Asociaj membroj ŝanĝis la statuton de UEA

La statutŝanĝoj proponitaj de la estraro de UEA estis aprobitaj en la ĝenerala voĉdonado, kiu finiĝis la 15-an de decembro 2016. Tion anoncis la Centra Oficejo de UEA en gazetara komuniko dissendita baldaŭ post la eŭropa noktomezo. Malpli ol triono el la individuaj membroj voĉdonis.

La Centra Oficejo de UEA.

Laŭ la komuniko la Centra Oficejo ricevis entute 1.336 indidivuajn voĉdonilojn, 37 voĉdonilojn de la landaj asocioj kaj 5 voĉdonilojn de fakaj asocioj.

En ĝenerala voĉdono ĉiu individua membro havas unu voĉon. Ĉiu aliĝinta faka asocio havas cent voĉojn, kaj ĉiu aliĝinta landa asocio havas nombron de voĉoj egalan al la kvanto de membroj, por kiu ĝi kotizas al UEA. Sekve la 1.378 voĉdoniloj reprezentis entute 9.054 voĉojn.

Laŭ la komuniko de UEA ne multo klaras pri tio, kiel la voĉoj dividiĝis. Ne estas aparte raportite, kiel voĉdonis la individuaj membroj kaj la asociaj membroj. Eĉ ne klaras, kiom da voĉoj fakte estis donitaj por kaj kontraŭ la diversaj proponataj statutŝanĝoj.

La statutŝanĝo laŭ la komuniko de UEA estis aprobita per “7.751 ĝis 8.348 jesaj voĉoj el la 9 054 esprimitaj voĉoj, poŝte senditaj al la Centra Oficejo en Roterdamo”. Do la plej populara statutŝanĝo ricevis 597 voĉojn pli ol la plej malpopulara, sed mankas informo pri tio, kiu el la proponoj fakte ricevis malplej da subteno, kaj ĉu la subteno venis unuavice de la individuaj aŭ de la asociaj membroj.

Kredeble malplej multajn voĉojn tamen ricevis la plej drasta el la sanĝoj – la transformo de TEJO el “integra parto” de UEA al “jure memstara asocio, al kiu UEA konfidas la organizadon de siaj junaj membroj.” Pri tiu ero la komuniko de UEA aparte mencias, ke ĝi “vekis plej multe da diskuto” – sed mankas informo pri tio, ĉu ĝin subtenis majoritato de la voĉdonintaj individuaj membroj.

Ĝenerale estas mirinde, ke UEA eĉ raportante pri la rezulto de sia propra ĝenerala voĉdonado zorge evitas mencii la nombron de individuaj membroj. Estas menciite nur, ke alvenis 1.336 individuaj voĉdoniloj. Laŭ la informoj de Libera Folio UEA nun havas 4.264 individuajn membrojn, do voĉdonis nur 31 procentoj el ili.

Por ŝanĝi la statuton de UEA estas bezonataj du trionoj de la esprimitaj voĉoj. Tiuj du trionoj devas reprezenti minimume duonon de la eblaj voĉoj. Do evidente la sorton de la statutŝanĝoj decidis ne la individuaj membroj – kies majoritato entute ne voĉdonis – sed la grandaj asociaj membroj.

2 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Tim Owen
2016-12-16 9:58

Vi rajte atentigas, Kalle, pri la fakto, ke landaj asocioj havas tiom da voĉoj, kiom da alligitaj membroj.

Laŭ mia takso estas eble dufoje pli da alligitaj membroj en Britio ol individuaj membroj. Tio signifas, ke eĉ se ĉiu brita individua membro dividus la saman opinion kaj voĉdonus tutsame, EAB kun sia voĉdonilo povus neniigi iliajn voĉojn, ĉar EAB havas dufoje pliajn ol ili kune. Tio al mi ŝajnas treege malĝusta kaj nedemokratia, kaj mi bedaŭras, ke mi kaj miaj kolegoj ne konstatis tiun situacion antaŭ ol ni voĉdonis. Se ni ĝustatempe kaj klarvide konstatus, kiel malĝusta estas tia sistemo, mi duoncertas, ke ni sin detenus, por lasi nur al la individuaj membroj (tiuj, ni estu klaraj, kiuj elektis membriĝi en UEA kaj pagis kotizon) havi influon.

Joop Kiefte
Joop Kiefte
2016-12-16 19:17
Respondo al  Tim Owen

laŭ la nuna regularo tio tamen ne sencas, ĉar ne estas jesoj el kvorumo, necesas laŭ la reguloj kvanto da jesoj pri la tuta membronombro. ŝanĝon al sindetenoj do nur influus ke la ĝusta kvanto da jesoj malpli facile estus atingata. nur se pli da membroj estus voĉdonintaj, tio havus sencon, ĉar tiam la jesoj devas atingi kvanton da donitaj membroj. la sindetenoj nur en tre specifa situacio pozitive povus influi la opinion de la membroj. la sola solvo estus kiel asocio peti opinion de la membroj kaj tion iel meti en via voĉdono… nu, feliĉe nun pro akceptiĝo se vi volas ŝanĝi tiun funkciadon de UEA, vi ne plu nepre bezonas poŝte voĉdoni :).