Novaj malklaraĵoj ĉirkaŭ la afrika IJK

TEJO ricevis eŭropan subvencion de 130.000 eŭroj por projekto, kadre de kiu okazu IJK en Afriko. Kiel oficiala partnera organizaĵo en la projekto estis trompe anoncita Unuiĝo Togolanda por Esperanto. La gvidorganoj de UTE ne estis informitaj pri la “partnereco” kaj nun planas oficiale protesti ĉe EU-organoj.

La oficiala listo de partneraj organizaĵoj.

De tempo al tempo en TEJO leviĝis la demando pri Internacia Junulara Kongreso en Afriko. Longe oni konsideris la kondiĉojn ne maturaj por tia entrepreno, sed kiam TEJO sukcesis gajni grandan EU-subvencion por sia afrika projekto, la tuja organizado de IJK en Afriko iĝis nepra prioritato por ne perdi la monon.

Cetere, por ricevi subvencion, TEJO devas mem investi en la projekton pli ol 13.000 eŭrojn. Dum la ĉi-jara IJK la estraro de TEJO ne informis sian propran komitaton pri tiu deviga elspezo, sed jam unu semajnon poste ĝi lanĉis monkolekton dum la UK por havigi la necesan monon.

Kadre de la projekto Afrika Eŭropa Junulara Kapabligo (AEJK), TEJO laŭ la oficiala projektopriskribo intencas kunlabori kun tri aliaj junularaj organizaĵoj en Eŭropo (Pollando, Italio, Slovakio) kaj kvar junularaj organizaĵoj en Afriko (DR Kongo, Togolando, Benino kaj Burundo). La oficiala celo de la programo estas trejnado de junularaj aktivuloj, kaj ĝi inkluzivas kvar renkontiĝojn de eŭropaj kaj afrikaj junuloj, inter kiuj unu okazu dum IJK en Afriko en 2017.

Neniu el la “afrikaj junularaj organizaĵoj” indikitaj en la projektaj dokumentoj efektive estas junulara – temas simple pri la landaj asocioj de UEA en la koncernaj landoj. Sed eĉ pli mirinde estas, ke la gvidorganoj de Unuiĝo Togolanda por Esperanto (UTE), la landa asocio de UEA en la lando kie devus okazi la venontjara IJK, neniam estis informitaj, ke UTE estas “partnera organizaĵo” en projekto kiun EU subvencias per 130.000 eŭroj.

Gbeglo Koffi, komitatano de UTE kaj unu el la korifeoj de la togolanda Esperanto-movado, ekscias pri la asertata rolo de UTE en la EU-financata projekto de TEJO nur kiam Libera Folio demandas al li pri ĝiaj detaloj.

– UTE tute ne estas tia partnero de la projekto. Se io tia estus, mi scius, kaj tion dirus ĉiuj aliaj komitatanoj.

En la projektaj dokumentoj kiujn TEJO sendis al la EU-instanco kiu administras la projekt-subvencion, oni oficiale indikis ke UTE estas partnera organizaĵo. Tamen, anstataŭ kontaktinformoj de UTE en la dokumentoj estas ligo al la retejo de tute alia organizaĵo, Agado por progresigo de Esperanto en Togolando (APETO).

Pro la diversaj malklaraĵoj ĉirkaŭ la afero UTE intertempe faris ŝajne definitivan decidon ne partopreni en la organizado de la planata venontjara IJK en Togolando. Krome la komitato de UTE laŭ Gbeglo Koffi nun diskutos, ĉu necesas oficiale informi la koncernajn EU-instancojn, ke UTE neniam konsentis esti partnero en la koncerna projekto.

Laŭ Michael Boris Mandirola, la prezidanto de TEJO, la retiriĝo de UTE ne malhelpos la projekton:

– La IJK okazos en Aného kiel planite kaj la AEJK (la EU-Afrika projekto) bone disvolviĝos, ĉu kun UTE, ĉu kun alia togolanda partnero se ĝi preferas rezigni je ĉi tiu ŝanco.

Libera Folio: Sed kiel povas esti, ke UTE en la projektaj dokumentoj estas indikita kiel partnero, dum la gvidorganoj de UTE tute ne estis informitaj pri tio?

Michael Boris Mandirola: – La eŭropa agentejo EACEA postulis diversajn dokumentojn pri UTE kaj ni ilin ĉiam ricevis tute enorde de Adjévi kun lia subskribo kiel laŭleĝa reprezentanto. Mi do apenaŭ komprenus kiel eblas ke UTE ĵus eksciintus pri la afero; cetere /temas pri/ projekto pri kiu TEJO abunde komunikas ekde la aprobo antaŭ 6 monatoj.

Adjévi Adjé, kun kiu TEJO komunikis pri la partnereco de UTE, ĉesis esti la prezidanto de la organizaĵo jam antaŭ du jaroj. Kiam Libera Folio demandas lin pri lia rolo, li tamen ŝajnas plu opinii sin prezidanto:

– Nun mi ne scias kial Gbeglo decidis manipuli la situacion favore al lia dekomenca starpunkto kontraŭstari kaj ĉiujn agadojn de UEA/TEJO kaj tiujn, kiuj proksimas al tiuj agadoj en la kontinento. Se vere finiĝis mia prezidanta ofico ĉe UTE kial oni do ne informis la landan instancon kiu rekonas UTE kaj ĝisdatigis la retejon de UTE?

Gbeglo Koffi estas antaŭa estrarano de UEA, sed konfliktas kun la asocio ekde 2005, kiam la estraro de UEA ne volis daŭrigi la Afrikan Oficejon de UEA sub lia gvido, sed movis ĝin el Togolando al Benino.

Gbeglo Koffi nun diras, ke Adjévi Adjé, dum kies prezidperiodo UTE estis oficiale registrita kiel asocio, senrajte konservas ĉe si la registriĝan dokumenton de UTE, kaj tial ne eblas ĝisdatigi la informojn ĉe la oficialaj instancoj.

– La komitato de UTE/JOTE decidis pacienci ĝis la 19-a de decembro 2016, kaj se ĝis tiam li ne estos redoninta la kvitancon, la afero iros al la justico, diras Gbeglo Koffi.

En nefermita letero al la prezidanto de UEA la estraro de UTE nun krome minacas, ke la tuta asocio eliros el UEA, se ne ĉesos “surtretadoj” kontraŭ UTE fare de UEA. Kiel ekzemplon de la problemoj la letero mencias, ke la ĝenerala direktoro de UEA ĵus vizitis Togolandon, sed ne kontaktis la prezidanton de UTE. Tiu vizito krome okazis kadre de la EU-subvencio, kiel parto de la preparoj por la IJK.

Sendepende de tio, kio rezultos el la diversaj enmovadaj konfliktoj, la perspektivoj de TEJO ĉe la eŭropaj subvenciaj instancoj apenaŭ pliboniĝos, se UTE oficiale protestos kontraŭ la fakto, ke persono, kiu jam de du jaroj ne prezidas la organizaĵon, tamen agas ĝianome en finance signifa rolo.

1 Komento
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn