Laborgrupo traktos la krizon inter UEA kaj TEJO

La Universala Kongreso en Seulo kiel kutime komenciĝis per kunsido de la komitato de UEA. En la tagordon estis aldonita punkto pri la krizo inter UEA kaj TEJO, sed la komitato ne havis tempon pritrakti ĝin dum sabato. La komitato kunsidos duan fojon en vendredo.

Mark Fettes raportas al la komitato. Foto: Francisco Veuthey.

Du komitatanoj ankoraŭ mankis, por ke la komitato de UEA havu kvorumon tuj ĉe la komenco je la 14-a horo en sabato, kiam prezidanto Mark Fettes malfermis ĝian unuan kunsidon en la salono Hodler de la kongresejo en la Hankuk Fremdlingva Universitato. Kvankam pluraj komitatanoj atingis Seulon tro malfrue por trafi la komencon aŭ entute la unuan kunsidon, la necesa nombro de 31 komitatanoj estis baldaŭ atingita kaj la komitato povis alfronti sian tagordon kun plena decidrajto.

Kiel ĉiam, la kunsido komenciĝis per diversaj teknikaj demandoj, sed ĉi-foje ili postulis pli da tempo. La origina plano aprobi la protokolon de la pasintjara kunveno en Nitro rete tuj post ĝia pretiĝo kaj tiel ŝpari tempon en Seulo, ne realiĝis, ĉar la protokolo ne estis finpolurita laŭ la siatempe faritaj rimarkoj. Nur surloke en Seulo oni disdonis la finan version.

Tiun malfruon oni kompreneble kritikis, sed eĉ pli oni admonis al la estraro, ke ĝi ne raportis skribe pri la plenumo de la decidoj kaj rekomendoj faritaj en Nitro. Mark Fettes raportis buŝe, kio postulis tutan horon. Sekve oni decidis unuanime devigi la estraron fari venontjate la raporton skribe ĝustatempe antaŭ la UK en Lisbono.

La sabata tagordo antaŭvidis elekton de nova elekta komisiono por kunordigi la elekton de la estraro kaj aliaj gvidorganoj en 2019. Du el la tri antaŭaj komisionanoj, Michael Boris Mandirola kaj Ileana Schroeder, pretas por nova periodo sed Ulrich Lins ne. La elekto de nova konsisto estis prokrastita ĝis la dua kunsido en vendredo, same kiel decido pri ŝanĝoj en la elektoregularo, kiun oni trovas tro rigida en la praktiko.

Laŭ sia sperto en la komisiono Mandirola opiniis, ke la regularo bremsas trovi kandidatojn por diversaj postenoj anstataŭ faciligi tion. Edvige Tantin Ackermann tamen forte dubis, ke tiu problemo estus solvebla per ŝanĝoj en la regularo.

Laborgrupo el Michael Boris Mandirola, Guy Matte, Francesco Maurelli kaj Barbara Pietrzak ricevis la taskon prepari proponon por la vendreda kunsido pri la plua trakto de la revizio de la regularo. Ĝi ricevis la saman taskon ankaŭ rilate la regularon pri retaj voĉdonoj surbaze de la spertoj pri ĝia aplikado ĉe kelkaj voĉdonoj, kiuj jam okazis.

Ĉar tempo jam mankis, la agadraporto de la estraro pri la jaro 2016 estis traktita praktike sen diskuto. La financaj dokumentoj altiris pli da rimarkoj, precipe ilia lastmomenta prezento al la komitato.

La komitato kunsidas. Foto: Francisco Veuthey.

Osmo Buller riproĉis la estraron pri la drasta falo de la membronombro kaj sekve de la kotizenspezoj, kiuj restis ĉirkaŭ 23 000 eŭrojn sub la buĝeto. Laŭ li la estraro tute ne sekvis la evoluon, ĉar ĝi informis la komitaton pri la stato de la membraro nur meze de decembro, kiam nenio plu estis farebla por redukti la perdon.

Vicprezidanto Stefan MacGill replikis, ke la perdo grandparte ŝuldiĝis al tio, ke la fondaĵo Canuto povis pagi kotizon por multe malpli da membroj, ĉar ĝia transiro al novaj praktikoj postulas tempon. Buller trovis tion preteksto, ĉar laŭ li la praktikoj, kiuj evoluis tra la jaroj, plu restas validaj kaj aplikendaj.

Kvankam la oficiala librotena rezulto montris deficiton de  48.723 eŭroj anstataŭ la buĝetitaj 38.000 eŭroj, la spezokonto kaj bilanco de 2016 tamen estis aprobitaj preskaŭ unuanime. Same facilan sorton verŝajne ne spertos la propono pri buĝeto por 2018, kiun la komitatanoj ricevis tri tagojn antaŭ la UK. Ĝi estos en la tagordo de la vendreda kunsido.

Fine de la kunsido la komitato devis diskuti pri la akriĝinta krizo en la rilatoj inter TEJO kaj UEA. La temo ne estis en la origina tagordo, sed ĝi estis aldonita laŭ propono de komitatano Michael Boris Mandirola, mem prezidanto de TEJO. Kvankam la kunsida tempo estis plilongigita, ĝi fine tamen ne sufiĉis pro la baldaŭ komencota Movada Foiro. Anstataŭe, oni elektis dumkongresan laborgrupon por diskuti la aferon antaŭ la vendreda kunsido. En ĝi membras Mark Fettes, Michael Boris Mandirola, Francesco Maurelli, Guy Matte, Sara Spanò, Veronika Poór, Kirill Noviĉenko, Dennis Keefe kaj Rafael Zerbetto

La kunsido finiĝis per anonco de la rezulto de voĉdonado pri unu plia komitatano C, nome Dennis Keefe, kiu estis komitatano B en la periodo 2013–2016. Lia reveno al la komitato estis akceptita per 25 voĉoj por kaj 3 sindetenoj.

Krome la komitato aŭdis, ke en ĝia voĉdonado pri du novaj membroj al la Honora Patrona Komitato kaj pri unu nova Honora Membro la prezentitaj kandidatoj estis akceptitaj. La ciferajn rezultojn de tiuj voĉdonadoj oni ne kutimas anonci kaj la nomoj de la elektitoj estos publikigitaj en la inaŭguro de la kongreso en dimanĉo.

Osmo Buller

3 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Martin Schäffer
Martin Schäffer
2017-07-22 22:36

En la raporto Osmo Buller skribas: “Kvankam la oficiala librotena rezulto montris deficiton de 58 325 eŭroj anstataŭ la buĝetitaj 38 000 eŭroj”. Laŭ mia scio tiu informo ne estas korekta. Estus tre bele, se Libera Folio povus korekti.