Kial oni ne lernas Esperanton?

La plej multaj homoj trovas Esperanton neinteresa. Ne indas trudadi la lingvon al tiuj, kiuj ne volas aŭdi pri ĝi. Prefere ol propagandi, indas mem lerni la lingvon bone kaj uzi ĝin en internaciaj kontaktoj, skribas Liu Xiaozhe.

Liu Xiaozhe

Komencantoj de Esperanto ofte fervore propagandas tiun lingvon al ĉirkaŭaj homoj. Ili sentas, ke tiu magia lingvo por ili malfermis la pordon al la mondo. Do ili esperas, ke ĉiuj aliaj homoj ĝuos tiun raraĵon.

Sed tre ofte ili ankaŭ senesperiĝas.

Oni trovas, ke multaj informitoj, eksciinte pri la ekzisto de la internacia lingvo, nur surpriziĝas pri la artefareblo de homa lingvo, sed ili tuj forgesas ĝin turninte la atenton al alia afero. Iuj scivolaj forlasas la lernadon post nur kelkaj lecionoj.

La komencanto denove estas la sola lernanto en la loko.

Kial? Kial oni ne varme brakumas tiun bonan lingvon kun bela interna ideo? Kial ilin ne interesas tiu lingvo, kiu povas forigi la lingvan baron en la internacia komunikado?

La kaŭzo fakte estas simpla: multaj homoj tute ne interesiĝas pri la lingva problemo! Por ili, krom sia gepatra lingvo, la aliaj lingvoj, per kiuj oni povas interflui kun nesamlingvaj homoj, estas tute superfluaj kaj nenecesaj!

La amatoroj kaj interesatoj de iu afero inklinas opinii, ke ilia celitaĵo estas la plej grava afero. Multaj subtenantoj de Esperanto ne konscias, ke por aliaj homoj estas aliaj pli gravaj aferoj ol la lingva problemo.

Jes, Esperanto alportas al vi ĝojon kaj ĝuon, sed multaj homoj ankoraŭ baraktas por la manĝaĵo kaj vestoj, do ili ne havas tempon kaj energion pripensi la bezonon je spirito.

Jes, lokaj esperantistoj multe helpas vin dum via vojaĝo en aliaj landoj, sed multaj homoj eĉ neniam foriras el siaj naskiĝaj vilaĝo aŭ urbo.

Jes, per Esperanto vi povas konatiĝi kaj interflui kun homoj en diversaj landoj, sed multaj homoj kontaktas aliajn nur en la ĉiutagaj vivo kaj laboro, ne havante aliajn konatojn eĉ en sia urbo.

Jes, per Esperanto vi povas legi informojn el diversaj partoj de la mondo, sed multaj homoj ne povas aŭ ne volas legi ĵurnalon eĉ en sia nacia lingvo.

Jes, Esperanto estas lingvo kun bela ideo, kaj partopreni en la Esperanta movado estas kontribuo al pli bela mondo. Sed multaj homoj opinias, ke estas multaj aliaj aferoj pli gravaj ol la lingva problemo en la mondo, ekzemple, malriĉo, malsato, medio, akva riĉfonto, klimato, homaj rajtoj, ktp..

Iuj homoj ne lernas Esperanton, ĉar ili neniam aŭdis pri ĝi. Sed plejparto de homoj ne havas intereson al Esperanto, eĉ jam detale informite pri tiu lingvo!

Ĉiuj havas propran intereson. Altrudi la sian al alia estas ne-efike kaj ofte malŝatate. Estas tute normale, ke oni ne interesiĝas ĉe Esperanto kaj ne lernas ĝin.

Do, kion ni faru? Ĉu ni ĉesu propagandi Esperanton al aliaj homoj?

Propagandado nepre estas farinda laboro, kiu povas varbi latentajn lernantojn. Sed se oni ne interesiĝas pri nia lingvo, ni ne daŭrigu proponi ĝin al ili. Kaj ni ne tro senesperiĝu. Ĉar ne ekzistas afero, kiu povas altiri ĉiujn homojn. Sufiĉas, ke ĉirkaŭaj homoj sciu pri Esperanto, kaj ili mem elektu ĉu lerni aŭ ne.

Fakte, estas pli efika rimedo propagandi la lingvon Esperanto, nome, ni mem lernu kaj uzu ĝin en la internaciaj kontaktoj. Vidinte, ke Esperanto estas utila, la veraj interesatoj lernos ĝin. Ni influu aliajn homojn per nia agado, sed ne per senĉesaj ripetitaj vortoj. Kiel oni admonas iujn religi-anojn: ne nur deklaru vian religion paca, sed ankaŭ agu pace!

Solis (Liu Xiaozhe)

La teksto unue aperis en la blogo de  Liu Xiaozhe

Lasi respondon

37 Komentoj pri "Kial oni ne lernas Esperanton?"

Avizi pri
avatar
2000
Ordigi laŭ:   plej nova | plej malnova | plej populara
Dieter Rooke
Gasto

Kara S-ano Solis,

Feliche en esperantujo ne ekzistas armeo – sed pacaj batalantoj.

Lau deklarcio de bulonjo la celo de esperanto estas la disvastigo. Mi esperas, ke vi neniam Solis en E- ujo !

Eduardo Kozyra
Gasto

Ne "bulonjo", sed "Bulonjo", ne "esperanto", sed "Esperanto".

José Antonio Vergara
Gasto
jes, mi pensas ke la verkinto pravas. Kontraŭ la absurda finvenkisma dogmo kaj ĝia totalisma, distopia revo konkeri la mondon por trude feliĉigi ĝin per la lingvo esperanto, mi jam de longe venis al la konkludo ke la vera celpubliko de ideo tia, kia esperanto estas nur malgranda ero el la homaro. Ĝin konsistigas apartaj segmentoj (eĉ ne la tuto) el diversaj minoritataj "triboj" (lingvemuloj, tamenaj aŭ malgraŭ-ĉio-idealistoj, matematikaj logikemuloj, ktp). Unu el niaj problemoj estas ke ĝis nun ni ne sukcesis atentigi tiun grupon de potencialaj esperantuloj pri la ekzisto de la lingvo mem. Bonŝance tio iĝas pli facila… Legi pli »
Eduardo Kozyra
Gasto

Unu rimarko: ne "esperanto" sed "Esperanto".

José Antonio Vergara
Gasto

mi preferas la minusklan formon, pri kies uzindeco konvikis min la Akademia prezidinto prof. Christer Kiselman

Sebastiano
Membro

Eble iom pli interese (almenaŭ por raciema homo) ol la nomo de la aŭtoritato estus la argumentoj, per kiuj vi estis konvinkita. Do, per kiuj argumentoj li konvinkis vin?

pistike65
Gasto

Kial oni ne lernas Esperanton? Eble pro chi tiaj diskutoj.

dennis keefe
Gasto
La artikolo de Sinjoro Solis estas bela fenestro al freŝa pensmaniero pri informado kaj varbado de Esperanto. Kial — kaj kial ne — homoj lernas Esperanton devas esti en niaj mensoj kiam ni provas allogi lernantojn al niaj kursoj. Pri motivoj por lernado aŭ nelernado de Esperanto utilas trarigardi ankaŭ pli ĝeneralan demandon pri motivado de lernado, nome: kial plenkreskuloj aliĝas aŭ ne aliĝas al ĉiaspecaj kursoj — ne nur al esperantaj, ne nur al lingvaj. Rilate ĝeneralan motivadon kaj plenkreskulan lernadon, certe interesos al multaj Esperantistoj la laboro de profesoro Cyril O. Houle, de la Universitato de Ĉikago. Li… Legi pli »
Chielismo
Gasto
Mi estas analizemulo. Kiam mi renkontis spertan esperantiston precipe el la china Esperantujo, mi preferas pridemandi lian devenon. Finfine mi trovas fakton ke chiuj havas devenon fremdan au alidialektan, krome, elstaraj esperantistoj en la china Esperantujo gxenerale havas aspekton fremdan kontrau tipa chino. Science nur 10% el la homaro havas lingvan genetikon ellerni fremdan lingvon. En mia regiono se iu komencanto deklaras ke li estas procenta lokano, mi kutime diras al li ke tre bedaurinde vi neniam povas ellerni Esperanton. Mi konas tiaulojn por pli 30 jaroj ne posedas akuzativon. Pro tio mi ne postulas chiujn posedi Esperanton, komprenas ke… Legi pli »
hxocxjo
Gasto

al kio vi prenis la datumon pri 10%? Mi pensas tute male. Cxiu homo kapablas lerni duan lingvon, pli aux malpli rapide, cxar niaj cerboj estas faritaj por tio. Do, bv ne senkuragxigi homojn.

Jes jen Jens
Membro
Ŝajnas ke Raŭmismo nun atingis ankaŭ Ĉinion … Nu, mi pensas ke novaj tempoj necesigas novajn pensojn. Ne estas nova la ideo ke la praktika utileco de Esperanto estas la plej bona argumento por ĝi – UEA estis fondita sur tiu ideo. Tamen, tio estas nur la ekstera ideo. La interna ideo, la esenco, estas pli mistera. La interna ideo estas "interna" ĉar ĝi ne videblas de ekstere. Certe ĉiuj konsentas ke anstataŭ trude propagandi oni prefere simple informu. Ankaŭ tio ne estas nova ideo, jam en 1956 la principaro de Frostavallen akcentis ke unu el la "ĉefaj eraroj" estas… Legi pli »
Zlatko Tišljar
Gasto
Temas pri eterna duflankeco de E-movado. Unuflanke la finvenkismo elirinta el la celaro de Zamenhof kiu ja kreis ĝin ne por uzo de eta grupo en la mondo sed por per ĝi helpli la kreon de pli paca mondo (se ĉiuj scios ĝin), do tiu elirpunkto postulas disvastigadon. Aliflanke kreiĝis iom post iom kun kresko de la pure esperantista kulturo kaj konsciiĝo pri ekesto de komunumo lingva kaj kultura, do identeca. Tiu logike vidas ke dum 130 jaroj Esperanto neniel proksimiĝis al la unua celo kaj realismo postulas ke ni akceptu la fakton. Kion ni do faru? Ni kontentiĝu per… Legi pli »
Jes jen Jens
Membro
Anstataŭ propagandi aŭ informi, oni povus informiĝi. De kie ni scias ke ni entute ĝuste komprenis la problemon? Kaj se estas kaŭzo suspekti ke la problemo ne estas bone komprenita, kiel ni povas esti certaj ke entute estas problemo? La problemo de tia esprimo kiel ekzemple "serioza ŝtatlingva fenomeno" estas ke ĝi antaŭkondiĉas ke ekzistas lingvoj pli seriozaj kaj malpli seriozaj. El tiu premiso oni apenaŭ evitas konkludi ke la Angla estas pli serioza ol la Irlanda, la Rusa pli ol la Slovena, la Mandarena pli ol la Kantona. Ĝi ankaŭ antaŭkondiĉas ke la ŝtato estas pli grava ol la… Legi pli »
Molnár László
Gasto
Estimata S-ro Jes jen Jens ! Karaj Samlistanoj! Al via komento -kiu meritus pridiskutadon- mi aldonas nur kelkajn rimarkojn. . Kion ajn ni esperantistoj faras, antau cxio ni devas informigxi- kiel Vi tute prave konstatis – precipe pri la konkretajxoj de la temata afero, per kiuj kiel argumentoj ni povas atingi sukcese multajn homojn, perrete ankau homamason. Tio signifas, ke certe estos kelkaj, kiuj ekkinteresas Esperanto kaj cxi tio estas bona ekiro. . Konsiderante, ke cxiu/j/ estas individuo/j/ ili mem decidas, estas superflue konvinkadi ilin. . El la komunikada vidpunkto estas grave kapabli distingi/diferencigi la percepton / per sensorganoj /… Legi pli »
Molnár László
Gasto
Estimata S-ro Zlatko Tisljar, Karaj Samlistanoj, Tre interesaj ,ecx pri-kaj plupensindaj estas viaj prezentado kaj klarigado de la “eterna duflankeco de E-movado.” Precipe konsiderindaj kaj instru/iv/aj estas viaj konstatoj pri la celaro de Zamenhof,pri graveco de iliaj kompreno kaj rolo entute certigantaj la internan motivon por agadi en la movado. Estas ege gxojige legi pri tio, ke ” Esperanto longe vivos ” kaj “bonaj cirkonstancoj ekzistas en EU. Se iu scias, Vi certe scias tion. Mi sxatus nur aldoni, ke traleginte la lastajn numerojn de Europa Bulteno kaj la artikolojn aperintajn en/sur retejo de Libera Folio , mi trovis pozitivajn… Legi pli »
Gecxjo
Membro

"Mi pensas ke Esperanto estas malfacila." – iom kurioze… sed brila rimarko! Se trovi homojn kaj demandi ilin kial ili 'deflankoĝis' de e-to post fino de E-kurso… Ege pensiga por konstruo de strategio de E-movado.

Lu Wunsch-Rolshoven
Gasto

Kion signifas por vi la termino "raŭmismo"? Kie mi povas trovi difinon?

Mike JONES
Gasto

Mi klarigas la anglan – por tiuj kiuj volas lerni la anglan – per Esperanto:

Cross-Reference Kingdom

http://www.cross-reference-kingdom.com/

Stano
Gasto

Tute pravaj vortoj. Mi neniam reklamas Esperanton, nur uzas ĝin por vojaĝoj, komerco ktp. Ĉiuj miaj apuduloj miras.

Chielismo
Gasto
Ĵus mi aranĝis la raporton kaj fotojn de la ĉina Esperanto-stafeto en la 24a urbo Baotou de Interna mongola regiono http://reto.cn/php/forum/cina/index.php?mode=entry&id=1012 precize ke la subskribo de la stafeto okazis en Scienca-Teknika Universitato de Interna Mongola regiono, kie la Esperanta lecionado jam daŭras 14 jarojn kaj pli ol 6000 gestudentoj ellernis la nedevigan lecionon de Esperanto por du poentoj. Laŭ mi estas sufiĉe ke tiom da gestudentoj konis bazan scion de Esperanto! Por du poentoj la studento eĉ lingvotalenta ne bezonas elspezi tiom da tempo ĝeni sian fakstudadon, ĉu ne? Zamenhof diras ke la idealo ne estas pano, sed la metio… Legi pli »
Gecxjo
Membro

Laŭ mi — bona artikolo, mi eĉ diru – programa por agado. Kvankam la temo estas malnova, kiel la Unua libro 😉
Al unu aspekto prie siatempe, laŭ mi, brilege kontribuis elstara Claude Piron en sia artikolo "Psikologia rezisto al la lingvo internacia".
Kaj artikolon de Solis mi prenus por tradukista konkurso dum RET-2017 en Rusio.

Lu Wunsch-Rolshoven
Gasto
Multaj veraj asertoj en la artikolo! Ekzemple: "Altrudi" sian intereson al alia estas "ne-efike kaj ofte malŝatate". Krome: "Propagandado nepre estas farinda laboro, kiu povas varbi latentajn lernantojn." (Nu, mi parolus pri informado aŭ, prefere, pri komunikado pri Esperanto.) Solis ankaŭ asertas: "Iuj homoj ne lernas Esperanton, ĉar ili neniam aŭdis pri ĝi. Sed plejparto de homoj ne havas intereson al Esperanto, eĉ jam detale informite pri tiu lingvo!" Tio ne estas kontrasto: Unuflanke en germanaj gimnazioj ofte nur unu el 25 samklasanoj scias, kio estas Esperanto. Do ĉe 24 neniel gravas la demando, ĉu ili ŝatus Esperanton. Necesas unue… Legi pli »
Sebastiano
Membro
Mi (kiel kutime) konsentas kun la plej multaj ideoj esprimitaj de Lu, ĉar ili estas bone kaj longtempe pripensitaj. Miaj sekvaj rimarkoj do ne estu komprenataj kiel kontraŭdiroj al Lu. Rememorante mian lernejan tempon, dum kiu mi tre freŝe ardis por Esperanto, mi tamen havas dubojn, ĉu instruistoj, kiuj mem konas nek Esperanton nek Esperantistojn aŭ la movadon, povas serioze kaj ĝuste informi pri Esperanto. Se la instruistoj havas nur la preparitajn de Esperantistoj "informmaterialon", ĉu ili vere povas senpartiece informi pri la tuta kampo de planlingvoj? Mi prezentu ekzemplon el alia kampo: Se instruistoj devus informi pri komputiloj nur… Legi pli »
Francisco Javier Moleón
Gasto
> Ĉu instruisto havus la devon prezenti al siaj lernantoj senpartiece la tutan kampon de planlingvoj? Mi pensas, ke jes. Instruisto eble havus tiun devon (mi opinias male, sed tio estas alia afero), tamen esperantistoj certe ne. Kiu parolis chi tie pri prezentado de la tuta kampo (!) de planlingvoj au informado pri planlingvoj ghenerale? Lau mia kompreno, la artikolo temas pri Esperanto kaj Lu pritraktas informadon/instruadon de Esperanto, ne de la tuta planlingva universo. Se esperantistoj volas disvastigi Esperanton, kial subite ili devus zorgi pri "ekvilibra kaj senpartia" prezento de amaso da lingvoprojektoj? (apenau iu, se entute, estas nomebla… Legi pli »
Lu Wunsch-Rolshoven
Gasto
Ŝajnas al mi, ke instruistoj instruas amason da aferoj, pri kiuj ne ekzistas brila informmaterialo preparita de speciala grupo de homoj interesitaj pri ĝuste tiu temo. Sed ja ekzistas alia materialo prezentita ekzemple de ĵurnalistoj. Mi kolektis kelkajn tiajn artikolojn, http://www.esperantoland.org/de/raportoj.html . Tiuj donas unuan bazon por diskuto kaj traktado de la temo. Tiu paĝo estas menciita en la broŝuro pri la agado, almenaŭ en la germana versio. http://www.esperantoland.org/dosieroj/1-eo-stunde.pdf Krome en la daŭro de la tempo estiĝos diversaj planoj por tia leciono, de unuopaj instruistoj. Ankaŭ tiujn povos uzi postaj instruistoj. Unu tian planon mi legis antaŭ kelkaj tagoj. Sebastiano… Legi pli »
Sebastiano
Membro

Lu: "Ĉu ni dubu ankaŭ, ĉu instruistoj, kiuj nek konas la Saharon, nek havas sablokovritan loĝejon nek kamelon hejme povas serioze kaj ĝuste informi pri Saharo?"

Tio estas komplete preter la punkto. Mi estas surprizita, ke vi ekuzis tiajn argumentajn trukojn.

Molnár László
Gasto
Estimataj Samlistanoj, La artikolon -" Kial oni ne lernas Esperanton ? "- mi trovas tre interesa demonstranta kelkajn avantagxojn de Esperanto kaj simile kelkajn kialojn, pro kiuj la komencintoj forlasas la pluan lernadon. Cxi-okaze nur rimarko pri la titolo de la artikolo. En mia gepatra hungara la senpersona pronomo, kiel frazparto gxenerala subjekto ONI ofte povas kauzi problemojn. Gxi uzeblas en la senco : ni, ili, cxiu/j/, la homo/j/. Mi ne scias, cxu gxi por alilingvanoj kauzas malfacilajxojn au ne. Malgrau tio mi pensas, ke ankau por spertuloj povas kauzi problemon gxiaj uzo kaj traduko. Cxiukaze gxi aludas al homgrupo… Legi pli »
Ilia
Gasto

Bona artikolo. Dankon!

dennis keefe
Gasto
La titolo de la artikolo de Sinjoro Solis rilatas al kial oni NE lernas Esperanton pli ol al motivoj por ekstudi la lingvon. La komentoj de Jens, Jose Antonio, Ĉielismo kaj Zlakto certe estas interesaj, sed estus utile ekscii pli ĝuste kion ili pensas pri la BAROJ de Esperanto-lernado. Tiu temo gravas, ĉar eĉ se vi havas milionon da homoj kiuj VOLAS lerni la lingvon, tio ne signifas, pro diversaj kialoj, ke ili POVAS komenci kaj fini kurson de Esperanto. Kiuj estas tiuj diversaj baroj de la NE-lernado? Por komenci interparoladon pri tio, mi dirus, ke ni povas klasifiki la… Legi pli »
Dieter Rooke
Gasto

Konverscion -konversacion- s-ro Solis ne plu respondis .

La 8-an de julio mi eble renkontos lin en china urbo Dandong survoje al norda koreio . Kaj poste dum UK en Seulo kiam temas pri reunuigho de dividita koreio. Au chu eble dum SAT – kongreso – kiam temos pri sennacieca t. e. internacia konversacio ?

Solis
Membro

Pardonu por mia malrapida respondo. Mi skribas aliajn artikolojn. Mi estas en la urbo Urumqi, la ĉefurbo de la regiono Xinjiang, Ĉinio. Nia regiono najbaras kun Kazaĥio, Mongolio kaj aliaj 6 landoj. Mi ne partoprenos la UK-on en Seulo.

Solis
Membro

Koran dankon por opinioj de Sinjoro dennis keefe. La azia-eŭropa konversacio estas necesa por informiĝi pri la vera situacio de la Esperanta movado en Ĉinio. Mi skribas kaj skribos kelkajn artikolojn, kiuj montras la problemojn de Esperanto en Ĉinio.

Molnár László
Gasto
Estimata S-ro Dennis Keefe, Antau cxio mi gratulas Vin : pro la progresiga aliro al la temo /anstatau NEadi sercxi motivojn por JESadi la respond/ind/endaj gravaj demandoj, la klasifikado de la lernobaroj en kvin kategorioj, la konkretajxoj, entute pro via komento, kiu samtempe estas ,lau mi bonega diskutmaterialo, kies iu ajn ero estas /povas esti elirpunkto por interparolado/pridiskutado. Al via demando, starigita en la lasta frazo, la evidenta respondo estas: cxiu/j/ mem decidas .Lau mi, S-ro Solis skribas pri tre gravaj aferoj, pozitivaj kaj negativaj, do ne nur indas daurigi la konversacion ,sed/ecx / – Li honoriginte nin komentantojn per… Legi pli »
Solis
Membro

Supere estas la mallongigita version. La kompleta versio de la artikolo estas ĉe http://reto.cn/php/esperanto/kial-oni-ne-lernas-esperanton

dennis keefe
Gasto
Resumo (74 vortoj): Mi parolas pri kernaj strategiaj demandoj, komencante kun la plej baza de Sinjoro Solis: Kiel oni NE lernas Esperanton. Mi sekve listigas kelkajn aliajn gravajn demandojn, kiujn movadestroj, laŭ mi, devas pristudi se ili volas kompreni veran strategion. Lingvistiko ne sufiĉas, kaj ekster-eŭropa dialogo ege bezonatas. Esperantistoj kiuj interesiĝas pri la Movadoj kaj la kialoj de la nekredebla forfalo de novaj lernantoj en Esperantujo eble povas ĉerpi iomete da profito de la sekva komentado Komentado (200 vortoj): La tuta artikolo de Sinjoro Solis, kune kun la plejparto de la komentoj (krom tiuj pri minuskloj kaj majuskloj –… Legi pli »
Noël SIMONET
Gasto

Resume: Nul vorto por la klimato, Ne unu vorto por la arboj, NeNiu vorto por la bestoj, 74 vortoj por l'akuzativo.

dennis keefe
Gasto
Resumo: Persona respondo al Noel kaj al esperantaj provokantoj, kiuj esperas provoki. Komentado: Estimata Noel Simonet, mi tre ŝatas vian komenton, ĉar ĝi montras, ke ekzistas gravaj aferoj ekster nia kara internacia lingvo. Dankon. Arboj, bestoj, ekologiaj interrilatoj – ĉio ĉi estas amata, mi supozas, de preskaŭ ĉiuj Esperantistoj kvankam ni ne ofte parolas pri tiaj aferoj en la paĝoj de Liberafolio. Tamen, mi esperas, ke la leono Esperantujo iam montros siajn dentojn al, (kiel diri?), la bankrota kapitalista sistemo kaj al la perfortistoj de nia planedo. UEA verŝajne fieras pri sia neŭtraleco. Tion mi komprenas, kaj mi ne volas… Legi pli »
wpDiskuz