Kial oni ne lernas Esperanton?

La plej multaj homoj trovas Esperanton neinteresa. Ne indas trudadi la lingvon al tiuj, kiuj ne volas aŭdi pri ĝi. Prefere ol propagandi, indas mem lerni la lingvon bone kaj uzi ĝin en internaciaj kontaktoj, skribas Liu Xiaozhe.

Liu Xiaozhe

Komencantoj de Esperanto ofte fervore propagandas tiun lingvon al ĉirkaŭaj homoj. Ili sentas, ke tiu magia lingvo por ili malfermis la pordon al la mondo. Do ili esperas, ke ĉiuj aliaj homoj ĝuos tiun raraĵon.

Sed tre ofte ili ankaŭ senesperiĝas.

Oni trovas, ke multaj informitoj, eksciinte pri la ekzisto de la internacia lingvo, nur surpriziĝas pri la artefareblo de homa lingvo, sed ili tuj forgesas ĝin turninte la atenton al alia afero. Iuj scivolaj forlasas la lernadon post nur kelkaj lecionoj.

La komencanto denove estas la sola lernanto en la loko.

Kial? Kial oni ne varme brakumas tiun bonan lingvon kun bela interna ideo? Kial ilin ne interesas tiu lingvo, kiu povas forigi la lingvan baron en la internacia komunikado?

La kaŭzo fakte estas simpla: multaj homoj tute ne interesiĝas pri la lingva problemo! Por ili, krom sia gepatra lingvo, la aliaj lingvoj, per kiuj oni povas interflui kun nesamlingvaj homoj, estas tute superfluaj kaj nenecesaj!

La amatoroj kaj interesatoj de iu afero inklinas opinii, ke ilia celitaĵo estas la plej grava afero. Multaj subtenantoj de Esperanto ne konscias, ke por aliaj homoj estas aliaj pli gravaj aferoj ol la lingva problemo.

Jes, Esperanto alportas al vi ĝojon kaj ĝuon, sed multaj homoj ankoraŭ baraktas por la manĝaĵo kaj vestoj, do ili ne havas tempon kaj energion pripensi la bezonon je spirito.

Jes, lokaj esperantistoj multe helpas vin dum via vojaĝo en aliaj landoj, sed multaj homoj eĉ neniam foriras el siaj naskiĝaj vilaĝo aŭ urbo.

Jes, per Esperanto vi povas konatiĝi kaj interflui kun homoj en diversaj landoj, sed multaj homoj kontaktas aliajn nur en la ĉiutagaj vivo kaj laboro, ne havante aliajn konatojn eĉ en sia urbo.

Jes, per Esperanto vi povas legi informojn el diversaj partoj de la mondo, sed multaj homoj ne povas aŭ ne volas legi ĵurnalon eĉ en sia nacia lingvo.

Jes, Esperanto estas lingvo kun bela ideo, kaj partopreni en la Esperanta movado estas kontribuo al pli bela mondo. Sed multaj homoj opinias, ke estas multaj aliaj aferoj pli gravaj ol la lingva problemo en la mondo, ekzemple, malriĉo, malsato, medio, akva riĉfonto, klimato, homaj rajtoj, ktp..

Iuj homoj ne lernas Esperanton, ĉar ili neniam aŭdis pri ĝi. Sed plejparto de homoj ne havas intereson al Esperanto, eĉ jam detale informite pri tiu lingvo!

Ĉiuj havas propran intereson. Altrudi la sian al alia estas ne-efike kaj ofte malŝatate. Estas tute normale, ke oni ne interesiĝas ĉe Esperanto kaj ne lernas ĝin.

Do, kion ni faru? Ĉu ni ĉesu propagandi Esperanton al aliaj homoj?

Propagandado nepre estas farinda laboro, kiu povas varbi latentajn lernantojn. Sed se oni ne interesiĝas pri nia lingvo, ni ne daŭrigu proponi ĝin al ili. Kaj ni ne tro senesperiĝu. Ĉar ne ekzistas afero, kiu povas altiri ĉiujn homojn. Sufiĉas, ke ĉirkaŭaj homoj sciu pri Esperanto, kaj ili mem elektu ĉu lerni aŭ ne.

Fakte, estas pli efika rimedo propagandi la lingvon Esperanto, nome, ni mem lernu kaj uzu ĝin en la internaciaj kontaktoj. Vidinte, ke Esperanto estas utila, la veraj interesatoj lernos ĝin. Ni influu aliajn homojn per nia agado, sed ne per senĉesaj ripetitaj vortoj. Kiel oni admonas iujn religi-anojn: ne nur deklaru vian religion paca, sed ankaŭ agu pace!

Solis (Liu Xiaozhe)

La teksto unue aperis en la blogo de  Liu Xiaozhe

37 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Dieter Rooke
2017-06-23 12:26

Kara S-ano Solis,

Feliche en esperantujo ne ekzistas armeo – sed pacaj batalantoj.

Lau deklarcio de bulonjo la celo de esperanto estas la disvastigo. Mi esperas, ke vi neniam Solis en E- ujo !

Eduardo Kozyra
Eduardo Kozyra
2017-06-23 19:33
Respondo al  Dieter Rooke

Ne “bulonjo”, sed “Bulonjo”, ne “esperanto”, sed “Esperanto”.

José Antonio Vergara
José Antonio Vergara
2017-06-23 15:28

jes, mi pensas ke la verkinto pravas. Kontraŭ la absurda finvenkisma dogmo kaj ĝia totalisma, distopia revo konkeri la mondon por trude feliĉigi ĝin per la lingvo esperanto, mi jam de longe venis al la konkludo ke la vera celpubliko de ideo tia, kia esperanto estas nur malgranda ero el la homaro. Ĝin konsistigas apartaj segmentoj (eĉ ne la tuto) el diversaj minoritataj “triboj” (lingvemuloj, tamenaj aŭ malgraŭ-ĉio-idealistoj, matematikaj logikemuloj, ktp). Unu el niaj problemoj estas ke ĝis nun ni ne sukcesis atentigi tiun grupon de potencialaj esperantuloj pri la ekzisto de la lingvo mem. Bonŝance tio iĝas pli facila nun, danke al interreto. Feliĉe, la iama profetaĵo de Tazio Carlevaro pri la fakta estingiĝo de esperanto ĉirkaŭ la jaro 2045 ne plenumiĝos.

Eduardo Kozyra
Eduardo Kozyra
2017-06-23 19:31

Unu rimarko: ne “esperanto” sed “Esperanto”.

José Antonio Vergara
José Antonio Vergara
2017-06-24 6:40
Respondo al  Eduardo Kozyra

mi preferas la minusklan formon, pri kies uzindeco konvikis min la Akademia prezidinto prof. Christer Kiselman

Sebastiano
Sebastiano
2017-06-24 8:16

Eble iom pli interese (almenaŭ por raciema homo) ol la nomo de la aŭtoritato estus la argumentoj, per kiuj vi estis konvinkita. Do, per kiuj argumentoj li konvinkis vin?

pistike65
pistike65
2017-06-24 16:20
Respondo al  Sebastiano

Kial oni ne lernas Esperanton? Eble pro chi tiaj diskutoj.

dennis keefe
dennis keefe
2017-06-23 17:06

La artikolo de Sinjoro Solis estas bela fenestro al freŝa pensmaniero pri informado kaj varbado de Esperanto. Kial — kaj kial ne — homoj lernas Esperanton devas esti en niaj mensoj kiam ni provas allogi lernantojn al niaj kursoj.

Pri motivoj por lernado aŭ nelernado de Esperanto utilas trarigardi ankaŭ pli ĝeneralan demandon pri motivado de lernado, nome: kial plenkreskuloj aliĝas aŭ ne aliĝas al ĉiaspecaj kursoj — ne nur al esperantaj, ne nur al lingvaj.

Rilate ĝeneralan motivadon kaj plenkreskulan lernadon, certe interesos al multaj Esperantistoj la laboro de profesoro Cyril O. Houle, de la Universitato de Ĉikago. Li verkis kernan libron pri tiu temo en 1961 “The Inquiring Mind.”

En tiu verko, Houle klasifikas la plenkreskulajn lernantojn en tri kategoriojn. La unua grupo lernos ion por atingi konkretan celon: Kurso pri financo por pli bone labori en entrepreno; kurso pri historio de arto por pli plene ĝui ferion en Italio; kurso de Esperanto por vojaĝi per Pasporta Servo, ktp.

La dua grupo, aliflanke, lernas ne por atingi konkretan celon kaj eĉ ne por lerni pri la temo de iu kurso. Tiu dua grupo ĉeestas kursojn por esti kun aliaj homoj, por ĝui la SOCIAN etoson. Ĉu estas kurso pri arto aŭ pri historio aŭ pri muziko ne gravas al ili. Tiaj homoj havas bezonon, motivon esti kun aliaj personoj. Tiajn homojn oni de tempo al tempo vidas en la agrablaj, plezurdonaj kursetoj de Esperantujo, kaj ĝuste tiaj homoj ofte iĝas niaj Eternaj Komencantoj.

La tria grupo, minoritata, aliĝas al kursoj por lerni. sed ne por konkreta, praktika celo. Tiaj lernantoj ĝojas kiam ili alproprigas ion novan. Ĉu estas poentoj aŭ ne poentoj; ĉu atestilo aŭ ne atestilo – ĉio ĉi ne gravas. Tio kio gravas estas la plezuro vere lerni ion ĉu utila aŭ ne. Tiaj homoj en la tria grupo ofte iĝas niaj vortaristoj, verkistoj kaj plej elstaraj Esperantistoj.

Estus bone esplori tiajn ideojn en rilato kun la motivoj, nemotivoj prave menciitaj de Sinjoro Solis.

Chielismo
Chielismo
2017-06-23 18:30

Mi estas analizemulo. Kiam mi renkontis spertan esperantiston precipe el la china Esperantujo, mi preferas pridemandi lian devenon. Finfine mi trovas fakton ke chiuj havas devenon fremdan au alidialektan, krome, elstaraj esperantistoj en la china Esperantujo gxenerale havas aspekton fremdan kontrau tipa chino. Science nur 10% el la homaro havas lingvan genetikon ellerni fremdan lingvon. En mia regiono se iu komencanto deklaras ke li estas procenta lokano, mi kutime diras al li ke tre bedaurinde vi neniam povas ellerni Esperanton. Mi konas tiaulojn por pli 30 jaroj ne posedas akuzativon. Pro tio mi ne postulas chiujn posedi Esperanton, komprenas ke estas normale ke iuj estas dumviva salutisto. Nia movado ankau bezonas multajn salutistojn.

hxocxjo
hxocxjo
2017-06-24 12:20
Respondo al  Chielismo

al kio vi prenis la datumon pri 10%? Mi pensas tute male. Cxiu homo kapablas lerni duan lingvon, pli aux malpli rapide, cxar niaj cerboj estas faritaj por tio. Do, bv ne senkuragxigi homojn.

Jens Stengaard Larsen
2017-06-23 21:45

Ŝajnas ke Raŭmismo nun atingis ankaŭ Ĉinion …

Nu, mi pensas ke novaj tempoj necesigas novajn pensojn. Ne estas nova la ideo ke la praktika utileco de Esperanto estas la plej bona argumento por ĝi – UEA estis fondita sur tiu ideo. Tamen, tio estas nur la ekstera ideo. La interna ideo, la esenco, estas pli mistera. La interna ideo estas “interna” ĉar ĝi ne videblas de ekstere.

Certe ĉiuj konsentas ke anstataŭ trude propagandi oni prefere simple informu. Ankaŭ tio ne estas nova ideo, jam en 1956 la principaro de Frostavallen akcentis ke unu el la “ĉefaj eraroj” estas “nomadi la informadon pri Esperanto ‘propagando'” (vidu https://eo.wikipedia.org/wiki/Principaro_de_Frostavallen , punkto 13(e)). Ŝajnas ke tiutempe neniu venus al la ideo nomi la informadon “reklamado”. Ĉu laŭdifine oni povas reklami por lingvo, aŭ la objekto de reklamado devas esti io pli konkreta, ekzemple lingvokurso?

Mi pensas ke Esperanto estas malfacila. La malfacilaĵo, tamen, ne estas lerni la lingvon – ĉiu ajn lingvo estas lernebla, kaj Esperanto fakte estas surprize facile eklernebla kompare al aliaj lingvoj. La vera malfacilaĵo venas post la lernado. Unu malfacila demando estas kiom grava vere estas la monda lingvo-problemo? Kio ĝi vere estas, entute? Se, ekzemple, kun iuj mi ne sukcesas komunikiĝi pro lingvodiferenco, ĉu tio ne povas signifi ke ili feliĉe estas protektitaj kontraŭ mi?

Ĉu entute la lingvo estas ilo de socia komunikado? Kiel do se homoj ĝenerale pensas multe pli da frazoj ol ili eldiras? Ĉu tio signifas ke ili krimas kontraŭ la interna ideo de la homa lingvo? Se oni provas preni Esperanton, aŭ la homan lingvon ĝenerale, iomete serioze, oni baldaŭ implikiĝas en senfinan serion da tiaj nerespondeblaj demandoj. Kaj ni ja lernas Esperanton por havi solvon al iuj problemoj, ne por havi pliajn problemojn, ĉu ne vere?

Aliflanke, eble Esperanto pli utilas por malkovri problemojn ol solvi ilin.

Zlatko Tišljar
Zlatko Tišljar
2017-06-23 23:01

Temas pri eterna duflankeco de E-movado. Unuflanke la finvenkismo elirinta el la celaro de Zamenhof kiu ja kreis ĝin ne por uzo de eta grupo en la mondo sed por per ĝi helpli la kreon de pli paca mondo (se ĉiuj scios ĝin), do tiu elirpunkto postulas disvastigadon. Aliflanke kreiĝis iom post iom kun kresko de la pure esperantista kulturo kaj konsciiĝo pri ekesto de komunumo lingva kaj kultura, do identeca. Tiu logike vidas ke dum 130 jaroj Esperanto neniel proksimiĝis al la unua celo kaj realismo postulas ke ni akceptu la fakton. Kion ni do faru? Ni kontentiĝu per tio ke ni vivas en nova identecgrupo kiu plaĉas al ni, en kiu ni fartas agrable kaj ne interesas nin kion pri tio opinias la “ekstera” mondo (raŭmismo).
Tiu konflikto efektive prezentas dialektikon por daŭre evoluigi la socion kun sia nova ideologio. Sen zamenhofa idealo kredi pri aparta rolo de Esperanto-paolantoj kiuj ŝanĝos la mondon mankus interna motivo por agi en tiu movado kaj sen kompreno ke tiu celo apenaŭ estas realigebla ni rapide seniluziiĝus kaj “kabeiĝus”. Kaj tiuj du kontraŭdiraĵ interplektiĝas: foje superas unu, foje la alia. Kutime en bonaj kaj pacaj politikaj cirkonstancoj fortiĝas la unua celaro: ni disvastigu kaj ni venku, en malbonaj politikaj, militaj kaj krizaj tempoj, esperantistoj fermiĝas en la propran ŝelon kaj kontentiĝas pri la enmovada vivado, flego de la lingvo kaj ties kulturo.
Kio do atendas nin fine de la tunelo? Neniu scias. Mi nur kun sufiĉa certeco povas aserti ke Esperanto longe vivos. Ĝi travivis jam grandajn krizojn en tempo kiam multaj ŝtatoj kaj imperioj malaperis, do ĝi havas internan firmecon pro kiu ĝi plu evoluos kaj fortiĝos. Kian finan rolon ĝi akiros, decidos la historiaj hazardoj. Mi persone kredas ke bonaj cirkonstancoj ekzistas en EU kie ĝi povus iĝi serioza ŝtatlingva fenomeno, se EU entute plu ekzistos.

Jens Stengaard Larsen
2017-06-24 8:17
Respondo al  Zlatko Tišljar

Anstataŭ propagandi aŭ informi, oni povus informiĝi. De kie ni scias ke ni entute ĝuste komprenis la problemon? Kaj se estas kaŭzo suspekti ke la problemo ne estas bone komprenita, kiel ni povas esti certaj ke entute estas problemo?

La problemo de tia esprimo kiel ekzemple “serioza ŝtatlingva fenomeno” estas ke ĝi antaŭkondiĉas ke ekzistas lingvoj pli seriozaj kaj malpli seriozaj. El tiu premiso oni apenaŭ evitas konkludi ke la Angla estas pli serioza ol la Irlanda, la Rusa pli ol la Slovena, la Mandarena pli ol la Kantona. Ĝi ankaŭ antaŭkondiĉas ke la ŝtato estas pli grava ol la popolo.

Mi kredas ke tiu eta ekzemplo sufiĉas por montri ke estas treege malfacile eviti nacian fanatikecon kaj kulturan rasismon en la diskuto pri lingvoj. Tial oni ĝenerale en progresemaj medioj preferas tute ne pensi pri lingvaj demandoj.

Molnár László
Molnár László
2017-06-27 17:38

Estimata S-ro Jes jen Jens !
Karaj Samlistanoj!

Al via komento -kiu meritus pridiskutadon- mi aldonas nur kelkajn rimarkojn.

. Kion ajn ni esperantistoj faras, antau cxio ni devas informigxi- kiel Vi tute prave konstatis – precipe pri la konkretajxoj de la temata afero, per kiuj kiel argumentoj ni povas atingi sukcese multajn homojn, perrete ankau homamason. Tio signifas, ke certe estos kelkaj, kiuj ekkinteresas Esperanto kaj cxi tio estas bona ekiro.

. Konsiderante, ke cxiu/j/ estas individuo/j/ ili mem decidas, estas superflue konvinkadi ilin.

. El la komunikada vidpunkto estas grave kapabli distingi/diferencigi la percepton / per sensorganoj / kaj la komprenon / per trovo de adekvata signifo/ , kiujn multaj intermiksas lau miaj spertoj. Do, dum la tuta komunikado/diskutado/polemikado.. nepras la reciproka kompreno.

. Konante kelkajn bazajn -nomu ilin-moralajn normojn, certigeblas la kulturita diskutado kaj eviteblas la ne dezirinda kverelado ekz.la inzultado.

. “Serioza sxtatlingva fenomeno” Via konstato estas logika, vera.
Aldone: malmultaj scias, ke la lingvo krom komunikilo estas bonega ilo por manipulado.
Krom tio, kion Vi gxuste kontatis, la frazo samtempe sugestas pensi tiel kaj tion, kiel kaj kion la autoro intencas atingi, do la saman. Cxi tio estas dangxera simple pro tio, cxar tompas la legantojn

Se mi eraras, au skribas banalajxojn, pardonpetas.

Molnár László
Molnár László
2017-06-27 18:30
Respondo al  Zlatko Tišljar

Estimata S-ro Zlatko Tisljar,
Karaj Samlistanoj,

Tre interesaj ,ecx pri-kaj plupensindaj estas viaj prezentado kaj klarigado de la “eterna duflankeco de E-movado.”

Precipe konsiderindaj kaj instru/iv/aj estas viaj konstatoj pri la celaro de Zamenhof,pri graveco de iliaj kompreno kaj rolo entute certigantaj la internan motivon por agadi en la movado.

Estas ege gxojige legi pri tio, ke ” Esperanto longe vivos ” kaj “bonaj cirkonstancoj ekzistas en EU. Se iu scias, Vi certe scias tion.

Mi sxatus nur aldoni, ke traleginte la lastajn numerojn de Europa Bulteno kaj la artikolojn aperintajn en/sur retejo de Libera Folio , mi trovis pozitivajn kaj ne pozitivajn konstatojn, okaz/ int/ontajxojn. La plej instrua por mi estis la artikolo de prof. Federico Gobbo – “EU post la eliro de Britio – cxu sxanco por Esperanto?” /2016-07-22/, kiu detale analizas la situacion, parolante ankau pri tio, kio okazas post la kulisoj, montrante, ke ne cxio estas en ordo do igis min dubi.

Post la apero de la menciita artikolo okazis pluaj pozitivaj eventoj kaj mi esperas ke miaj duboj disigxos -favore al Esperanto.

Estimata prez. Zlatko Tisljar,
Mi sxatus emfazi, ke mi dubis ne pri viaj vortoj sed pro la kontraudiraj aferoj, eldiroj

Kun respektplenaj salutoj kaj bondeziroj,via
Molnár László

Gecxjo
Gecxjo
2017-06-27 9:24

“Mi pensas ke Esperanto estas malfacila.” – iom kurioze… sed brila rimarko! Se trovi homojn kaj demandi ilin kial ili ‘deflankoĝis’ de e-to post fino de E-kurso… Ege pensiga por konstruo de strategio de E-movado.

Lu Wunsch-Rolshoven
2017-06-27 13:04

Kion signifas por vi la termino “raŭmismo”? Kie mi povas trovi difinon?

Mike JONES
2017-06-23 22:39

Mi klarigas la anglan – por tiuj kiuj volas lerni la anglan – per Esperanto:

Cross-Reference Kingdom

http://www.cross-reference-kingdom.com/

Stano
2017-06-24 12:38

Tute pravaj vortoj. Mi neniam reklamas Esperanton, nur uzas ĝin por vojaĝoj, komerco ktp. Ĉiuj miaj apuduloj miras.

Chielismo
Chielismo
2017-06-24 13:00

Ĵus mi aranĝis la raporton kaj fotojn de la ĉina Esperanto-stafeto en la 24a urbo Baotou de Interna mongola regiono http://reto.cn/php/forum/cina/index.php?mode=entry&id=1012 precize ke la subskribo de la stafeto okazis en Scienca-Teknika Universitato de Interna Mongola regiono, kie la Esperanta lecionado jam daŭras 14 jarojn kaj pli ol 6000 gestudentoj ellernis la nedevigan lecionon de Esperanto por du poentoj. Laŭ mi estas sufiĉe ke tiom da gestudentoj konis bazan scion de Esperanto! Por du poentoj la studento eĉ lingvotalenta ne bezonas elspezi tiom da tempo ĝeni sian fakstudadon, ĉu ne? Zamenhof diras ke la idealo ne estas pano, sed la metio donas la panon. Pro tio por baki lingvoposedajn esperantistojn ni devas metiigi Esperanton, kiu povos doni al homoj la panon. Se ni ne povas doni la panon, ne ĝenu senlingvotalentajn homojn, kaj ni ofertu nian lingvon kun la idealo al tiuj, kiuj estas denaske lingvaj interesantoj ne por pano, sed nur por lingva ĝuo. Tiel, nia propagando estu, ke Esperanto estas interesa kaj loĝika, sed ne estu kiel hodiaŭ ofte fanfaroni utilecon de Esperanto! Tio donas al publiko trompan impreson. Mi mem estas prezidanto de IKEF, kaj ĉiutage mi klopodas utiligi Esperanton por internacia komerco jam pli 20 jarojn. La afero ne estas tiel simpla, kaj Esperanto ne estas magia lingvo, sed uzebla kiel iu ajn lingvo, se vi uzas ĝin. Kiu volas uzi ĝin? certe estas tre raraj el nuntempa esperantistaro, kvankam ĉiuj konscias ke ĝia uzo por la pano estas tre grava.

Gecxjo
Gecxjo
2017-06-26 9:26

Laŭ mi — bona artikolo, mi eĉ diru – programa por agado. Kvankam la temo estas malnova, kiel la Unua libro 😉
Al unu aspekto prie siatempe, laŭ mi, brilege kontribuis elstara Claude Piron en sia artikolo “Psikologia rezisto al la lingvo internacia”.
Kaj artikolon de Solis mi prenus por tradukista konkurso dum RET-2017 en Rusio.

Lu Wunsch-Rolshoven
2017-06-27 13:22

Multaj veraj asertoj en la artikolo! Ekzemple:
“Altrudi” sian intereson al alia estas “ne-efike kaj ofte malŝatate”.
Krome: “Propagandado nepre estas farinda laboro, kiu povas varbi latentajn lernantojn.” (Nu, mi parolus pri informado aŭ, prefere, pri komunikado pri Esperanto.)

Solis ankaŭ asertas: “Iuj homoj ne lernas Esperanton, ĉar ili neniam aŭdis pri ĝi. Sed plejparto de homoj ne havas intereson al Esperanto, eĉ jam detale informite pri tiu lingvo!” Tio ne estas kontrasto:

Unuflanke en germanaj gimnazioj ofte nur unu el 25 samklasanoj scias, kio estas Esperanto. Do ĉe 24 neniel gravas la demando, ĉu ili ŝatus Esperanton. Necesas unue informi ilin.

Aliflanke: Kiam oni ofertas Esperanto-kurson en germana gimnazio de proks. mil lernantoj, kutime kvin ĝis dek lernejanoj venas al la kurso. Kompreneble nur, se ili estas informitaj – sed la informo ja disvastiĝas iom post iom, se iu ofertas kurson. (Kaj la 995, kiuj ne de si mem venos al la kurso, tiujn ni lasu en paco.)

Por atingi tiun informitecon mi survojigis la kampanjon “Unu leciono pri Esperanto”. Ĉiu lernejano iam dum la lerneja tempo eksciu almenaŭ iomete pri Esperanto. Ni instigu la instruistojn, ke ili preparu tiajn lecionojn; ekzemploj rete troveblaj.

Sebastiano
Sebastiano
2017-06-27 14:39
Respondo al  Lu Wunsch-Rolshoven

Mi (kiel kutime) konsentas kun la plej multaj ideoj esprimitaj de Lu, ĉar ili estas bone kaj longtempe pripensitaj. Miaj sekvaj rimarkoj do ne estu komprenataj kiel kontraŭdiroj al Lu.

Rememorante mian lernejan tempon, dum kiu mi tre freŝe ardis por Esperanto, mi tamen havas dubojn, ĉu instruistoj, kiuj mem konas nek Esperanton nek Esperantistojn aŭ la movadon, povas serioze kaj ĝuste informi pri Esperanto.

Se la instruistoj havas nur la preparitajn de Esperantistoj “informmaterialon”, ĉu ili vere povas senpartiece informi pri la tuta kampo de planlingvoj? Mi prezentu ekzemplon el alia kampo: Se instruistoj devus informi pri komputiloj nur surbaze de Mikrosofta “informmaterialo”, ĉu ili ĝuste kaj senpartiece prezentus ankaŭ Linukson aŭ Aplon ktp. al siaj lernantoj? Certe la “informmaterialo” de Mikrosofto estus pli propaganda materialo laŭde al Mikrosofto ol informmaterialo.

Simile ekzistas krom Esperanto ankaŭ aliaj planlingvoj, kaj ekzistas homoj, kiuj pro diversaj kialoj preferas unu el la aliaj planlingvoj al Esperanto, ĉar certe la diversaj planlingvoj havas diversajn avantaĝojn (kaj malavantaĝojn). Ĉu instruisto havus la devon prezenti al siaj lernantoj senpartiece la tutan kampon de planlingvoj? Mi pensas, ke jes. Sed mi ne fidas, ke la “informmaterialo”, kiun preparus la Esperantistoj, ebligus tion al ili.

Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón
2017-06-27 15:26
Respondo al  Sebastiano

> Ĉu instruisto havus la devon prezenti al siaj lernantoj senpartiece la tutan kampon de planlingvoj? Mi pensas, ke jes.

Instruisto eble havus tiun devon (mi opinias male, sed tio estas alia afero), tamen esperantistoj certe ne. Kiu parolis chi tie pri prezentado de la tuta kampo (!) de planlingvoj au informado pri planlingvoj ghenerale? Lau mia kompreno, la artikolo temas pri Esperanto kaj Lu pritraktas informadon/instruadon de Esperanto, ne de la tuta planlingva universo. Se esperantistoj volas disvastigi Esperanton, kial subite ili devus zorgi pri “ekvilibra kaj senpartia” prezento de amaso da lingvoprojektoj? (apenau iu, se entute, estas nomebla vivanta lingvo).

> kaj ekzistas homoj, kiuj pro diversaj kialoj preferas unu el la aliaj planlingvoj al Esperanto

Bonege. Kaj? Tiuj homoj lernu do tiun el la aliaj planlingvoj, kiun ili preferas. Kian rilaton tio havas al Esperanto? Disvastigi Esperanton kaj provi konvinki homojn pri la indeco lerni ghin kaj pri ghiaj (supozataj) pozitivaj ecoj ne signifas glori ghin super chio alia kaj ne implicas la rektan au nerektan minacon “Kaj krome sciu, ke ni rompos viajn brakojn, se vi audacos lerni alian planlingvon!”.

Lu Wunsch-Rolshoven
2017-06-28 2:11
Respondo al  Sebastiano

Ŝajnas al mi, ke instruistoj instruas amason da aferoj, pri kiuj ne ekzistas brila informmaterialo preparita de speciala grupo de homoj interesitaj pri ĝuste tiu temo. Sed ja ekzistas alia materialo prezentita ekzemple de ĵurnalistoj. Mi kolektis kelkajn tiajn artikolojn, http://www.esperantoland.org/de/raportoj.html . Tiuj donas unuan bazon por diskuto kaj traktado de la temo. Tiu paĝo estas menciita en la broŝuro pri la agado, almenaŭ en la germana versio. http://www.esperantoland.org/dosieroj/1-eo-stunde.pdf

Krome en la daŭro de la tempo estiĝos diversaj planoj por tia leciono, de unuopaj instruistoj. Ankaŭ tiujn povos uzi postaj instruistoj. Unu tian planon mi legis antaŭ kelkaj tagoj.

Sebastiano dubas, “ĉu instruistoj, kiuj mem konas nek Esperanton nek Esperantistojn aŭ la movadon, povas serioze kaj ĝuste informi pri Esperanto.” Ĉu ni dubu ankaŭ, ĉu instruistoj, kiuj nek konas la Saharon, nek havas sablokovritan loĝejon nek kamelon hejme povas serioze kaj ĝuste informi pri Saharo?

Kaj fine: Se instruisto vere apenaŭ volas informiĝi pri la afero – tiu eble simple lasu la taskon al kolegoj. Ne necesas, ke ĉiu instruisto tuj instruos pri Esperanto. Sufiĉos al mi, se ene de unu jaro unu procento de la germanaj instruistoj pretus komenci la taskon. (Ni kalkulu: Proks. 3000 gimnazioj, po eble 50 instruistoj, do 1 % estas proks. 1500 instruistoj. Ili havas eble kvar klasojn, do cent lernantoj. Do 150 000 lernejanoj estus informitaj post jaro. Estus bele, laŭ mi.

Sebastiano
Sebastiano
2017-06-28 18:50
Respondo al  Lu Wunsch-Rolshoven

Lu: “Ĉu ni dubu ankaŭ, ĉu instruistoj, kiuj nek konas la Saharon, nek havas sablokovritan loĝejon nek kamelon hejme povas serioze kaj ĝuste informi pri Saharo?”

Tio estas komplete preter la punkto. Mi estas surprizita, ke vi ekuzis tiajn argumentajn trukojn.

Molnár László
Molnár László
2017-06-27 13:34

Estimataj Samlistanoj,

La artikolon -” Kial oni ne lernas Esperanton ? “- mi trovas tre interesa demonstranta kelkajn avantagxojn de Esperanto kaj simile kelkajn kialojn, pro kiuj la komencintoj forlasas la pluan lernadon.

Cxi-okaze nur rimarko pri la titolo de la artikolo.

En mia gepatra hungara la senpersona pronomo, kiel frazparto gxenerala subjekto ONI ofte povas kauzi problemojn. Gxi uzeblas en la senco : ni, ili, cxiu/j/, la homo/j/.
Mi ne scias, cxu gxi por alilingvanoj kauzas malfacilajxojn au ne. Malgrau tio mi pensas, ke
ankau por spertuloj povas kauzi problemon gxiaj uzo kaj traduko.

Cxiukaze gxi aludas al homgrupo sed estas malfacile au tute ne eblas konstati precize gxian nombron.

Se oni uzeblas en la senco de cxiu/j/, la frazo estas miskonduka,erariga, ecx absurdajxo, pro tio dezirindas precizigi. Lau mi : Kial multaj ne lernas Esperanton?

Se mi eraras, bonvulu reagi. Antaudankon.

Ilia
Ilia
2017-06-27 14:43

Bona artikolo. Dankon!

dennis keefe
dennis keefe
2017-06-28 9:30

La titolo de la artikolo de Sinjoro Solis rilatas al kial oni NE lernas Esperanton pli ol al motivoj por ekstudi la lingvon. La komentoj de Jens, Jose Antonio, Ĉielismo kaj Zlakto certe estas interesaj, sed estus utile ekscii pli ĝuste kion ili pensas pri la BAROJ de Esperanto-lernado. Tiu temo gravas, ĉar eĉ se vi havas milionon da homoj kiuj VOLAS lerni la lingvon, tio ne signifas, pro diversaj kialoj, ke ili POVAS komenci kaj fini kurson de Esperanto. Kiuj estas tiuj diversaj baroj de la NE-lernado?

Por komenci interparoladon pri tio, mi dirus, ke ni povas klasifiki la lernobarojn en kvin kategoriojn: tempo-konkurenco, financado, kurso-disponebleco, subteno-manko, kaj sinteno psikologia. Kelkaj ekzemploj de tiuj kaŭzoj de ne-lernado de Esperanto troviĝas en la artikolo de S-ro Solis.

Sinjoro Solis diris, ke “. . . por aliaj homoj estas aliaj gravaj aferoj ol la lingvoproblemo.” Tio rilatas la tempokonkurenco-problemon. Homoj havas sian laboron, sian familion, kaj siajn ŝatokupojn. Unu horo pli por Esperanto estas unu horo malpli por labori, por paroli kun la infanoj, por ludi futbalon, ekzemple.

Sinjoro Solis tuŝas ankaŭ la financadan kialon, dirante, “. . . multaj homoj baraktas por la manĝaĵoj kaj vestoj.” Por tiaj homoj eĉ malgranda kvanto da mono por kurso-aliĝo estas baro de lernado. Simile okazas por kotizoj de esperantaj asocioj, landaj aŭ universalaj, kaj ni ne parolu pri la kosto ĉeesti eĉ unu Universalan Kongreson de Esperanto, eble la plej bona “kurso” de nia lingvo.

Sinjoro Solis aludas al la baro subteno-manko kiam li parolas pri tio, ke multe da azianoj eĉ ne eliras el siaj propraj naskiĝo-regionoj. Se tiel estas por la tuta familio, eble ne estos homoj kiuj kuraĝas al patro aŭ patrino eklerni nian mirindan lingvon. Mankas familia subteno.

Pri kurso-disponebleco mi dirus nur, ke laŭ http://www.edukado.net , la plejparto de landoj ne havas eĉ unu kurson disponeblan. Ĉu ni daŭrigu la azian-eŭropan konverscion kun Sinjoro Solis?

Dieter Rooke
2017-06-29 10:43
Respondo al  dennis keefe

Konverscion -konversacion- s-ro Solis ne plu respondis .

La 8-an de julio mi eble renkontos lin en china urbo Dandong survoje al norda koreio . Kaj poste dum UK en Seulo kiam temas pri reunuigho de dividita koreio. Au chu eble dum SAT – kongreso – kiam temos pri sennacieca t. e. internacia konversacio ?

Solis
Solis
2017-06-29 19:47
Respondo al  Dieter Rooke

Pardonu por mia malrapida respondo. Mi skribas aliajn artikolojn. Mi estas en la urbo Urumqi, la ĉefurbo de la regiono Xinjiang, Ĉinio. Nia regiono najbaras kun Kazaĥio, Mongolio kaj aliaj 6 landoj. Mi ne partoprenos la UK-on en Seulo.

Solis
Solis
2017-06-29 20:06
Respondo al  dennis keefe

Koran dankon por opinioj de Sinjoro dennis keefe. La azia-eŭropa konversacio estas necesa por informiĝi pri la vera situacio de la Esperanta movado en Ĉinio. Mi skribas kaj skribos kelkajn artikolojn, kiuj montras la problemojn de Esperanto en Ĉinio.

Molnár László
Molnár László
2017-07-02 9:44
Respondo al  dennis keefe

Estimata S-ro Dennis Keefe,

Antau cxio mi gratulas Vin : pro la progresiga aliro al la temo /anstatau NEadi sercxi motivojn por JESadi la respond/ind/endaj gravaj demandoj, la klasifikado de la lernobaroj en kvin kategorioj, la konkretajxoj, entute pro via komento, kiu samtempe estas ,lau mi bonega diskutmaterialo, kies iu ajn ero estas /povas esti elirpunkto por interparolado/pridiskutado.

Al via demando, starigita en la lasta frazo, la evidenta respondo estas: cxiu/j/ mem decidas
.Lau mi, S-ro Solis skribas pri tre gravaj aferoj, pozitivaj kaj negativaj, do ne nur indas daurigi la konversacion ,sed/ecx / – Li honoriginte nin komentantojn per siaj konfido kaj opinio, decas reagi. Cxi tio povas esti unu eblo, la alia la supre menciita klasifikado farita de S-ro D.K.

Se la E-movado estas internacia, en kiu ajn parto de la mondo / ek/estas problemoj, minimume dezirindas ke la E-komunumo helpu. Ju pli granda estas la problemo, des pli urgxe necesas/bezonatas la helpo/subteno. Kiel latine estas dirite: Bis dat, qui cito dat. Kiu donas rapide, donas duoble.
Sed nome au kolektive kies tasko estas la helpodono, mi ne scias. Mi tre gxojus se iu ajn helpos ekscii.
Cxi tio helpus ankau la komentadon.

Solis
Solis
2017-06-29 16:57

Supere estas la mallongigita version. La kompleta versio de la artikolo estas ĉe http://reto.cn/php/esperanto/kial-oni-ne-lernas-esperanton

dennis keefe
dennis keefe
2017-07-02 7:41

Resumo (74 vortoj):

Mi parolas pri kernaj strategiaj demandoj, komencante kun la plej baza de Sinjoro Solis: Kiel oni NE lernas Esperanton. Mi sekve listigas kelkajn aliajn gravajn demandojn, kiujn movadestroj, laŭ mi, devas pristudi se ili volas kompreni veran strategion. Lingvistiko ne sufiĉas, kaj ekster-eŭropa dialogo ege bezonatas. Esperantistoj kiuj interesiĝas pri la Movadoj kaj la kialoj de la nekredebla forfalo de novaj lernantoj en Esperantujo eble povas ĉerpi iomete da profito de la sekva komentado

Komentado (200 vortoj):

La tuta artikolo de Sinjoro Solis, kune kun la plejparto de la komentoj (krom tiuj pri minuskloj kaj majuskloj – komentoj kiuj meritas esti en piednotoj, ne en la komentaro), plene fascinas min, Fundamentaj, strategiaj temoj devas serioze esti profunde priparolataj de ĉiaj movadestroj kiuj volas kontribui al la sukceso de Esperanto aŭ de Esperantujo.

Kial oni NE lernas Esperanton (baroj)? Kial oni lernas Esperanton (motivoj)? Kial oni ne finlernas Esperanton en kurso ĉeesta aŭ virtuala, alivorte, kial oni forlasas kurson (pedagogio, andragogio)? Kial oni neniam aŭdis pri Esperanto (merkatiko, publikaj rilatoj)? Kial tre malmulte da homoj interesiĝas pri eklernado, post ekkono, de Esperanto (disvastiĝo de novaĵoj – Everett Rogers)? Kial oni Esperantistiĝas, kabeas (psiko-sociologio)?

Tiuj demandoj estas kernaj, kaj la artikolo de Sinjoro Solis estas kerna ne nur pro la demando kial oni ne lernas Esperanton, sed ankaŭ por komenco de dialogo inter Eŭropaj Esperantistoj kaj aliaj mondopartoj: Ĉinio, Koreio, Indonezio, Barato, Pakistano, Rusio, la tuta Afriko, Mezoriento, Irano, Irako, Saŭdiarabio. Tuta Sudameriko kaj Mezameriko. Ni aŭdas tro ofte nur la eŭropan voĉon, kaj tio ne estas plene fruktodona por INTERNACIAJ movadoj.

Antaŭ ol verki longan Strategian Laborplanon, bezonatas kompreni diversajn partojn de la strategia puzlo laŭ PLURAJ VIDPUNKTOJ.

Noël SIMONET
Noël SIMONET
2017-07-02 15:59
Respondo al  dennis keefe

Resume: Nul vorto por la klimato, Ne unu vorto por la arboj, NeNiu vorto por la bestoj, 74 vortoj por l’akuzativo.

dennis keefe
dennis keefe
2017-07-04 5:40
Respondo al  Noël SIMONET

Resumo:

Persona respondo al Noel kaj al esperantaj provokantoj, kiuj esperas provoki.

Komentado:

Estimata Noel Simonet, mi tre ŝatas vian komenton, ĉar ĝi montras, ke ekzistas gravaj aferoj ekster nia kara internacia lingvo. Dankon. Arboj, bestoj, ekologiaj interrilatoj – ĉio ĉi estas amata, mi supozas, de preskaŭ ĉiuj Esperantistoj kvankam ni ne ofte parolas pri tiaj aferoj en la paĝoj de Liberafolio.

Tamen, mi esperas, ke la leono Esperantujo iam montros siajn dentojn al, (kiel diri?), la bankrota kapitalista sistemo kaj al la perfortistoj de nia planedo. UEA verŝajne fieras pri sia neŭtraleco. Tion mi komprenas, kaj mi ne volas ĝeni ilin.

Sed ekzistas kialo por kelkaj, novaj grupoj de Esperantistoj fiere stariĝi kaj laŭtkrii (informade, publikrilate) kontraŭ la forigo de arbaroj, la klimato-ŝanĝo, la industrio de la morto (kompanioj de medikamentoj kiuj plialtigas jam tro altigitajn prezojn), ktp.

Inter volo kaj konkretigo de projektoj povas ekzisti profunda breĉo. Loĝinte en malsamaj kulturoj en kiuj mi ofte kunlaboris kun Esperantistoj, mi kredas, ke amaso da lingvo-verduloj tra la tuta mondo plene konsentas kun vi, Noel, kvankam ili ne ĉiam komprenas viajn mesaĝojn (ankaŭ mi ne). Sed ĝuste kiel realigi tian projekton? Mi ne scias.

Arboj, plantoj, bestoj, harmonia ekologio, kune kun EKONOMIA JUSTECO estas gravaj temoj ankaŭ por Esperantistoj, kaj tiaj temoj kunigas nin kun multe da aliaj sinceraj, ne-esperantistaj homoj tra la mondo. Ni bezonas ian “ĉukosmitiston”, kiu kapablas labori en tiaj terenoj, kiu kapablas “evildeaigi” kaj provokadi, donante al Esperanto pli da atento-spaco en amaskomunikiloj.

Mi ne estas tia homo, sed eble post iom da jaroj ekaperos iu, kiu kapablas efike, amaskomunikile montri la dentrojn de nia leono. Kaj ke ni ne metu tiun leonon en la sama kaĝo kun nia kara Universala Espertanto-Asocio; tiamaniere ĉiuj kontentos kaj la grava harmomio, la verda ekologio, inter la pacaj batalantoj restos.