti per siaj instruoj.

Kion do ni povas lerni, rigardante kune al la hebrea-rusa pensulo kaj la korea-ĉina pensulo, disigitaj de vastaj spacoj de tero, tempo kaj tradicio? Unue, ke la strebo kompreni la mondon kiel homo, preter la limoj de sia propra eduko, estas strebo vere universala. Ĝi ankaŭ klare estas strebo malfacila, en kiu oni riskas, kiel diris Zamenhof, “la batojn de l’ sorto, la mokojn de l’ homoj.” Eĉ Choi, kies verkaro dum longa tempo estis konsiderata esenca parto de la korea kultura heredaĵo, devis suferi en pli modernaj tempoj la kritikojn de la naciistoj, kiuj opiniis lian amon al la ĉina kulturo kvazaŭ perfido al la patrujo. La batalo kontraŭ ŝovinismo kaj fremdulmalamo estas batalo eterna, en kiu oni malverŝajne atingos definitivan venkon.

Due, ĉe ambaŭ pensuloj ni vidas ke amo al la homaro kunekzistas kun amo al la propra gento, la propra hejmlando, kaj aparte ĉe Choi, la propra tero. Oni ne lernas esti bona gasto nur per vojaĝado; oni devas ankaŭ lerni kaj praktiki tion hejme. Zamenhof kompreneble estis sindediĉa filo, frato, edzo kaj patro; li estis ankaŭ klera hebreo, “hebreo el la getto” kiel li mem deklaris sin, kaj lia vivoverko portas multajn spurojn de tiuj ligitecoj. Choi, reveninte al Koreio unuavice por prizorgi siajn gepatrojn, malkovris kaj esprimis en siaj postaj jaroj profundan spiritan rilaton kun la korea naturo. Al mi tio ŝajnas grava kaj foje subtaksata aspekto de la esperantista tradicio — ke nia movado kultivas ne nur vojaĝemon kaj internacian amikecon, sed ankaŭ aprezon de la propraj radikoj, certe lingvaj, sed ankaŭ kulturaj kaj eĉ ekologiaj. Tio estas nepre parto de la vojoj al daŭripovo, pri kiu indas diskuti ĉi-kongrese.

Trie, tiu gasta etiko, kiun Choi kaj Zamenhof ambaŭ siamaniere primeditis kaj disvolvis, konsistas en sinteno kaj praktiko ne nur sciencaj sed ankaŭ artaj. Ne ŝajnas al mi hazarde, ke ambaŭ homoj estis ankaŭ poetoj, kies plej famaj ideoj ofte esprimiĝis verse kaj metafore. Por ni esperantistoj, la muroj de miljaroj, la monto granita, la stelo en nokta ĉielo, tiuj kaj multaj aliaj stilfiguroj de Zamenhof formas parton de nia memkompreno. Kaj Choi sukcesis kapti, per elegante simplaj naturbildoj, la animstaton de homo vojaĝanta inter hejmoj:

La ŝipo laŭ la plano venas ĉiun duan jaron;
Hontas sentaŭgulo hejmeniri purpurrobe.
Abrupta adiaŭo en Ŭuŝengo folifale;
Nun al Ŝilla alrigardi, kie fonas foraj floroj.
Iktero en la valo fluegemas longe, alte;
Porkoj de Ljaŭdongo senhonte spikumadas.
Volfirmo nepras nun, por poste ne bedaŭri.
Mi tostas sorĉan belon de ĉi natur’ Gŭanglinga.

Se vi sentas iom da malgajo en tiuj linioj, vi certe pravas. Bona gasto, bona turisto, kunportas kun si hejmsopiron. Kaj mi celas ne nur sopiron al la fizika hejmo, sed al hejmeco, al sento de aparteno. Ĉar ĉu ne ĝuste tion ni ĉiuj serĉas, ni kongresanoj, kiuj vojaĝis centojn kaj milojn da kilometroj por esti kune ĉi tie, por dum unu semajno senti nin samurbanoj? Ni trovas, aŭ esperas trovi, senton de aparteno kiu estas alia ol tiu kiun ni sentas en niaj loĝlokoj, alternativan hejmecon kiu kompletigas kaj pliriĉigas niajn aliajn hejmecojn.

Jen do nia paradoksa konkludo. Daŭripova turisto — en la zamenhofa lingvaĵo, homarano — estas homo, kiu sentas sin ĉiam kaj ĉie samtempe hejme kaj gaste. Ni paŝas zorge en la hejmoj de aliaj, ĉar ni komprenas, ke ili estas ankaŭ niaj hejmoj. Ni traktas delikate kaj ameme la propran hejmon, ĉar ni komprenas, ke ankaŭ tie ni finfine estas gastoj. Jes, ni ĉiuj estas gastoj sur ĉi tiu tero, kiun ni vizitas por tro mallonga tempo, apenaŭ sufiĉe por kompreni nin mem, por ne paroli pri la kompreno de niaj samteranoj. Tio estas nia sorto, kiel niaj grandaj antaŭuloj kiel Choi kaj Zamenhof klopodis klarigi al ni siamaniere, per siaj verkoj kaj siaj vivoj.

La kongresa semajno etendiĝas antaŭ ni. Mi esperas ke vi jam nun komencas senti vin hejme en nia urbo de gastoj. Mi esperas ke la multaj riĉaĵoj de la programo liveros abundajn okazojn por sperti apartenon, por kleriĝi pri nia kulturo, por disvolvi vian esperantistecon. Kaj mi esperas ke vi samtempe profitos la ŝancon ekkoni Koreion, se vi venis ĉi tien el alia lando, ekkoni ĝin kiel la hejmon de la koreoj sed ankaŭ de la korea naturo, sen kiu ĝi ne estus Koreio. La vojo al daŭripovo iras tra miloj kaj milionoj da tiaj spertoj, per kiuj ni lernas ami la diversecon de la mondo kaj labori por ĝia protektado kaj prizorgo. Kiel bonaj gastoj.

Mark Fettes
prezidanto de UEA

Fonto: la kongresa kuriero