Komitatanoj ne ricevis financajn dokumentojn

En sabato, la 23-a de julio, la komitato de UEA komencos sian kunsidon en Seulo, por decidi interalie pri la buĝeto de la asocio. Tamen ĝis nun la komitatanoj ne ricevis la dokumentojn kiujn ili devus atente trastudi por povi fari seriozajn decidojn.

La buĝeto estas la baza dokumento kiu difinas la agadon de UEA, kaj tial ĝi devas esti zorge kaj ĝustatempe preparita por la komitata diskuto kaj decidoj. En antaŭaj tempoj la propono pri la sekvajara buĝeto ĉiam atingis la komitatanojn jam komence de junio, en la tiel nomata “unua sendo” de komitataj dokumentoj.

Ĉi-jare en la unua sendo tamen mankis la buĝeta propono. Same ne aperis la promesita propono pri la reformo de la kotizkategorioj, kvankam la kotizoj estas la ĉefa enspezo de UEA kaj tiel grave influas la buĝeton.

La komitatanoj same ne ricevis raporton pri la enspezoj kaj elspezoj de la fondaĵoj de UEA dum la pasinta jaro, nek buĝeton de la fondaĵoj por la venonta jaro.

Krome ne aperis la raporto de la komitataj reviziantoj pri la jaro 2016. La reviziantoj vizitis la Centran Oficejon en junio, kaj supozeble pretigis sian raporton jam surloke, sed ĝis nun la komitato ricevis nenian informon pri la konkludoj de siaj propraj reviziantoj.

La komitata tagordo cetere antaŭvidas ankaŭ prezenton kaj diskuton pri strategia laborplano por la periodo 2017-2020, sed ankaŭ tiu dokumento ĝis nun ne aperis. Nek la nuna nek la antaŭa estraro prezentis analizojn pri la realiĝo de la nun valida plano kaj iom post iom oni ĉesis paroli pri ĝi entute.

En la komitata diskutejo interalie vicprezidanto Stefan MacGill kaj komitatano Francesco Maurelli esprimis maltrankvilon pro la malfruo de la gravaj dokumentoj.

– Multaj el ni jam ekvojaĝis, kaj samkiel antaŭ unu/du jaroj, mi trovos la koverton en aŭgusto. Por buĝetoj, nur perreta aliro tre malkonvenas – mi fidas, ke surloke ni povos ricevi minimume tiujn dokumentojn papere, sed kiel diras Francesco, tio malebligas seriozan digestadon antaŭ la devigo diskuti kaj decidi.

Estas tre escepte, ke eĉ la vicprezidanto de UEA en la komitata diskutejo kritikas la laboron de la propra estraro.

Responde al demando de Libera Folio prezidanto Mark Fettes diris, ke la komitato ricevos la dokumentojn “tre baldaŭ”.

Libera Folio: Sed kial ili malfruas? Kaj ĉu oni antaŭvidas trakti la buĝeton kaj la kotizkategoriojn en la UK?

Mark Fettes: – Jes, estas komitataj forumoj pri ambaŭ temoj (por ebligi pli profundan diskuton, ol eblas en la plenkunsidoj). Ne estas speciala kialo por la malfruo, simple amaso da taskoj kaj malmulta tempo por ĉiuj, precipe ĉe la estraro.

3 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Miriam
Miriam
2017-07-18 17:28

Nekredeble, kiom multe ŝanĝiĝis UEA post la emeritiĝo de Osmo…

Andreas J. PENK
Andreas J. PENK
2017-07-19 4:59

Ĉu ekzistas rekta plano de iu detrui UEA-n? Se jes: Gratulon al Mark Fettes! Almenaŭ tion li evidenta plenumas.