Finlernintoj de Duolingo duoble superas UEA-n

Fine de majo la suma kvanto de la homoj, kiuj eklernis Esperanton ĉe la retejo Duolingo, superis milionon. Proksimume kvin procentoj el la eklernintoj finas la kurson. Tio signifas, ke la kvanto de finlernintoj nun almenaŭ duoble superas la membrokvanton de UEA.

La kurso de Esperanto ĉe Duolingo estas pli populara ol tiu de la vjetnama, sed malpli populara ol la kurso de la hebrea.

En du jaroj la Esperanto-kursoj ĉe la populara lingvolerna retejo Duolingo atingis sume pli ol milionon da eklernintoj. La kurso en la angla lingvo estis lanĉita en majo 2015, la kurso por hispanlingvanoj fine de 2016, kaj la 27-an de majo 2017 la suma kvanto de eklernintoj en tiuj du kursoj atingis unu milionon.

La kvanto de lernantoj plu kreskas: unu monaton poste la kvanto de lernantoj en la anglalingva kurso estas proksimume 911.000 kaj en la hispanlingva ĉirkaŭ 150.000. Do, dum monato al la unua miliono aldoniĝis pliaj 61.000 lernantoj, dumil novuloj ĉiutage.

Tio tamen ne signifas, ke miliono da homoj en la nuna momento studas Esperanton ĉe Duolingo, atentigas Lu Wunsch-Rolshoven, kiu akompanas la Duolingo-projektojn jam ekde la komenca fazo:

– Temas pri unu miliono da homoj, kiuj komencis la kurson. La nombro de nuntempaj aktivaj lernantoj estas nur eta parto. Antaŭ monatoj venis informo, ke 5.000 lernantoj uzas la kurson ĉiutage. Mi kredas, ke tio estas sufiĉe kutima kvanto por senpaga kurso. Homoj venas, intense lernas, foriras kaj poste iam revenas.

Kiom da homoj finlernis?

– Eble finlernis 30.000 ĝis 50.000 homoj per Duolingo mem. Ja antaŭ pli ol unu jaro ĉiutage jam finlernadis 30 homoj kaj antaŭ duonjaro estis jam 100 finlernantoj tage. Verŝajne nun eĉ pli. Aldoniĝas homoj, kiuj finlernis en aliaj retejoj aŭ private aŭ per la praktiko.

Supozeble proksimume kvin procentoj el la studantoj efektive finas la kurson, se konsideri ke estas cent finlernintoj kaj dumil novuloj ĉiutage.

La suma kvanto de individuaj kaj asociaj membroj de la plej granda esperantista asocio, UEA, fine de 2016 estis iom pli ol 13.000. Tio signifas, ke la homoj kiuj finstudis la kurson ĉe Duolingo estas minimume duoble, eble trioble pli multaj ol la membroj de UEA. Sed ĉu eblas iel taksi, kiom el la finintoj iel poste uzas la lingvon – en la reto aŭ en fizikaj renkontiĝoj?

– Tre malfacila demando – ne estas indikoj pri tio. La solajn statistikojn tiurilate mi povas doni de Amikumu kaj Telegramo. En Telegramo, estas 4.352 unikaj uzantoj en ĉiuj esperantistaj grupoj kaj laŭ enketo plejparto de ili lernis Esperanton per Duolingo. Cetere, en Amikumu, estas 4.354 uzantoj (nivelo: 45 denaskaj, 828 altaj, 1164 mezaj, 1062 bazaj).

Tamen, ne eblas scii precize kiom el tiuj homoj lernis per Duolingo. Krome, la uzantoj ĉe Telegramo kaj Amikumu nur parte estas la samaj homoj – estas pli da nejunuloj ĉe Amikumu, kaj pro juraj kialoj personoj sub la aĝo de 18 jaroj eĉ ne rajtas aliĝi al Amikumu.

La sekva lingvo, en kiu la Esperanto-kurso de Duolingo estos havebla, estas la portugala. Ankoraŭ ne klaras, kiam ĝi pretos, sed jam preskaŭ 20.000 homoj aliĝis por partopreni la kurson, kiam ĝi haveblos. Ankoraŭ ne estas decidite, kiu estos la sekva lingvo post la portugala, en kiu la kurso estos havebla, rakontas Lu Wunsch-Rolshoven.

– La kandidatoj estas ekzemple la franca, rusa, germana kaj ĉina. Dependos de la takso de la Esperanto-teamo por Duolingo, sed ankaŭ de Duolingo mem.

17 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
dennis keefe
2017-06-27 11:43

Tre tre bona, kaj sufiĉe kompleta, merkatika analizo de la fenomeno Duolingo. La nombro da finlernintoj de la esperanta kurso estas multege pli alta ol la dubantoj pri la projekto pensis antaŭ dudeko da monatoj.

Mi pensas, ke la plej bona strategio por Esperantujo estas nun pli vidigi kaj danki tiujn homojn kiuj tagon post tago, monaton post monato laboregis kaj ŝvitis por lanĉi la nuntempajn kursojn: la anglan kaj la hispanan.

Tiuj kursoverkantoj, kiuj (mi pensas) faras la tuton volontule, senpage, meritas esti publike konataj kaj publike dankataj de ĉiuj Esperantistoj. La duolinganoj nun estas la plej gravaj homoj en la instruada, strategia flanko de Esperanto. Mi estas ĉeesta instruisto de Esperanto (BEK-Kurso), sed la laboro de la verkantoj de duolingo estas multoble pli grava ol tio kion mi faras.

Kiel menciiĝas en la artikolo, eble venos post iomete da tempo nova duolinga kurso de Esperanto en la portugala, Kaj ankaŭ en postaj monatoj aŭ jaroj, en la franca, la rusa, la germana kaj la ĉina.

Mi pensas, ke valoras la penon krei motivigo-ŝtormon, kuraĝigan ventegon por NOVAJ VERKANTOJ de NOVAJ KURSOJ en Duolingo. Ni devas substreki pli la valoron de la verkantoj, de la homoj, kaj malpli la teknologion de algoritmoj kaj maŝinoj.

Pri tradicia instruado kaj interreta instruado, ĉeestaj instruistoj kiel mi havas nian roleton en la kursoj de Esperanto, sed nun laŭ merkatika kaj strategia vidpunkto estas historia momento, historia ŝanco meti la lumon sur novajn homojn kiuj volas kaj povas krei kursojn por Duolingo en ĉiuj lingvoj eblaj: en la ĉina, la korea, la japana, la vjetnama, la germana, la franca, la rusa, la hinda, la araba, la kataluna, swahila, kotopo.

Gratulon al Chuck Smith kies semo kreis la arbon, kiu siavice kreskigis arbaron, kiu donos siajn fruktojn al ĉiaj Esperantistoj. Dankon al Lu Wunsch-Rolshoven, kiu bone komprenas la merkatikan kaj strategian flankojn de la afero. UEA, ĉu vi komprenas? ILEI, ĉu vi aŭskultas?

Chuck Smith
Chuck Smith
2017-06-27 12:39
Respondo al  dennis keefe

Dankon pro viaj laŭdoj kaj jes, mi povas konfirmi, ke la tuta laboro de la kurskreantoj de Esperanto ĉe Duolingo estis tute volontula (senpaga).

Krome, UEA bone komprenas la gravecon de Duolingo, ĉar ili sendas senpagajn revuojn al ĉiuj, kiuj finas la kurson (kiam la kursfinintoj petas ilin). 16-jara lernanto en Filipinoj eĉ rakontis, ke tiuj revuoj estis fakte la unua poŝto de lia vivo! Krome, Mireille Grosjean, prezidanto de ILEI, bonege komprenas la gravecon de Duolingo kaj provas helpi kiel eble plej multe por disvastigi sciojn pri tiu projekto al instruistoj.

Katalin Kovats, kadre de Edukado.net, kreis tutan kurson, kiu ĝuste celas finlernintojn de Duolingo. Ekparolu estas paroliga kurso en kiu la lernantoj mem povas elekti pri kiuj temoj ili volas paroli kaj volontuloj tutmonde helpas al ili ekzerci sin en 10 sesioj.

Mi ankaŭ ne povas ne mencii la Akademion de Esperanto, kiu sub granda tempopremo tamen provlegis ĉiujn frazojn de la kursoj. Laŭ mi, ĝuste pro ilia diligenta laboro, la kursoj de Esperanto estas nun la plej altkvalitaj kursoj en la tuta sistemo de Duolingo! Laŭ mia scio, neniu alia lingva instituto iel kunlaboris kun kreantoj de Duolingo-kurso.

Do, kvankam aspektas kvazaŭ estas laboro de teamo de retaj aktivuloj, ankaŭ tradiciaj E-organizoj multe helpas nin kaj tiel kune ni ĉiuj estas pli fortaj.

SEN7759
SEN7759
2017-06-27 14:48
Respondo al  dennis keefe
SEN7759
SEN7759
2017-06-28 5:50
Respondo al  SEN7759

Baza (unueca?) lernolibro. Postuloj.

0. Enkonduko: konvinkoj, reklamoj, informoj; la interna ideo.

I. Postuloj pri 900 morfemojn.

1. Ofteco de morfemoj.
2. Por elementa klero, kutima komunikiĝo, turismo (kompleteco).
3. Relativa sendependeco (kompromiso kun la ofteco).
4. Scienca argumentado.

II. Scienca argumentado pri partoj de la gramatiko.
III. Argumentado pri metodaro, ekzemploj, ekzercaro.

Lu Wunsch-Rolshoven
2017-06-29 14:52
Respondo al  SEN7759

Ekzistas la Zagreba Kurso en la reto, https://learn.esperanto.com/ , jam en 20 lingvoj. Eble ĝi ne estas perfekta, sed ĝi estas tute bona bazo por homo, kiu volas vere rapide eklerni la lingvon. La ofteco de la vortradikoj estis esplorita antaŭ la kurso kaj oni uzis la 500 plej oftajn radikojn de la parola lingvo.

Kiu volas, tiu povas poste uzi iun alian kurson – aŭ simple plulerni el la praktiko.

Mi mencias tion kiel respondon. Tiu kurso tamen estas neniu anstataŭajo por la Duolingo-kurso, kies grandega avantaĝo estas la simpla fakto, ke oni ofertas ĝin ĉe la plej populara lingvolerna retejo de la nuna tempo. Tio havas enorman varban efikon. Se homo poste, por lerni laŭ alia maniero, transiras al alia kurso aŭ metodo, tio nenion forprenas de la merito de la Duolingo-kurso.

Estas tre bele, ke Chuck kaj la teamo tre zorgis kaj plu zorgas pri alta kvalito. Simple brile.

dennis keefe
dennis keefe
2017-06-29 17:17
Respondo al  Lu Wunsch-Rolshoven

Ĉu vi, Lu, eble havas prognozon pri kiam la esperantaj duolingvanoj atingos 2,000,000? Ĉu en unu jaro kaj duono? Pli? Malpli?

Estus interese havi prognozo-konkurson. Kiu povus sukcese diveni la tagon? Mi dirus, 2 milionoj en la 15a de decembro, 2018. Imagu la kvanton da ĉampano en tia tago!

Se ni farus ekonometrikan modelon por helpi pri la prognozado (mi ne kapablas), kiujn variablojn vi metus en ĝi? Ĉu ni faru ankaŭ scenarojn: Se aldoniĝas kurso en lingvo x, lingvo y, lingvo z, ktp?

Ĉu vi vidas specon de “tipping point” aŭ kritika maso, je kiu la informada, varba efiko, pro abundo da amaskomunikilaj artikoloj (pro kreskanta esperanta duolingo), akceliĝos?

Ĉu vi eble konas la Bass-Modelon utiligatan en la prognozo de la Etendiĝo de Novaĵoj (Everett Rogers)?

Pri la Kurso Zagreba Metodo, mi ĵus kontrolis la retejon. Efektive, tie troviĝas kelkaj utilaj ideoj por komencantoj. La retadreso, laŭ merkatika vidpunkto, estas bonega – klara kaj memorebla. La sistemo por doni novajn tradukojn por la kurso ankaŭ estas bona.

Se vi emas skribi pri ĉio ĉi, viaj komentoj estas ege bonvenaj!

SEN7759
SEN7759
2017-06-30 13:17
Respondo al  Lu Wunsch-Rolshoven

0. Enkonduko: konvinkoj, reklamoj, informoj; la interna ideo.
1. La baza lernolibro devos havi altan statuson/rangon (per la helpo de UK
aŭ UEA/AdE), ALTKVALITAN dezajnon k enhavon.
2. La lernolibro devos havi la optimuman parton de la akademia vortaro.
Ĉirkaŭ 900 morfemojn por elementa klero, kutima komunikiĝo, turismo (scienca argumentado; 500 morfemojn ne estas sufiĉaj
por tio (kaj el tio sekvas, ke la lernintoj forir(as/os))).
3. Scienca argumentado pri partoj de la gramatiko; pri metodaro, ekzemploj, ekzercaro.

Molnár László
Molnár László
2017-06-28 9:53
Respondo al  dennis keefe

Estimata S-ro Dennis Keefe,
Karaj Samlistanoj,

Mi tute akceptas kaj konsentas pri la konstatoj de s-ro Dennis Keefe.
Mi sxatus aldoni nur jenajn:

La rezultoj estas mirindaj, la teamo kaj ties anoj aparte kaj kune meritas cxies laudojn, rekonojn

Mi kaptas la okazon ankau cxi tie gratuli s-ron Lu Wunsch-olshoven pro la elstara agado en la Duolingo .
Tre volonte mi legas cxi-reteje liajn bonegajn komentojn.

Pliajn sukcesojn kaj sanegon por cxiuj kapabli daurigi la laboron !

Lu Wunsch-Rolshoven
2017-06-29 15:01
Respondo al  Molnár László

Fakte mi nur akompanas la projekton, analizas, statistikumas, publikigas… Kun granda plezuro, mi konfesas, ĉar la kunlabora etoso estas brila.

Chuck Smith
Chuck Smith
2017-07-03 21:40
Respondo al  Lu Wunsch-Rolshoven

Kvankam vi ja ne estas “oficiala” kunlaboranto de la projekto, vi ĉiam estas tie por ni kiam mi bezonas helpon pri verkado kaj disvastigado de artikoloj pri Duolingo ktp. Dankegon!

Thierry SALADIN
Thierry SALADIN
2017-06-29 17:19

Saluton Lu,
Vi skribis:
“Cetere, en Amikumu, estas 4.354 uzantoj (nivelo: 45 denaskaj, 828 altaj, 1164 mezaj, 1062 bazaj).”
Fakte, 45 + 828 + 1164 + 1062 = 3099
Mankas 1255 por atingi 4354.
Ĉu vi forgesis ilin?
Elkore.

Thierry Saladin

Zlatko Tišljar
Zlatko Tišljar
2017-06-30 0:28
Respondo al  Thierry SALADIN

Sendube bonega aligho de E-movado al la nova teknologia erao de la homaro. Tio preskau garantias iom post ioman kreskon de seriozeco de la traktado de E en la mondo ghenerale, do ni ighos akceptita faktoro chiam pli estimata.
Tamen, mi devas atentigi, ke inter lerno de Esperanto kaj efektiva partopreno en la E-popolo (kiu povas garantii nian gravecon) estas enorma brecho, kiun superi tute ne estas facile. Lau miaj longjaraj spertoj, kaj tion certe bone scias ankau UEA kaj ILEI, estas neimageble malgranda procento de homoj kiuj finlernis bazan kurson kaj oni povas diri kiuj ekregis la bazon, kiuj efektive eniras kaj eknaghas en la t.n. movado kaj kiuj daure pli au malpli vere uzos la lingvon en sia vivo. Vidu jam la statistikojn de Lu: 4000 en Amikumu inter kiuj chirkau mil komencantoj (oni ne scias kiom el Duolingo). Ech se la tuta milo estas el Duolingo, tio kompare kun unu miliono estas unu promilo da homoj kiuj eklernis au 2 procentoj de tiuj kiuj finlernis ghin. Mia sperto estis kiam mi dum 8 jaroj regule instruis en Maribor al gejunuloj (entute al proksimume 60 kursanoj, kiuj finlernis), nur 3 efektive tre bone ellernis ghin kaj nur unu post pluraj jaroj kuraghis sub mia daura instigado iri al internacia E-arangho kaj tiam efektive “esperantistighi”, ighi entuziasma kaj nun aktive partoprenanta ankau en la landa movado. Do, ankau nur 2% el la tuta finlernintaro.
El tio sekvas ke post 2 milionoj da duolinganoj, ni havos eble 100.000 finlernintojn kaj nur 2-3000 personojn kiuj efektive richigos nian movadon per fresha sango.
La demando estas, kion ni povas fari por tion pli sukcesigi, kiel informi la finlernintojn kaj kion oferti al ili. Lau mi sendi revuon de UEA tute ne adekvatas al bezonoj de nuntempaj gejunuloj. Amikumu kaj Telegramo ne estas sufichaj.

Thierry SALADIN
Thierry SALADIN
2017-06-30 10:30
Respondo al  Zlatko Tišljar

Saluton Zlatko,

Preter la interesa diskuto pri Duolingo kaj ties sukceso, via lasta paragrafo (La demando estas…) gravegas, se ne diri estas la kerno de la estonteco de la Eo-movado, do ankaŭ de nia lingvo.
Post dudek jaroj da esperantist-agado, mi povas diri, ke ĉio, kion mi proponis, ĉu al la instancoj de UEA, ĉu al la francaj esperantistoj estis ne konsiderita serioze. Jes ĉio.

El tio la unua esperantisto povus tuj konkludi, ke Thierry Saladin estas frenezulo. Tute simple.
Povas esti.
Jes, mi povus estis frenezulo, kaj miaj projektoj komplete eksterrealaĵaj. Tio estas interesa hipotezo.
Sed la frenezulo respondas: “Kial ĝis nun la esperantistaro (ĉu franca, ĉu internacia) ne elmontris verkante artikolon, la frenezecan karakteron de la sinsekvaj projektoj far la frenezulo?”
Kial nur silento sekvis ?
Kiam tamen oni respondis “Ne”, kaj tio okazis nur unu aŭ dufoje, kial oni ne donis klarigadojn, aŭ proponis pli malpli paralelan projekton?
Kial la frenezulo havas la impreson, ke iom post iom, tio, kion li antaŭvidis kaj priskribis jam en la jaroj 1997-1999, okazas nuntempe?

Longtempe tiu nereago mirigis min. Sed nun mi havas kelke da ideo pri la respondo al tio.
Tiom pli, ke intertempe mi legis vian artikolon aperintan en la bulteno de EEU en januaro 2015, rilate al “la malavantaĝoj de Eo-movado kaj de esperantistoj”.

Por tiuj, kiuj estus forgesintaj tiun interesan priskribon de la Eo-movado (kvarparta artikolo), jen la ligilo:

Evidentas, ke mi havas respondojn al via interesa demando, Zlatko, sed mi plu sentas min freneza…

Elkore.

Thierry Saladin

Thierry SALADIN
Thierry SALADIN
2017-06-30 14:49
Respondo al  Thierry SALADIN

Strange, ke la ligilo de via artikolo en la januara bulteno de EEU en 2015 ne aperis.
Denove:

Thierry SALADIN
Thierry SALADIN
2017-06-30 14:51
Respondo al  Thierry SALADIN

Videble, ne eblas.
La scivolemuloj trovos pere de serĉilo.

Chuck Smith
Chuck Smith
2017-07-03 21:41
Respondo al  Thierry SALADIN

La aliaj homoj ne indikis lingvonivelon.

Thierry SALADIN
Thierry SALADIN
2017-07-03 21:59
Respondo al  Chuck Smith

Dankon pro la respondo.