Alia universalismo

Okaze de la 76-a Hispana Kongreso de Esperanto la hispana gazeto Diario de Teruel publikigis tutan paĝon en Esperanto, kun intervjuo de la poeto Miguel Fernández kaj opiniartikolo de José Antonio del Barrio, prezidanto de Hispana Esperanto-Federacio. Libera Folio republikigas la opiniartikolon kun la titolo “Alia universalismo”.

José Antonio del Barrio.

En la lastaj tempoj, diversaj mondaj eventoj montris ŝanĝojn en la maniero kiel la homoj aliras la problemojn de la tutmondiĝo, kaj evidentigis ke pluraj trajtoj de la organizado de la mondaj rilatoj ne kontentigas la bezonojn de normalaj homoj. La solvoj en iuj kazoj kondukis al la kresko de naciismoj kaj interpopolaj streĉitecoj. La mondo ŝajnas direktiĝi al kresko de malamo kaj netoleremo.

Eble iuj povas pensi ke la problemo estas la tutmondiĝo mem, sed tamen, mi kaj multaj aliaj opinias ke la kulpo venas el la maniero kiel oni organizis la internaciajn rilatojn, pere de la hegemonio de unu kulturo, unu nacio, unu geografia areo, kaj, kiel evidenta simbolo de tiu altrudo de hegemonio, ankaŭ la superdominado de unu sola lingvo kiel bazo de la tutmondiĝo.

Tamen, alia tutmondiĝo eblas, unu en kiu la homoj povas senti sin egalaj kaj egalrajtaj, en kiu la respektivaj grandaj potencoj ne altrudas siajn kulturojn al la ceteraj. La universalismo kaj la deziro alproksimiĝi al la homaro, sen limoj kaj barieroj, devas supervivi tiun ĉi krizon, ĉar ne ili kulpas pri la malbonoj kaŭzitaj de la nuna procezo.

Bona ekzemplo de tio ke alia solvo eblas, estas la pluekzisto kaj vigleco de la lingvo internacia Esperanto. Ĝi montriĝis dum multaj jaroj kiel efika ilo de komunikado inter la homoj de la tuta mondo, sen neceso forlasi sian propran lingvon, kaj sen tiu sento kiun ni ĉiuj spertas, kiam ni parolas la lingvojn de aliaj popoloj, ke nia situacio estas malsupera. Kiam ni parolas Esperanton kun aliaj homoj, ni sentas ke ni havas komunan grundon, ke ni estas egalaj, kaj samtempe ke ni povas sperti sentojn de amikeco super la limoj kiuj nin disigas.

Esperanto estas perfekta elmontro ke eblas alia maniero rilati al la tuta mondo, kaj ke la universalismo kaj sento de komuneco inter la homoj de la planedo plu estas validaj, sed ke ni devas serĉi alian manieron ĝin organizi. Ne estas la momento krei pluajn murojn, ni nur devas trovi aliajn vojojn transsalti la aktualajn.

José Antonio del Barrio

Prezidanto de Hispana Esperanto-Federacio

3 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Dieter Rooke
2017-07-04 9:21

La legho de Tonjo estas grava obstaklo por transsalti la murojn de miljaroj!

Mike JONES
2017-07-04 16:37

Mi klarigas la anglan – por tiuj kiuj volas lerni la anglan – per Esperanto:
Cross-Reference Kingdom
http://www.cross-reference-kingdom.com/

Dieter Rooke
2017-07-05 8:02
Respondo al  Mike JONES

Ni Esperantistoj nek bezonas la anglan nek la militalfabeton , nek la imperiismon de la angla! .

Vi hontighu!