UEA ekhavos novan retejon en 2018

Kelkaj el la retejoj de UEA.

En ĵusa konkurso UEA ricevis unu kontentigan proponon pri projekto de nova retejo. La realigo de la propono daŭros unu jaron, laŭ Veronika Poór. Samtempe UEA okupiĝas pri deko da aliaj retejoj.

Kompleta renovigo de la asocia retejo devis esti la ĉefa prioritato de la estraro de UEA, kiu estis elektita en Rejkjaviko en 2013. Por tiu celo oni rezervis cent mil eŭrojn. Tamen nenio okazis dum tri kaj duona jaroj.

Fine la 27-an de januaro 2017 jam renovigita estraro de UEA publikigis detalan alvokon pri kandidatiĝo por krei por la asocio novan retejon, kiu krome funkciu kiel administra sistemo de la asocio. La limdato por sendi “konceptnoton” pri la nova retejo pasis la 26-an de februaro. Laŭ Mark Fettes, la prezidanto de UEA, la asocio ricevis unu kontentigan proponon, kaj nun kunlaboras kun la proponintoj pri diversaj detaloj.

Veronika Poór. Foto: UEA.

Laŭ Veronika Poór, la ĝenerala direktoro de UEA, estas ankoraŭ tro frue precize diri, kiam la nova retejo estos preta.

– La realigo okazos en etapoj (fasado de la retpaĝo, nova katalogsistemo kaj nova membrospaco) kaj la laboroj verŝajne daŭros jaron. Do, laborplena jaro atendas nin!

Preskaŭ samtempe kun la konkurso pri tute nova retejo, UEA anoncis konkursojn ankaŭ pri renovigo de la multlingva informa retejo Esperanto.net, kaj pri tute nova multlingva retejo pri la vivo de Zamenhof, okaze de la jam komenciĝinta jubilea jaro de Zamenhof. Aldone estis ĵus lanĉita nova reta forumo de UEA kaj la retejo Aktivulo.net, kiu celas atingi “aktivulojn kaj aktivemulojn”. Ne tute klaras, kiujn tiukaze celas la ĉefa retejo de UEA.

Krom tio, la nova redaktora paro anoncis pri plano de tute nova retejo por la revuo Esperanto. Kaj kvazaŭ tio ne sufiĉus, UEA havas ankaŭ propran vikion, kaj iel respondecas pri almenaŭ kvar pliaj retejoj: unu pri lingvaj rajtoj kaj tri pri agado en diversaj kontinentoj: Afriko, Ameriko kaj Azio.

Pluraj el la menciitaj retejoj ne ŝajnas aparte aktualaj nek ofte vizitataj, kaj krom la forumo, kie malmulta diskutado okazas, UEA havas ankaŭ diversajn, ne aparte klare kunordigitajn retpoŝtajn diskutejojn. Krome ekzistas la retejo gazetaro.org, kiu ŝajne same havas rilaton al UEA, kvankam ne tute klaras, kian.

Eblas demandi sin, ĉu UEA havas la bezonatajn rimedojn kaj laborfortojn por prizorgi ĉiujn tiujn retejojn kaj aldone samtempe okupiĝi pri tri ampleksaj projektoj: renovigo de la tuta ĉefa retejo kun nova administra sistemo, renovigo de la multlingva informa retejo Esperanto.net, kaj starigo de tute nova multlingva informa retejo por la jam komenciĝinta Zamenhof-jaro.

Aparte rimarkindas, ke la multlingva informretejo Esperanto.net, por kies renovigo UEA anoncis konkurson kaj poste pagis premion de 3.000 eŭroj, en novembro 2016 efektive ekhavis novajn aspekton kaj strukturon, kiel UEA anoncis en gazetara komuniko. Tamen poste la novaj enhavo kaj strukturo malaperis, kaj malantaŭ la bela esperantlingva fasado en aliaj lingvoj troviĝas nur la malnovaj enhavo kaj aspekto.

Emílio Cid. Foto: UEA

Laŭ Emílio Cid, estrarano de UEA pri informado, tio okazis, ĉar la estraro de UEA nun decidis reverki partojn de la teksto, kaj tiuj tekstoj poste devos esti denove tradukitaj al diversaj lingvoj.

– La esperanta versio tute ne estas nia ĉefa celo, sed la teksto de la retejo estis verkita en Esperanto, de Judith Meyer, kaj jam havas tradukon al 13 lingvoj. Do la kreintoj liveris la retejon plene funkciantan. Sed la estraro decidis, post funda analizo de la teksto, reverki kelkajn partojn. Nun la teksto estas preta kaj pro manko de volontulo mi mem devos meti ĝin en la retejon kaj kontakti la tradukintojn por fari la ĝisdatigon. Post la korektado de tiuj 13 lingvoj, ni atendos reagojn de la esperantistoj kaj komencos serĉi pliajn tradukantojn por la ceteraj 43 lingvoj. Mi ne povas diri nun, kiam la retejo estos preta, ĉar la prioritato estas la retejo por la Zamenhof-jaro.

Libera Folio: Sed kial fari plian retejon, kiam UEA jam havas amasegon da disaj retejoj? Ĉu ne estus pli bone koncentriĝi al la renovigo de la ĉefa retejo?

Emílio Cid: – Kaj la retejo Esperanto.net kaj la nova zamenhof.life estas por la ekstera publiko, do pli bone ili estu en apartaj lokoj por ne konfuzi homojn, kiuj ankoraŭ ne konas Esperanton. Ni klopodas, ke la navigado en niaj retejoj estu alloga, rapida kaj facila. Cetere tiuj retejoj antaŭvidas specialan sistemon por gastigi 66 lingvo-versiojn.

Mark Fettes. Foto: UEA

Mark Fettes: – Longperspektive ni celas integri plurajn el tiuj retejoj, ekzemple aktivulo.net kaj la reta forumo fariĝos plene parto de uea.org. Ni intencas daŭre teni esperanto.net kiel apartan multlingvan retejon por ekstera publiko. La nuna situacio estas provizora, pro la amplekso de la refarado de uea.org – ni ne volis plu atendigi aliajn projektojn ĝis la granda retejo estos preta.

UEA nun serĉas volontulojn por traduki la novan paĝaron pri Zamenhof al pli ol 50 lingvoj. Sed kiam la retejo pretos, tion Emílio Cid ankoraŭ ne povas diri.

– La retejo pri la Zamenhof-Jaro estas konstruata, vidante la skalon de la engaĝiĝo de la movadanoj ni decidis ke ĝi estu iom pli ampleksa ol ni unue imagis, kaj sekve tio prenos pli da tempo. Pro tio nuntempe la laboro ĉefe konsistas el verkado de la tekstoj por ke ni baldaŭ jam povu zorgi pri la tradukoj, dum Guillem Sevilla pretigas la fasadon kaj ceterajn teknikaĵojn.

Ŝajnas do, ke la retejo ne pretos por la mortodato de Ludoviko Zamenhof (la 14-a de aprilo), la ĉefa dato de la Zamenhof-jaro.


Pli pri la temo:

2 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
La Fia Malesperantisto
La Fia Malesperantisto
2017-03-10 12:52

Mi atendos la novan retejon.

Dieter Rooke
2017-03-13 21:14

chu denove enmerdighanto de nia kara lingvo?
kial estas la modo blasmemi pri zamenhof , diri fek kaj fi en chiu frazo?