Aresto kaŭzis batalon inter rusiaj esperantistoj

La aresto de la 25-jara esperantisto Dmitrij Bogatov en Moskvo kondukis al reciproka insultado kaj preskaŭa interbatado de du veteranoj de la rusia movado. Post la konflikto unu el ili anoncis sian demision el la estraro de Rusia Esperantista Unio.

Dmitrij Bogatov en la juĝejo. Foto: Polina Nemirovskaja

Dmitrij Bogatov estis arestita komence de aprilo. La aŭtoritatoj akuzas lin pri disvastigo de “alvokoj al terorismo”, ĉar anonimulo uzis lian retadreson por publikigi instigojn porti “ĉifonojn, botelojn, benzinon, terebinton kaj ŝaŭmplaston” al nepermesita manifestacio en la centro de Moskvo.

La aresto tuj kaŭzis iom da disputo en retaj diskutejoj de la rusiaj esperantistoj. Liaj propraj klubanoj ĉeestis en la kortumo antaŭ lia enkarcerigo por subteni lin, dum kelkaj aliaj tuj supozis lin kulpa pri la asertata krimo. Multaj timas, ke la afero povas malutili al la famo de Esperanto en Rusio, sed preferas atendi la kortuman pritrakton kaj nenion aserti pri la kulpo aŭ senkulpeco de la akuzato.

La akra konflikto ĉirkaŭ la temo okazis dum kunveno de Moskva Esperanto-klubo lunde la 24-an de aprilo, kiun ĉeestis naŭ personoj. La kunveno komenciĝis trankvile per literatura parto, en kiu partoprenis interalie Valentin Melnikov, kiu legis sian satiran versaĵon “Pisemismo”.

Dum teknika paŭzo, kiam estis preparata projekciilo por la sekva programero, Valentin Melnikov ekdisputis pri la aresto de Dmitrij Bogatov. En Facebook Valentin Melnikov poste priskribis la okazaĵojn jene:

”N. Gudskov, konata pro siaj anarkiista-ekstremista mondkoncepto kaj ne toleranta iun opinion ne koincidan kun la lia, subite furioze atakis min pro mia eldiro pri evidenta kulpo de la akuzito, volis eĉ bati.”

Pli frue en reta diskuto Valentin Melnikov demandis: “Ĉu hazarde la aferon disblovis ĝuste “Eĥo Moskvy”, la plej fifama radio, kies mastroj apenaŭ kaŝas sian celon fine detrui Rusion kaj fari ĝin usona kolonio? Ĉu en iu alia lando partopreno en kontraŭŝtata agado, alvokoj al ŝtatrenverso ktp. estas nepuneblaj? Kaj, fine sed ne laste: ĉu posedo de Esperanto liberigas homon de la neceso obei leĝojn?”

Nikolaj Gudskov kaj Valentin Melnikov. Fotoj: MASI, Valentin Melnikov.

Kiam la afero leviĝis dum la klubkunveno en Moskvo, Nikolaj Gudskov– alia estrarano de Rusia Esperantista Unio, reagis al la vortoj de Valentin Melnikov pri la “evidenta kulpo” de la arestito.

– Mi decidis, ke ne plu endas silente akcepti tiaĵojn – feliĉe, oni min subtenis, Nikolaj Gudskov klarigas responde al demando de Libera Folio.

En raporto pri la klubkunveno sendita al retpoŝta listo de Moskvaj esperantistoj Viktor Aroloviĉ skribas, ke la disputo inter la du estraranoj fine kondukis al interbatiĝo:

”La kriegado de Valentin evidentiĝis pli laŭta, kaj Nikolao decidis apliki “pli konvinkan argumenton” – la fizikan forton. Li anoncis; “Se vi ne ĉesos, mi tuj batos vian muzelon!”. Sed Valentin kredeble ne aŭdis la averton: kiam li kriegas, li aŭdas nur sin mem. Nikolao leviĝis, iris al la kontraŭa flanko de la tablo kaj frapis la oponanton. Tiu kompreneble reciprokis.”

Evidente la situacio aspektis perforta, sed ŝajne tamen okazis nur reciproka svingado de pugnoj.

– Mi vere intencis lin bati, sed efektiva bato de nenies flanko okazis, rakontas Nikolaj Gudskov.

Anstataŭe Nikolaj Gudskov provizore forlasis la kunvenejon. Post diskuto inter la restintoj la kunvenejon forlasis ankaŭ Valentin Melnikov, kaj Nikolaj Gudskov revenis. La sekvan tagon Valentin Melnikov en Facebook publike anoncis sian demision de la estraro de Rusia Esperantista Unio.

Responde al demando de Libera Folio Valentin Melnikov klarigas, ke la kialo de lia demisio estas “nedeziro iel ajn kontakti la personojn, kiuj uzas malhonestan manipuladon”.

– Gudskov jam pli frue insiste (por ne diri histerie) postulis defendi la krimulojn el totalisma sekto “Teorio de feliĉo”, kiam ili estis arestitaj kaj laŭleĝe punitaj pro tre gravaj krimoj. Nun la historio tute similas. Li evidente opinias, ke scipovo diri “Saluton – ĝis revido” ebligas al homo ignori ĉiujn leĝojn kaj fari ajnan krimon.

En sia respondo al Libera Folio Valentin Melnikov aldone akuzas plurajn rusiajn esperantistojn pri diversaj misagoj. Nikolaj Gudskov siaflanke diras, ke ekzistas homoj, kiuj ĉesis vizitadi la Moskvan klubon por ne renkonti Valentin Melnikov.

– Samtempe konsideru, ke mi opinias, ke li estas vere talenta persono, kiu faris multon valoran por Esperanto-kulturo. Lia traduko de Onegin estas vere bonega. Sed la talento ne faras la homon eltenebla en certaj cirkonstancoj, diras Nikolaj Gudskov.

La advokato de Dmitrij Bogatov apelaciis lian areston, sed la 25-an de aprilo kortumo en Moskvo malakceptis la apelacion kaj konfirmis, ke Bogatov restu malliberigita dum la afero estas esplorata.

59 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Robert Weemeyer
Robert Weemeyer
2017-04-29 11:16

Laŭ Valentin Melnikov ”Eĥo Moskvi” estas ”la plej fifama radio, kies mastroj apenaŭ kaŝas sian celon fine detrui Rusion kaj fari ĝin usona kolonio”.
Kontraste Vikipedio https://eo.wikipedia.org/wiki/E%C4%A5o_de_Moskvo skribas, ke ”Eĥo de Moskvo estas la sola restinta tutlanda radiostacio ne regata per la registaro de Rusio, kiu sekve plu povas raporti sendepende kaj sencenzure”.

Sebastiano
Sebastiano
2017-04-29 14:15
Respondo al  Robert Weemeyer

Tiu citaĵo el la Vikipedio estas logike stranga. Se Eĥo de Moskvo ne estas “regata per la registaro de Rusio”, ne aŭtomate sekvas, ke ĝi “sekve” povas raporti sendepende. Ĝi ja povas dependi de aliaj “regantoj” (ekz-e de la Gazprom-entrepreno, kiu posedas ĝin). La konkludo, ke ĝi “sekve” povas raporti “sencenzure”, estas almenaŭ same stranga, ĉar cenzuron ŝtato aplikas ja ĝuste al la gazetaro, kiun ĝi ne mem regas.

La E-a artikolo ĉe Vikipedio estas paŭso de la germanlingva artikolo. Pli informenhava tamen estas la ruslingva artikolo. Ĝi interalie havas sekcion “Kritikon kaj skandaloj”. Amuzan legadon!

Voĉo de la Reto
Voĉo de la Reto
2017-04-29 15:46
Respondo al  Robert Weemeyer

Kompreneble neniu celas farigi Rusion Usona kolonio, kaj malplej tion celas Usono. Kion oni eĉ faru kun tia kolonio? Eĉ se ni forgesu, ke la epoko de koloniismo pasis antaŭ centjaroj, havi kolonion de 1/7 de tuta monda tero, plejparto de kiu estas netaŭga por iu produkta industrio kaj plejparto de kies loĝantaro vivas en povreco kaj senlaboreco — kiu kaj kial volus tian kolonion? Nur tuta klinika idioto povus diri ion tian.

Garsia
Garsia
2017-05-03 7:57
Respondo al  Voĉo de la Reto

Via mesagxo estas politike naiva. 🙂 Vi provu pli atente rigardi agojn de Usono en la tuta mondo. Krome, de kie vi prenis informon, ke plejparto (!!!) de rusia logxantaro vivas en povreco kaj senlaboreco?
Mi estas ruso kaj rusiano kaj ne konfirmas tion. Kvankam nivelo de povreco estas suficxe alta, ne gxustas diri pri “plejparto”. Kaj nivelo de senlaboreco laux statistiko estas 5-6% en 2016a jaro. Cxion tion mi povas vidi proprokule, diference de tiuj, kiuj jugxas nur laux propagando de masinformiloj.
Cetere, tio ne rilatas al lal temo de artikolo.

Garsia
Garsia
2017-05-03 8:11
Respondo al  Voĉo de la Reto

Aldone al mia antauxa mesagxo. Mi ne estas putinisto aux prosxtata aktivisto. Mi estas tute nepolitikema homo. 🙂

jixiang
2017-05-10 7:15
Respondo al  Garsia

Kaj same kiel la plej multo da ”nepolitikemaj” Rusoj, vi versxajne akceptas la ideo, propagandita de la Rusaj amaskomunikiloj, ke Putin nur defendas Rusio kontraux agresema Usono kiel la vero.

Garsia
Garsia
2017-05-11 7:05
Respondo al  jixiang

Hm. Kiuj vortoj de la mia mesagxo pensigis vin pri tio? Cxu mi ecx diris ion pri Putin?
Mi ja scias, kompreneble, ke Usono estas la plej bela, potenca, la plej bonkora kaj justa lando, kiu zorgas ekskluzive pri paco en la tuta mondo, prospero de cxiuj popoloj kaj felicxo de cxiu homo. Kaj neniuj amaskomunikiloj ne povos konvinki min pri la malo.
Fakte, mi dubas, ke rusaj amaskomunikiloj propagandas tion pri kio vi diris. Cxu vi auxdis tion per viaj propraj oreloj? Mirinde…

Andreo
2017-05-02 18:28
Respondo al  Robert Weemeyer

”Eĥo Moskvi” 60 procentoj diras la veron, kaj 40% mensogas favore al Putina propagando. Tio estas tre danĝenra miksaĵo. Kiam ili senfine mensogas, vi almenaŭ scias , kie tiu fonto estas ne serioza. Kaj ĉi tie…

Gecxjo
Gecxjo
2017-05-17 7:49
Respondo al  Andreo

lastatempe mi ofte auskultas ”Eĥo Moskvi” per posxtelefono: mia takso estas de la radiostacio – plejparte oni perlaboras dirante opoziciajxojn, tiel oni kolektas auskultantaron kaj perlaboras per reklamo. Tie estas diversaj homoj, ofte sin adorantoj kaj aplombaj. En Rusio jam delonge, de carismo, estas frondistoj, cxiam malkontentaj pri sxato, pri registaro.

Zlatko Tišljar
Zlatko Tišljar
2017-04-29 15:06

Tiu ĉi kverelo montras ke la rusia demokratio estas multoble pli bon ol iam
a) pro tio ke pri temo ŝtata (ies aresto) eblas diskuto inter esperantistoj, eĉ akra polemiko
b) pro tio ke pri tio oni raportas vaste
Tio neniel estis ebla en periodo antaŭ 1990.

Voĉo de la Reto
Voĉo de la Reto
2017-04-29 15:39
Respondo al  Zlatko Tišljar

Jes, kaj la plej bona parto de tio estas ke la plimulto subtenis la demokraton kaj ne la proŝtatan kaj procenzuran reakciulon. Tio montras, ke estas intelekta forto en Rusia E-movado kaj ke ĝi ne estas tia sencerba ilo de la ŝtato kiel en Sovetaj tempoj.

Igorj
Igorj
2017-05-14 22:56
Respondo al  Voĉo de la Reto

Do, por nomigxi ” intelekta forto de Rusia E- movado” necesas esti ne “proštata”, sed nepre “kontraŭštata”.
Komprenite 😉

Vlado Romanov
2017-05-15 17:29
Respondo al  Zlatko Tišljar

Ho! Vi malmulte konas bruadon en sovetia E-movado en 1987-90!..

Boris Kolker
2017-04-29 17:31

Mi tre bedaŭras, ke du tre talentaj homoj, elstaraj esperantistoj kaj certagrade miaj lernintoj publike interkverelegis. Precipe ŝokis min la eldiro de Valentin pri la radio ”Eĥo Moskvi”. Ĉu pacaj batalantoj? 🙂

letruca
2017-04-30 13:13

Ege stranga kaj maldeca afero, nuntempe la socion frapas la faktaj fortoj, ĉiam kaŝitaj postkulise kun interesoj interpleksitaj: politikaj kaj finacaj. Ĉu ankoraŭ esperanto estas regita registare en Rusio? Ege deziri ke finfine Dmitrij Bogatov estu baldaŭ liberigita el ĉiuj akuzoj.

Igorj
Igorj
2017-05-14 23:26
Respondo al  letruca

Oh, trankviliğu: ne estas Esperanto regata registare en Rusio. La registaro ne interesiğas pri Esperanto, samkiel ĉiuj aliaj modernaj registaroj .

Sed pri via ega deziro, ke Bogatov estu liberigata: kial vi estas certa, ke la ulo estas senkulpa?

Nikolao
Nikolao
2017-04-30 19:02

Bedauxrinde, la intervjuinto preterlasis la fakton, ke s-ro Valentin Melnikov estis eksigita el la Estraro de REU ne pro tio, ke li ”demisiis post la priskribita evento”, sed je pli ol monaton pli frue pro ofendo de aliaj estraranoj (tiam ne Gudskov!) kaj rifuzo poste pardonpeti. Do, en aprilo, kiam D. Bogatov estis arestita, s-ro Melnikov jam ne estis estrarano, kaj lia fi-opinio pri politika prizonulo neniel rolis en lia forlas de la Estraro.

Mikaelo
Mikaelo
2017-05-01 10:10
Respondo al  Libera Folio

Li estis estis eksigita el la estraro la 1an de marto. Legu la unuan bultenon de REU de tiu ĉi jaro.

Gusik
Gusik
2017-04-30 19:19

Valentin Meljnikov estas ege malagrabla homo. Li estas nula movadano, supraĵa kritikisto kaj tro simpleca poeto. Estos neniu perdo por la movado se Meljnikov kabeos. Dankon al li se li tion faros.

Molnár László
Molnár László
2017-05-12 10:28
Respondo al  Libera Folio

Cxu diskuto, polemiko, debato au kverelo?
“Per insulto kaj kolero ne klarigxas la afero “/Z /

Traleginte kelkajn komentojn, mi pensas ke indas skribi kelkajn frazojn – sen mencii nomojn kaj igxi moralgardisto- pri la sintenaj /kondutaj flankoj de la diskut/ad/o kaj de ties gxenroj .

Kiel multaj scias,gxenerale la diskuto estas mensa / intelekta batalo/lukto de du au de pluraj personoj cele trovi la veron au decidi komune pri diversaj temoj .

La diversaj gxenroj de la opiniosxangxado / diskuto, polemiko,debato ktp/ en la ceteraj :D/ havas moralajn- nomu ilin- normojn, sen kiuj la D neniel povas esti kulturita. Temas interalie
pri la reciproka respekto , trankvilo, empatio de diskutantoj /menciante nur kelkajn /.Indas emfazi, ke la kontrauuloj cxiam estas partneroj de bonvolemo/bontrovo/ sed neniam malamikoj kiuj estas batalendaj per brutalaj vortoj ecx per perforto anstatau konvinkaj argumentoj.

Nur cxi tio en si mem suficxas por distingi inter kreiva D kaj sensenca kverelo, kiu povas konduki al la insultado de la kontrauuloj – malsamopiniuloj.

Krom tio, ke la stilo per si mem karakterizas ecx kvalifikas la intelektulojn /onin/, grandmezure plifortigas la homajn sintenon, konduton ecx kontribuas al la jugxado de la unuopaj esperantistoj kaj tiu de la esperantistaro.

Igorj
Igorj
2017-05-14 23:35
Respondo al  Gusik

Al mi šajnas, estimata malnula movadano, profundega kritikisto kaj komplikeca poeto, ke V.Melnikov havas plenplenan rajton ignori vian valoregan rekomendon pri kabeiğo

Molnár László
Molnár László
2017-05-18 9:14
Respondo al  Igorj

Estimata S-ro Igorj,

Traleginte kelkfoje vian respondon, sxajnas, ke Vi nur perceptis sed ne komprenis mian komenton.

Mi sxatus memorigi Vin pri tio, ke mi skribis gxenerale pri kelkaj, gxenerale/kutime uzeblaj moralaj normoj de la kulturita diskuto – ne konsiderante la konkretajn okazintajxojn -konscie sen mencii nomojn, diri sian opinion, eviti divenadojn – kiu pravas, kiu ne . Decidi pri tio estas kompetenta organizo.

Anstatau komenti la tekston Vi detemigxis. Por doni al Vi konvenan, espereble kontentigan respondon, ankau mi sxatus kompreni Vin pro tio mi petas : Bonvolu klare diri, kion Vi intencis diri, kio estis via celo.

Igorj
Igorj
2017-06-08 9:09
Respondo al  Molnár László

Pardonu, sed mi ja respondis ne al via komento, sed al la tre konkreta komento de s-ro(s-ino) Gusik.

Gecxjo
Gecxjo
2017-05-17 7:21
Respondo al  Gusik

VM havas siajn ecojn, eble iom eksplodema, brua, incitigxema, povas esti ke tio malplacxas al iuj (ankau al mi), sed Via takso pri “supraĵa kritikisto kaj tro simpleca poeto” – estas pro iu ofendo kiun li faris al Vi. Iam VM batis min, sed tio ne permesas al mi taksi liajn talentojn. Almenau tiel mi povas fari !

michel
michel
2017-05-02 14:06

Tagon post tago mi konstatas konsternite la homajn korojn. Tiaĵoj ĉagrenigas min. Tre malproksimas la paca mesaĝo de L.L.Z. kaj Dalai Lamao. Kial Insultoj kaj birdaj nomoj. Ĉiuj opinioj povas kaj devas esti aŭskultitaj sen trudi ilin. Naive, mi supozis la Esperantan movadon pli paca, pli komprenema, pli serena. Tute ne, ĝi similas la koton de la politika mondo.

Andreo
2017-05-02 19:24

Kiam ekstrlanda terorismo ne plu savos la tronon de Putin, putinanoj ekokupiĝos pri enlanda terorismo, certe kriante ke ili batalas kontraŭ …

Krizipo
Krizipo
2017-05-06 23:36
Respondo al  Andreo

Ĉu mi ion neglektis? Ĉu argumento pri eksterlanda terorismo savas la tronon de Putin? Mi neniam aŭdis tian argumenton. Babilado pri eksterlanda terorismo oftas en okcidenta Eŭropo kaj Usono. Tamen, eĉ tie neniu reganto dependas de tia argumentado. Ĝi gravas nur por limigo de civitanaj rajtoj.

Garsia
Garsia
2017-05-03 8:06

Kia frenezajxo! Mi tre hontas pri agoj kaj konduko de tiuj homoj. Kiel ili povas esti esperantistoj kaj ecx estraranoj de REU, se ili ne povas sinteni digne kaj trankvile pridiskuti aferojn? Ho ve.

Vlado Romanov
2017-05-15 17:37
Respondo al  Garsia

“Cxie estas vivo” ))

Didi Weidmann
2017-05-06 15:01

Jen vi vidas ekzakte la kialon, kial la esperanto-movado en Esperantujo estu partipolitike neŭtrala: En tiaj konfliktoj ni povas kiel esperantistoj nur perdi!

Dieter Rooke
2017-05-08 11:13
Respondo al  Didi Weidmann

Se ne estus ” sed” kaj ” tamen, mi al chio dirus : ” amen ” ( El proverbaro de Zamenhof)

La esperanto movado ne povas esti politike neutrala – nek povas eviti konfliktojn .

Sebastiano
Sebastiano
2017-05-08 12:45
Respondo al  Dieter Rooke

Kial la Esperantomovado ne povas esti politike neutrala? Chu tial, char en ghi ja ekzistas diversaj politike maldekstraj societoj kaj asocioj, do char E-istoj mem ne povas esti nurnure politike neutralaj?

Noël SIMONET
Noël SIMONET
2017-05-09 9:53
Respondo al  Dieter Rooke

Bontag ami’kar’indaj, eblas respondi al sedtamenululululoj: – Si kapablos voĉdoni por sia lavmaŝino, ĝi respektis la programo.

Cyril Brosch
2017-05-09 15:24
Respondo al  Noël SIMONET

Kian veton vi malgajnis, ke vi ne rajtas skribi senhavajn komentojn? Aŭ ĉu vi provas, male, gajni veton, superante en absurdo certan alian kontribuanton, kies mesaĝoj mirigadas onin (almenaŭ min)?
Mi neniel intencas vin ofendi, sed mi opinias grave reagi finfine al viaj mesaĝoj, kiuj, pardonu, estas por mi galimatio.

jixiang
2017-05-10 7:12

“Ĉu en iu alia lando partopreno en kontraŭŝtata agado, alvokoj al ŝtatrenverso ktp. estas nepuneblaj?”

La respondo, kara Valentin Melnikov, estas jes. En demokrataj landoj oni povas partopreni en manifestacioj kontraux la sxtato, kaj alvoki al renverso de la registaro pere de elektoj aux ecx pere de revolucio. Alvokoj al revolucio ne estas legxe punitaj ie ajn en Euxropo, ekzemple.

Dieter Rooke
2017-05-10 14:00
Respondo al  jixiang

Estiminda s-ano Jichiang,
Alvoko al perforta revolucio tutcerte estas punebla en demokratio . En germanio kaj nun en kelkaj kantonoj de svislando ,mohametanoj ech ne rajtas surstrate donaci la koranon . Fashistaj kaj komunistaj partioj estas malpermesataj en multaj demokratioj.
Por organizi manifestación estas bezonata permeso de registaro .

jixiang
2017-05-11 17:01
Respondo al  Dieter Rooke

Jes, por organizi manifestacion oni bezonas permeson, sed vi scias pli bone ol mi ke en kiu ajn Okcidenta lando (kaj mi aldonus Japanio, Suda Koreio kaj aliaj demokrataj landoj) manifestacioj de la oposicio aux de aliaj kontraux la registaro estas tute normala afero, kaj laux la legxon devas recevi permeson.

Estas vere ke fasxismaj partioj estas malpermesataj en kelkaj Euxropaj landoj, kaj komunismaj partioj estis longe malpermesataj en Usono. Sed mineniam parolis pri tion. Mi simple atentigis ke alvokoj al sxtat-renverso kaj kontrauxstata agado ne estas punataj, kaj tio estas la simpla vero.

Garsia
Garsia
2017-05-11 7:16
Respondo al  jixiang

Cxu vi vere studis tiujn euxropajn aux usonajn legxojn aux nur parolas abstrakte?

jixiang
2017-05-11 17:03
Respondo al  Garsia

Mi ne dirus ke mi studis la legxojn, sed mi povas garantii al vi ke “kontraux-sxtata” politika agado estas konsiderata normala kaj ne estas legxe punita.

Sebastiano
Sebastiano
2017-05-11 19:46
Respondo al  jixiang

En Germanujo kontraŭŝtata agado (kaj la preparo de ĝi) estas malpermesita ekz-e per la paragrafoj 81 kaj sekvaj de la kriminala kodo. Ili punas la provon ŝanĝi la “konstitucian ordon” per la minaco, uzi perfortajn rimedojn. En la okazo en Rusujo parto de la akuzo ja estas la minaco, uzi perfortajn rimedojn.

Sed mi supozas, ke vi komprenas ion alian sub la nocio de kontraŭŝtata agado.

jixiang
2017-05-12 15:24
Respondo al  Sebastiano

Cxu en Germanio oni malpermesas manifestacii kontraux la registaron? Cxu oni ne raitas manifestacii por sxangxi la konstitucion? La legxo pri kiu vi parolas nur parolas pri perfortaj rimedoj. Kompreneble perforto estas malpermesita, nur la registaro havas la raiton uzi perforton sur gxia propra teritorio. Paca kontrauxsxtata agado estas nature permesita. Tion mi intensas diri.

En la kazo menciita en la artikolo, la akuzo estas efektive ke oni incitis uzi perforton. Aliflanke, tio okazis en la kunteksto de lando kie pacaj manifestacioj kontraux la registaro kutime ne estas permesitaj.

Krizipo
Krizipo
2017-05-12 23:23
Respondo al  jixiang

Kiel vi eksciis, ke en Ruslando pacaj manifestacioj kontraŭ la registaro kutime ne estas permesitaj? Ĉu per propagandiloj de via propra lando? Se vi pravas: ĉu en tiu kazo estas pardonebla incito al manifestacio perforta?

jixiang
2017-05-14 6:58
Respondo al  Krizipo

https://www.theguardian.com/world/2017/mar/26/opposition-leader-alexei-navalny-arrested-amid-protests-across-russia

Jen ekzemplo. La artikolo asertas ke la manifestacioj en Marto rilatitaj al la akuzoj de korupcio kontraux cxef-ministro Medvedev, ne recevis permeson en malsamaj Rusaj urboj pro “serio da pretekstoj”.

The Guardian estas serioza (kaj progresema) gazeto, kaj gxi ne kutime publikas sen-bazaj asertoj. Sed se vi konas aliajn fontojn kiuj diras la malon, vi povas montri ilin.

jixiang
2017-05-14 7:04
Respondo al  Krizipo

Cxu cxi tiu situacio pravigas perfortaj manifestacioj?

Mi ne scias, mi lasos ke la Rusoj mem decidu tion.

Sebastiano
Sebastiano
2017-05-13 0:33
Respondo al  jixiang

Jixiang, vi prave supozas, ke oni kutime rajtas en Germanujo manifestacii kontraŭ la registaro kaj eĉ por ŝanĝi la konstitucion (ene de kelkaj limoj). Vi prave elstarigas, ke la citita de mi leĝo eksplicite parolas pri perfortaj rimedoj.

Eble mi vere iom alie ol vi komprenas la nociojn “kontraŭŝtata agado” kaj “ŝtatrenverso”: Kontraŭŝtata agado, laŭ mia kompreno, estas agado kontraŭ la ŝtato entute, kiu do celas endanĝerigi la fundamenton de la ŝtato. Simile pri ŝtatrenverso. Tiaj agadoj apenaŭ iam okazas senperforte.

Mi estas preskaŭ certa, ke ankaŭ s-ano Melnikov simile komprenis la uzitajn de li nociojn. Tial mi havas la impreson, ke via kontraŭargumentado ne estis plene trafa.

jixiang
2017-05-14 5:00
Respondo al  Sebastiano

Mi kredas ke cxi tie ni devas distingi inter la “sxtato” kaj la “registaro”. En demokrataj landoj oni tutcerte rajtas agi kontraux la registaro kaj provi renversi la registaro, en la senso de la specifa reganta partio kaj homoj. Cxu la punkto de elektoj ne estas precize la renverso de la registaro? La lauxlegxa oposicio konstante strebas por konvinki la homojn renversi la registaro pere de elektoj.

Se vi parolas pri renversi la sxtaton en pli fundamenta maniero, ekzemple pere de fasxisma transpreno de la institucioj, tio estas kompreneble kontrauxlegxa kaj nur povus okazi perforte.

Sed jen la afero: en Rusio nuntempe, apenaux eblas agi por renversi la registaron en paca, lauxlegxa maniero. Kvankam okazas elektoj, estas simpla fakto ke la paca oposicio estas gxenata, perforte atakita, nomita “malpatriota” kaj “perfida”, persekutita, malpermesita propagandi gxian vid-punkton en la amas-komunikiloj, kaj gxenerale ne metita en posicio kie gxi havus la eblecon pace renversi la registaron.

Dum li kondamnas perfortan agadon kontraux la sxtaton, s-ro Melnikov devus almenaux aldoni iun rekonon pri la fakto ke en la lia lando paca oposicio estas dangxera kaj povas esti persekutita de la registaro.

Sebastiano
Sebastiano
2017-05-14 16:42
Respondo al  jixiang

Kaj en Germanujo kaj en Rusujo oni “rajtas agi kontraŭ la registaro”, se oni faras tion konforme al la leĝoj. Mi ne vidas grandan diferencon.

Kaj en Rusujo kaj en Germanujo okazas ĝeneralaj elektoj al al parlamentoj kaj eblas elekti diversajn partiojn. Ekzistas dukamera sistemo en ambaŭ landoj. Mi ne vidas grandan diferencon.

Diferenco estas ekz-e, ke en Rusujo la popolo elektas la ŝtatan prezidenton, dum en Germanujo la ŝtatan prezidenton elektas speciala klubo, kies membrojn nomumas la frakcioj en la diversaj regionaj kaj en la federacia parlamentoj. Do la rusuja ŝtata prezidento havas multe pli rektan demokratan mandaton ol la germanuja. La politika rolo de la rusuja ŝtata prezidento pli similas al la rolo de la germanuja federacia kanceliero. Sed ankaŭ la germanuja federacia kanceliero ne estas rekte elektita de la popolo, do ankaŭ li havas malpli rektan demokratan mandaton ol la rusuja ŝtata prezidento.

Kompreneble Rusujo kaj Germanujo estas tre diferencaj landoj kaj socioj. La politika sistemo en Germanujo estas multe pli maljuna ol tiu de Rusujo. Sed, koncerne vian ideon pri “registarrenverso”, dum la tuta historio de la Federacia Respubliko de Germanujo la registaran potencon senescepte dividis inter si du partioj, CDU kaj SPD. Mi ne nomus tion “registarrenverso”, ĉar eĉ la ĝenerala gazetaro ofte plendas, ke la politikoj de tiuj du diferencas inter si nur en detaloj. Do “renverso” neniam okazis kaj ŝajnas ankaŭ neniam okazonta.

jixiang
2017-05-15 4:13
Respondo al  Sebastiano

Eble teorie, sur papero, ne estas tro granda diferenco inter la politikaj sistemoj de Germanio kaj Rusio. Jes, en ambaux landoj estas elektoj, kaj eblas elekti malsamajn partiojn. Jes, la Rusa prezidanto estas rekte elektita de la popolo, dum la Germana estas nomumita de la parlamentanoj (kiuj ankaux estas elektitaj de la popolo, do en la fino ne estas granda diferenco).

Tamen, la diferenco ne estas sur papere, sed en la realo. Cxu vi serioze volas nei ke Rusio sub Putin estas auxtoritarisma lando? Se vi pensas ke tio ne estas problemo bone por vi, sed almenaux agnosku ke Rusio apenaux plu estas demokratio en la praktiko. La oposiciantoj povas esti arestita kaj persekutita (ankaxu kiam ili agas konforme al la legxoj), la permeso por iliaj manifestacioj estas kutime ne donata pro serio da pretekstoj, kaj oposiciajn vocxojn preskaux tute ne estas auxdataj en la amas-komunikiloj, kie oni konstante nomas ilin “perfiduloj”, “mal-patriotoj” kaj “servistoj de Usono”.

En Germanio estas multaj aliaj partioj krom CDU kaj SPD, enkluzive de suficxe radikalaj kiel la verduloj kaj die Linke. Cxi tiuj partioj gxenerale ne estas persekutitaj, kaj povas libere manifestacii kaj prezenti ilian opinion sen esti nomataj perfiduloj. Mi scias ke, same kiel en preskaux cxiuj Okcidentaj demokratioj, estas du moderaj partioj kiuj konstante dividas la povon inter si. Sed cxu tio signifas ke ne estas diferenco inter la nivelo da demokratio en Rusio kaj Germanio? Mi dubas. Eble vi devus vivi iomete en lando kiel Rusio, kaj poste vidi se vi vere ne rimarkas diferencon en la nivelo da demokratio.

Sebastiano
Sebastiano
2017-05-16 21:35
Respondo al  jixiang

Sendube Germanujo estas libera lando. Sed mi ne sentas min sufiĉa heroo por nepre voli esplori la limojn de ĝia libereco. Tial, Jixiang, mi preferas ne plu daŭrigi tiun tamen interesan interparolon kun vi en tiu ĉi loko. Mi ĉiuokaze dankas al vi pro via agrabla kundiskutado.

jixiang
2017-05-17 5:01
Respondo al  Sebastiano

Mi iom dubas ke la Germanaj sekretaj servoj sekvas Libera Folio, sed cxiu kaze se vi ne volas dauxrigi la interparolon mi respektas vian elekton.

Dankon ankaux al vi pro la agrabla diskuto.

Sebastiano
Sebastiano
2017-05-17 23:32
Respondo al  jixiang

Pri tio, kara, mi dubas almenaŭ same multe kiel vi. Pri tiu temo ni eble povos iam babili vizaĝalvizaĝe en reala E-ujo.

Gecxjo
Gecxjo
2017-05-17 7:32
Respondo al  jixiang

“Alvokoj al revolucio ne estas legxe punitaj ie ajn en Euxropo” – certe, alvoki kaj fari estas tre malsamaj aferoj! Des pli, en Europo – tie jam estis faritaj revolucioj, pliaj ne estas bezonataj.
En Rusio estas preskau same, sed estas certa tavolo de homoj, kiuj havas potencon kaj devas ‘sxajnigi’ laboron.
Tutsame, kiam oni kriacxas, ke Rusio minacas al cxebaltiaj landoj, al Pollando k.s. — kiu krias? Cxu ordinara civitano? Ne, homoj kiuj “perlaboras” tiel !!!

jixiang
2017-05-17 8:26
Respondo al  Gecxjo

Jes, cxie estas tavolo da homoj kiuj profitas de la kreado de minacoj kontraux la lando, veraj aux ne.

Tamen, mi kredas ke en la Baltaj landoj la suspektemo pri Rusaj intencoj eltendigxas al multaj ordinaraj civitanoj.

Igorj
Igorj
2017-05-14 22:39

Nikolao Gudskov estas konata malnova anarkiisto. Certe, li solidarecas kun alia anarkiisto (arestita Bogatov).
Nu, kaj la metodoj de rusiaj anarkiistoj estas konataj (ankaŭ historie) 😉

Emanuelo
2017-05-15 9:17

Mirigas min tiu debato. Por multaj el la apogantoj de Melnikov, Bogatov estas kulpa nur pro la fakto, ke li estis arestita. Ĉiuj fontoj, kiujn mi legis montras kontraŭe ke entute ne estas pruvo (centmiloj da homoj, inkluzive de mi, povis uzi lian TOR-an IP-adreson!). Gravegas la konjekto de senkulpeco!

Igorj
Igorj
2017-05-15 9:50
Respondo al  Emanuelo

Por multaj malapogantoj de Melnikov Bogatov estas senkulpa viktimo kaj sanktulo nur pro la fakto, ke li estis arestita.
Eble ni atendu rezultojn de la juğproceso, kiu estas konkura, en kiu partoprenas advokato ktp

Tarrask
Tarrask
2017-05-21 1:48
Respondo al  Emanuelo

Bogatov subskribis Interret-kontrakton kiu metas al li la tutan respondecon por cxiuj agoj faritaj per lia terminala aparataro. Se li allasis krimulojn al sia IP-adreso, li estas ankaux krimulo.