La revuo de UEA havos du redaktorojn

Kiel novaj redaktoroj de la revuo Esperanto estas elektitaj la geedzoj Dima Ŝevĉenko kaj Anna Striganova. Tion decidis la estraro de UEA. La novaj redaktoroj starigos apartan retejon por la revuo.

Dima Ŝevĉenko kaj Anna Striganova, kun pupo farita de Anna.

La longdaŭra krizo de la oficiala organo de Universala Esperanto-Asocio ŝajnas iom post iom solviĝi.

Ĵus finfine aperis, post pli ol trimonata malfruo, la novembra numero de la revuo Esperanto, la lasta pri kiu respondecis Attila Kaszás, oficinta malpli ol jaron, kaj nun UEA trovis novajn redaktorojn.

Pro la amasiĝintaj problemoj la estraro de UEA en decembro 2016 transdonis la respondecon pri la revuo al estrarano Stefan MacGill kaj denove anoncis konkurson pri la redaktora posteno.

Kun helpo de aliaj aktivuloj MacGill sukcesis rapide kunmeti la decembran kaj januaran numerojn de la revuo, kaj komence de februaro aperis en la retejo de UEA ankaŭ la rekorde malfrua novembra numero.

La estraro de UEA laŭ gazetara komuniko intervjuis ankaŭ du aliajn bonajn kandidatojn antaŭ ol elekti Dima Ŝevĉenko kaj Anna Striganova.

– Ni estis tre impresitaj de la propono, per kiu Dima kaj Anna kandidatiĝis. Ili kune disponas pri granda gamo de kapabloj, ne nur pri la enhava redaktado, sed ankaŭ pri grafiko kaj enpaĝigo kaj pri la reteja flanko de la revuo. Tiu kombino de fortoj ŝajnas al ni tre promesplena, komentas la prezidanto de UEA, Mark Fettes, en la sama gazetara komuniko.

Dima Ŝevĉenko estas denaska esperantisto kaj doktoriĝas pri ĵurnalismo ĉe la Universitato de Amikeco inter la Popoloj en Moskvo. Anna Striganova doktoriĝas pri literaturo ĉe la sama universitato.

En Esperantujo ili estas konataj kiel la gvidantoj de la grava eldonejo Impeto, kiun fondis en 1992 la gepatroj de Dima, Aleksandr kaj Elena Ŝevĉenko (kune kun Dimitrij Perevalov).

De tiu tempo la eldonejo aperigis pli ol 300 librojn en Esperanto kaj la rusa lingvo. Post la forpaso de la fondintoj (Aleksandr en 2012, Elena en 2015), Dima Ŝevĉenko kaj Anna Striganova daŭrigas ilian laboron.

Laŭ la gazetara komuniko de UEA, la novaj redaktoroj transprenos la revuon ekde la aprila numero 2017. Kune kun la preparado de sia unua numero, ili planas krei modernan retejon de la revuo, kiu celos interagi kun la abonantoj kaj aŭtoroj, kiel ili proponis en sia kandidatiĝa letero.

– Tio plene kongruas kun niaj planoj por la evoluigo de UEA. Retaj servoj estas grava parto de nia strategio por kreskigi kaj aktivigi nian membraron, kaj ni vidas kernan rolon por la revuo kaj ĝia retejo. Ni antaŭĝojas kunlabori kun la novaj redaktoroj por realigi tiun vizion, komentas Mark Fettes en la gazetara komuniko.


Pli pri la temo:

 

4 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Francisco Javier Moleón
2017-02-05 13:58

La romanon “Libazar’ kaj Tero”, verkitan de aŭtora geduopo, Rob Moerbeek nomis la “gelibro”. Ĉi tiu estos do la gerevuo.

Gecxjo
Gecxjo
2017-02-06 12:34

Miajn varmajn gratulojn!!! Kaj fruktodonan laboron, kiu tutcerte estas tre malfacila!

Trezoro Huang Yinbao
Trezoro Huang Yinbao
2017-02-07 13:07

Varman gratulon al la novaj redaktoroj!

Dieter Rooke
2017-03-17 10:27

Dum TEJHA kunveno en Lillo mi proponis la redaktoran postenon al TEJHA- ano .

Mi ghojas, ke finfine mia sugesto plenumighis – prosperon al la duopo kaj nia movado!