La Ondo de Esperanto forlasos paperon

Ekde la jarŝanĝo unu el la plej popularaj internaciaj Esperanto-gazetoj, La Ondo de Esperanto, ne plu aperos en papera formo, sed nur elektronike. Aleksandr Korĵenkov fondis la gazeton en 1991 kaj redaktas ĝin de tiam. Ni petis lin rakonti kial la papera eldono ĉesos.

Aleksandr Korĵenkov: La ĉefaj kaŭzoj de nia decido estas ne ekonomiaj (malpopulariĝo de papergazetoj kaj kreskado de poŝtaj tarifoj), kiuj validas por ĉiuj Esperantaj gazetoj, sed niaj nunaj cirkonstancoj.

– Unue, la malboniĝintaj kaj plu malboniĝantaj rilatoj inter EU kaj Ruslando akre sentiĝas en la “insula” Kaliningrada regiono, kie la kunlaboron kun la najbaraj landoj nun forte ĝenas la vizaj, limtransiraj kaj doganaj rigorigoj kaj restriktoj, enkondukitaj de niaj EU-najbaroj.

– Due, por ni (jam nejunaj kaj nesanaj) iĝas ĉiam malpli facile transporti pezajn sakojn kun Ondoj kaj pasigi noktojn en malkomfortaj kaj malmultiĝantaj busoj cirkulantaj inter Kaliningrado (la redaktourbo), Pollando (nia preslando) kaj Litovio (nia ekspedolando), suprenigi la pezaĵojn al amiko en Kaŭno, en kies loĝejo okazas la enkovertigado, post kelkaj horoj denove malsuprenigi la sakojn kaj transporti ilin al la ĉefpoŝtejo ktp. Kaj kiam, farinte la ekspedan laboron, ni venas al busa stacio kun biletoj al Kaliningrado, povas okazi, ke tiutage buso ne venas pro tro malmultaj venditaj biletoj, kaj ni devas prokrasti la revenon.

– Ĉe la bitgazeto la distribuo estas tre facila kaj mallonga. Ni do gajnas du-tri labortagojn ĉiumonate kaj ne bezonas aldone unu-du ripoztagojn post la reveno el la elĉerpaj vojaĝoj, do temas pri tri aŭ kvar gajnitaj tagoj por ni monate, kaj jare tio sumiĝas je pli ol unu monato.

Kial vi uzas tian strangan sistemon kun redaktado en Ruslando, presado en Pollando kaj ekspedo el Litovio? Kial vi ne faras ĉion en Kaliningrado?

– Antaŭ pli ol dek jaroj ni komencis presigi la revuon en Olsztyn (Pollando) kaj dissendi ĝin de tie. Tio ne nur reduktis la pres- kaj sendo-kostojn, sed ankaŭ la tempon de la poŝta sendado. Sed antaŭ tri jaroj pro subita 2,5-obla kresko de la sendokostoj, ni komencis veturigi la presitan stokon el Olsztyn al Kaŭno (Litovio), kie la sendokostoj estas preskaŭ duoble malpli altaj ol en Pollando (kelkfoje ni ankaŭ presigis la revuon en Kaŭno). Ja por ni estus ege pli facile fari ĉion en Kaliningrado, sed ĉi tiel la revuo iĝus pli kosta, malpli bonkvalita, kaj la poŝta sendado daŭrus je kelkaj semajnoj pli longe ol nun, rezulte sekvus multaj malabonoj.

– Uzante la okazon mi dankas al Marian Zdankowski, Paŭlo Jegorovas kaj Glebo Malcev, sen kies helpo nia laboro en Pollando kaj Litovio estus ege malfacila kaj eĉ neebla.

Kion signifas la transiro al plene elektronika formo? Kion faru paperaj abonantoj por plu ricevadi la ĉiumonatan Ondon? Kiom tio kostos?

Aleksandr Korĵenkov.
Foto: Ziko van Dijk.

– La elektronika versio de La Ondo ekzistas jam dum dek jaroj, kaj pli ol kvarono de la legantoj elektis ĝin en la tri lastaj jaroj, do ne temas pri io tute nova, tamen la nuna transiro ja signifas ion novan. Ĝis nun la pdf-versio estis nur kopio de la papera eldono, kaj ĝi ne estis oportuna por legi la tutan paĝon A4 surekrane, sed nun ni primare celas oportunecon por tiuj, kiuj legos La Ondon per komputilo aŭ librolegilo. La testado per pluraj aparatoj kaj legoprogramoj daŭris sufiĉe longe, kaj ŝajnas, ke ni sukcesis, ĉar post la eldono de la januara Ondo ni ne ricevis plendojn. Aliflanke, nun ne plu gravas la 24-paĝa limo (pro la pezokategorio), kaj ĉi-jare pli ofte aperos longaj tekstoj. Vidu mem, la januara Ondo estas 65-paĝa!

– Se temas pri la prezo – ĝi ne ŝanĝiĝis kaj restas 15 eŭroj por la tuta jaro, tamen temas ne plu pri nur pdf legebla komputile, sed ankaŭ pri dosiero laŭ la normo ePub por la uzantoj de librolegiloj kaj saĝtelefonoj. Oni povas elŝuti ambaŭ aŭ nur unu el ili.

Vi komencis eldoni La Ondon de Esperanto en 1991, sed samnoma periodaĵo aperadis en Ruslando jam antaŭ la revolucio. Ĉu vi konsideras vin daŭriganto de ĝia laboro? Kiel evoluis via Ondo dum la pasintaj 25 jaroj?

– Studinte plurajn eldonprojektojn, kies sperton ni povus iel utiligi, ni trovis la plej inspira por ni ne la gazetan agadon de SEU, ASE aŭ SEJM, sed la eldonadon de Aleksandr Saĥarov, kiu fondis en Ruslando sendependajn gazeton kaj eldonejon-libroservon, do ni pruntis la nomon La Ondo de Esperanto kaj laŭleĝe registris ĝin; tiusence ni jes estas daŭrigantoj de la Saĥarova sendependeco, al kiu ni aldonis pli da internacieco kaj bunta magazineco ol estis ĉe nia Moskva antaŭulo. Sed ni daŭrigis ankaŭ nian propran sperton, tiun de samizdata (neleĝa kaj ekstercenzura) eldonado de la movada informilo Ekzakte kaj de la kultura almanako Sezonoj.

– Nature, La Ondo evoluis, same kiel ĉiuj gazetoj ekde 1991 ĝis nun, sed ĝi restas La Ondo, ĉar la informprincipoj restas la samaj – ĵurnalismaj, sed ne orientitaj al la interesoj de iu el la movadaj strukturoj. Pro tio iuj tro ĝisostaj samideanoj foje nomas La Ondon raŭmisma gazeto (tiun formulon iam uzis ĉe sia malabono jam forpasinta eŭropa poetino), dum ĉe la alia ekstremo iu jam taksis nin laŭtparolilo de Roterdamo. Kurioze, ĉu ne?

La Ondo de Esperanto estas unika tiurilate, ke ĝi ne estas dependa de ajna organizaĵo. Sed ankaŭ sendependa eldonisto devas vivteni sin. Ĉu vi kaj via familio dum la lastaj 25 jaroj vivtenis vin nur per Esperanta laboro? Ĉu tio plu eblos?

– Mi nur iom precizigu pri la sendependeco. Foje mi jam skribis, kaj nun mi ripetas, ke plej gravas la sendependeco de la menso, la kapablo agi objektive kaj kuraĝe, cedante nek al proponoj pri privilegioj, nek al tendenco al skandalema bulvardiĝo, nek al natura agaco trempi la plumon en galon. Tiusenca sendependeco devigas nin aperigi honestajn informojn kaj opiniojn, malgraŭ tento prisilenti ion kaj laŭdeti alion, niaokaze tio estas pli facila ol por redaktoro de organo de iu asocio.

– Efektive, dum la lastaj 25 jaroj nin vivtenis niaj libroj kaj gazeto, kaj ni ne kredas, ke subite ni ekricevos monon el alia fonto, krom eta pensio, kiun Halina, la eldonanto, jam ricevas. Do nia vivnivelo dependas nur de la aĉetemo kaj abonemo de la esperantistaro, por kiu ni devas proponi nur tion, kion nia “verda popolo” taksos aĉetinda kaj aboninda.

Kiel evoluis la abonkvanto kaj la ekonomia situacio de La Ondo de Esperanto dum la pasintaj jardekoj? Kiom da elektronikaj abonantoj vi bezonos por povi daŭrigi vian laboron?

– Mi povus eviti la demandon, ĉar temas pri nia familia financo, ĉu ne? Sed nia abonstatistiko ne estas sekreta, ĝi ĉiujare estas publikigata, kaj la abonnombroj por 2016 estos baldaŭ prezentitaj. Jen tabelo, publikigita en nia retejo.

Abonjaro Sume Papere Elektronike
2006 545 545 0 (0%)
2007 539 520 19 (3,5%)
2008 573 530 43 (7,5%)
2009 543 491 52 (9,6%)
2010 509 448 61 (12,0%)
2011 556 461 95 (17,0%)
2012 518 415 103 (19,9%)
2013 502 393 109 (21,7%)
2014 508 378 130 (25,6%)
2015 473 347 126 (26,6%)

En 2016 ĉirkaŭ 30% el la abonantoj (134) estis elektronikaj.

– Kiom da abonantoj ni bezonas? Nu, en 2016 ni enspezis ĉirkaŭ 1.600 eŭrojn pro la bitgazeto kaj iom pli ol 2.000 eŭrojn pro la papera eldono (devus esti nur ĉirkaŭ 1.500, sed ni faris jarfine duoblan numeron, kiu savis nian financon). Mi diru, ke ni bezonas profiti almenaŭ 4.000 eŭrojn jare aldone al la pensio por kovri la bazajn vivbezonojn. Estas klare, ke ni ne ricevos la necesajn 300 abonojn (nin atingas ne 15 eŭroj, sed ĉirkaŭ 13 pro maklero por perantoj kaj depreno de PayPal), sed ni esperas pri almenaŭ 180 abonkotizoj, kiuj donos al ni ĉirkaŭ 2.500 eŭrojn, kaj la ceteron ni penos ricevi per librovendado kaj donacoj.

La gazeto estos havebla kiel pdf kaj epub. Ĉu vi konsideris aliajn liverformojn, unuavice legadon rekte en retejo, post ensaluto?

– Jes, ni esploris ĉiujn multajn formojn de distribuado, kaj, konsultinte plurajn fakulojn, fine elektis la nunan: la legantoj havu kaj legu La Ondon en siaj aparatoj, ne en la retejo.

Ĉu vi konsideris ŝanĝon de aperritmo? Kiam ne necesas pagi afrankon, eblus ja liveri malpli ampleksan gazeton ĉiun duan semajnon, aŭ eĉ ĉiun semajnon?

– En 2017 ni ne povos fari tion pro tio, ke ĉi-jare ni nepre devas fini nian enciklopedian projekton NDK (= Nia Diligenta Kolegaro), por kiu ni devas dediĉi pli da tempo ol por la revuo, sed, se la nuna jaro estos sukcesa, eble en 2018 la gazeto aperos pli ofte. Finfine, ekde la fino de oktobro en nia novaĵretejo La Balta Ondo ĉiutage aperas nova informo.

La januara numero de La Ondo de Esperanto nun senpage legeblas en la retejo.


Rilataj artikoloj:

1 Komento
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Fabrício Valle
2017-01-11 15:21

Tre interesa intervjuo. La klarigoj de Aleksandr Korĵenkov pri la nedependeco de La Ondo de Esperanto de ajna organizaĵo estas grava informo por ni, kiu de nun eldonos la gazeton Heroldo de Esperanto.
Ververe, ni estas preparitaj por esti kritikataj kaj de raŭmistoj kaj de finvenkistoj, ĉar, same kiel La Ondo de Esperanto, Heroldo de Esperanto estos tute sendependa de ajna organizaĵo, E-tendenco aŭ grupo. Sed tio signifas en la praktiko, ke ĉiuj estos traktitaj egale…ĉiuj havos la rajton sin esprimi per Heroldo. Krome, Heroldo traktos ĉiuj tre objektive, per tute ĵurnalismaj principoj.
Bedaŭrinde, en Esperantujo, oni tro kverelas pro siaj opinioj. Unu afero estas debato de ideoj, tute alia estas la tro fervora sinteno, kvazaŭ religia, de multaj esperantistoj rilate siajn vid- kaj deirpunktojn. Debati ideojn ne estas malbona afero, sed la senfina persona atakado de unuj kontraŭ aliaj pro siaj ideoj estas tute nebona situacio, kiun Heroldo ne subtenos.
Ni preferos kalkuli pri malabonigo (aŭ neabono) ol rezigni pri nia sendependeco. Krome, mi multe fidas pri la racieco de la esperantistoj kaj pri la sincerero de sia kredado pri lingvaj rajtoj kaj laŭdoj pri la agado kontraŭ ĉiuspeca diskriminacio. Tiaj homoj, kiuj predikas favore al la lingvaj rajtoj kaj sin prezentas kontraŭ ĉia diskriminacio, certe ne furioziĝos pro la sendependeco de Heroldo de Esperanto kiu traktos ĉiujn esperantistoj laŭ sia rajto je komunikado kaj tute sendiskriminacie malfermos siajn paĝoj al ĉiuj E-tendecoj, organizaĵoj ktp.
Kompreneble, ni ankaŭ ne rezignos pri nia propra opinio kaj ne hezitos prezenti nian propran vidpunkton, kiel faris Teo Jung, la fondinto de Heroldo.