Estrareto respondetis en Seulo

1.168 esperantistoj el 62 landoj aliĝis al la Universala Kongreso, kiu dimanĉe estis solene inaŭgurita en Seulo. Landajn salutojn neatendite faris ankaŭ reprezentantoj de Katalunio kaj Tajvano. La estraro respondis al demandoj de kongresanoj en nekutima maniero.

La solena inaŭguro.

La temperaturo en Seulo estas nekutime alta, kaj multaj kongresanoj ricevis averton pri tio en siaj poŝtelefonoj. La mesaĝo tamen estis en la korea lingvo, kaj la anglalingva titolo “urĝa mesaĝo” povis unuavide pensigi pri pli serioza krizo en la Korea duoninsulo, diras Richard Delamore (Evildea) en sia unua filmeto el la UK.

Krom la alta temperaturo, ankaŭ subita pluvego iom ĝenis kongresanojn, kiuj dimanĉe matene survojis al la solena inaŭguro de la 102-a Universla Kongreso. Erojn el la inaŭguro krom ĉe Evildea eblas spekti ankaŭ en la Youtube-kanalo de Jae-Hoon Ko.

La solenan inaŭguron per sia ĉeesto honoris la alta protektanto de la kongreso, la vicprezidanto de la parlamento, kaj krome la urbestro de Seulo kaj la rektoro de Universitato Hankuk de Fremdlingvaj Studoj, kie okazas la kongreso.

Iom neatendite estis, ke la tradiciajn landajn salutojn al la kongreso faris ankaŭ reprezentantoj de Tajvano kaj Katalunio. Neniu el tiuj teritorioj estas rekonataj de UN kiel sendependaj ŝtatoj, kaj sekve ankaŭ ne de UEA, en kies Jarlibro Tajvano aperas sub Ĉinio.

La reprezentanto de Katalunio en sia saluto esperis, ke venontjare, kiam la Universala Kongreso okazos en la Iberia duoninsulo, tie jam ekzistos nova ŝtato – Katalunio.

Dum la solena inaŭguro estis anoncitaj la nomoj de unu nova honora membro, Nguyễn Xuân Thu, kaj du novaj anoj de la honora patrona komitato: profesoro Harald Helfgott kaj ambasadoro Giorgio Novello.

Nguyễn Xuân Thu naskiĝis en 1932 kaj estas konata interalie kiel longtempa instruisto de Esperanto en la Fremdlingva Universitato de Hanojo. Lia ĉefverko estas “Granda Esperanto-Vjetnama Vortaro” (2016). Ekde 2013 li estas membro de la Akademio de Esperanto kaj gvidanto de ĝia komisiono pri homaj nomoj.

Inter la ceteraj programeroj de la unua plena kongresa tago estis la tradicia “Estraro respondas”, kiu tamen estis organizita en netradicia maniero. Komence ĉeestis nur tri el la ses estraranoj, ĉar Martin Schäffer kaj Emilio Cid ne venis al Seulo, kaj Sara Spanò malfruis pro kongresaj zorgoj.

La movada foiro. Foto: Dmitrij Ŝevĉenko.

La kunsidon ĉeestis kvindeko da kongresanoj, kaj grandan parton de la tempo postulis sinprezentoj de la estraranoj, kiuj rakontis pri siaj atingoj. Poste la ĉeestantoj estis dividitaj en du grupojn, kiuj ricevis po du estraranojn al kiuj eblis fari demandojn.

– Mi ne certas ĉu tio funkcias, sed ni provu ion novan, diris prezidanto Mark Fettes.

La grupa sistemo ebligis pli personan kontakton kun la estraranoj, kaj eventuale iom mildigis la kritikojn, kiuj estis oftaj en antaŭaj kunsidoj kie la estraro respondis al demandoj de kongresanoj, rakontas Jukka Pietiläinen:

– Mi mem sidis en grupo, kie estraranojn reprezentis Mark Fettes kaj Sara Spanò, kaj almenaŭ tie ne mankis kritiko, sed eble la esprimmaniero estis pli diskutema ol kritikema.

Kritikoj de la ĉeestantoj temis interalie pri la komplikeco de retaj pagoj kaj manko de sekureco en la retejo de UEA. La estraranoj esperis, ke la iam kompletigota nova retejo de UEA solvos tiujn kaj aliajn problemojn.

Oni kompreneble demandis ankaŭ pri la estontaj kongresurboj kaj Mark Fettes rakontis, ke jam estas faritaj la decidoj pri la kongresoj en 2019 kaj 2020, sed ke la kongresurboj estos publike anoncitaj nur en la solena fermo fine de la kongresa semajno.

Responde al demandoj pri la buĝeto de UEA, Mark Fettes konstatis, ke UEA malbone sukcesis atingi regulajn monfluojn ekster kotizoj, kaj ke la buĝetita sumo de 90 000 eŭroj en subvencioj por la buĝeto de 2017 estis tro optimisma.

La kongresa libroservo. Foto: Dmitrij Ŝevĉenko.

Parolante pri la Centra Oficejo, Mark Fettes opiniis, ke parton de la libroservo eblus loki en iu malplikosta lando, kie la poŝto tamen funkcias bone, kaj la libroservo en Roterdamo povus esti rezervita por surlokaj mendoj kaj por vendado de eldonaĵoj de UEA mem. Laŭ Fettes la libroservo nun okupas tre multe da loko en la Centra Oficejo.

En la dimanĉa programo estis ankaŭ interalie kunsido pri nova strategia plano por la jaroj 2017-2020, pri kiu la komitato de UEA laŭplane decidu en vendredo. La nun valida, ampleksega strategia plano 2013-2017 estis ellaborata dum pluraj jaroj, sed restis grandparte nerealigita.

La dimanĉan programon finis koncerto de Kajto kaj la tradicia Nacia vespero. La dua plena tago de la kongreso estos la jam tradicia Kleriga lundo, kun multaj diversaj prelegoj. Lunde vespere okazos la bankedo kaj la kongresa balo.

Laŭ informoj de Jukka Pietiläinen kaj UEA

9 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Tony Sar
Tony Sar
2017-07-30 23:42

Katalunio estas regiono de Hispanio. Nur la sendependemaj politikistoj petas nelaŭleĝan referendumon kiu estas krimo ĉar tio estas atako kontraŭ la Hispana Konstitucio, en moderna demokratia lando. Tiuj heterodoksaj politikistoj apartenis al Terorista Organizo nomata Terra Lliure. UEA kaj TEJO povos havi leĝajn problemojn en siaj rilatoj kun EU, UNESKO kaj ONU. Krome povus ekesti skismo en UEA.

Tony Sar
Tony Sar
2017-07-31 0:09

PLIPRECIZE:
Katalunio estas regiono de Hispanio. Nur la tieaj sendependemaj politikistoj petas nelaŭleĝan referendumon, kiu estas delikto (krimo), ĉar tio estas atako kontraŭ la Hispana Konstitucio, en moderna demokratia lando. Kelkaj el tiuj heterodoksaj politikistoj iam apartenis al Terorista Organizo nomata Terra Lliure. UEA kaj TEJO povos havi leĝajn problemojn en siaj rilatoj kun EU, UNESKO kaj ONU. Krome povus ekesti skismo en UEA. Neniam la monavido estis problemo en nia movado! Kiu permesis al “kataluna salutanto” partopreni en la Solena Malfermo (dum la salutoj)? Ĉu mono estis estis la kaŭzo de la delikto?

Roland Schnell
2017-07-31 15:25

Ĉu regiono ne havas la rajton de “divorco” de la ĉirkaŭumanta ŝtato, se la vasta plimulto de la enloĝanto tion postulas? Ĉu la skotoj ĉiuj estas teroristoj, ĉar ili provas liberigon de britio?
Kiam oni disbatis jugoslavion, ĉiuj (inkluzive Esperantistoj) aplaudis.
La salutoj el Katalunio estas bona komenco kaj mi esperos venontjare aŭdi la salutojn de multaj regionoj kun pli aŭ malpli granda grado de sendependeco. Estas paŝo forlasi la eltretitajn vojon de naciismo. Vivu sennaciismo.

Tjeri
2017-07-31 16:58
Respondo al  Roland Schnell

Mi ja miregas legi laŭdon de naciismo je la nomo de sennaciismo….

Krizipo
Krizipo
2017-07-31 19:34
Respondo al  Roland Schnell

Certe ne ĉiuj aplaŭdis la disbaton de Jugoslavio, kaj certege ne ĉiuj esperantistoj! La etnismo en Balkanio je la fino de la 20a jarcento estis la sama frenezaĵo kiel je la komenco de la 20a jarcento. Same damninda estis la influado de Usono, Germanio kaj de aliaj ŝtatoj.

Ian Fantom
Ian Fantom
2017-08-16 17:47
Respondo al  Krizipo

“Jen denova pruvo de grandega konspiro … ! Kulpas certege la Brita Sekreta Servo!”

Sebastiano
Sebastiano
2017-07-31 20:26
Respondo al  Roland Schnell

Rolando: “Ĉu regiono ne havas la rajton de ‘divorco’ de la ĉirkaŭumanta ŝtato, se la vasta plimulto de la enloĝanto tion postulas?”

Ne nepre. Dependas de la cirkonstancoj. Se la “vasta plimulto de la enloĝantoj” de kvar najbaraj stratoj en studenta distrikto de la ĉefurbo postulas la “divorcon” de tiuj stratoj disde la ĉirkaŭa ŝtato, tio certe kaŭzas nenian rajton je divorco.

Sed vi certe pravas, ke, se ekz-e la norda regiono de Italujo decidas divorci la subevoluintan sudon, kiel proponis ekz-e Lega Nord, tio jam akumulas pli da “rajto”. En tia okazo, kompreneble, la Vloĥoj devus redoni al ni nian sudan Tirolon. 😉

simonet.noel
simonet.noel
2017-08-01 19:16
Respondo al  Sebastiano

– Roland[ij!]o, schnell.

Bonvolu pardoni! al mi kara amiko Roland.

Despli, bonveniĝas favorege via opinio pri la rajtoj ĉar havigi ekzemple Francijo/Bretonlando, Hispanijo/Katalunlando (atento: eble oni ne konfuzu! ekzemple kun ‘Katalanlundo’ pro la lingvo Angla: ‘Catalan’ en la Angla…[antaŭ! la Bre//it!]), Ĉinijo/Tajvanlando, mi feliĉiĝas jupli la lingvoj koncernatos por rapide do efike komuniki. Ekde la bestoj, la plantoj, (eble ankaŭ la mineraloj), oni rajtas konsideri tiuj realaj celoj des lingvoj: konsenti (do diferenci bele) egalas =allogi.

Mi dankas al Toño del Barrio pro origine sia kvazaŭ identa ideo (tiel tiu de Roland) raportita antaŭ pluraj tagoj de Estimata Johan Derks sur alia forumo.

simonet.noel

Tim Owen
2017-08-02 12:03
Respondo al  Roland Schnell

– Ĉu la skotoj ĉiuj estas teroristoj, ĉar ili provas liberigon de britio?

“La skotoj … provas liberigon”? Temis pri balotado okazinta nur en Skotlando pri la demando ĉu resti en politika unio, kun rezulto (55:45), ke la plejparto de voĉdonintoj deklaris preferon resti. Kvankam mia persona prefero, se mi loĝus en Skotlando, estus sendependiĝi, tion ne volis la plejmulto. “La skotoj”, se vi insistas tiel ĝeneraligi, do ne “provas liberigon”.

Tute ne temas pri konkerita lando, kies civitanoj vane batalas por “liberiĝi”, sed sendemokratie subpremiĝas, kiel vi ŝajnigas.