UEA komencas renovigon de sia retejo

En 2013 la novelektita estraro de UEA decidis elspezi 100.000 eŭrojn por renovigi la retejon de la asocio. De tiam malmulto okazis, sed nun UEA anoncis konkurson por renovigo de la retejo kaj de la tuta administra sistemo de la asocio.

Inter la unuaj decidoj de la novelektita estraro de UEA en julio 2013 estis, ke oni uzu 100.000 eŭrojn el la kapitalo de la asocio por prioritata tasko: kompleta renovigo de la asocia retejo. La decido estis post diskuto aprobita de la komitato dum la Universala Kongreso en Rejkaviko sed poste dum longa tempo nenio okazis pri la afero.

En intervjuo de Libera Folio en novembro 2014 la prezidanto de UEA, Mark Fettes, argumentis, ke la starigo de nova retejo estas dependa de aliaj reformoj en la laboro de UEA:

– La reteja demando tuŝas preskaŭ ĉiujn aspektojn de la funkciado de UEA, kaj do retejaj solvoj postulas ankaŭ ŝanĝojn en nia labormaniero… kio ne estas tuj solvebla demando. La demando restas prioritata, tamen, por nia mastruma triopo.

La retpaĝaro de UEA estis kreita en la fino de la 1990-aj jaroj, kaj la baza strukturo ne esence ŝanĝiĝis de tiam. Granda renovigo okazis en 2003, kiam la enirpaĝo ekhavis la aspekton plu videblan ĉe la adreso malnova.uea.org, kaj aperis la kesto “Aktuale”, kun titoloj de la lastaj gazetaraj komunikoj.

Antaŭ proksimume tri jaroj la ĝenerala aspekto estis renovigita denove, sed temis ĉefe pri kosmetika ŝanĝo.

Kompreneble aldoniĝis multaj retaj servoj, kiuj ne ekzistis en 2003, sed ĉar la baza strukturo de la retejo ne ŝanĝiĝis, ne ĉiam facilas trovi la bezonatan enhavon. Krome la retejo ne tre bone funkcias en poŝtelefonoj kaj aliaj porteblaj aparatoj, kiujn ĉiam pli multaj homoj uzas por aliri la reton.

Laŭ Veronika Poór, la ĝenerala direktoro de UEA, la ĉefa problemo pri la retejo de UEA estas ĝuste, ke ĝi sen klara plano evoluis dum multaj jaroj kaj diversaj servoj estis aldonitaj unu post la alia.

Veronika Poór. Foto: UEA.

– Tio aldonis kompleksecon kaj malfacilecon rilate al integrado. Aldone, la baza datumbazo ne estas facile aŭtomatigebla. Tio kaŭzas plurajn problemojn, ekzemple tial ne eblas teknike, uzante la nunan datumbazon, ebligi al niaj membroj havi rektan aliron por kontroli siajn kontojn, ŝi skribas en la diskutejo de esperanto.net.

Post la Universala Kongreso el Lillo en 2015, du jarojn post la decido prioritati la renovigon de la retejo, la estraro de UEA komisiis al Mario Bélisle el Svisio kaj Dima Ŝevĉenko el Rusio prepari analizojn pri la nunaj stato kaj bezonoj de UEA sur la reta kampo. Dima Ŝevĉenko kune kun sia edzino Anna Striganova liveris 44-paĝan raporton en majo 2016, dum la raporto de Bélisle ŝajne neniam pretiĝis.

La raporto de Ŝevĉenko kaj Striganova estis laŭ peto de komitatanoj publikigita en la retejo de UEA en aŭgusto 2016, sed neniuj konkretaj paŝoj estis entreprenitaj ĝis la 18-a de januaro. Tiam UEA publikigis alvokon pri sinproponoj por krei novajn retejon kaj administran sistemon por la asocio.

La alvoko enhavas sufiĉe detalajn klarigojn pri tio, kion kapablu la nova retejo kaj kiel ĝi funkciu. Kandidatoj devas sendi detalan proponon ĝis la 26-a de februaro.

Laŭ la reta spertulo Steven Brewer, kiu interalie laboris pri la nova retejo de la usona landa asocio de UEA, la alvoko estas bona paŝo antaŭen, sed venas tre malfrue.

– Dum almenaŭ dek jaroj, estis voko post voko por tia renoviĝo kaj ĉiamaj promesoj de baldaŭa okaziĝo.

Steven Brewer.

Enhave la alvoko laŭ Steven Brewer estas serioza kaj montras komprenon de la bazaj funkciaj kaj teknikaj bezonoj. Ĝi ĉefe priskribas servojn, kiuj jam nun ekzistas en la retejo de UEA – ili simple estu proponataj en pli moderna formo. Tamen estas ankaŭ kelkaj novaj ecoj, kiuj haveblu en la renovigita retejo.

– Tre bezonata estas la propono ke aligitaj organizaĵoj povu afiŝi novaĵojn kaj anoncojn, diras Steven Brewer.

Grava manko en la alvoko laŭ li estas, ke ĝi ne sufiĉe atentas la signifon de la grafika aspekto de la retejo.

– Fakte, oni verŝajne dungu firmaon por pritrakti la grafikan aspekton ne nur de la retejo, sed ankaŭ de la tuta organizaĵo, kaj postulu ke la novaj retaj sistemoj konformu al tio. Lasi la aferon kiel piednotan aldonaĵon de la teknikaj bezonoj estas gravega eraro.

Ĝis la 26-a de februaro UEA nun atendas konkretajn proponojn pri tio, kiel la retejo kaj administra sistemo de la asocio povos esti renovigitaj, kaj kiom la tuto kostu.


Pli pri la temo: