Rusia Esperantista Unio aneksis Krimeon

La landa asocio de UEA en Rusio elektis loĝanton de Krimeo "la Rusia esperantisto de la jaro 2016" kaj tiel agnoskis la anekson de la duoninsulo, kiu laŭ internacia juro apartenas al Ukrainio.

Jefim Zajdman ĉe la klubejo en Jalto.

La "Rusia esperantisto de la jaro 2016" estas Jefim Zajdman, kiu loĝas en la urbo Jalto ĉe la suda marbordo de Krimeo. Laŭ la oficiala motivado li ricevas la agnoskon pro "senlaca laboro pri organizado de renkontiĝoj, preparado de novaj esperantistoj, modela gvidado de la loka klubo kaj pluraj aliaj meritoj".

La decido  estis farita jam komence de decembro, sed daŭris longe ricevi komentojn de la koncernitoj. La prezidanto de UEA, Mark Fettes, ĝis nun ne respondis la demandojn de Libera Folio, senditajn la 10-an de decembro. Ankaŭ aliaj estraranoj de UEA ne komentis la aferon.

UEA principe sekvas la politikon de UN, laŭ kiu Krimeo estas parto de Ukrainio. Tial la sinteno de la landa asocio de UEA en Rusio ne estas senproblema por UEA, sed la gvidantaro de la asocio ŝajne esperas, ke la problemo malaperos per si mem, se oni silentos pri ĝi.

La prezidanto de Rusia Esperantista Unio, Svetlana Smetanina, siaflanke asertas, ke la diskuto pri la temo inter REU kaj UEA jam estas finita, kaj ke estas neniuj problemoj pri la afero:

– Laŭ la leĝaro de Rusio Krimeo apartenas al Rusio. Laŭ la Statuto REU rajtas akcepti al siaj vicoj civitanojn, kolektivojn, asociojn de iu ajn lando kaj mondoparto. Ni nenion rompis. Kiun sintenon havas UEA rilate Krimeon, mi scias kaj tio nin ne interesas. La diskuto pri tio kun UEA estis pasintaŭtune kaj ĝi estas delonge finita. Ni ne havas problemojn!

Laŭ Nikolaj Gudskov, estrarano de REU, la decido elekti loĝanton de Krimeo kiel "Rusian esperantiston de la jaro" ne estis politike motivita:

– Temis nur pri tio, ke Jefim multon faris ĉi-jare (kiel en la antaŭaj jaroj!), sed ni elektis ĝuste lin pro tio, ke li estas tre aĝa homo, kaj en sekvaj jaroj apenaŭ sukcesos fari same multe. Do, dum tio konvenas, necesas distingi bonan homon, membron de REU, kiu dum preskaŭ 60 jaroj sindone okupiĝas pri Esperanto, ĝia apliko, disvastigo kaj popularigo. Li apartenas al la plej malnova generacio de elstaraj esperantistoj, kiuj relevis la movadon en USSR post longa paŭzo. Liaj politikaj konvinkoj tute ne estis atentataj, ni atentis nur lian E-agadon.

Jefim Zajdman en sia loĝejo en Krimeo.

Jefim Zajdman mem eksciis pri sia elekto, kiam Libera Folio petis lian komenton:

– Mi estis en Maroko, kiam venis via letero. Dank' al ĝi mi eksciis pri la afero. Nun mi revenis kaj povas respondi al vi. Mi povas informi vin, ke Krimea Esperanto-Centro, kies gvidanto mi estas, delonge estis akceptita en REU.  Alia varianto ne eblis, ĉar la krimeanoj devas vivi laŭ rusiaj leĝoj.

La decidon registri Krimean Esperanto-Centron kiel regionan organizaĵon de REU la rusia landa asocio de UEA faris jam en 2015. Estraranoj de UEA ĝis nun publike ne esprimis sian sintenon al la decido, sed la tiama ĝenerala direktoro Osmo Buller komentis la aferon en la komitata listo:

"La Estraro nun esploras la aferon, i.a. la demandon, ĉu temas pri konstanta organizita agado de REU en Krimeo. Entute temas pri serioza afero, kiun la respondeculoj de UEA devas trankvile kaj objektive esplori, sen miksi en ĝin siajn eventualajn personajn opiniojn kaj sintenojn."

Ŝajne tiu esploro tamen neniam estis finfarita. Almenaŭ nenie aperis informoj pri ĝi.

Laŭ Euhen Kovtonjuk, la prezidanto de Ukrainia Esperanto-Asocio, lia asocio sekvas la rezoluciojn de UN kaj aliaj internaciaj organizaĵoj, laŭ kiuj Krimeo jure restas parto de Ukrainio, dum la decido de REU kontraŭas tiujn rezoluciojn.

– Certe Zajdman meritis laŭdojn pro E-aktivado. Sed la deklaro de REU estas aroga postsekvo de la okupacio de Krimeo. Ankaŭ konsideru, ke la pozicio de REU ne estas la pozicio de ĉiuj pensantaj rusaj esperantistoj.


Pli pri la temo:

Lasi respondon

107 Komentoj pri "Rusia Esperantista Unio aneksis Krimeon"

Avizi pri
avatar
2000
Ordigi laŭ:   plej nova | plej malnova | plej populara
Tjeri
Membro

*

Kossey
Gasto

"Anekso" de Krimeo ne estas problemo de esperantistoj. Tio estas profunda politika problemo kaj esperantistoj ne povas solvi ĝin.
Anekso aŭ demokrata unuiĝo – tio dependas de politika vidpunkto.
Mi kiel ukraina civitano opinias, ke la problemon kaŭzis la ŝtata renverso en 2014 financita precipe de Usono kaj gvidita de vicprezidento usonano. Krimeo unuiĝinte kun Rusio evitis la disordon, kontraŭleĝon kaj ekonomian detruon regantan nun en Ukrainio.

Gecxjo
Gasto
Eh… komencigxos… Tiu terpeco apartenas al ni, ni apartenas al tiu terpeco… Tiu espo ne rajtas, rajtas ne tiu espo ktp Se vagadi lau Tero — nenie vi ekvidos naturajn liniojn de limoj, ili estas en kapoj de… politikistoj kaj homoj kiuj avide spektas televidilon. Cxu por ordinara homo en Kagosima estas vivgrave al kiu lando apartenas 4 insuloj norde de (Sxikotan, Iturup, Habomai, Kunasxir)? Cxu por ordinara homo en Anglio graavs al kiu apartenas Folklenda insulo? Krimeanoj faris sian elekton. Certe ne sen lerta helpo. Tiom lerta, ke ecx sango ne versxigxis. Alia afero, ke tio ne ekplacxis… USONO.… Legi pli »
Sebastiano
Membro

Geĉjo, via komento estas iom kontraŭdira en si mem, mi opinias. Unue vi argumentas, ke limoj ne estas naturaj kaj ekzistas nur kiel fiksaj ideoj en la kapoj de friponoj kaj napokapoj. Sed poste vi argumentas, ke Krimeo faris decidon. Mi ne komprenas: Ĉu tio estas laŭ vi decido de friponoj kaj napokapoj?

Sed ĝenerale mi konsentas: Ni fosu nian sulkon.

Verŝajne Kalle incitiĝis nur pro la -i-: rus-i-a esperantisto de la jaro. (Tiu ĉi -i- ja supozeble estas principe lerta decido pro la multgenteco de la Rus(i)a Federacio.)

Gecxjo
Gasto
jes, iom kontraudira, ja de gxenerala aserto pri foresto de naturaj limoj mi tuje transiris al konkretajxo. "en la kapoj de friponoj kaj napokapoj." – certe ne, en kapoj de homoj! Tiel formigxis en homa socio, ke oni sur mapoj strekas liniojn kaj diras – jen estas mia tero, jen estas alies tero (ho ve, ofte komprenata kiel – malamika). Eble tio estas derivajxo de tio kio estas en Naturo, jen katoj markas sian teritorion 😉 "vi argumentas, ke Krimeo faris decidon" — mi reproduktas rakonton de mia instituta samkursanino kiu logxas en Krimeo. Estas aliaj opinioj de tie logxantaj… Legi pli »
Sebastiano
Membro

Gratulon al Jefim, kiun ekkoni mi havis la honoron iam en Esperantujo. Gratulon al Jalto, ke ĝi havas tiel inspiritan samideanon. 🙂

Jefim
Membro

Sebastiano!
Mi konas kelkajn viajn samnomulojn kaj scivolas, kiu el inter ili estas vi. Bonvolu kontakti min rete

Andreas J. PENK
Gasto
Ĉi tiu artikolo estas simile tendenca, kiel la libro "Krimeo Estas Nia". Ĝustas, ke la plimulto de la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj deklaris, ke Krimeo restas parto de Ukrajno: 100 ŝtatoj konsentis al la deklaro, 11 havis malan opinion kaj 58 sin detenis de la voĉdonado; 24 ŝtatoj ne ĉeestis. Ĉi tiu voĉdonado estis nedeviga(!), la Konsilio de Sekureco de Unuiĝintaj Nacioj decidis nenion(!) pri tiu demando. Kelkaj Germanaj sciencistoj, politikistoj kaj ĵurnalistoj malkonsentas kaj malaprobas la tezon, ke Ruslando okupis Krimeon. Ili atentigas al la rajto de la popoloj sendepende disponi pri si mem, vidu Ĉarto de la… Legi pli »
Ian Fantom
Gasto

kaj ne devus esti la tasko de La Libera Folio subteni la politikon de NATO. La normala kriterio surbaze de kiu mia registaro decidas rekoni registaron estas, ĉu ĝi regas la teritorion. En la kazo de Krimeo evidente la rusa registaro ja regas la teritorion. La redaktoro de La Libera Folio estas profesia ĵurnalisto, kiu kreas skandalojn el nenio, kaj samtempe ignoras verajn skandalojn en la Esperanto-movado, kiuj devus esti diskonigitaj.

Joxemari Sarasua
Membro

La plej skandala aserto, kiun mi trovis en tiu ĉi paĝo estas ĝuste via: "la normala kriterio surbaze de kiu mia registaro decidas rekoni registaron estas, ĉu ĝi regas la teritorion".

miko sloper
Gasto

ŝajnas al mi memevidenta politiko ke civitanoj de disputata regiono rajtas mem decidi al kiu lando ili volas kuniĝi. la civitanoj de krimeo voĉdonis pli ol 80% por foriri de ukrainio kaj iĝi parto de rusio. kompreneble NATO kaj aliaj kontraŭ-rusiaj organizaĵoj ne akceptas tiun ĉi demokratan decidon…

miko sloper
Gasto

oftas pure naciisma analizo. ni lasu krimeanojn mem decidi!

miko sloper
Gasto

en sen-nacia mondo tia problemo ne okazus… nacioj estas damninde diablaj!

Vlado Romanov
Gasto

Kvankam mi ne povas nomi min sennaciulo, estas strange kaj terure vidi kelkajn okcidentajn esperantistojn je unu flanko kun la ukrainaj nazioj banderanoj… Kion dirus pri tio la pereinta Lidia Zamenhof…

miko sloper
Gasto

kontraŭ-rusieco blindigas multajn viktimojn kiuj laŭdus banderon aŭ eĉ la diablon mem se li kontraŭstarus rusion kaj putin'.

Vlado Romanov
Gasto

Versxajne tiuj 11 sxtatoj kiuj havis malan opinion, gxuste ili estas reale sendependaj sxtatoj…

SPb
Gasto

Jefim meritas. La asocio memkompreneble agas laŭ la internaj leĝoj de la ŝtato. Rimarkindas ke Jefim ne kontraŭas, iom kontraste al la onidiroj pri krimeanoj "voĉdonintaj pro timo de rusiaj armiloj".

Vlado Romanov
Gasto

Ja tiam en Krimeo cxeestis ne nur rusiaj armiloj, sed ankaux ukrainiaj armiloj kaj ecx armiloj de la islamaj teroristoj el "Hizb-ut-Tahxrir", do kiun pli necesis timi?

jixiang
Gasto

Cxu vi povas doni al ni pruvojn, aux almenaux fontoj, rilate al cxi tiu surprizinda aserto ke estis armiloj de Hizb-ut-Tahrir en Krimeo?

Sonas tre multe kie inventajxo de Rusa propagando.

Vlado Romanov
Gasto
Vi legu sube la rakonton de Jefim Zajdman, kiu skribas: "Kaj aktivigxis tataraj radikaloj. Mi ne eraris. Temas ne pri krimetataroj, sed pri muslimaj teroristoj el organizajxo Hizb ut-Tahrir, kiuj aperis en Krimeo kaj du jarojn antaux la eventoj ekaktivis. 26-an de februaro gxuste ili estis la cxefa forto, kiam okazis kontrauxstaro inter krimetataroj kaj rusoj. Ilia cello estis ne nur preventi kunsidon de la Parlamento pri referendumo, sed eki interetnikan konflikton kaj tiamaniere altiri NATO. Gxis 3 marto ili planis penetri armeajn detonejojn kaj komenci trancxi rusojn. Enmiksigxus ka rusia Nigromara flotaro kaj … kiel en Jugoslavio. De kie… Legi pli »
Tjeri
Membro

laŭ franca diraĵo: jen la viro, kiu vidis la viron, kiu vidis la viron, kiu vidis la urson…

Nikolao
Gasto

Ekzistas kelkaj membroj de REU, kiuj estas usonaj civitanoj kaj logxas en Usono kaj estas usonaj civitanoj. Ili ofte multe kontribuas al la movado en Rusio kaj al laboro de la landa asocio. Se REU-estraro distingos iun el ili en sekvaj jaroj, cxu tio signifos, ke REU aneksos Usonon??? Bona logiko 🙂

Mikaelo
Gasto

REU aneksis Krimeon. Ha! Kaj vi pensis, ke tion faris "ĝentilaj homoj" en uniformo? Tute ne! Rusia agresema esperantistaro gvide de la estraro de REU okupis la Krimeon! Kalle verŝajne kredas, ke Finnlando estos la sekva.
Mi ne sciis, ke nia asocio estas tiom grava kaj fortkapabla 🙂

Vlado Romanov
Gasto

Nia kara Majstro ja instruis rompi limojn inter popoloj… kaj konstrui pontojn )) inter popoloj.

marteno
Gasto

Jes, tre prave. Ni devas cxiam provadi pensi internaciisme, kiel homoj kiuj rilatas kun aliaj homoj. Malgraux niaj malsamaj politikaj opinioj. Jefim estas elstara esperantisto, kaj sendispute meritas lauxdon.

Li mem, laux mia kompreno, poras aligxon de Krimeo al Rusuja Federacio. Sed ecx se iuj aliaj kontrauxas, kion ili povas fari? "Krimeanoj *devas* vivi laux rusiaj legxoj" (la emfazo estas mia, cxar mi tiel komprenas la frazon; mi ja vivis en totalisma lando…)

Vlado Romanov
Gasto

Kiel esperantisto mi provas pensi homaranisme, konsiderante unuigxon de la homaro kiel benon; kaj pensi ne laux interesoj de regantaj banditoj sed laux interesoj de simplaj homoj, kiuj ne bezonas superfluajn landlimojn, nek doganojn, nek superfluajn diplomatiajn ktp burokratojn. Do la disfaligo de Sovetunio (des pli malgraux volo de ties logxantoj) estis malbono, kaj rekreo de unueca sxtato sur gxia teritorio estas bono.

jixiang
Gasto

Kion vi opinias do pri la nova limo inter la Krimea peninsulo kaj Ukraino?

Vlado Romanov
Gasto

Iam ankaux gxi estos rompita. Dezirinde ke tio okazu pace.

jixiang
Gasto

Rompita? En la senso ke la tuta Ukraino estos devos aligxi al la Rusa Federacio?

Vlado Romanov
Gasto

Kiel tio okazos, montros la historio; kiel idea esperantisto mi esperas ke ne nur Ukrainio sed ankaux la tuta mondo estos unu sxtato, pri kio temas en nia esperantista himno: ni jxuris labori, ni jxuris batali por reunuigi l'homaron. La aligxo de Krimeo estis sxtupo al tiu reunuigo (ecx ne devis batali…).

jixiang
Gasto

Estas iom absurde paroli pri idealoj kaj pri la disfalo de limoj inter la landoj, kaj sam-tempe tiom forte favori la propra militisma, paranoia, ekspandigxema registaro kiam gxi agas kontraux aliaj landoj.

La laboro pri kiu parolas la Esperantista himno tute ne rilatas al militaj aneksioj. La agoj de la Rusa armeo en Ukraino kaj la sinteno de la Rusa registaro tute ne portas nin en la direkto de mondo sen limoj.

Vlado Romanov
Gasto
Pri la ruslanda registaro mi ne parolis ecx unu vorton; mia rilato al gxi estas komplika. La historio montras ke grandaj sxtatoj formigxas per diversaj manieroj, jen pace per aliancoj, jen milite, jen per cxiaj ruzajxoj. Prefere perforte, pro specifiko de la homa naturo. Sxajnas ke Via nomo estas cxina: do kiamaniere formigxis Cxinio, cxu ne estis versxitaj la riveroj da sango? Sed rezulto estas mondo sen limoj de Urumcxi gxis Harbino kaj de Lhaso gxis Kantono. Dezirinde ke unuigo de la homaro procedu pace, sed rezultigxas diverse. La "paranoja registaro" en okazo kun Krimeo agis ne el paranojo, sed… Legi pli »
jixiang
Gasto
Se vi klakas sur mia nomo kaj rigardas mia (angla-lingva) blogo, vi vidos ke mi ne estas Cxino, sed Euxropano kiu vivas en Cxinio. Jixiang estas mia Cxina nomo. Sed via kumparo inter Cxinio kaj Rusio estas bona kaj taugxa. Ambaux landoj estas vastegaj imperioj, kiuj kompreneble unuigxis perforte. Kaj cxu vere tiu estis bono por iliaj popoloj? Mi ne kredas ke homoj en Cxinio aux Rusio necese vivas pli bone aux pli felicxe ol en pli etaj landoj apude, kiel Laoso aux Pollando. Ecx male. Kaj se vi tiam sxatas imperioj kiuj kreas mondon sen limoj, tiam vi ankaux… Legi pli »
Vlado Romanov
Gasto
Tio dependas de la fakto, cxu en la granda sxtato ("imperio" estas trompa termino) estas nacia kaj socia justeco. Ekzemple en la regno de Hitler ne estis tia justeco, sed subpremo de negermana logxantaro. Tiu regno longe ne vivis. Male, en Sovetunio estis nacia kaj socia justeco, kaj ecx pli, estis prefera evoluigo de mizeraj popoloj. Kio koncernas la okcidentajn koloniajn imperiojn, ili certe kauxzis ioman progreson sur la vojo al unuigxo de la homaro, mi ne volas nei tion. Pli proksima al rusa/sovetia modelo estis la Hispana imperio en la Ameriko, kie la indigxenaj popoloj enkorpigxadis en la regantan… Legi pli »
jixiang
Gasto
"Male, en Sovetunio estis nacia kaj socia justeco, kaj ecx pli, estis prefera evoluigo de mizeraj popoloj." Mi ne diras ke cxio pri Soveta Unio cxiam malbonis, sed simple priskribi gxin kiel lando kun "nacia kaj socia justeco" signifas simple ignori amason da terurajxoj kaj maljustecoj kiuj dauxre okazis dum la tuta historio de Soveta Unio. La regado de Stalin estas la plej malbona ekzemplo: cxu la milionoj da homoj sen kiale mort-punitaj aux senditaj al Siberio dum jar-dekoj estas ekzemplo da "socia justeco"? Sed ankaux dum aliaj periodoj de la Soveta historio maljusteco, sen-kialaj ekzekutoj, enuo, konformismo kaj cxiu-tagaj… Legi pli »
Vlado Romanov
Gasto
La milionoj da homoj sen kiale mort-punitaj estas mito. Reale dum la tridek jaroj de Stalin 1922-1953 estis mortpunitaj cxirkau 700 mil homoj, el kiuj 90% dum aparta paroksismo en 1937-38, kiu postulas apartan priparolon. Ankaux tiuj ne senkiale, kvankam kiel en ajna sxtato povis esti jugxaj eraroj. Vi skribas, kvazaux la estonoj absolute (!) ne volis esti sovetiaj. Kial do en 1988 jaro en komunisma partio de Estonio estis 109897 membroj kaj 3028 kandidatoj, plus 165786 komsomolanoj? Kiu ilin devigis anigxi? Mi ekzemple ne volis esti komsomolano, kaj neniu min devigis. Do vi trovigxas en mallibero de rusofobiaj kaj… Legi pli »
jixiang
Gasto

Por rakonti nur unu el la terurajxoj kiuj okazis sub Stalin, en Majo 1937 400 Uiguraj studentoj kiuj studis en la universitato de Tashkent, Soveta Unio, estis arestitaj kaj mortpafitaj sen jura procedo. Tio okazis simple cxar en Xinjiang estis Islama ribelo kontraux la provinca pro-Soveta registaro.

Dum tiu epoko, oni povis esti mort-punita en Soveta Unio simple pro sxangxo en la internacia situacio aux sxangxo de aliancoj. Ecx se 1937=38 estis "aparta paroksismo", en normala lando tiu suficxus por komplete malhonorigi la memoron de Stalin. Sed evidente ne en Rusio.

Vlado Romanov
Gasto

Ni tiam ne estis "normala lando", ni estis lando post terura interna milito, en internacia blokado kaj interne luktis diversaj postrevoluciaj grupoj, uzante interalie la punorganojn. Stalin sukcesis haltigi tiun dangxeran procedon kaj punis ties iniciantojn.

Vlado Romanov
Gasto

"Ecx se 1937=38 estis "aparta paroksismo", en normala lando tiu suficxus por komplete malhonorigi la memoron de Stalin. Sed evidente ne en Rusio". – Kiel mi scias, en Cxinio oni honoras Maon, en Francio estas monumentoj al Napoleono kaj Robespiero, en Uzbekio al Timuro, en Mongolio al Cxingishxano… Cxie oni estimas sian historion kaj honoras siajn gravajn historiajn personojn.

jixiang
Gasto
Ah, do la centoj da miloj da senkulpaj homoj mortpafitaj de Stalin ne estas problemo, cxar Stalin nur volis "haltigi dangxeran procedon". Mi demandas min kion estus devintaj fari cxi tiuj post-revoluciaj grupoj por esti pli dangxeraj ol Stalin mem! Multaj landoj suferis internaj militoj kaj internaciaj blokadoj, kaj sukcesis travivi sen suferigi tiom multe la propran logxantaron. Gxis multaj Rusoj dauxre pravigos tiom teruraj gvidantoj cxar ili "savis la nacion de eksteraj minacoj" aux "protektis la unuecon de la nacio", nenio sxangxigxos por Rusio. Unue devas esti kompreno ke la rajto de la individuoj estas pli grava ol la… Legi pli »
Vlado Romanov
Gasto

Fakte Stalin persone ecx unu homon ne mortpafis. Mi opinias, ke senpartia komisiono devus rerigardi jugxprocesojn de tiu epoko kaj konkrete klarigi, kiu estis kulpa, kiu senkulpa, kiu kulpa en mortpafo de senkulpa. Dum tiu rerigardo ne estis, cxiuj emfazoj pri "centmiloj da senkulpaj" estas senbazaj. Cxu al nia lando tiam mankis murdistoj, rabistoj, perfortistoj, spionoj, sed cxiuj mortpunitoj estis nepre senkulpaj? Napoleono ne kompareblas kun Stalin tial ke la imperiestro faris agresivan militon ecx gxis Moskvo, dum nia premiero devis defendi la landon kontraux agresiva Okcidento.

jixiang
Gasto

Napoleono konkeris multaj landoj, enkluzive de Italio kie mi naskigxis, sed li alportis pozitivaj, progresemaj sociaj sxangxoj al cxiun landon kiun li konkeris. Se li estus fi-nkonkerinta Rusio, eble estu estinta bona afero por la Rusa popolo.

Pri la viktimoj de Stalin, mi supozas ke vi pravigas ankaux la ekzekutoj de Zinoviev, Kamenev kaj aliaj gravaj Rusaj revoluciuloj, cxu? Stalin sukcesis murdi preskaux cxiuj ol liaj antauxaj kamaradoj. Tio estas la konduto de monstro, kiu regas monstra sistemo kie oni devas fari sian eblon por ne esti tro rimarkita, aux riski ekzekuto.

Vlado Romanov
Gasto
Estis interna lukto, cxu Ruslando igxu hejtajxo por mondrevolucio (Zinovjev) aux cxu konstruu socialismon por si (Stalin). Gravaj permanentaj revoluciuloj en tiu lukto atendite malgajnis. Tio estas granda bono por Ruslando. (Kvankam E-movado malgajnis kun Zinovjev. Moralo: esperantistoj ne perdu ligon kun sia popolo). Ruslando ne bezonas konkerantojn. En 1941 Euxropo (germanoj, finnoj, hungaroj, rumanoj, italoj k.a.) denove provis konkeri Ruslandon kaj murdis 27 milionojn da homoj, el kiuj du trionoj estis pacaj logxantoj. Inter tiuj viktimoj de la Okcidenta civilizacio, cxiuj "viktimoj de Stalin" estas absolute ne rimarkindaj. Sed la Okcidento ne trankviligxis: Truman planis jxeti atombombojn sur 200… Legi pli »
Vlado Romanov
Gasto

Krimeo aligxis al Ruslando laux la popola volo; la popola volo pli gravas ol la volo de regantaj banditoj. La rajtoj de lokaj popoloj estas defenditaj. Ekzemple, la rusa popolo de Krimeo ne estos devigata glori la naziajn ukrainajn "heroojn" kiel Bandera.

marteno
Gasto
Krimeo aligxis al Ruslando ne "laux popola volo", sed laux diktatora ordono, helpe de propagando, cxeeste de fremda armeo, kaj kontrauxstare al la internacia juro. Vi eble imagas ke okazis iu referendumo. Erare. Por okazigi referendumojn estas iuj reguloj, kaj tiuj ne ekzistas senkiale. Vi ne povas imagi ke se vi malrespektas ilin "nur iomete", tiam la rezulto estos erara "nur iomete" sed principe fakte en ordo. Ne. Se vi malrespektas tiujn regulojn, la rezulto estas komplete falsa, diras nenion pri "la volo de popolo" kaj vi povas gxin jxeti en rubujon. Kaze de la Krimea "referendumo" estis malrespektataj tiom… Legi pli »
Vlado Romanov
Gasto

Ankoraux dum la referendo de 1991 jaro, la krimeanoj vocxdonis kontraux sendependa Ukrainio; kio ne estas mirinda cxar en Krimeo logxas plejparte rusa logxantaro. Koncerne la referendon 2014, gxi almenaux estis pli kontrauxlegxa ol la apero de Ukrainio mem kaj aliaj separatistaj sxtatoj surloke de Sovetunio. Kiel ajn, la krimeanoj ne devis esti lasitaj por formangxo al la "vagonaroj de amikeco" el naziistaj krimuloj. Kio koncernas la krimetataroj, kiuj estas etna malplimulto en Krimeo kaj ne pli indigxenaj ol la rusoj, ili ne rilatis unuanime al la eventoj kaj kelkaj el ili partoprenas en nuna krimea registaro.

Vlado Romanov
Gasto

korektigo: almenaux ne estis

jixiang
Gasto

La Tataroj ne estas pli indigenaj ol la Rusoj? La tataroj de Krimeo formigxis kiel nacio en la 15-a jarcento. Rusio nur invadis Krimeo en la 18-a jarcento, kaj Tataroj estis la plej-multo de la logxantoj gxis la fino de la 19-a jarcento. Malbonsxance en 1944 Stalin ordonis ke ili cxiuj estu forportitaj al centra Azio, kaj poste nur kelkaj reiris al Krimeo. Pro tio ili nun estas relative malmultaj, kaj (ne surprize) ili gxenerale vidas Rusio kun suspektemo kaj kontrauxas la aneksio de ilia hejm-lando.

Vlado Romanov
Gasto

Kiujn la menciataj krimetataroj detenis en sia hxanujo kiel sklavojn? Kiuj konstruis al ili palacojn kaj fontanojn? Tio estis rusoj kaj anoj de aliaj hindeuxropaj popoloj, ekzemple grekoj kaj armenoj.

Vlado Romanov
Gasto

Pri la -3: jen adeptoj de sklavposeda sistemo montris sin. Kial do vi neniel argumentas, nur silente minusas?

Vlado Romanov
Gasto

Kiam mongoloj-tataroj okupis Krimeon en 13-a jarcento, la duoninsulo ja ne estis dezerta kaj senhoma: "La unua apero de la mongoloj en Krimeo estis en 1223, kiam iliaj militeatroj Gxebe kaj Subetej invadis la duoninsulon kaj okupis urbon Sudak, venkinte (kiun do?..) la rusa-kumanan aliancon". Do la rusoj delonge tie logxis, post kiam invadis tien princo Vladimiro en la jaro 988.

jixiang
Gasto

Jes, sxajne parto de Krimeo estis konkerita de la Kieva Regno ecx antauxe ol la Otomana Imperio konkeris gxin. Sed tio ne sxangxas la fakto ke la Tataroj vivas tie de pli longe ol la Rusoj kiuj estas tie nun.

Cxiu kaze tio vere ne gravas. La Rusoj jam vivas tie de suficxe longe por esti konsiderataj indigenaj. Pli grava estas la fakto ke Stalin forpelis la Tataroj, kaj pro tio ili nun estas tiom malmultaj. Ili gxenerale subtenas Ukrainon, kaj ne Rusion, kaj se ili estus pli multaj, la Rusa "anekcio" ne estus tiom simpla…

Vlado Romanov
Gasto
Ne tiel simple. La Krimea hxanujo estis sklavposeda regno. Kiam Potjomkin elkondukis el Krimeo la kristanojn: rusojn, grekojn kaj armenojn, la hxanujo sen sklava laboro baldaux cxesis. En 1939 en Krimeo logxis 218879 krimetataroj, sed en 2001 245291, el kio ne videblas granda efiko de stalina forporto. Aldone, malmultigxis aliaj popoloj en Krimeo dum la germana invado, unuavice la judoj. Multaj krimetataroj volonte kunlaboris kun la invadintoj, revante pri iama hxanujo, ili partoprenis en ekstermado de aliaj popoloj. Ne opiniu ke la forporto estis ia kaprico de Stalin. Sed nun la krimetataroj tute ne unuanime subtenas Ukrainion. Ili ricevis plusojn… Legi pli »
jixiang
Gasto

Kiam temas pri sklavismo, ne estas ke sub la Tsaroj kaj sub Stalin la popoloj de la Rusa imperio estis tiom malsama ol sklavoj….

Vlado Romanov
Gasto

Laux proverbo, inter vero kaj malvero estas kvar fingroj (distanco de okulo gxis orelo). Cxu vi persone vidis kiel oni vivis dum caroj aux Stalin…

jixiang
Gasto

Efektive mi ne havis la malbonsxanco naskigxi en Rusio en tiu epoko.

Vlado Romanov
Gasto
Ankaux mi estis suficxe juna, sed miaj gepatroj vivis en tiu epoko. Ili estis dankemaj al la sovetia potenco. Vi skribis, ke dum la caroj oni vivis simile al sklavoj. Parte vi pravas, estis la servitudo, kiun aparte krueligis Petro la Unua kaj nuligis Aleksandro la Liberiginto en 1861 jaro. Miaj prauloj logxis norde, kie neniam servitudo estis. Sed fakte en siaj vilagxoj ili vivis malricxe kaj senperspektive, ilia vivo dauxris 30-40 jaroj. Tiun mizerecon cxesigis la sovetia potenco, gvidata de Stalin. Mia patro povis lerni kaj farigxis sxipestro, mia patrino ankaux elveturis el vilagxo urben kaj farigxis ekonomistino. La… Legi pli »
jixiang
Gasto
Certe viv-kondicxoj multe plibonigxis por ordinaraj Rusoj dum la 20-a jarcento. Sed cxu kondicxoj ne plibonigxis preskaux cxie en la mondo? Cxu Italaj, Koreaj, ecx Hindaj kamparanoj ne vivas multe pli bone nun ol en 1917? Cxu vere ne estis aliaj manieroj plibonigi la vivon de la Rusaj amasoj ol krei tiom fermitan, paranoian, kruelan sistemon kiel tiu kontrolita de Stalin? Mi dubas. Kaj mi suficxe certas ke ecx sen la revolucio de 1917, Rusoj ne plu vivus nur 30-40 jaroj. Mi komprenas ke ankaux la vivo sub la Caroj estis malbona, kaj en la komenco la komunisma revolucio alportis… Legi pli »
Vlado Romanov
Gasto
La vivkondicxoj de malricxuloj de la mondo bonigxis gxuste rezulte de rusa ekzemplo. La mondaj ricxuloj timis ricevi similan sangan revolucion kaj perdi cxion. Cxie en la mondo kreskis komunismaj kaj socialismaj movadoj. – Stalin ne estas demoniginda. Komparu lin kun samtempaj gvidantoj de najbaraj sxtatoj, kiuj estis panoptiko el monstroj. Hitler, kiu ne bezonas prezentadon. Horti kaj Salasxi. Pavelicx kun korboj da elsxiritaj okuloj. Pilsudski. Mannerhejm. Estroj de Japanio (Nankina masakro, bakteriologiaj eksperimentoj super militkaptitoj, deviga prostituigo de koreaninoj)… Sur ilia fono Stalin estas ekzemplo de humanismo. Sed cxiuj tiuj monstroj pretis tuj ataki Sovetunion, kio okazis en 1941.… Legi pli »
Gecxjo
Membro
1/"Krimeo aligxis al Ruslando ne "laux popola volo" — Vi scias/povas prezenti tiajxon? Mi ne kredas, ke 89% balotis "por", sed ke pli ol 75% – tion mi kredas. Al mi rakontis prie. Certe, estus pli gxuste demandi homojn tie. Rekte! Vidu, principo pri pri popola memdecido en iu certa teritorio estas kontraudira al principoj de sxateco. Oni nur hipokrite laute anoncas, sed praktike ne funkcias. Jen estas kataluna demando, skota (oni vocxdonis, sed kiom da hurloj por kaj kontrau estis), estas aliaj 'tiklajxoj'. 2/"sed laux diktatora ordono" – ordonon ja oni povas dampigi, kiel en "itala striko" 3/ "helpe… Legi pli »
marteno
Gasto
Vi uzas numeritajn punktojn, sed vi tute ne respondas al miaj numeritaj punktoj! Nome ke la referendumo estis kontrauxkonstitucia kaj mise organizita. Tial tute ne gravas la elcentajxo, cxar la rezulto estas nevalida, komplete falsa. Mi ne komprenas vian rimarkon "el aliaj partoj de Ukrainio estis silento"; fakto estas ke Rusujo povis auxdigi en Krimeo sian propagandon, sed Ukrainujaj televidkanaloj estis elsxaltitaj. Fremda armeo venis ekster la traktato, cxar jes ekzistis tie rusuja armea bazo konsentite de la ukrainuja registaro, sed je tia agado kian la armeo fakte faris (agi ekster la bazo, "supervidi" vocxdonadon en parlamento, ekokupi teritorion) gxi… Legi pli »
Gecxjo
Membro

"Nome ke la referendumo estis kontrauxkonstitucia kaj mise organizita" – do, Vi scias multe pli, ol mi, informita pli bone, pli komplete. Bone, akceptu ni tion!
Nur demandetoj: Kie Vi akiris la sciojn/informojn? Kiu estas Via QTH?
Cxu Vi cxeestis Krimeon dum vocxdono? Cxu Vi parolis kun krimea logxantaro?

Aleksandro
Gasto

Formalaĵoj, formalaĵoj… Sed respondu ja, ĉu Ukrainio restigis por Krimeo eĉ unu "leĝan" eblecon decidi mem? Ne. Fakte, oni "enŝlosis" Krimeon senrajta. Do kion fari?

Iru al Krimeo kaj rakontu ĉion ĉi al homoj. Pri "perforteco", "diktatora ordono" ktp. Kaj aŭdu, kion ili respondos…

Yves Bellefeuille
Gasto
Interesa problemo, kaj malfacila. El la vidpunkto de UEA, gravas artikolo 13 de la statuto, kiu diras ke: "Principe UEA akceptas el unu regno nur unu landan asocion, sed la Komitato rajtas akcepti plurajn". Se la rusa landa asocio pretendas funkcii en Ukrainio, tio kontraŭas la statuton. La komitato povus akcepti tion, sed ĝi ne faris. Tamen, landa asocio certe rajtas havi membrojn en aliaj landoj, kaj la fakto ke la rusa asocio havas membrojn en Ukrainio ne estas problemo. UEA povus insisti, ke tiuj membroj ne estas rusaj membroj sed eksterlandaj, sed tio havus nenian praktikan sekvon. Ne estas… Legi pli »
Mikaelo
Gasto

Rusia Esperantista Unio (ne rusa!) estas jure registrita socia organizaĵo en Rusio. Do ĝi funkcias laŭ leĝoj de Rusio. Krimeo estas leĝe aŭtonoma respubliko de Rusia Federacio. Do ne estas problemo por REU. Estas problemo por UEA, kiu estas kvazaŭ neŭtrala asocio. Sed estinte registrita en Nederlando – lando de NATO, UEA devas subiĝi sub politiko de NATO. Bedaurinde…

miko sloper
Gasto

kiel kutime temas pri NATO kontraŭ rusio…. mi scivolas kial kontraŭ-rusia organizaĵo ankoraŭ tiom influas politikon kaj opinion…

marteno
Gasto

UEA tute ne devas sekvi politikon de NATO. Nederlando ne estas totalisma lando.

Kion UEA jes devas nepre sekvi, estas la politiko de Unuigxintaj Nacioj, cxar UEA estas en Oficialaj Rilatoj kun Unuigxintaj Nacioj.

Tio, ke Krimeo estas lauxlegxa teritorio de Ukrainujo, okupata nuntempe far Rusujo, estas ne nur simple "opinio de NATO". Tio estas opinio de preskaux cxiuj landoj de la mondo krom Rusujo. Cxar cxi tie Rusujo frape malrespektis internacian juron. Bedauxrinde, sed tia estas la realajxo.

miko sloper
Gasto

tiu oficiala opinio de UN inter aliaj ne spegulas la voĉdonitan volon de la civitanoj koncernaj… ĉu la volo de krimeanoj ne gravas? ĉu la civitanoj de krimeo "frape malrespektis internacian juron" dum ili voĉdonis secesii post la (kontraŭleĝa) puĉo?
politiakj aliancoj ŝanĝiĝadas.

marteno
Gasto

Kara Miko, legu mian pli supran komenton kiu komencigxas 'Krimeo aligxis al Ruslando ne "laux popola volo"'.

Do, ne la Krimea popolo, kiu vere ne havis elekton, sed gxuste tiu kiu sendis armeon kaj sekve organizis tiun farson kiu estis poste false nomita "referendumo", frape rompis la internacian juron.

Vlado Romanov
Gasto

Ne la homo por sabato, sed la sabato por homo.

La krimeanoj ne devis suferi por nesciate de kiuj verkita la internacia juro.

miko sloper
Gasto
Yves Bellefeuille
Gasto
Eble la fakto ke UEA havas oficialajn rilatojn kun UN kaj Unesko signifas ke ĝi devas sekvi la politikon de UN. Mi dubas pri tio, sed povus esti tiel. Mi pensas ke la kaŭzo pro kiu UEA devas sekvi internacian juron rilate al la teritorio de Ukrainio kaj Rusio estas ĉar la statuto diras ke esenca kondiĉo por la laboro de UEA estas "bonaj internaciaj rilatoj" laŭ "internacie rekonataj instrumentoj", kaj ĉar la statuto uzas la vorton "regno". Tio devigas UEA sekvi internacian juron rilate al internaciaj rilatoj, homaj rajtoj kaj la agnosko de regnoj. Cetere, ĉu estas simila problemo… Legi pli »
Dieter Rooke
Gasto

Kara Ives "Belfejo " ? Lau mi modesta scio , " UN "ne faras politikon – sed ties ghenerala asembleo – estas al mi konataj la senchesaj rezolucioj au la manko de armea forto . La "internacia juro " kie ghi estas skribita?

La shtato Israelo estas kontestata de UN per senefikaj rezolucioj – la limoj de Israelo ne estas internacie akceptitaj.

Aleksandro
Gasto

Ĉu ne estus pli bone forigi tiun kontraŭzamenhofan punkton pri "landaj asocioj" kaj reformi UEA?

Didi Weidmann
Gasto
Kara la supra artikolo estas kompleta absurdaĵo: La esperanto-movado ne estas politika asocio kaj estas la privata afero de la krimeaj esperantistoj mem decidi, ĉu ili preferas aparteni al Rusa Esperanto-Unuiĝo aŭ al la Ukrainia. Al UEA tio absolute estas indiferenta kaj la fakto, ke Krimea Esperanto-Centro membras en REU absolute ne signifas, ke UEA havas iun-ajn opinion pri la apartena de Krimeo al Rusio aŭ al Ukrainio. UEA rilate al politiko estas neŭtrala kaj tial havas neniun oficialan opinion pri ŝtatolimoj! Se iu ajn estrarano aŭ komitatano ion alian esprimis, tio estas ties privata opinio. Por UEA simple gravas,… Legi pli »
Francisco Javier Moleón
Gasto

Imagu, ke Kataluna Esperanto-Asocio (ekz.) petas alighon al UEA kiel "landa asocio". UEA ne povus reagi per "ni estas absolute indiferentaj pri tio" au "pri tiu temo UEA au la Esperanto-movado nek povas nek devas nek rajtas okupighi". Kion ajn UEA faros (bone rimarku: KION AJN), tio estos politika decido. Se UEA akceptos, tio estos politika decido. Se UEA rifuzos, tio estos politika decido. Kaj ech se UEA restos sidanta kaj ech ne reagos: ech tio estos politika decido.

Vole-nevole UEA faras (kaj devas fari) politikajn decidojn KONSTANTE: per agoj, per neagoj kaj per malagoj.

Didi Weidmann
Gasto
Kara Francsico – memkompreneble en la greka senso de la vorto "polis" iu ajn aktiveco estas politika, tamen ĉu UEA akceptas Katalunan Esperanto-Asocion (kion ĝi eĉ laŭ sia nuna statuto povas fari) kiel nova landa sekcio (kio kun certeco okazos, se KEA iam denove petos aliĝon – por tio mi helpos zorgi per miaj fortoj!) – tio nur signifas, ke UEA havos du landajn sekciojn sur hispana teritorio, sed UEA havas nek la rajton nek la kompetenton esprimi ion pri akcpeto politika de ŝtato. Se ni rekonas landan sekcion, tio rilatas nur al tiu asocio – al kiu ŝtato iu… Legi pli »
jixiang
Gasto

Pro tio la sinteno de UEA estas cxiam sekvi la decidojn de UN. Cxu tio signifas politikan subtenon al UN. Eble! Sed almenaux tiu maniere UEA ne devas mem preni posicio pri cxiu konflikto en la mondo..

Didi Weidmann
Gasto
UEA entute ne havas kialon enmiksiĝi en naci-ŝtatajn kaj naciismajn diskutojn! UEA ne devas entute sekvi politikon, ne de Ukrainio, nek de NATO, nek de Rusio nek de UN. Simple UEA estas lingva kaj kultura organizaĵo, ĝia tasko estas labori por la disvastigo de Esperanto, se UEA kiel UEA komencas enmiksiĝi en tiajn ŝovinismajn politikaĵojn, tio povas nur konduki al malharmonio inter la membroj kaj al kvereloj tute senutilaj. Bedaŭrinde en la pasinteco ripete estraranoj de UEA komencis flati diktatorojn kaj popolismajn politikistojn de ĉiaj flankoj – menciindas ekzemple fratiĝo kun certaj naciismaj fanatikuloj emfazante „lukton kontraŭ la angla“, kio… Legi pli »
Aleksandro
Gasto

Ĉu ne estus pli facile reformi UEA por landlimoj tute ne influu al io ajn?

Osmo Buller
Membro

La artikolo ne estas absurdaĵo, sed ĝi temas pri problemo, kiun UEA ne povas eviti. Eble vi ne (re)legis, kion mi ankoraŭ kiel la Ĝenerala Direktoro de UEA skribis al la Komitato la 5-an de aŭgusto 2015: https://groups.yahoo.com/neo/groups/komitato-de-uea/conversations/messages/8530

Gecxjo
Membro

Kiel estas malfacile por cxefulo de politike neutrala organizajxo manovri en ondeganta maro kie jen tie, jen alie elstaras politikaj rokoj kaj glacimontoj. Bone, ke Vi evitis tiajxojn!

Didi Weidmann
Gasto
Kara Osmo: Jam la titolo mem estas komplete absurda: „REU aneksis Krimeon…“ – do tio signifus, ke nun Rusa Esperanto Uniĝo regas la insulon… analizu nur jam tiun vortojn… tio ja vere estas unika afero, ke iu Esperanto-klubo subite havus politikan povon pri teritorio… – ne tiu artikolo estas simple sensencaĵo. La problemo estas tute alia, nome ke certaj naciistoj (de ambaŭ flankoj) ĝuste volas, ke UEA publike pravigas ilian sintenon. Tio memkompreneble estas komplete ridinda, ĉar UEA estas kultura asocio, kiu havas nenian influon al ŝtata politiko. Krome simple la demando ĉu Krimeo apartenas al Rusio aŭ al Ukrainio… Legi pli »
jefim
Gasto
Saluton al cxiuj samideanoj! Estis interese por mi legi viajn opiniojn pri la temo. Mi preferis ne enmiksigxi, sed ricevis leteron de versxajne konata al multaj Andreas Kuenzli kun informo pri la diskuto kaj blasfemoj kontraux Kalle, kiu, laux Kuenzli, iniciatis cxi kontrauxukrainan disputon. Mi bone scias politikan orientigxon de Kalle. Lian libron "Krimeo estas nia" ukrainaj esperantistoj tradukis al la ukraina kaj donacis al iu ukraina gravulo. Mi konstante ricevadis leterojn de Kuenzli malagrau petoj cxesi, poste petegoj nenion sendi al mi. Tamen ne sukcesas bremsi lin. Li estas ekstrema rusofobo, ne toleras Putin kaj konsideras, ke sen lia… Legi pli »
Yves Bellefeuille
Gasto

Vi mencias unu parton de la statuto (neŭtraleco pri politikaj problemoj), sed vi forgesas ke "bonaj internaciaj rilatoj … estas por la laboro de UEA esencaj kondiĉoj", kaj ke "principe UEA akceptas el unu regno nur unu landan asocion, sed la Komitato rajtas akcepti plurajn".

UEA devas atenti pri ĉio en sia statuto, ne nur pri unu parto.

Dieter Rooke
Gasto

La kunprezidanto de svisio , Didi Weidmann estas komitatano A de UEA .

Li reprezentas la absurdan shtaton svislando . Sed mem li propagandas ghin per publikigo de naciisma kaj shovinisma literaturo ( Heidi- kaj la sonorila urchjo ) .

Mi mem preferus alighon de svisio al rusio , chinio, au senshtatan UN.

jefim
Gasto

Mi pardonpetas, sed mi ne komprenas, kion signifas la frazo 'La kunprezidanto de svisio Didi Weidmann"

Didi Weidmann
Gasto
Kara Dieter, ja estus bele esti kunprezidanto de Svislando – bedaŭrinde tian postenon mi ne havas, nur kunprezidantecon de Svisa Esperanto-Societo (sufiĉe malgranda kaj sensignifa grupo bedaŭrinde). Sed, ke tion vi ne povas distingi, ja diras ĉion pri la saĝeco de via interveno. Ke Svislando estas absurda ŝtato, ja estis la opinio de naciisma diktatoro kiel Kadafi, ĉu ties filozofion vi defendas? Heidi kaj Sonoril-Urĉjo estas tre valoraj infanlibroj. Oni ja devas estis absolute ignoranta persono, se oni pretendas, ke tiuj belaj homaj libroj, kiuj instruas tre pozitivajn pedagogiajn valorojn, estas ŝovinismaj aŭ naciismaj. Priskribi belecon de lando aŭ pejsaĝo… Legi pli »
robotkolora
Membro

Mi pensas ke la redaktistaro de Libera Folio ofte forgesas ke ni ĉiuj estas en la sama flanko.

miko sloper
Gasto

almenaŭ unu redaktisto publike asertas ke tiuj kiuj malsame opinias estas "napokapoj". 🙁

Sebastiano
Membro

Bv. citi tiun publikan aserton. Mi ne trovis ghin.

Vlado Romanov
Gasto

Kion li dirus se ne la politika korekteco )))

Vlado Romanov
Gasto

PRI LA TERMINO "ANEKSO". Laux Plena vortaro, aneksi estas aldoni al regno fremdan teritorion. Sed rusa vorto "anneksija" enhavas nuancon. "Speco de agreso, perforta aligo (okupo) de la tuto aux parto de teritorio de alia sxtato aux etno, kaj ankaux perforta deteno de etno en la limoj de fremda sxtato". Laux tiu determino, Krimeo estis en 1991-2014 "anneksijita" fare de Ukrainio: la krimeanoj prezentis sian malvolon esti en la limoj de Ukrainio en 1991, kaj konservis tiun malvolon gxis 2014. Do, dum 23 jaroj ili estis perforte detenataj en la limoj de fremda al ili sxtato.

Jefim
Membro
Mi volas reagi al kelkaj diversopiniaj komentoj. Jen estas la unua – al trafaj komentoj de Vlado Romanov, kiun mi sxajnas ne konas kaj volus konatigxi. – Kvankam mi ne povas nomi min sennaciulo, estas strange kaj terure vidi kelkajn okcidentajn esperantistojn je unu flanko kun la ukrainaj nazioj banderanoj… Kion dirus pri tio la pereinta Lidia Zamenhof… – Nia kara Majstro ja instruis rompi limojn inter popoloj… kaj konstrui pontojn inter popoloj. – Krimeo aligxis al Ruslando laux la popola volo; la popola volo pli gravas ol la volo de regantaj banditoj. La rajtoj de lokaj popoloj estas defenditaj.… Legi pli »
Vlado Romanov
Gasto

Grava ideo, egalrajtoj de la nacioj! Zamenhof gxenerale generis multon da gravaj ideoj, aktualaj gxis nun… Sxajnas ke mi vin konas, cxu laux MET 1987 en Torbejevo Lago aux laux BET en Tallinno…

Jefim
Membro

Mi partoprenis BET en Tallin. Sed mi ne aktivis tie. Se vi ne volas malkovri vian logxlokon cxi tie< bonvolu skribi al mi jefim_z@mail.ru

Vlado Romanov
Gasto
Vlado Romanov
Gasto

Cxu alvenis mia letero, kiu kun du fotoj?.. Intercetere, en Krimeo logxas du miaj kuzinoj, kiujn mi volas trovi.

Jefim
Membro
Mi volis partopreni la disputon, sed decidis, ke pli nature estus, se mi kiel atestanto de la krimeaj eventoj rakontos pri tio. Do, kiam en kieva majdano okazadis la terurajxoj, krimeanoj vidis cxion sur televidekranoj kaj indignis. Ili bone komprenis, ke la batalo estis organizita de sxovinistaj teamoj el okcidenta Ukrainio, antauxpreparitaj speciale cxicele. Kaj kiam la pucxo sukcesis, ni atendis aperon de tiuj teamoj en Krimeo. Des pli, ke okazis terura atako al 7 busoj de krimeaj anoj de kontrauxmajdano survoje al ilia reveno hejmen. Nur 2 busoj revenis. Mi memoras, ke mi kun la edzino iris tra la… Legi pli »
Aleksandro
Gasto
Ĉu D-ro Z. tiel instruis? Ĉu li verkis, ke landlimoj estas pli gravaj ol Esperanto mem? Dekomence UEA devus pensi, KIEL Krimeaj e-istoj devas loĝi en la Movado, se inter Krimeo kaj Ukrainio la limo estas blokita. Ĉu sidi kaj fari nenion, ne havante kapablojn partopreni ie ajn? Aŭ tamen iri al Rusio kaj loĝi en la movado kiel ĉiuj samideanoj, ne estante izolitaj? Vin tute ne interesas la oportuneco por viaj samideanoj! "Opinio de UN" (legu: de unu plej forta lando) estas por vi pli grava. Ĉu TIO estas bona por la Movado? Nek Rusio, nek Putin, nek REU… Legi pli »
vmel
Membro
Kalle, mi eĉ ne alvokas vin esti honesta. Mi ja komprenas, ke profesia ĵurnalisto en t.n. "libera" lando, se li volas vivi riĉe kaj senprobleme, ja DEVAS esti malhonesta. Sed almenaŭ estu konsekvenca kaj ne opiniu viajn legantojn idiotoj. Ĉu vere REU "aneksis" Krimeon? Ĉu ne terura Putin, per kiu viaj fi-kolegoj penas timigi la gregon da legantoj? Ĉu la klare esprimita opinio de la loĝantoj de Krimeo neniom gravas? Ke ili volas vivi en normala ŝtato Rusio, sed ne en detruiĝanta usona kolonio post faŝista ŝtatrenverso. En internacia juro ja ekzistas nocio pri rajto de popoloj je memdeifino, ĉu… Legi pli »
Yves Bellefeuille
Gasto

La 23an de aŭgusto 1990, la parlamento de GDR (Volkskammer) decidis per du-triona plimulto aliĝi al FRG. Ĉar ambaŭ Germanioj ankoraŭ estis formale okupitaj, la kvar okupantoj (Usono, Britio, Francio kaj Soveta Unio) devis konsenti.

jixiang
Gasto

" internacia juro ja ekzistas nocio pri rajto de popoloj je memdeifino, ĉu ne? Aŭ ĝi ekzistas nur kiam ne kontraŭas al "interesoj" de Usono?"

Krimeanoj ne estas popolo. Krimeo estas regiono, kaj en internacia juro oni ne diras ke kiu ajn regiono povas sendependigxi sen kunsento de la centra registaro.

Kaj se Rusio vere kredas en la memdefino de popoloj, gxi estus devinta permesi al Cxecxenio sendependigxi. Cxecxenoj je estas aparta popolo. Sed vi certe havos iujn tre bonaj argumentoj pri kiel la Cxecxenoj fakte volis vivi sub Rusio, kaj nur kelkaj Islamismaj banditoj pagitaj de Usono volis sendependigxi….

Vlado Romanov
Gasto

Per la Hxasavjurta kontrakto de 1996 jaro Cxecxenio fakte ricevis sendependon. Sed evidentigxis ke gxi ne havas rimedojn nek internan unuecon por sendependa vivo. La menciitaj islamistaj banditoj agresive atakis Ruslandon en Dagestano, tiel komencigxis la dua cxecxena milito. Interalie ili uzis metodon de terorismo (Beslan, Nord-Ost). Sed moderuloj kiel Kadirov kompromisis kun Ruslando.

Krizipo
Membro

Gratulon al Jefim Zajdman! Kaj gratulon al loĝantoj de Krimeo, kies grandega plimulto elektis sendependiĝon de puĉista reĝimo en Kievo!

Se en Krimeo loĝas esperantistoj, kiuj sentas pli fortajn rilatojn al Ukrainio ol al Ruslando, ili povus fondi propran klubon kaj aliĝi al Ukrainia Esperanto-Asocio. Tio eble kaŭzus kelkajn problemojn pro la limo inter ambaŭ ŝtatoj, sed ankaŭ tiaj problemoj estus solveblaj.

Didi Weidmann
Gasto
Naciismo kaj ŝovinismo ankaŭ inter esperantistoj: Kun granda miro kaj bedaŭro mi konstatas jam en tiu-ĉi artikolo mem, sed ankaŭ inter la multnombraj reagoj aĉajn naciismajn kaj ŝovinismajn tendencojn. Fakto estas, ke la teritoria kverelo pri Krimeo datas el malnovepoka naciskema mondvizio, kiu kondukis nian mondon jam multfoje al teruraj militoj. Fakto estas, ke tiaj teritoriaj demandoj entute ne estas solveblaj de nia esperantistoj kaj ke nia esperanta vizio nin devigas esti komplete neŭtrala en tia demando. La fakto laŭ kiuj regionoj kaj strukturoj ni organizas nian esperanto-movadon en nenia maniero implicas rekonon aŭ malrekonon de iu-ajn ŝtata strukturo. Kiam… Legi pli »
wpDiskuz