Buller reiras al sia politika kariero

Osmo Buller, la antaŭa multjara ĝenerala direktoro de UEA, ĵus estis elektita en la municipan konsilantaron de sia hejmvilaĝo Taivalkoski en nordorienta Finnlando. Kvankam politiko nun iĝas lia ĉefa okupiĝo, li ne neglektos la Esperanto-movadon.

La elekta reklamo de Osmo Buller en la loka gazeto.

Reveninte al Finnlando post sia pensiiĝo ĉe UEA Osmo Buller tuj kandidatis en la lokaj elektoj sur la listo de la maldekstra partio Vasemmistoliitto, Maldekstra ligo, kiu antaŭ la elektoj ne havis reprezentanton en la municipa konsilio de Taivalkoski. Kun minimuma marĝeno de unu voĉo li estis elektita.

Libera Folio petis la antaŭan ĝeneralan direktoron rakonti pri siaj planoj.

Libera Folio: Ĉu politiko iĝos via ĉefa okupiĝo nun?

Osmo Buller: – Ĝi ja estos mia plej grava okupo, kvankam ankaŭ aliaj ne mankos. La novaj komunumaj organoj ekoficos en junio, sed jam nun laborigas min pritraktoj kun la aliaj frakcioj pri la konsistigo de la novaj urba estraro kaj diversaj komisionoj. Mi esperas mem eniri almenaŭ la komisionon pri edukado, kulturo kaj sporto, kies laborkampo estas konata al mi pro mia pli frua laboro en Taivalkoski. Kiel la sola reprezentanto de mia partio mi tamen devos enprofundiĝi en ĉiuj aferoj, kiuj en Finnlando apartenas al la taskaro de la komunumoj. En pli grandaj frakcioj eblas labordivido, sed mi devos mem esplori kaj respondi pri ĉio. Tio estos sufiĉe temporaba.

Kiajn celojn vi akcentis dum via elektokampanjo?

– Mi ne multe kampanjis, ĉar mi revenis al Taivalkoski mallonge antaŭ la elektoj. Mi tamen kredis, ke mi plu estas sufiĉe konata kaj gajnus belan kvanton da voĉoj, eĉ se mi ne estis certa, ke ili sufiĉus por elektiĝo. Mia kampanjo limiĝis preskaŭ nur al gazetanoncoj, cetere la plej elegantaj inter ĉiuj, dank’ al Francisco Veuthey, kiu dezajnis ilin. Mia propra slogano estis “Sperto trans limoj por la bono de Taivalkoski”, per kiu mi evidente celis mian 26-jaran sperton ĉe UEA, kiun mi volas disponigi por mia hejmloko. Krome mi kompreneble diskonigis la la tutlandajn celojn de la partio, precipe kontraŭstaron al la registara plano pri reformo de socialaj kaj prisanaj servoj, kiuj estus tre damaĝaj precipe al homoj en foraj kaj malmulte loĝataj lokoj.

Pro kio vi estas konata en Taivalkoski?

– Oni konas min ekde mia lerneja tempo, kiam mi laboris en la poŝtoficejo kaj gvidis la klubon de lernantoj en mia lernejo kaj la skoltojn, aktivis en la eklezio, fajrobrigado, ktp. Poste mi forestis longe, sed dufoje mi revenis, laborante kiel la komunuma sekretario pri kulturo (1989-1991) kaj direktoro de la Päätalo-instituto (2002-2004). La fondo de tiu lasta estis mia ĉefa atingo en la antaŭa posteno, sed oni ankaŭ bone memoras la restadon de Roman Dobrzyński en 1990 por fari la filmon “Reveno al Finnlando” por la Pola Televido pri la spertoj de Józef Molka, kiu devis kiel militkaptito kunkonstrui fervojon tra Taivalkoski por la germana armeo en la 2-a mondmilito. Tiam la lokaj homoj vidis en la praktiko la funkciadon de Esperanto, kiu estis la laborlingvo de tiu projekto.

Ĉu via kariero ĉe UEA iel influis vian elektiĝon? Ĉu Esperanto iel rolis en la kampanjo?

– Verŝajne ĝi ne rekte influis mian elektiĝon, ĉar mi estis konata jam de longe. En mia kampanjo Esperanto ja rolis almenaŭ tiel, ke ĉiufoje, kiam mi devis prezenti min al la publiko, mi rakontis pri mia laboro ĉe UEA. Eble kelkaj donis sian voĉon al mi ĝuste pro mia internacia sperto, ĉar tiurilate mi elstaris inter ĉiuj kandidatoj, kaj en la nuna mondo tiu aspekto gravas.

Ĉu vi sukcesos ion realigi kiel la sola reprezentanto de via partio?

– Pri tio mi optimismas, ĉar mi havas bonajn personajn rilatojn kun reprezentantoj de aliaj partioj, kelkajn el kiuj mi konas ekde mia infanaĝo. Unu el ili, kiu krome sidas en la landa parlamento, estis mia samklasano kaj kelkfoje eĉ publike esprimis sian ĝojon pri mia kandidatiĝo, kvankam niaj politikaj koloroj estas malsamaj. Verdire, miaj novaj gekolegoj ankaŭ estas seriozaj homoj kaj tial sendube pli facile persvadeblaj per argumentoj ol ekzemple estraranoj de UEA.

Ĉu vi planas nenian aktivadon en la Esperanto-movado?

– Mi plu membras en la Komitato kaj Financa Komisiono de UEA. Krome mi partoprenos en la UK en Seulo kaj baldaŭ post ĝi en la itala Esperanto-kongreso. Certe mi aktivos ankaŭ en la Esperanto-Societo de Oulu, kies prezidantino Aini Vääräniemi cetere loĝas en Taivalkoski.

La plej fama persono kun fono en Taivalkoski estis la popularega verkisto Kalle Päätalo, kies romanegoj en Finnlando estas presataj en enormaj eldonkvantoj. Ĉu vi ne planas traduki ion el liaj verkoj?

– Traduki Päätalo estas fortimiga defio, ĉar lia lingvaĵo estas tiel bunta kaj specifa. Kvankam mi scipovas kaj eĉ uzas la saman dialekton, mi havas nek tempon nek kuraĝon provi esperantigi iun ajn el liaj dikaj romanoj. Eble mi ja povus elekti kelkajn memstarajn fragmentojn, ĉe kiuj la lingvaĵo ne tro gravas, sed tio ĉi ne estas promeso!

1 Komento
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Andreo
Andreo
2017-04-13 7:53

“Verdire, miaj novaj gekolegoj ankaŭ estas seriozaj homoj kaj tial sendube pli facile persvadeblaj per argumentoj ol ekzemple estraranoj de UEA.”

Do estraranoj de UEA ne estas seriozaj homoj.