TEJO daŭre sen buĝeto

TEJO daŭre ne havas buĝeton por la jaro 2017. La kasisto de la sendependiĝanta asocio eĉ ne ŝajnas bone kompreni, kial necesus havi planon antaŭ ol komenci elspezi monon por diversaj agadoj.

Ĉiuj seriozaj organizaĵoj kaj entreprenoj faras anticipan planon pri siaj enspezoj kaj elspezoj por vidi, kiom da mono ili povas uzi por diversaj agadoj kaj aktivaĵoj. Tiu plano nomiĝas buĝeto, kaj ĝi plej ofte estas farata por unu jaro anticipe.

Ekzemple la komitato de UEA kutime akceptas sian buĝeton por la venonta jaro dum la Universala Kongreso, do minimume kvar monatojn antaŭ la komenco de la sekva buĝeta jaro.

Dum la UK en Nitro tamen preskaŭ la tuta tempo de la komitato estis uzita por diskutoj pri diversspecaj planoj, estraraj elektoj kaj la sendependiĝo de TEJO. Tial la buĝeto de UEA por 2017 povis esti aprobita nur lastmomente, en novembro 2016, kvankam la propono ja estis sendita al la komitato jam antaŭ la Universala Kongreso.

Tamen eĉ pli malbone statas la aferoj pri la buĝeto de la sendependiĝanta TEJO. La buĝeto devis esti prezentita al la komitato de TEJO por aprobo jam en julio 2016, sed ĝis nun neniu vidis eĉ proponon. Jam tri monatojn la junulara asocio funkcias sen valida buĝeto, kaj tute ne klaras, surbaze de kiaj direktivoj elspezoj el la mono de TEJO estas aprobataj.

La 21-an de februaro Libera Folio turnis sin al la prezidanto de TEJO, Michael Boris Mandirola, por ekscii, kial daŭre mankas buĝeto kaj kiam ĝi fine estos prezentita al la komitato de TEJO por aprobo. Li plusendis la demandon al la kasisto de la asocio, Cédric Marchal, kiu respondis post dektaga pripenso.

Laŭ li necesus unue scii, kio okazis pri la mono de TEJO dum 2016 por poste povi fari buĝeton por la venonta jaro. Pro ”nekontentiga funkciado de la financa fako de UEA” li ne povis ĝustatempe ricevi la bezonatajn informojn, li klarigas:

– Sen la aktualaj konteltiroj kaj la bilanco, mi ne havas la informojn por respondi viajn demandojn. Ankaŭ fari buĝeton tiel  estas malfacile. Mi preferas ĝenerale unue scii kio okazis precize pasintjare, kaj poste vidi kion oni povas permesi por venonta jaro. Tio des pli veras, ke estis signifaj spezoj dum la fino de la jaro 2016.

La klarigo estas ne tre konvinka, ĉar la kutima proceduro estas, ke la proksimumaj elspezoj de ĉiu jaro estas konataj jam anticipe – ili ja devas sekvi la buĝeton. Ĝuste tial oni faras la buĝeton plurajn monatojn antaŭ la komenco de la jaro. Sed tiu proceduro ŝajnas nekonata al la kasisto de TEJO:

Libera Folio: Dankon pro la respondo. Sed kutime oni ja faras la buĝeton por la sekva jaro longe antaŭ la fino de la antaŭa jaro. Kial oni ne faris tion ĉi-jare? Kaj ŝajne ankaŭ ne pasintjare?

Cédric Marchal. (Foto: TEJO)

Cédric Marchal: – Pri kutimo mi ne tiom scias, ĉar ja por 2016 mi faris ĝin malfrue, sed por 2015 tute ne ekzistis buĝeto.  Antaŭ tiuj jaroj, mi scias ke ekzistis unu, sed ne scias kiam ĝi estis publikigita. Mi simple atendadis la informojn por fari la buĝeton, esperante havi ilin tre baldaŭ. Mi tiam ne imagis ke mi atendu ĝis marto, se ne, mi ja farus iun buĝeton sen tiuj informoj. Dirindas ke Ralph (oficisto de nia financa fako) ĵus sendis al mi provizoran bilancon. Li petis ke mi ne publikigu ĝin, ĉar ĝi ja estas provizora, sed tio signifas ke la fina baldaŭ aperos.

Pri la provizora bilanco por la jaro 2016 Cédric Marchal skribis la 9-an de marto. Post tio nek li nek la prezidanto de TEJO respondis pliajn demandojn de Libera Folio pri la buĝeto por 2017.

La bilanco de la jaro 2016, kiu do ŝajne same malfruas, principe devus havi nenian rilaton al la buĝeto de TEJO por la jaro 2017 – kutime la la buĝeto por la sekva jaro ja estas aprobita duonjaron antaŭ ol povas esti farita la bilanco por la finiĝanta jaro.

Tamen estas maltrankviliga ankaŭ la malfruo de la bilanco, ĉar fine de februaro pasis la limdato por raporti al la EU-instanco EACEA pri la uzo de la pasintjara granda administra subvencio. Sen la bilanco apenaŭ eblas fari la raporton al EACEA ĝustatempe.

Pasintjare la raporto al EACEA malfruis pli ol du monatojn, kaj estis farita nur post insista postulo de la EU-instanco. La malfruan raporton EACEA skrupule kontrolis, kio kaŭzis ke TEJO devis repagi parton de la mono kaj urĝe dungi plurajn provizorajn oficistojn en landoj de EU, por povi laŭregule elspezi la subvencion.

La salajrojn kiujn TEJO pagis al kontraŭregule dungitaj oficistoj la asocio fine de 2016 prenis el sia kapitalo, laŭ Cédric Marchal. Li tamen ne volis diri, kiom da mono oni devis preni el la kapitalo, nek kiom la kapitalo de TEJO estas nun. Se denove malfruas la raporto al EACEA, estiĝas la risko, ke ĉi-jare TEJO havos eĉ pli malagrablan diskuton pri la uzo de la administraj subvencioj.


Pli pri la temo

 

1 Komento
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
GBEGLO Koffi
2017-03-30 8:31

TEJO : chu serioza organizajho ?
Pri la planoj de TEJO por Afriko en 2016-2017 mi faris al mi buntajn demandojn. Mi povis rilati kun komitatanoj de TEJO, kiuj vere nenion komprenas pri tiuj planoj por Afriko. Lau iuj komitatanoj, nur la estraro faras chion tute ne informante la komitaton. Pri la organizado de IJK en Togolando, la landa asocio UTE rilatadis kun la estraro de TEJo, sed ghis nur tute ne aperis io serioza en la reagoj de la kontaktitoj.

Vere multaj demandoj kirlighas en mia kapo, kaj mi ege timas, ke la movado en Afriko havos problemon por konduto de TEJO-anoj en Afriko. Nun multaj afrikanoj tute ne komprenas kio estas Esperanto. Tial ili chiam intermiksas aferojn. Iuj asertas, ke Esperanto estas religio, aliaj, sekto, kaj ceteraj, ktp. Niaj agadoj en Afriko montru KLARE kio estas ESPERANTO. Chio estu tiom klara, ke afrikanoj neesperantistoj ne intermiksu Esperanton kun siaj elpensajhoj. Tio estas tre grava afero por la bono de Esperanto en Afriko. Mi dubas chu IJK en Afriko nun povos kontribui al tiu bono de Esperanto en Afriko.

Unue la konduto de TEJO-estraro kaj Afrika komisiono de UEA pri la oroganizado de IJK en Togolando jam ekkompromitas la pozicion de Esperanto en Togolando. Kiel eksprezidanto de UTE povas konfiski dokumentojn de UTE kaj senrajte uzi ilin por propraj aferoj kaj ech partnerigi la asocion al la projekto de TEJO. Kio pli gravas, tio estas, ke en la retejo de la projekto li uzas propran adreson sed nomon de UTE. Kaj en tio TEJO tute ne vidas ion malhonestan kaj daure ne ghentile rilatas kun estraranoj de UTE. Chio vere pravigas jhusan diron de Andreas KUNZLI : “TEJO neniam estis serioza organizajho”. Andresas tiel komentarias la artikolon supran de Libera Folio.

Ne, tian neseriozajhon oni instruu al Afriko. En la nuna momento Afriko chiel klopodas por sia emancigho. Tial oni ne devojigu ghin per projektoj plumpaj kaj shajne pompaj nur kun la celo enposhigi monon. Certas, ke tiu IJK afrika multon fushas jam.