La senfina esperantigo ekis en 2008

Ekde 2004 Libera Folio loĝis en reteja sistemo nomata Plone. Tiam eĉ ne ekzistis esperantlingva versio de la nun ege populara publikiga sistemo WordPress. La tradukado komenciĝis en 2008, kaj neniam finiĝos, rakontas la respondeculo Cindy McKee en intervjuo de Libera Folio.

Kio estas WordPress? Kiamaniere ĝi pli bonas ol aliaj retejaj sistemoj, ekzemple Plone, kiun ĝis nun uzis Libera Folio?

Cindy McKee

– Enhav-Mastruma Sistemo (EMS) estas maniero starigi propran retejon kaj poste administri tiun retejon. Plone kaj WordPress ambaŭ estas EMS-oj, inter aliaj. La diversaj sistemoj respondas al malsamaj bezonoj. Kutime ili proponas “etosojn” aŭ “haŭton”‘ por doni plurajn elektojn de retej-aspektoj.

– Por grandaj firmaoj kun miloj da dungitoj, Plone estas konsiderata pli taŭga elekto, pro laborfluo kaj membro- kaj dokument-traktado. Por etaj ĝis mezgrandaj firmaoj kaj por individuoj, WordPress estas taŭga elekto, pro facileco de uzo. Kiel la plej populara EMS, WordPress havas la plej grandan uzbazon, la plej multajn programistojn kaj kromprogramojn. Mi skribis pli pri la kialoj uzi WordPress en mia retejo.

De kiam ekzistas WordPress en Esperanto kaj kiel ĝi estiĝis?

– En 2008, Bertilo Wennergren esperantigis WordPress kaj akiris la retejon eo.wordpress.org. En tiu sama jaro, mi aliĝis al la esperantigo. Tiutempe, ni devis skribi ŝanĝojn al programista deponejo “Subversion”, mane paki la esperantigitan WordPress kaj testi ĝin.

Kial laŭ vi gravas, ke ekzistu versio en Esperanto?

– Unu el la plej gravaj trajtoj de EMS estas eblo kunlabori en komuna retejo. Tutmonda kunlaboro estas ankaŭ saĝa utiligo de la lingvo Esperanto. Kaj WordPress kaj Esperanto estas afablaj al uzantoj – sen troa ŝarĝo de lernado. Ekde la 16-a de aŭgusto ĝis la 6-a de decembro 2016, la esperantigita WordPress versio 4.6 spertis 7.000 elŝutojn. Antaŭ jaro, la nombro estis ĉirkaŭ mil. La elŝutoj sepobliĝis, do la uzado de la esperantigita versio multobliĝas. Tiu estas la plej bona argumento, por ke ekzistu versio en Esperanto.

Kiel oni povas kontribui al la plua evoluigo kaj daŭra ĝisdatigo de la esperantigo?

– Unue, permesu al mi diri, ke la komenca fintradukado de sistemo ne estas la fino. Dum plua prilaborado de la sistemo, novaj tradukendaj linioj aperas. Tradukado estas senfina afero. Ĉe WordPress nuntempe, la tradukado okazas ĉe la enreta tradukilo GlotPress kaj la pakado estas aŭtomata. La pri-paĝo pri la Esperanto-teamo havas kelkajn ligilojn.

– Aldone al la kerno de WordPress ekzistas kromprogramoj. Tiuj estas programoj verkitaj de eksteraj liverantoj, cele al livero de pliaj ebloj. Se la programistoj ĝuste preparis ilin, ankaŭ tiuj povas esti tradukitaj. Vidu “Plugins” en Glotpress. Kaj por etosoj, vidu “Themes”. Por la komunumo, WordPress proponas por nia dispono helpforumon, sed mi neniam petis ŝalton de ĝi. Se iu havas intereson, la forumo bezonas freŝan tradukadon.

Kiel multe da tempo vi mem dediĉas al la prizorgado de la esperanta versio, kaj kial vi faras tion?

– Mi pasigas kelkajn horojn en la tradukado ĉiumonate. La kombino Esperanto + WordPress estas povoplena sistemo por popolaj komunaj projektoj. Pro tio, tiu aparta liberprograma/lingva kombino meritas atenton. Ankaŭ, estas dece, ke oni redonu al fonto de donaco. Se uzantoj havas demandojn, kontaktu min ĉe cfmckee@gmail.com.