UEA denove serĉas novan redaktoron

La malsukcesoj de UEA trovi kontentigan solvon pri la redaktado de la revuo Esperanto daŭras. En novembro 2015 forlasis sian postenon la antaŭa redaktoro Fabrício Valle, kaj post nur iom pli ol jaro la estraro anoncis la eksigon de lia posteulo Attila Kaszás.

La septembra numero aperis komence de novembro.

Post la demisio de István Ertl en 2001, la revuon Esperanto dum dek du jaroj redaktis Stano Marček, kvankam regule aperis kritikoj pri la revuo. En 2010 la estraro de UEA decidis nuligi lian kontrakton, sed post kritiko flanke de laŭta grupo de membroj la decido estis malfarita.

Fine de 2013 Stano Marček finis sian deĵoradon, kaj sur lian lokon la estraro elektis la brazilanon Fabrício Valle. Tamen jam en septembro 2014 la estraro de UEA esprimis malkontenton ankaŭ pri lia laboro, kaj decidis ne plilongigi la kontrakton por plena jaro. Anstataŭe oni donis al li duonjaran provperiodon.

Poste la estraro decidis plilongigi la kontrakton de Fabrício Valle ĝis la julia-aŭgusta numero de 2016. Sed okazis novaj malsukcesoj en la redaktado, kaj  la 18-an de novembro 2015 Mark Fettes anoncis al la komitato de UEA, ke Fabrício Valle forlasos sian postenon jam post la finpreparo de la aprila numero 2016, do praktike en marto.

Ses personoj el kvin landoj kandidatis en la rapide aranĝita redaktora konkurso, kaj la estraro elektis la hungaron Attila Kaszás. La eksredaktoro Fabrício Valle siaflanke aĉetis Heroldon de Esperanto, kies abonantaron li planas multobligi – tamen ne klaras, kiel.

En intervjuo de Libera Folio en marto 2016 Attila Kaszás rakontis pri siaj propraj grandaj planoj, sed jam dum la Universala Kongreso en Nitro en julio 2016 aperis la unuaj maltrankviligaj signoj – la revuo grave ekmalfruis, mankis ne nur la julia–aŭgusta numero, kie devis aperi la jara raporto de la asocio, sed eĉ la junia numero.

Attila Kaszás

La prezidanto de UEA, Mark Fettes, dum la komitata kunsido en Nitro esprimis sian bedaŭron pro la malfruo, ĉar sub la nova redaktoro aperis nur unu numero, la maja.

– La junia nur ĵus estis pretigita por la presejo. Ĝi devus baldaŭ aperi, ankoraŭ dum la kongreso. La kialo de la prokrasto estas la komputila viruso kiu atakis la komputilon de Attila Kaszás.

Fettes estis tamen kontenta kaj antaŭvidis bonan kunlaboradon:

– Li havas tre bonan instinkton kaj grandan potencialon kiel redaktoro.

Anonima bloganto kun la kaŝnomo Malesperanto afiŝis statistikon, laŭ kiu ĉiuj numeroj redaktitaj de Attila Kaszás malfruis almenaŭ du monatojn. Rekorda estis la malfruo de la junia numero, kiu malfruis pli ol tri monatojn. La oktobra numero fine aperis la 9-an de decembro, kun malfruo de 80 tagoj, sed ĝin grandparte redaktis la vicprezidanto de UEA, Stefan MacGill.

La 13-an de decembro Mark Fettes petis la komitaton voĉdoni pri lia propono, ke Stefan MacGill preparu la unuajn numerojn de 2017 kaj ricevu por tio rekompencon. Ŝajne la celo estas, ke la nuna redaktoro tamen preparu la mankantajn novembran kaj decembran numerojn – tion li ŝajne jam devos fari senpage, ĉar laŭ la kontrakto kun UEA li nun ŝuldas al la asocio grandajn punpagojn pro la enorma malfruo.

La retejo de “Malesperanto”.

La sekvan tagon, 14-an de decembro, UEA krome anoncis novan konkurson pri la redaktora posteno – la konstanta malfruo kaj komunikaj malfacilaĵoj kun la nuna redaktoro fine elĉerpis la paciencon de la estraro, kiu decidis, ke la kontrakto ne estos plilongigita.

En la diskutlisto de la komitato la eksa ĝenerala direktoro de UEA, Osmo Buller, kritikis la decidon aranĝi novan konkurson, anstataŭ rapide enpostenigi iun el la kvin aliaj kandidatoj kiuj sin proponis antaŭ unu jaro:

– Multaj membroj jam perdis la fidon al la revuo, kies sorto en 2017 restos nebula. Por regajni ilian fidon la Estraro devis povi prezenti novan konstantan redaktoron jam ekde januaro, kio ja estis ebla.

Similan opinion esprimis la eksa estrarano Barbara Pietrzak:

– La publiko ne ekkonis la nomojn de la rivaloj kaj ne estas mia tasko tion fari. Kiel la tiama estrarano mi memoras tre analizan traktadon de la sinkandidatigintoj. Attila Kaszás venkis, sed estis alia/j, kiu/j estis tre alte taksita/j en ĉi tiu poentado. Mi ĝojas legi, ke la estraro vigle klopodas forigi la prokrastaĵojn, sed eble valorus jam nun reveni al la antaŭnelonga konkurso kaj al la klopodoj engaĝi iun el la alte taksitaj kandidatoj por la redaktora posteno. Ĉu la estraro opinias neniun el la tiamaj gajnintoj taŭga por transpreni la redaktorajn taskojn?

Mark Fettes tamen asertis, ke nepras nova konkurso:

La kovrilo de la oktobra numero, kiu aperis komence de decembro.

– La tiama konkurso estis por klara komencdato kaj difinita periodo, kaj ni pensis ke estos pli konvene fari novan konkurson, en kiu ni volonte konsideros la samajn kandidatojn kiel lastfoje, kaj espereble ankaŭ novajn. Nia sperto pri tiaj malfermaj alvokoj estas tre pozitiva, do ni volas daŭrigi en tiu direkto, sed tio ne signifas iun malpozitivan pritakson de la kandidatoj en la lasta konkurso.

Do, la januaran, februaran kaj martan numerojn de la revuo Esperanto ŝajne redaktos la vicprezidanto de UEA Stefan MacGill. Ekde la aprila numero la revuon redaktos ankoraŭ netrovita persono, dum la novembran kaj decembran numerojn supozeble redaktos la nuna redaktoro. Kiam ili aperos, se ili ja aperos, ne tre klaras.

Ĉar la revuo efektive estas la plej grava servo, kiun UEA proponas al siaj membroj – krom rabato ĉe aliĝo al Universala Kongreso – momente la motivo aliĝi al la asocio ne sentiĝas ege forta. Cetere ĝis nun, spite insistajn petojn de Libera Folio, la respondeculoj de UEA nenion konsentis rakonti pri la evoluo de la membronombro de la asocio dum 2016.

8 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Jens Stengaard Larsen
2016-12-17 19:23

Imagu ke Universala Esperanto-Asocio estas fondata hodiaŭ. En la fondkunveno subite iu el la ĉeestantoj diras:

– Mi havas ideon. La asocio komunikadu kun sia membraro per _papera revuo_. 40 paĝoj ĉiumonate. Ĝi temos pri niaj plej aktualaj sukcesoj en la laboro por Esperanto. Riĉe ilustrita, kun koloraj fotoj, kaj kun amaso da rubrikoj: recenzoj, nekrologoj, faka agado kaj tiel plu.

La ceteraj ĉeestantoj gapante rigardegas la parolinton kelkajn momentojn. Tiam erupcias infero.

– TIO ESTAS LA PLEJ STULTA PROPONO KIUN MI IAM AŬDIS DUM MIA TUTA VIVO!!
– ĈU VI FRENEZIĜIS?? ĈU VI HAVAS IAN IDEON KIOM KOSTAS SENDI AFEROJN PER HELIKA POŜTO NIATEMPE???
– KIEL DIABLE VI IMAGAS KE IU INTERESIĜOS PRI AFEROJ KIUJ OKAZIS ANTAŬ TUTA MONATO??
– DIRU, ĈU VI ESTAS UNU EL TIUJ FIFAMAJ PAPERAJ TIGROJ, AŬ KIO?
– Kaj kiel ni scios la opiniojn de la legantoj? Ĉu ili ĉizos ilin per runoj en ligno kaj sendos per azenĉaro, karavelo kaj trenboato al Roterdamo, aŭ kiel?

Tuj surloke la proponinto dispolviĝas, rimarkante ke li forgesis morti antaŭ kelkaj jardekoj. La plua sorto de la asocio povos esti sukceso aŭ malsukceso, sed ĝi aŭ estos sendependa de papero aŭ tute ne estos.

Ian Fantom
Ian Fantom
2016-12-22 19:47

Mi ne kredas, ke la sinsekvo de problemoj estas nura hazardo. Estas evidente io fundamente malĝusta ĉe la kerno de Universala Esperanto-Asocio. La komenco de la rakonto odoraĉis je politika intrigo, kaj verŝajne tiel ĝi daŭris. Stano Marĉek estis bona redaktoro, sed kiel li mem diris, “Oni ne povas baki panon sen faruno”. Kiam ajn mi provas atentigi pri tiaj fundamentaj problemoj en la asocio iuj homoj daŭre ĝistede diras, “Tio estas TEDA”. Ili mensogas. Tion homoj diras ne kiam aferoj vere tedas ili, sed kiam ili havas ion por kaŝi. Ni komencu jam nun en La Libera Folio diskuton pri la enhavo de la venonta Estraro de UEA, ĉar sperto montras, ke tia libera diskuto en uea-membroj tutsimple ne eblas. Ni bezonas ŝanĝojn.

Sebastiano
Sebastiano
2016-12-22 23:06
Respondo al  Ian Fantom

Iano, vi parolas pri politika intrigo. Kian celon havus tia intrigo? Kaj kiel ĝi disvolviĝis laŭ vi?

Vi diras, ke iuj havas ion por kaŝi. Laŭ miaj ĝisnunaj spertoj multaj e-istoj vere tediĝas, se ili devus okupi sin pri internaj problemoj/konfliktoj de sia organizo. Kaj ja vere: Mi ne eklernis E-on por diskutadi poste internajn konfliktojn. Mi do ne povas plendi pri tio, ke nur malmultaj partoprenas tiajn diskutojn kaj ke multaj tediĝas de ili.

Ian Fantom
Ian Fantom
2016-12-23 0:42
Respondo al  Sebastiano

Mi ne diris, ke multaj tediĝas pri la temo; mi diris, ke iuj – malgranda nombro da persistaj obstaklantoj – diras ke ili tediĝas, dum tiuj kiuj vere havas nenian intereson okupiĝas pri io alia. Por kio vi envenis la movadon? Ĉu por kaftrinki kun ‘samideanoj’ kaj pasigi la tempon parolante pri neniaĵoj, kiel oni faras plejparte en uea-membroj kaj lokaj kluboj, aŭ por antaŭenigi Esperanton? La plimulto de la homoj de mia generacio eniris por antaŭenigi Esperanton. Se Esperanto estas sub atako ili volis defendi ĝin. Sed ili ne povis kompreni, ke la plej ruiniga maniero ataki iun movadon estas ataki ĝin de interne. Zamenhof komprenis tion, kaj li atentigis pri tio. Por kontraŭi tion ne subtenu tiujn kiuj metas sin super ĉiujn aliajn, kaj atakas tiujn kiuj defendas la movadon. Ne defendu tiujn kiuj konstante intervenas en provoj levi la demandon, kiu estu la venonta prezidanto de UEA. Kial do vi atakas min, sed ne la redaktoron de La Libera Folio, ke li aŭdacis publikigi la membrostatistikojn de UEA? Kiam mi provis publikigi la membrostatistikojn de EAB mi estis tuj denuncita pro “la damaĝo kiun li eventuale faros”! Kaj tio ne estis pro akompana teksto kritika pri la asocio, sed nura demando al la membroj, kion ili opinias esti la kaŭzo de tiu membrofalado. Via sinteno ĉiam subteni la Establaĵon sed denunci ordinarajn membrojn kiuj provas atentigi pri aferoj, havante internajn informojn, estas la ebliga faktoro en tiuj disputoj. Ĝi estas ankaŭ la ebliga faktoro en militoj – kiel ekzemple en via lando kaj mia lando dufoje en la pasinta jarcento.

Almenaŭ mi konstante prezentis novajn faktojn kaj rilatigis la aferon kun la evoluiĝanta situacio en UEA, dum vi kaj aliaj konstante regurdis la saman aferon, ke vi aŭdis tion jam centfoje antaŭe, kaj ke vi tediĝas. Ĉiam same, anstataŭ sekvi la aferon per inteligenta diskutado.

Sebastiano
Sebastiano
2016-12-23 20:12
Respondo al  Ian Fantom

Mi ne venis al Esperanto por antaŭenigi Esperanton. Por aliaj e-istoj la antaŭenigo de Esperanto same ne ŝajnas prioritata celo (aparte de belaj vortigoj), rigardu la aktivadon de la kutimaj kluboj kaj asocioj. Kutime nur malgranda parto de la aktivado apartenas al aktiva publika laboro.

Mi hodiaŭ uzas la lingvon. Ne pli, ne malpli. Mi elĵetis jarojn en la regula, ĉiutaga aktiva servado al E-o. Kaj la rezulto estis, ke iuj gviduloj kvazaŭ elĵetis min el la movado. — Ĉar mi ĝenis la harmonion. Ne miskomprenu, mi ne intencis ĝeni. Mi vidis danĝeron por nia landa asocio kaj tial iomete volis paroli pri faktoj kaj problemoj. Sed tio ja vere ĝenis, ĝenis la sanktan harmonion. Hodiaŭ la landa asocio estas jam nur plu ombro de la iama fortaĵo. Sed tamen E-o ne mortis. E-o same ne mortos, eĉ se UEA estos reduktita al nura ombro.

Ian Fantom
Ian Fantom
2016-12-25 23:56
Respondo al  Sebastiano

Do same okazis al vi kiel okazis al mi, kaj la Gbeglo Koffi, kaj al Ivo Lapenna, kaj multaj aliaj estis ĝis ia grado marĝenigitaj. Sed mi ne ĝenis la sanktan harmonion. Mi restis laŭeble kvieta dum mi faras la esploron. Ili disrompis la harmonion per siaj panikaj kriĉoj. Kial do plendi pri mi? Kial ne plendi pri la veraj kulpuloj? Se vi opinias, ke tiaj aferoj ne mortigos Esperanton vi ne rigardas la faktojn. En Britio la movado nun estas reduktita al manpleno da grupetoj kiuj vere havas nenion por proponi ol la fakto ke ili uzas Esperanton. Esperanto pli-malpli mortis jam en Britio. Same okazos ĉe vi se vi kulpigos la viktimojn anstataŭ la kulpulojn. Iuj el niaj kulpuloj devus esti en malliberejo pro fraŭdo, sed por tion atingi oni devus batali kontraŭ la Esperantistojn anstataŭ kun ili.

GBEGLO Koffi
2016-12-27 5:18
Respondo al  Ian Fantom

HIPOKRITECO REGAS EN LA MONDO
Pravas Sebasitano kaj Ian. Kiu diras la veron, tiun oni malŝatas en loko hipokrita. Ĉu la asocioj vere celas harmonion ene de si ? Ĉu tion volas la gvidantoj ? Tio estas pripensinda afero.
Oni diras, ke oni volas la pacon sed ĉiuj agoj, kiujn oni faras montras ne pacon. Preskau ĉiuj diras, ke esperanto estas paca lingvo, sed rigardu kiel kondutas gvidantoj de esperanto-asocioj. Kion ili celas, tio estas plejparte propran profiton/gloron kaj lojalecon malsanecan de la asocianoj. Ghuste tial, kiam iu perfektas laboras en la asocio, sed liaj bonaj agoj tute ne eblligas la realigon de la celo ne de la asocio sed de la gvidantoj de la asocio, tiun la gv idantoj anatemas.Tion mi spertas en multaj asocioj.
Ni ne senkuraĝiĝu, sed daurigi niajn agojn harmoniozajn.

Gvatanto
Gvatanto
2016-12-24 12:34

Ĉu la estraro (kaj UEA ĝenerale) ankoraŭ ne rimarkis, ke la jam tro longedaŭra “eksperimento” pri eksteroficeja redaktoro nek funkciis nek funkcias? Kiom da pliaj katastrofoj ankoraŭ necesos?