Ponto el vortoj donas novan bildon de Esperantujo

Sian libron “A Bridge of Words” Esther Schor origine konceptis kiel biografion de la juda intelektulo Ludoviko Zamenhof, sed post kvinjara laboro la rezulto estis multo plia aldone al tio. Steven Brewer recenzis la libron por Libera Folio.

Esther Schor. Foto: Princeton University.

La libron Bridge of Words: Esperanto and the Dream of a Universal Language (“Ponto el vortoj: Esperanto kaj la revo pri universala lingvo”) fare de Esther Schor, oni priskribas kiel “historion de Esperanto” kaj “biografion de ideo”. Sed ĝi estas pli ol tio: ankaŭ vojaĝo de unu certa homo tra aparta aro de la nunaj Esperantaj kulturoj kaj tra okazoj por pritrakti la historion kiu fundamentas la Esperanto-komunumon.

Unuflanke, la libro donas tre konatan senton al mi. La libro ŝajnas al mi nenio alia ol kolekto da hajbunoj. Hajbuno estas japana stilo kiu proponas miksaĵon de prozo kaj poezio. Ofte temas pri poezia vojaĝlibro, kie la aŭtoro uzas la vojaĝon kiel kuntekston por esplori lokon, historion kaj kulturon – kaj ankaŭ por sin reflekti. La plej konata hajbuno estas Oku no Hosomichi, en kiu la titolo estas vortludo legebla kiel aŭ vojaĝo en Japanion aŭ vojaĝo en sin mem. Estas formo de verkaĵo tre kara al mi.

Aliflanke, la libro enkorpigas unu el miaj kernaj kredoj pri Esperanto. Antaŭ kelkaj jaroj, mi verkis la eseon Esperanto Estas por pritrakti la temon ke Esperanto ne estas historia fenomeno el fora pasinteco. Tro ofte, mi kredas, esperantistoj rigardas kaj eĉ vivas nur en la pasinteco. Tro ofte, niaj artikoloj kaj publikaj rilatoj montras Esperanton kiel arkaikaĵon. Ni malofte parolas pri la nuna komunumo kaj la realo de niaj disvolviĝantaj atingoj. Tio estas unu el la eksplicite diritaj celoj de la libro:

Mi verkis ĉi tiun libron ne por elegii pri forpasinta espero, por portreti strangan kulton, aŭ esplori forgesitan vojon de l’ moderneco. Mi verkis ĝin por eltrovi kial Esperanto, nekredeble, superis ĉiun hazardon: konkurencon de aliaj lingvo-projektoj, du mondmilitojn, aŭtoritatajn reĝimojn, genocidajn mort-fabrikojn, la nuklean vetarmadon, kaj la aperon de sekta fundamentismo – ne menciante la minacegon de tutmonda anglalingviĝo. La lingva movado de Esperanto ekzistas ĉar ĝi celas aparte modernan problemon: la bezonon peri inter la konkurantaj postuloj de liberaj homoj unuflanke kaj, aliflanke inter komunumoj ligitaj per valoroj kaj tradicioj. Esperantistoj kunigas liberalismon kaj komunumismon per libera elekto de tradicio de idealoj.

En aliaj manieroj, tamen, la libro montras al mi ion tute nekonatan. Estas preskaŭ kiel rigardi la mondon tra cirka spegulo: aferoj estas streĉitaj kaj torditaj. Schor kaj mi ambaŭ estas fakultatanoj, sed ŝi estas profesoro en humanisma kampo dum mi estas docento en scienc-teknika kampo. Ŝi estas ĉe privata dum mi estas ĉe publika universitato. Ŝi estas ina dum mi estas vira. Sed estas du diferencoj kiuj eble plej gravas. Unue, ŝi estas judo kaj vidas la mondon tra juda lenso.

Schor aliras la mondon de juda/juddevena starpunkto. Mi naskiĝis en ne-religia hejmo kaj eĉ ne renkontis judon ĝis mi ekstudis universitate. Ŝi respondas al demandoj kiuj neniam aperus ĉe mi kaj emfazas epizodojn kiuj estis antaŭe tute misteraj al mi, kaj pri Zamenhof kaj pri Esperanto. Mi do lernas multe.

Mi unue renkontis Esther Schor ĉirkaŭ la tempo kiam ŝi ekverkis la libron kaj mi spektis kelkajn prelegojn kiujn ŝi faris pri sia projekto. Ĝi komenciĝis kiel biografio de Zamenhof kiel judo kaj liaj disvolviĝantaj celoj por Esperanto en la mondo. Mi atendis ŝian libron kun nur fakula intereso, do mi tute surpriziĝis kiam mi eltrovis ke la libro estis tute alia ol mi supozis. La libro fakte estas plenvoĉa laŭdo de Esperanto. Tiel ĝi aliĝas al la lastatempaj libroj de Robert Phillipson kaj Arika Okrent, kiuj alportis surprizajn subtenojn al Esperanto.

En ĉiuj kazoj, la aŭtoroj ŝajne komencis simple per priskribo de Esperanto, kaj nur post kiam ili ekkonis ĝin, malgraŭ ke temis pri nur unu ĉapitro en la kazoj de Phillipson kaj Okrent, ili sentis la bezonon agnoski la unike pozitivajn ecojn kiujn ili eltrovis. Simile oni povus eble diri pri Sam Green, kiu pritraktis Esperanton kiel forpasintaĵo en Utopio en Kvar Movimentoj, sed poste decidis produkti duan filmon por aldoni pluajn nuancojn pri Esperanto.

Sed por mi la plej stranga afero pri la libro de Schor estas kiel nekonata Esperanto mem aspektas tra ŝia spegulo: ŝi partoprenis Nord-Amerikan Someran Kursaron (NASK) por lerni Esperanton – mi lernis per libro kaj neniam partoprenis NASKon. La spertoj kiujn ŝi priskribas pri Esperanto (precipe en Vjetnamio kaj Turkio) estas preskaŭ tute internaciaj. Mi malofte havis aŭ tempon aŭ monon por partopreni internaciajn okazojn kaj la plejmulto de mia sperto estis ĉe loka, regiona kaj nacia niveloj. Mi tamen renkontis ŝin en Vaŝingtono kaj ĉe la Aŭtuna Renkontiĝo, sed tiujn spertojn ŝi ne pritraktas en la libro.

Eble la plej grava distingo inter ni estas ke ŝia sperto temas la esploron de la jam ekzistantaj padoj de Esperanto (kiel lingvo kaj popolo) dum mi, multajn jarojn laboris en la Esperanto-movado por konstrui novan padon antaŭen por Esperanto. Ŝi neniam organizis lokan grupon nek instruis en Esperanto-kurso nek partoprenis la estraron de Esperanto-organizaĵo. Ŝi ĉeestis kongresojn, sed neniam provis influi aŭ regi la disvolviĝon de Esperanto mem. Por diri klare, tute ne temas pri kritiko – simple estas agnosko de niaj malsamaj starpunktoj.

Sume, ŝi proponas tri aŭ kvar historiojn tra la libro: sian propran historion kiel lernanto, la historion de Esperanto, la historion de Zamenhof, kaj la historion de la Esperanto-movado. Ĉiuj estas interplektitaj en komplikaj aranĝoj kaj faskoj – kaj foje la historio ŝajne saltas antaŭen aŭ malantaŭen. Tio verŝajne estas neevitebla, ĉar la fadenoj estas tiel forte interligitaj.

La unua parto donas resumon de la juda/kristana kultura fono kaj de la okcidenta pensado pri lingvo-diverseco. Komence per la rakonto de Babelo, Schor sekve resumas filozofan pensadon pri la supozitaj aliroj inter lingvo kaj realeco aŭ lingvo kaj la homa menso.

Poste, ŝi priskribas NASKon dum ĝi ankoraŭ okazadis en San-Diego. Mi neniam partoprenis NASKon, tamen mi estis invitita al kunsido pri la estonteco de NASK tuj poste en San-Diego kaj mi de multaj jaroj konas ĉiujn el la organizantoj. Ial, ŝi decidis uzi pseŭdonimojn en tiu ĉi parto de la libro (kaj eble aliloke). Ŝi uzas verajn nomojn alie en la libro (ŝi mencias min pernome en la indekso kaj ŝi citas min sur p. 277), sed estis tre strange ke ŝi priskribis homojn tuj rekoneble al mi, sed kvazaŭ ili estas konfidencaj informantoj. Kutime aŭtoroj klarigas kiam ili ŝanĝas la nomojn de homoj kaj kial.

Ŝi faris grandegan laboron por kuntiri la grandan historion de la Esperanto-movado. Multe da ĉio ĉi estas konata, sed la plejmulto antaŭe estis havebla nur en Esperanto – aŭ en diversaj disaj fontoj. La Esperanto-movado, precipe en la jaroj post la dua mondmilito – kiam la movado ŝrumpis kaj estis apartigita pro la malvarma milito – allogis malmultan intereson de historiistoj ĝis nun. Grandan parton mi jam sciis, sed multaj detaloj estis novaj eĉ por mi.

Ŝi ankaŭ aldonis dimensiojn al mia kompreno de Zamenhof kaj liaj motivoj. Zamenhof, en siaj plej fruaj jaroj, bazis sian celaron je la juda popolo. Li verkis eble la plej fruan gramatikon de la jida lingvo. Li estis frua cionisto kaj, almenaŭ iam, kredis ke Esperanto povus servi kiel lingvo por nova juda popolo. Tio ne estas parto de la kutima historio de Esperanto kiun la esperantistaro rakontas al si. En posta fazo de sia vivo, Zamenhof konstatis la ĝisfunde dividitan karateron de tio ke unu popolo vidu sin kiel speciale elektitan de Dio. Ekde tiam li rifuzis altigi servon al la juda popolo super servon al la tuta homaro.

La interna ideo de Esperanto ricevas similan esploron en la libro. La originala alvoko de Zamenhof eble estis rebato kontraŭ tiuj, kiuj malpermesis lin legi la Preĝon sub Verda Standardo ĉe la unua kongreso. Poste malsamaj homoj alprenis ĝin kaj ekuzis ĝin por malsamaj aferoj dum la historio de Esperanto: de Lapenna, kiu uzis ĝin kun la signifo de kontraŭfaŝismo, al Corsetti, kiu difinis ĝin kiel egalecon de la popoloj, kaj al Silfer, kiu traktis ĝin kiel propraĵon de la individuo. La interna ideo estas eĉ plia cirka spegulo, kiu reflektas malsaman movadon depende de kiu ĝin enrigardas.

La lasta parto de la libro pritraktas la dumvivan laboron de gesinjoroj Grattapaglia ĉe Bona Espero en Brazilo, sed denove tra la vivokazaĵoj de Schor. En tiu ĉi kazo, tuj antaŭe, ŝi apartiĝis de sia edzo, kaj la okazaĵojn oni denove vidas tra plia cirka spegulo, kiu streĉas kaj distordas ĉion. Ŝia vivo malplektiĝas samtempe kiam ŝi provas malligi la komplikan nodon de Esperanto.

Fine de la libro, ŝi refoje vizitas diversajn mitojn pri Esperanto – kaj tiujn de eksteruloj kaj tiujn de la esperantistaro mem: la mitojn ke Esperanto malsukcesis, ke ĝi subfosas diversecon, ke ĝi ne sukcesos ĝis la fina venko, kaj ke ĝi funde estas politike neŭtrala. Ŝi montras kiel la vivanta Esperanto-komunumo jam kaj daŭre sukcesas kaj donas al la parolantoj la politikajn ilojn, por ne nur preterparoli diferencojn, sed por rekte paroli pri ili. Kaj tio estas eble la plej grava heredaĵo de Esperanto.

Finfine, mi restas kun unu demando. Mi scivolas kiom el ĉio, kio reflektiĝas de Esperanto tra la cirka spegulo de Ponto el Vortoj temas pri Esperanto, pri Esther – aŭ pri mi, kaj mia propra cirka spegulo. Alia libro, kiu rivelus malpli pri la aŭtoro kaj ŝajnigus plian objektivecon, finfine ne estus malpli partia.

Steven D. Brewer
Malnovaj komentoj troveblas sub la arkivita versio de la artikolo.