La estraro de TEJO, la sendependiĝanta junulara sekcio de UEA, decidis oficiale aŭspicii aranĝon de la Esperanta Civito. "UEA restas nia plej grava esperanta partnera organizo", klarigas la prezidanto de TEJO.
La grupo nomata Esperanta Civito – direktata de Giorgio Silfer (Valerio Ari) – laŭ multaj ekde sia fondiĝo en 1998 sur diversaj frontoj kontraŭlaboras la organizitan Esperanto-movadon, strebante alproprigi ĝiajn instituciojn aŭ paŭsante ilin.
Se kredi la informojn de la Civito mem, ĝi nun estas iom pli granda ol TEJO, kun 433 anoj. La membronombroj de UEA kaj TEJO ĉi-jare ne estis publikigitaj, sed laŭ informoj de Libera Folio TEJO nun havas malpli ol 300 individuajn membrojn. (Male ol ĉe UEA kaj TEJO, ĉe la Civito oni devas pagi por eliri.)
La agado de la Civito ofte impresas direktita kontraŭ la ĉefa organizaĵo de Esperantujo, Universala Esperanto-Asocio. Eble pro ĝiaj metodoj, perceptataj kiel manipulaj, funkciuloj de UEA ĉiam pli evitis ajnan kontakton kun la grupeto.
Nur dek tagojn post la ĝenerala voĉdonado kiu ebligas la juran sendependiĝon de la junulara sekcio de UEA, la Esperanta Civito tamen povis diskonigi gravan simbolan venkon: la estraro de la sendependiĝanta TEJO decidis oficiale aŭspicii kunvenon, kiun aranĝas la Esperanta Civito en sia multjara sidejo en La Chaux-de-Fonds (Ĉaŭdefono) en Svisio.
Pli frue TEJO oficiale aŭspiciis interalie ARKONES, grandan sendependan kulturan aranĝon en Poznano en Pollando. Tio interalie signifis, ke TEJO donis al ARKONES senpagan reklamlokon en sia oficiala revuo Kontakto.
Nun la estraro de TEJO decidis doni siajn aŭspiciojn al "Arta Renkonto Transnacia en Esperanto", kiu laŭ informo de la Civito sekve ekhavos la aldonan epiteton "Junulara", kaj nomiĝos JARTE. La aranĝo okazos dum la tria semajno de julio 2017 en Kultura Centro Esperantista – la sidejo de la Esperanta Civito.
Laŭ István Ertl, kiu dum unu vespero ĉeestis la unuan ARTE en 2016, ne temas pri aparte signifa aranĝo:
– Se juĝi laŭ la sperto de tiu sola vespero, temas pri etskala afero por manpleno da homoj ĉirkaŭ la Civito kaj alia manpleno da okazaj interesatoj. Verdire, la bedaŭrinde kutima dimensio de multaj aranĝoj en Esperantujo, ĉu Civitaj ĉu ne.
Laŭ la prezidanto de TEJO, Michael Boris Mandirola, la aŭspicioj de TEJO signifas "favoran bondeziron", kaj interŝanĝe TEJO-anoj rajtos senpage aliĝi al la aranĝo.
– La aŭspicioj signifas ke TEJO oficiale bondeziras sukcesan ARTE-n kaj ni ĝojas je la propono je senpaga partopreno por la individuaj membroj de TEJO.
Ĉu TEJO antaŭvidas ajnan financan kunlaboron kun la organizantoj? Ĉu oni ekzemple povas uzi aŭ ricevi iujn subvenciojn lige kun la aranĝo?
– Ni ne antaŭvidas financan kunlaboron.
Kio estas tiu aranĝo, kiun TEJO-anoj nun senpage rajtos partopreni? Kiu proponis ke TEJO aŭspiciu ĝin, kaj kiu decidis tion fari?
– Laŭ niaj informoj temos pri kultura evento kun programo ĉefe orientita al beletro kaj teatro. Laŭ la pasintjara raporto ĉefe la teatra programo estis sufiĉe abunda, kio ne estas ofta en Esperantujo. La propono ĝin aŭspicii venis de Giorgio Silfer dum nia estrarkunsido kaj la Estraro de TEJO aprobis ĝin. Ni ne vidis bonan kialon nei peton doni aŭspicion al kultura evento kaj senpagan partopreneblon de niaj membroj en ĝi.
Ĉu lige kun sia sendependeco TEJO nun proksimiĝas al la Civito?
– Ne temas pri "proksimiĝo al la Civito", ni simple estas malfermaj al pozitivsintenaj proponoj al TEJO. Mi invitas organizantojn de aliaj interesaj eventoj proponi senpagan partoprenkotizon por TEJO-anoj. Substrekindas ke UEA restas nia plej grava esperanta partnera organizo, klarigas Michael Boris Mandirola.
Ĝis nun TEJO laŭ la statuto de UEA estis "integra parto" de la asocio. En letero sendita al la komitato de UEA antaŭ la ĵusa ĝenerala voĉdonado, la prezidanto de UEA, Mark Fettes, asertis ke la proponataj ŝanĝoj "ne esence tuŝas la rilatojn inter UEA kaj TEJO, nia junulara sekcio".
La jura sendependiĝo de TEJO formale efektiviĝos nur, kiam la novaj statutoj de TEJO kaj UEA estos konfirmitaj per notaria akto kaj registritaj ĉe la Komerca Ĉambro. Por tio interalie necesus unue, ke la komitato de UEA aprobu la protokolon de la kunsidoj en Nitro, kiu ĝis nun ne pretas. Tamen jam nun la sendependiĝanta TEJO ŝajnas ekstiri en direkto, kiu klare diverĝas de la multjara kurso de ĝia gepatra organizaĵo, UEA.

Lasi respondon
35 Komentoj pri "TEJO ekamikas kun la Civito"
Vigla diskutado pri la temo nun okazas en Facebook:
https://www.facebook.com/istvan.ertl/posts/10154912903088750
Sed oni rajtas diskuti ankaŭ ĉi tie! 🙂
ke du esperanto-organizaĵoj kunlaboras, kunaŭspicias, ekamikas, estas ekstreme ĝojiga novaĵo. Mi feliĉas, ke la nova generacio komencas forlasi la malnovajn mokojn, insultojn, negativaĵojn kiuj karakterizis la antaŭajn dudek kvin jarojn. Mokoj kaj insultoj kulturon ne produktas. Vivu Tejo, vivu UEA, vivu la Civito, kaj same KCE, Arkones, Jarto, Esperanta PEN, AMO-seminaroj, ILEI, Rondo Kato ktp. Multon nekonantoj de la historio atribuas al Silfer: li estis konsulo de la Civito ne pli longe ol Tonkin prezidanto de UEA, kaj eg-eg-ege malpli longe ol Corsetti estas sekretario de la Akademio…
Min ŝokas, ke estas homoj, kiuj esprimas malkontenton kun la saĝaj vortoj de Carlo Minnaja.
Laŭ mi Esperantujo neniel progresas per tio, ke iuj organizoj kaj ties funkciuloj konfliktas kun aliaj, sed per tio, ke oni disvastigas Esperanton, kultivas ĝin ktp.
Kaj kiel diras germana devizo: Por konflikti necesas du flankoj…
Ne estu ŝokita. Oni ja malakceptas kunlabori kun la faŝistoj. Rememoru, ke s-ano Kamaĉo prezentis jam antaŭ multaj jaroj la Silfer-organizaĵojn tiel:
"kial mi dediĉas tiom da vortoj, tiom da tempo al la agoj kaj diroj de LF-koop, mi respondas: ĉar mi kontraŭas ĉian manifestiĝon de faŝismo."
(el la "Liturgio de l’ Foiro", al kiu verko mem ligis ĝia aŭtoro en sia komento de 2016-12-29 7:30)
Poento al la maleolmordanto Silfer por tiu manovro en tiel simbola momento.
UEA = sencohava.
Civito = enhavas kelkajn brilulojn, sed ŝajnas esti personkulto ĉirkaŭ Silfer -brilulo mem, sed li estas fifama pro longtempaj ĉikanoj kontraŭ aliaj esperantaj institucioj, verŝajne por levi sian propran Civiton.
Saluton, Cindy, mi interesiĝas, ĉar vi parolis pri la personeco de Silfer: Ĉu vi jam renkontis Silferon aŭ korespondis kun li aŭ iel simile?
Mi petas vin ne fajfi pri opinioj bazitaj sur dumjara legado de alies pensoj. Rigardo al haŭto de iu ne malkaŝas la pensojn de tiu. La haŭto diras nenion.
Silfer estas verkisto kaj li estas bloganto.
Sed mi bedaŭras uzon de 'maleolmordanto'. Mi revenis por forviŝi tiun vorton, sed tro malfrue. La redaktotempo jam pasis.
Pardonon, mi ne bone komprenis vian respondon. Mi demandis, ĉu vi jam renkontis Silferon aŭ korespondis kun li aŭ iel simile. Mi, ekz-e, renkontis lin du aŭ tri fojojn, sed ĉiam nur mallonge kaj flanke de aranĝoj, tiel ke mi ne vere havis la okazon ekkoni lin. Mi pensis, ke eble vi konas lin pli bone kaj ke tiel mi povus ekhavi freŝan perspektivon iom sendependan de la konata vidpunkto de Kamaĉo ktp.
Vi tro kritikas vin mem Cindy, almenau r a 'Maleolmordanto' kiu estas vorto pli amuza ol insulta, aparte pro tio ke vi samfraze konsideras Silfer mem brilulo. Sed eble tiu esprimo ne estas tute internacia? Chu chinaj esperantistoj ezkemple komprenas vian celon. Mi volas renkonti tiajn brilulojn.
NENIU ESTAS SEN MANKOJ
Mi persone konas Silfer kaj ankau aliajn esperantistojn gvidantojn de internaciaj esperanto-organizajhoj. Mi konfesu al chiuj, ke Giorgio SILFER estas tre bona konanto de nia movado. Kion li faras por nia movado kulkutakampe, multaj aliaj gvidantoj de internaciaj esperanto-organizajhoj ne sukcesas fari bona.
Mi chiam aprezas lian laboron por Espepranto. Tial mi chiam rilatas kun kaj plurilatos kun li. Mi havas mentorojn en nia movado. Silfer estas unu el ili.
Sukceson mi deziras al chiuj liaj bonaj agoj.
Jen materialo pri silferismo el la jaro 1999:
http://esperanto.net/literaturo/tekstoj/camacho/liturgifoir.html
Kaj jen plue el 2007:
http://www.liberafolio.org/arkivo/www.liberafolio.org/2007/manipulistoj/
Ian Fantom skribas "La homoj kiuj estas distancigitaj en UEA estas la homoj kiuj ĝenerale estas la plej sukcesaj en la antaŭenigo de Esperanto.". Mi proponas ke li mem distanciĝu de UEA, malmembriĝu, eliru el la diskutlisto de UEA-membroj. Tiel li iĝos pli sukcesa en la "antaŭenigo de Esperanto" kaj ankaŭ helpos al UEA kaj aliaj UEA-membroj.
mi opinias ke ĉi-kaze temis pri malsaĝa decido flanke de la estaro de TEJO, kiu tiel tute nenecese legitimas la pompan histrionismon de Silfer. Mi dubas ke la alproksimiĝo de TEJO al la Silfera bufonaĵo helpos al ĝia celkonscia agado sur la kampo de eksteraj rilatoj, per kiu TEJO sukcesis gajni ne nur financan subtenon sed prestiĝon por esperanto kiel serioza afero.
Estus bele, se la nomo de la verkinto de la artikolo aperus sub la artikolo.
Kaj, enhave, mi konfesas, ke mi konas pli gravajn temojn en Esperantujo ol tiun etan aŭspicion…
Ni ne faru ŝtormon en akvoglaso.
Por la unua fojo mi aŭdas pri la aspekto de seksa orientiĝo rilate UEA/la Civiton, kaj eĉ en sonĝo ne pensus pri tio.
Ĉu vi povus ekspliki, kion vi celas, ĉar mi vere ne komprenas, pri kiuj homoj kaj agoj povus temi.
La ĉefpremiso de la Civito estas ne precize naciismo, sed identismo. La problemo ne estas la diverseco de identecoj, ĉu inventitaj kiel la naciaj, ĉu naturaj kiel la seksaj, sed ke tiu diverseco ne fariĝu preteksto por perforto. La ideo ke la nacio estas la radiko de ĉio malbona (aŭ bona) cetere estas tre Eŭropcentra; en grandaj partoj de la cetera mondo la naciismo neniam sukcesis enradikiĝi.
Kara Pauchjo, Tutcerte ekzistas radiko de chia malbono : en kristanismo ghi havas la nomon " diablo" Ankau "progesulo" = progresulo estas identigebla per pasporto . Emocio kaj kaprico eble pli gravas ol elverkita teorio .
Do, se iu diras ke la Civito baziĝas sur gejfobio, tio estas kaprico de emocio, dum se alia diras ke ĝi baziĝas sur naciismo, tio estas 'elverkita' teorio … aŭ kio?
La ĉaron post la ĉevalon metu. Rekonsiderita la kaŭzeco, efikiĝas ne atribuo sed motivo.
Cetere tiu direktoro de interkulturaj aferoj estis unu el la viktimoj signitaj de la Silfera gejofobio.
eble viktimo tiusence, sed alie unu el la plej malbonfaraj figuroj de Esperantujo
frenezas ne nur laiko kredanta sin papo, sed ankaŭ papo kredanta sin papo…