Forpasis Zbigniew Galor

Dum la nokto inter ĵaŭdo kaj vendredo tute neatendite, en la aĝo de 64 jaroj, forpasis la konata pola esperantisto, Zbigniew Galor.

Kun granda tristeco kaj konsterniĝo ni eksciis pri la subita forpaso de Zbyszek Galor.

Zbigniew estis sociologo, d-ro hab. profesoro, estro de la katedro pri ĝenerala sociologio en la Sociologia Instituto de la Universitato de Szczecin.

Li esperantistiĝis en 1968, lernis la lingvon ĉe Stefania Palica en Szczecin kaj ricevis diplomon pri la kono de la lingvo. Li poste aktivis en tre diversaj Esperanto-medioj. Interalie en la sepdekaj jaroj li instruis la internacian lingvon en la Universitato Adam Mickiewicz (UAM) en Poznań kaj flanke de la universitato estis scienca prizorganto pri laboroj de la Studenta Scienca Interlingvistika Rondo aganta tie.

En la malfruaj okdekaj jaroj li kune kun s-ro Zbigniew Rosiak aktivigis kaj gvidis Polan Kooperativan Sekcion ĉe Ĉefa Konsilantaro de Pola Esperanto-Asocio. Estis li, kiu akiris engaĝiĝon de la Rektoro de la Agrikultura Akademio en la organizadon de Pola Kongreso en Poznań.

Kiel profesia sociologo kaj docento, poste profesoro de Akademio Internacia de Sciencoj (AIS), li multe prelegis kaj verkis pri diversaj aspektoj de la Esperanto-komunumo. Li prezidis la refonditan polan sekcion de AIS, kiu helpis la agadon de AIS-studejo en Bydgoszcz.
Kadre de la Interlingvistikaj Studoj ĉe UAM li prelegis pri Esperanto-kulturo kaj regule aktive kunorganizis la ĉiujaran kulturan aranĝon ARKONES.

Zbigniew gvidis la esplorprojekton UEA en konscio de esperantistoj. Samtitolan libron, aperintan en 2015 ĉe Kava-Pech, li kunaŭtoris kun Jukka Pietiläinen. Li estis la ĉefa aŭtoro kaj kunlanĉinto de la Proklamo de Poznano (2003), kiu celis mildigi la konflkton finvenkismo-raŭmismo.

Pliajn informojn kaj liston de liaj publikaĵoj kaj agadoj vi trovas en lia profesia hejmpaĝo.

Zbyszek estis la edzo de la konata esperantistino prof. Ilona Koutny, al kiu ni esprimas niajn profundajn kondolencojn kaj deziras forton kaj kuraĝon.

Zbyszek nun eniris en la Panteonon. Mi petas vin lasi tie kondolencajn vortojn, dividi viajn memoraĵojn pri li.

Katalin Kováts

edukado.net