Amikumu helpos trovi proksimajn esperantistojn

Chuck Smith kaj Richard Delamore lanĉis monkolekton por krei novan telefonan aplikaĵon, kiu helpos esperantistojn trovi unu la alian kiam ili troviĝas proksime kaj volas esti trovitaj. En intervjuo de Antonio Codazzi ili rakontas, kial laŭ ili la afero meritas la penon kaj la monon.

Antonio Codazzi: Saluton, Chuck kaj Richard. Ambaŭ estas tre konataj en Esperantujo, precipe kiel vulkanaj elpensantoj… do, pro tio ke ambaŭ vi estas ĉi tie por la intervjuo, la sekva demando tute nature naskiĝas: ĉu io nova aperos baldaŭ en Esperantujo?

Richard Delamore: – Saluton! Ni ja havas freŝan novaĵon! Antaŭ kvar monatoj, Chuck Smith (la nuna Esperantisto de la jaro) kaj mi komencis entrepreni nian plej ambician projekton ĝis nun. Ni programas telefon-aplikaĵon (apon) por iOS kaj Android, kiu nomiĝas Amikumu. Ĉi tiu aplikaĵo celas helpi trovi kaj kontakti proksimajn esperantistojn. Esence, la aplikaĵo montras ĉiujn proksimajn esperantistojn ordigitajn laŭ distanco. Do, se vi estus en la superbazaro kaj havus iom da libera tempo, vi povus elpreni vian poŝtelefonon kaj tuj kontroli ĉu estas esperantistoj proksime. Se estas alia esperantisto, tiam vi povas sendi al tiu mesaĝon kaj organizi kunvenon.
Chuck Smith: – Dum IJK ĉi-jare, mi vidis, ke Robin van der Vliet ludas Pokémon GO kaj pensis, ke anstataŭ kapti poŝmonstrojn, oni povas “kapti” esperantistojn! Do, tiel Richard kaj mi vidis la furoraĵon kaj havis la saman ideon samtempe. Post kiam ni havis la saman ideon, estis nur logike, ke ni kunlaboru. Mi simple ne povas atendi ĝis la apo ekfunkcios!

Ambaŭ vi havas malsamajn spertojn, trajtojn kaj esperantan personecon… do kiel vi partoprenas la projekton? Kaj kiel aliaj povas, siavice, helpi?

Richard: Tio estas du apartaj demandoj, do mi dividas ilin. Rilate nian kunlaborecon, Chuck Smith kaj mi havas multajn komunajn spertojn kaj kredojn pri la plej bona vojo antaŭen por Esperantujo. Ni ofte filozofiumas pri manieroj plibonigi nian ujon. Do, ni havas tre similajn pensojn kaj opiniojn kaj baraktas pri malmultaj aferoj.

– Due, mi volas aparte atentigi, ke estas preskaŭ neeble trovi kunfondantojn, kiuj vere pretas tutkore dediĉi sin al komunaj projektoj. Do, liaj diligenteco kaj spertoj en Vikipedio kaj Duolingo estas beno por mi. Mi povas dormi bone sciante, ke ĉion, kion ni povas fari, ni jam faris por sukcesigi la aferon. Tamen, la sukceso de Amikumu dependas ne nur de ni, sed de ĉiuj esperantistoj. Por sukcesigi tiom ampleksan kaj grandskalan projekton, ni devas akiri financan subtenon. Ni decidis starigi monkolekton per la retejo Kickstarter. Ni faris tion pro tri ĉefaj kialoj:

– Unue, se projekto sukcesas en Kickstarter, tio signifas, ke pli ol la kreantoj mem volas realigi ĝin. Do, se vi kredas samkiel ni, ke Esperantujo bezonas poŝtelefonan aplikaĵon por trovi aliajn proksimajn esperantistojn, tiam kompreneble montru vian sintenon per eta donaco ĉe nia Kickstarter-paĝo.

– Due, la uzo de Kickstarter garantias, ke ni plutenas la regon de nia projekto. Mi persone ne havas 8.500 liberajn eŭrojn en mia banka konto, tial ni devas elserĉi kapitalon. Se ni decidus ne uzi monkolekton, tio signifas, ke ni devus konvinki homojn investi kontraŭ iom da posedo. Tio povas riskigi la aferon, precipe se la investantoj ne bone komprenas la internajn celojn de la projekto. Ili povas devojigi nin se ili posedas grandan porcion de la firmao.

– Laste, se nia projekto sukcesegas en Kickstarter, tio signifas, ke aliaj novaĵservoj pli emas atenti nin ĉar ni aspektas pli seriozaj. Kaj tio bonegus por kaj ni kaj Esperantujo. Krome, multaj homoj demandas ĉu ni havos sufiĉe da uzantoj, kaj ĝuste per tia kampanjo ni povos certigi, ke la plejparto de Esperantujo scios pri ni kaj pretos aliĝi. La monkolekto jam malfermiĝis ĉe Kickstarter, do iru tien kaj subtenu nin!

Chuck: – Fakte en antaŭaj projektoj mi rimarkis, ke mi ne havas sufiĉe da komerca sperto por endanĝerigi min, do mi ĝojegas, ke Richard plenigas tiun truon. Mi plej spertas pri teknikaĵoj kaj krome multe esploris pri la industrio de “socia malkovrado”. Tial mi ĉiam miras kiam esperantistoj proponas apojn alternativajn al Amikumu, ĉar ili neniam eĉ parte plenumas miajn postulojn. Do, mi ĝojas, ke kun Richard mi povas pli koncentriĝi pri la teknikaj flankoj de la projekto dum li okupiĝas pri la komercaj.

Jes, la retejo. Mi rimarkis, tamen, ke ĝi estas preskaŭ tute en la angla, kvankam mi rimarkas sciigon en Esperanto por mondoni. Ĉu tio ne ŝajnas iomete kontraŭefika en nia medio? Ĉu vi kalkulas ankaŭ kun mon-helpo kiu povus veni el ekster Esperantujo?

Chuck: – Fakte, ni kredas, ke nia apo estas plej interesa por tri celgrupoj: esperantistoj, poliglotoj kaj surduloj. Vi jam bone scias pri esperantistoj, do mi klarigu la aliajn. Poliglotoj: estas reta komunumo de poliglotoj, kaj ili ofte lernas lingvojn simple ĉar tio estas amuza hobio kaj ne ĉefe por praktika uzo. En nia Polyglot Gathering, kiun ni okazigas ĉiujare en Berlino, niaj partoprenantoj parolas averaĝe 6 lingvojn. Tio havas kroman efikon, ke kiam poliglotoj aliĝos al la servo, ili interesiĝos pri pluraj lingvoj, kaj tio pli rapide pliutiligos nian reton. Surduloj: same kiel esperantistoj, surduloj loĝas dise tra la mondo. Povas esti alia surdulo en via strato, sed vi simple ne konas tiun. Se ili indikas, ke ili parolas la lokan signolingvon, ekzemple la usonan signolingvon en Usono, ili povas trovi aliajn surdulojn, kiuj parolas la saman signolingvon kaj poste povas renkontiĝi. Ambaŭ tiuj grupoj kutimas vidi informojn ĉefe en la angla. Esperantistoj pretas premi por trovi la esperantan tekston kaj tial la informoj devas bedaŭrinde tiel esti organizitaj.

Richard: – La retejo, fakte, nun jam estas dulingva, kvankam unue aperis la anglalingva versio. La Esperanta versio troviĝas ĉe amikumu.com/eo/ kaj la angla versio ĉe amikumu.com/en/

Kion pri bezonata tempo kaj tempolimoj?

Chuck: – Ni ekhavis la ideon meze de julio kaj preparis la monkolektan kampanjon ekde tiam. Ni kolektos monon ĝis la 16-a de novembro. Mi vere esperas, ke poste ni havos plej komencan version jam preta por JES, sed oni neniam scias kiom da teknikaj malfacilaĵoj aŭ problemoj oni povas trovi. Ni kredas, ke ni havos version por la Kickstarter-subtenantoj ekde februaro kaj poste por la ĝenerala esperantista publiko en marto. Poste ni volos certigi, ke ĉio funkcias antaŭ ol aldoni novajn lingvojn al la sistemo. Vi povas vidi nian planon pli grafike en la apuda bildo.

Esperanto forte reviglas danke al interreto kaj danke al elpensuloj kiel vi… tamen ĉu tiu “informadika” maniero ne estas tro “likva” (malsolida) laŭ la difino de Zygmunt Bauman? Ĉu eble Esperanto riskas iĝi ludo anstataŭ persona engaĝo?

Richard: Mi kredas, ke la malo okazos se ni ne pretas teknologie evoluigi. Kvankam nia kara lingvo estas malnova, la interna ideo ankoraŭ estas tre progresema. Do, se ni volas, ke la cetero de la mondo traktu Esperanton pli serioze ol ian ŝatokupon por frenezuloj, ni devas ĉiam adopti kaj utiligi la plej novajn teknologiojn kaj pli rapide ol la ĝenerala publiko. Amikumu celas esti pli ol aplikaĵo por trovi Esperantistojn. Ni volas krei la unuan veran firmaon en Esperanto. Tamen, ni ne estas revemuloj, ni scias, ke Esperantujo ne sufiĉe grandas por memstare subteni firmaon. Jen kial ni celas aliajn lingvajn komunumojn, ni volas uzi la grandan uzantaron de ne-Esperantujo por finance subteni nian firmaon kaj reciproke Esperantujon.

Intervjuis Antonio Codazzi