Ukrainiaj esperantistoj invitas al la fronto

Ukrainiaj esperantistoj komence de junio organizos Esperanto-renkontiĝon en orienta parto de la lando, proksime al la milita fronto. En la programo estos interalie ekskurso en ruinaj kvartaloj de Slovjansk, detruitaj dum la daŭranta milito.

La aktuala milita situacio en orienta Ukrainio. (Mapo: registaro de Ukrainio)

La urbo Slovjansk en orienta Ukrainio antaŭ tri jaroj estis en la centro de la bataloj inter la ukrainia armeo kaj separistoj subtenataj de Rusio. La separistoj kaptis la urbon en aprilo 2014, kaj nur post tri monatoj da bataloj, en la komenco de julio, la batalantoj de la tiel nomata “Donecka popola respubliko” estis forpelitaj el la urbo.

Nun ukrainaj esperantistoj decidis organizi turisman renkontiĝon en Slovjansk kaj la proksima monaĥeja vilaĝo Svjatohirsk, interalie por montri al la vizitantoj la sekvojn de la daŭranta milito, sed ankaŭ por informi la lokan loĝantaron pri Esperanto.

Inter la organizantoj de la renkontiĝo estas esperantistoj el Kievo kaj okcidenta Ukrainio, sed ankaŭ la loka esperantisto Pavel Korotenko – konata esperantista rok-muzikisto, kiu laŭplane koncertos dum la renkontiĝo.

La monaĥejo en Svjatohirsk. (Foto: Konstantin Briĵniĉenko)

Laŭ la anonco de la organizantoj la renkontiĝo okazos de la 2-a ĝis la 4-a de junio, kaj la partoprenantoj povos interalie fari ekskurson al la mezepoka kaverna monaĥejo en Svjatohirsk.

En Slovjansk, krom vizito al ruinigitaj kvartaloj, estas planataj interalie ronda tablo kun amaskomunikiloj pri Esperanto, donacado de libroj al la urba biblioteko, renkontiĝo kun volontuloj kiuj subtenas la ukrainian armeon kaj prelegoj pri Esperanto.

Tamen ŝajnas, ke la renkontiĝo ne iĝos aparte amasa kaj ne allogos multajn eksterlandajn partoprenantojn. Multaj landoj malrekomendas al siaj civitanoj viziti la tutan regionon de Doneck, kie okazos la renkontiĝo, kaj en la reta listo de aliĝintoj ĝis nun troveblas nur du nomoj entute.

– La renkontiĝo ne estos multnombra laŭ la kvanto de esperantistoj, sed planatas ne nur esperantaj aranĝoj, klarigas Serhij Ŝmatkov, unu el la organizantoj.

La loka organizanto, Pavel Korotenko, atendas ke venos “ĝis dek homoj”. Ne temas pri oficiala aranĝo de Ukrainia Esperanto-Asocio.

7 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Perovo
Perovo
2017-05-15 12:23

Por vidi la ambaŭ flankojn ili devus viziti Doneckon/Luganskon, krome, tie same loĝas esperantistoj.

Igorj
Igorj
2017-05-15 16:52
Respondo al  Perovo

En urbo Donecko eĉ nun loĝas pli ol 900 mil homoj. Certe estas tie esperantistoj.

Vlado Romanov
2017-05-15 17:12

La termino “separismo” estas trompa. La ukrainia armeo kontrauxstaras al donbasanoj, kiuj parte estas separistoj, grandparte flankanoj de aligxo al Ruslando, sed ankaux antifasxistoj, kontrauxantoj de la sxtatrenverso de 2014 jaro, kiuj ne celas speciale separigxon. Antaux tago, en urbo Dnipro (eksa Dnepropetrovsko) tri ukrainaj nazioj trapafis ambaux gambojn al taksia sxoforo, sole pro tio ke li rifuzis respondi al nazia saluto.

La Vojaĝo
2017-05-15 18:51

PR dum tempo de pesto.

Gecxjo
Gecxjo
2017-05-17 6:34

“interalie por montri al la vizitantoj la sekvojn de la daŭranta milito” — celo de tio? Cxu per tio cesigi civitan militon? Estus bonege, sed apenau…
ah, jes “ankaŭ por informi la lokan loĝantaron pri Esperanto” – cxu kiam apudas kanoneksplodoj, oni revas pri Esperanto? 😉

Dieter Rooke
2017-05-25 9:03
Respondo al  Gecxjo

tiam ree homo batos homon – ech kun verda standardo

Dieter Rooke
2017-06-03 10:25
Respondo al  Dieter Rooke

Chu vere okazos renkontigho kun subtenantoj de ukrainia armeo – tio ja estus hontego por Esperanto!